Resumo:
Ginevra Pereira (Ĵinevra Perejra), sorĉistino, sin prezentas antaŭ la korteganaro. Ŝi parolas al la gereĝoj pri sia profesio kaj diras ke oni bezonas ŝin por solvi problemojn pri amo. Por tio, ŝi diras, necesas alvoki la mortintojn, promeni nuda en la tombejoj… Policano persekutas ŝin kaj pro tio ŝi sin kaŝas en la palaco. Por montri siajn kapablojn, ŝi decidas fari sorĉaĵojn. Ŝi alvokas diablon, tiu eniras kaj parolas volapukaĵon (vere li erare parolas pikardan lingvon). Ambaŭ diskutas. Ŝi prononcas la nomon de Iesuo kaj li ekparolas portugale. Ŝi ordonas ke li iru al la perditaj insuloj kaj kunportu tri marajn feinojn (sirenojn). Li iras al la infero kaj kondukas tri monaĥojn, ĉar li ne bone komprenis (en la portugala, feino – “fada”, monaĥo – “frade”. Ginevra ordonas al unu monaĵo, ke li prediku. Li prenas kiel moton la frazon de Vergilio “amor vincit omnia”, (amo ĉion venkas )kaj parolas pri la amoroj de la ĉeestantoj. Poste ŝi ĉantas amuzegan parodion de litanio. Tri feinoj envenas kaj kantas. Kaj ili sortodivenas por la gereĝoj, la princo kaj la infantoj (infantoj en Hispanio kaj Portugalio, estas la reĝidoj kiu ne estas kronheredantoj). Kiam ili divenas la sorton por la aliaj genobeloj, ili komparas ĉiun el ili kun iu besto.
GV027. Feinoj kaj Sirenoj
Qual de nós vem mais cansada Nesta cansada jornada? Qual de nós vem mais cansada? Nosso mar he fortunoso, Nós partimos caminhando |
Kiu el ni estas pli laca En ĉi laciga vojaĝo? Kiu el ni estas pli laca? Maro estas hazardeca Ni marŝante forvojaĝis |
(kantas Carmen Ziege kaj Kátia Santos)
Continue lendo “Gil Vicente 11. FARSO NOMATA AKTO DE LA FEINOJ (1512) “