Lobato en Esperanto – 07

Hans Staden

Ĉapitroj 5 kaj 6

Tradukis Jorge Teles

 

05 – Esplorado de la tero

         Kiam la knabino revenis, sinjorino Benta daŭrigis:

         – Post kelka tempo, ekblovis bona vento. La ŝipo forlasis la golfeton por serĉi la havenon de Sankta-Katarino. Tamen la tago estis tiel nuba, ke ne eblis trovi la havenon.

         La sekvan matenon, dum la maristoj diris sian unuan preĝon de la tago, ekestis ŝtormo. La mallumo fariĝis terura. La piloto ne sciis kion fari, ĉar ekzistis multaj insuloj tie. Fine, li decidis iri sencele por trovi lokon por ŝirmi la ŝipon. Feliĉe li trovis bonegan havenon, kaj ili sukcesis ankri.

         La maristoj prenis boaton kaj eliris por esplori la insulon. Ili iris laŭ kanalo, inspektante la bordojn por vidi ĉu ili trovas ian fumon, signon de homoj.

         Ĉar la nokto alproksimiĝadis, la kapitano decidis ke ĉiuj elŝipiĝu. Ili faris fajron por prepari vespermanĝon, kiu konsistis el palmo-medolo tranĉita surloke. Poste ili trankvile dormis.

         La sekvantan tagon, matene, ili enprofundiĝis en la landon. Ili estis konvinkitaj, ke la loko estas loĝata kaj ili esperis trovi loĝanton. Subite aperis granda ligna kruco, fiksata per amaso da ŝtonoj. Ĉe la piedo de la kruco estis barelfundo kun surskribo en la hispana lingvo: “Se hazarde venos ĉi tien la ŝipoj de la Reĝo, pafu per kanono kaj iu respondos”.

         La maristoj tre ĝojiĝis kaj la komandanto ordonis ke ili pafu per kanono.

         – Do, avinjo, ĉu la simplaj boatoj portis kanonojn?

         – Etaj pafiloj, mia filo, faritaj el bronzo kaj oni metis ĝin sur la ŝultro por pafi. Artileriisto tiutempe havis neniun ideon pri modernaj kanonoj, veraj ŝtalmonstroj. Ili pafis kaj post iom da tempo ili vidis la aperon de kvi kanuoj kun sovaĝuloj. Ili dubis ĉu tiuj indianoj venas kiel amikoj aŭ malamikoj. Sed kiam la kanuoj alproksimiĝis, ili povis distingi inter la remantoj barbulon, vestita laŭ eŭropa stilo, certe kristano. La maristoj kriis al li, ke li haltigu la kanuojn kaj venu sola.

         La barbulo obeis; li haltigis la kanuojn kaj venis sola. Tiu viro nomiĝis Juan Ferdinando, li estis denaska el Bilbao kaj estis sendita de Asunciono al Sankta Katarino ĝuste de kapitano Salazar, kiu nun revenis el Hispanio komandante ŝipon, kiu apartiĝis de la floto.

         – Pos kio ili iris al Sankta Katarino?

         – Por peti al la indianoj de tiu regiono, gento kiu apartenas al la nacio gvarania, ke ili plantu multe da manioko. Hispanaj ŝipoj destinitaj al la Plata-Rivero kutimis albordiĝi tie por ricevi akvon – kaj se ili ankaŭ povus ricevi farunon, ili multe pli profitus.

         La barbulo ankaŭ diris ke la loko, laŭ la indianoj, estis nomata  kiel Ĵurumirim’ (Eta enfluejo) kaj de la portugaloj, Sankta Katarino. La novaĵo tre ĝojigis la hispanojn, ĉar tio estis la haveno, kiun ili serĉadis. Per kurioza koincido, ili eniris tien ĝuste en la tago de Sankta Katarina.

         La hispanoj akompanis la barbulon al la vilaĝo de la sovaĝuloj kaj ili estis tre bone akceptataj.

         La kapitano sentis, ke ili estas ĉe gastamaj homoj kaj petis al la barbulo, ke li trovu kanuon kun bonaj remantoj, kapabla porti mesaĝiston al la ŝipo.

         La elektita mesaĝisto estis Hans Staden. Tuj poste, kiam tiu mistera kanuo estis vidata de la ŝipanoj, okazis granda tumulto surŝipe. La maristoj suspekteme demandis al Staden kial li estis sola inter tiom da indianoj.

         Hans eksilentis kaj ŝajnigis malĝojon.

         Tiu sinteno plue embarasis tiujn sur la ŝipo, kiuj komencis murmuri, ke la ŝipanaro de la boato certe estis mortigitaj kaj la sovaĝuloj venis kun la lasta vivanto por kapti ilin. Ili decidis pafi kontraŭ la kanuo.

         Hans Staden komencis ridi kaj kriegis al ili ĉiujn bonajn novaĵojn de malproksime. Nur tiam ili permesis al la kanuo veni al la ŝipon.

         Hans supreniris, ordonis al la indianoj ke ili reiru kaj donis la mesaĝojn de la kapitano. La ŝipo malankris kaj velis laŭ la kanalo al la loko kie troviĝis la kabanoj. Tie ili ankris, kun la ideo resti tie ĝis kiam la du aliaj perditaj ŝipoj aperos.

         Tri semajnojn poste aperis la dua ŝipo de la floto. Neniam plu ili eksciis pri la tria; certe ĝi dronis dum la tempesto.

