Resumo:
Unua sceno: Prologo, kiel en la latina teatro, anoncas la okazontaĵojn. Rubena gravediĝis de juna kleriko. Ŝi prezentas malĝojan monologon pri sia situacio (“pli doloras la pentadon ol la akuŝo”). Ŝia servistino kondukas Akuŝistinon kiu montras kelkajn strangajn sorĉaĵojn por faciligi la akuŝon. (“Diru rapide trifoje: la vorto fariĝis karno: mi vin donacas al Sankta Sadorneto…” La Akuŝistino venigas Sorĉistinon kaj petas ke ŝi zorgu pri la junulino kaj kaŝu la akuŝon de la patro de Rubena. Kelkaj Diabloj, laŭ ordono de la Sorĉistino forkondukas Rubenan al montaro. Tie naskiĝas knabineton, Cismena.
Dua sceno: La Sorĉistino kaj la Diabloj vartas la knabinon. Du feinoj estas alvokataj, por zorgi pri ŝi. Poste oni vidas la etan Cismenan inter ŝafistetoj. La feinoj aŭguras bonan sorton al la knabino.
Tria sceno: Kiam Cismena estas juna la Feinoj kondukas ŝin al Kreto. Nobelulino adoptas ŝin kaj post sia morto lasas al ŝi siajn posedaĵojn. Multaj junuloj venas kiel svatiĝantoj je ŝi. Finfine ŝi edziniĝas kun princo el Sirio.
GV060. Benita
| Tiempo era caballero, Que se me acorta el vestir. |
La Tempo estas kavaliro, Kiu mallongigas al mi la vestaron. |
(kantas Carmen Ziege)
GV061. Sorĉistino
| Ru ru, menina, ru, ru, Mourão as velhas e fiques tu C’o a tranca no cu. |
Ru, ru, knabino, ru, ru, Mortu la maljunulinoj kaj restu vi Kun trabo en la anus’ |
(kantas Jorge Teles)
GV062. Nutristino
| Llevantéme un dia Lunes de mañana. |
Iam mi vekiĝis, Lunde, matene. |
(kantas Kátia Santos)
GV063. Sorĉistino
| De las mas lindas que yo vi. | Inter la plej belaj, kiujn mi vidis. |
(kantas Jorge Teles)
GV064. Cismena
| Grandes bandos andão na côrte, Traga-me Deos o meu bonamore. |
Multaj homoj estas en la kortego, Ho Dio, kunportu al mi mian belan amaton. |
(kantas Carmen Ziege)
GV065. Tolaĵlavistinoj
| Halcon que se atreve Con garza guerrera Peligros espera. Halcon que se vuela La caza de amor |
Falko kiu aŭdacas Kontraŭ militista ardeo Danĝerojn trovos. Falko kiu volas La ĉaso pro amo |
(kantas Carmen Ziege kaj Kátia Santos)
GV066. Dario
| D’amores jaço, Quando as torço d’amores dormo. |
Mi kuŝas inter amoroj, Kiam mi ilin delogas, mi inter amoroj dormas . |
(kantas Geovani Dallagrana)
GV067. Dario
| Consuelo véte con Dios; Pues ves la vida que sigo, No pierdas tiempo conmigo. Consuelo mal empleado, No consueles mi tristura; Véte á quien tiene ventura, Y deja el desventurado. No quiero ser consolado, Antes me pesa contigo: No pierdas tiempo conmigo. |
Konsuelo, iru kun Dio; Ĉar vi vidas mian vivantan vivon, Ne perdu tempon rilate min. Konsolo malbone uzata (*). Ne konsolu mian malĝojon. Iru al tiu, kiu feliĉas, Forlasu la malfeliĉulon. Mi ne volas konsolon, Mi ĉagrenas antaŭ vi: Ne perdu tempon rilate min. |
(*) vortludo: Konsuelo (nomo de virino), signifas “konsolon”.
(kantas Geovani Dallagrana)
GV68. Tolaĵlavistinoj
| Bien quiere el viejo, Ay madre mia, Bien quiere el viejo A la niña. |
Multe amas la maljunulo, Ho panjo, Multe amas la maljunulo La knabinon. |
(kantas Kátia Santos)
Continue lendo “Gil Vicente 22. KOMEDIO PRI RUBENA (1521)”
