Malfaldata animo, ĉap. 217, 218, 219 kaj 220.
217.
demando:
Ĉu iu el miaj sekretaj amoraj rendevuoj valoris la penon?
respondo du: jes! ĉiuj!
kion serĉas homo en sia rapida travivado? la feliĉo! kaj kie oni ĝin trovas? ĉu nur en daŭra kaj plena kaj kompleta kaj nekoruptata amo? kial ne, ankaŭ en sekretaj renkontiĝoj de du timoj kaj du sopiroj plenaj je nedaŭra perforto? ni alproksimiĝas, ni alproksimiĝas unu al la alia kaj la besto, kiu loĝas en la fundo de mia animo, serĉas la alian beston. kaj kiel du sendanĝeraj sed tre viglaj reptilioj, ili renkontiĝas per minimumaj tuŝoj, kiuj eksplodigas la stelojn.
la energio de la mondo ne devas nur akcepti atendadon pri kompleta kaj fatalece granda amo. Mi troege amas Z… kaj mi ne trovas manieron igi min amata. cirkonstancoj! necesas navigi la ŝipon de miaj sopiroj kaj permesi al mia volupto ektremi de frenezo pro la sekreta kontakto de alia mondo de ne fiksata orbito, kiel estas la orbito mia. ambaŭ, serĉe de preterpasantaj akvoj nur por malpliigi iliajn etajn soifon.
kaj mi ankoraŭ ne volas paroli pri tio, kion mi lernas.
kiom da homoj povas loĝi unu homo?
218.
V…, kiom mi deziradis revidi vin!, ni envolvataj per la plej granda kaj senfina brakumo. longe mi atendis, ke mia juna koro trankviliĝu pri ĝiaj junaj zorgoj, mi atendis tion, ke iam venos unu tago, tiu de nia revido. mi iam skribis al vi, ne ricevis respondon. unufoje, mi alvokis vin telefone: nekredeble, Jorge, nekredeble, ke estas vi.
post tio, silento.
219.
leonardo, leonardo. mi volas paroli kun vi denove. memori vin. pensi pri vi.
mi sentas dum ĉi miaj nunaj tagoj, mi sentas, ke mi tenis vin en miaj manoj kiel klara akvo, bebeto. mi banis vin, mi ŝanĝis viajn vindotukojn, mi dormigis vin ĉe mia brusto, mi proponis al vi suĉbotelon meze de noktoj mallumaj kaj posedataj de senfinaj silentoj.
mi havis vin ene de miaj manoj, sendefenda kaj senprotekta.
sed la klara akvo kreskas malrapide kaj nun komencas forflui el miaj manoj, eksteren de mia atingo, eksteren de mia protekto.
vi komencas iri renkonti al vi mem, trovi la vojon, kiu faros de vi rivereton, poste torenton de vivo, ĝis la grandan maron, kie ĉio estas miksata kaj forgesata.
ĝis tiam, amata filo, mia paganeto, mi etendas miajn manojn al vi, por vin teni kiel akvon tiom longe kaj tiom ofte kiom vi bezonos.
mi ne malpermesas vian kreskadon. mi ne kapablas tion fari.
tamen mi ne retiras miajn manojn.
220.
protesilao estis mia dua libro. eta tragedio pri greka temo. Mi, impregnata de tekstoj pri tristano kaj izoldo, kun la intenco paroli pri amo kaj morto. se kaino ŝajnas al mi pedanta, protesilao estas eĉ pli. ekzistas en ĝi etaj momentoj, kiujn mi ŝatas, sed entute ĝi estas supraĵa kaj pretendema.
mi ne havis kuraĝon por detrui ĝin. kelkfoje mi pensas versigi ĝin en esperanto kaj transformi ĝin en barokan operon.