         Ili kunportis al la ŝipo provizojn, sufiĉaj por ses monatoj, ĉar ili intencis veturi tricent leŭgojn kaj prepariĝis por ekveturi.

         La malbona ŝanco, kiu terure persekutadis tiujn navigistojn, denove manifestiĝis. En la haveno okazis katastrofo, rezulte de kiu ĝuste la plej bona ŝipo estis perdita.

         Tio malhelpis la daŭrigon de la vojaĝo kaj devigis ilin resti ĉe tiu loko dum du jaroj, kie ili suferis ĉiujn specojn de mankoj. Dum ili havis hokojn, tranĉilojn kaj hakilojn por komerci kun la indianoj, la vivo ne estis tute malbona por ili. Post kiam tiuj objektoj finiĝis, ili devis kontentiĝi per tio, kion ili sukcesis preni per siaj propraj manoj, kaj estis devigataj manĝi kiajn ajn bestojn ekzistis – lacertoj, ratoj, mariskoj el la rokoj.

         Tiu situacio ne povis daŭri plu kaj, ĉar la maristaro de la du ŝipoj ne kapablis vojaĝi en unu, la kapitano decidis ke duono de la viroj devus iri transtere al Asunciono. Ili devis marŝi tricent mejlojn tra nekonataj arbaroj kaj dezertoj. Feliĉe, ili sukcesis trovi kelkajn indianojn kiel gvidistojn kaj atingis Asuncionon. Sed multaj pereis post grandaj suferoj dumvoje.

         La kapitano decidis veligi la lastan ŝipon al San-Vicento, kie eble li povus lui unu en pli bona stato. Sur la ŝipo estis iu maristo nomata Romao, kiu jam estis en San-Vicento kaj proponis gvidi ilin tien.

         Ili foriris, kaj post dutaga vojaĝo ili alvenis al la insulon de la arkipelago Alkatrazoj, tiel nomata pro la marbirdoj, kiuj tie amasiĝis (Nigramantela mevo, “larus marinus”).

         Tamen la vento ŝanĝiĝis kaj ili bezonis ankri. Kaj la maristoj elŝipiĝis kaj suriris la insulon.

         Estis sezono de demetado kaj kovado de ovoj, tiel ke eblis fari abundan rikolton de birdoj kaj ovoj, bongustaĵoj tre bone akceptitaj de stomakoj sopirantaj je frandaĵoj.

         Sur tiu insulo ili trovis signojn de loĝantoj – ruinitaj kabanoj kaj potpecetoj. Sed ili vidis neniun.

         – Avinjo – interrompis Peĉjo -, ni dormemas.

         – Mi rimarkas. Estas tempo iri al la litoj – aldonis sinjorino Benta; – ni lasu la daŭrigon por morgaŭ.

 

06 – La ŝiprompiĝo

         La alian tagon, posttagmeze, sub la ombro de ĵabutikabujo plena je maturaj fruktoj, sinjorino Benta reprenis la fadenon de la rakonto.

         – La maristoj manĝadis birdojn kaj ovojn, kuiritaj laŭ diversaj manieroj, kvazaŭ ili estus nobeloj. Sed la vivo de la maro ne permesas ripozon. La ĉielo nigriĝis en la sudo kaj la vento aperis. Ĉar la punkto kie la ŝipo ankris ne proponis ŝirmejon, iu ajn vento havus la forton por ĵeti ĝin kontraŭ la rokojn.

         Por protekti sin kontraŭ ĉi ebleco, la kapitano decidis direkti sin al la haveno de Kananeo (nomo derivata de speco de araro) tiun saman tagon.

         Estis malfrue. La granda mallumo malhelpis ilin trovi la enirejon al la haveno – kaj ĉar drivi proksime al la marbordo estis danĝera, la ŝipo ekveturis al la alta maro.

         – Do, avino, ne estas danĝero sur la alta maro? – demandis la knabo.

         – En la alta maro ne ekzistas rifoj sur la akvosurfaco, do la ŝipo estas libere puŝata de la ventoj kaj marfluoj. La granda malamiko de ŝipoj estas ŝtono, precipe nevidebla ŝtono, kiu ne eliras el la surfaco de la akvo.

         Do, la ŝipo ekveturis kaj dum la nokto ĝi iris tiel malproksimen, ke ne plu eblis vidi teron.

         Ili bezonis veli dum longa tempo antaŭ ol ili denove vidis la marbordon.

         Romao, la viro kiu konis San-Vicenton, indikis certan punkton kiel la serĉata haveno.

         La ŝipo direktiĝis tien; sed vane, ĉar la densa nebulo fariĝis pli forta kaj la marbordo malaperis.

         Ili devis atendi. Kiam la nebulo malfortiĝis, Romao deklaris, ke la haveno estas ĝuste antaŭ ili, kaj oni nur devis turni sin ĉirkaŭ la roko por atingi ĝin. Tio estis farita, sed ili trovis neniun havenon. La situacio fariĝis katastrofa. La ŝtormo eksplodis, kaj ne estis alia rimedo se ne lanĉi la ŝipon surtere, por grundi ĝin antaŭ ol la ondoj rompus ĝin sur la rokojn.

         Tragika momento! Furiozaj ondegoj frakasis sin kontraŭ la rokoj, muĝante kaj bruante, kvazaŭ ili estus monstraj gigantoj, kiuj ĉirkaŭkuradis en aĉaj epilepsiaj atakoj.

         Super ili la ventoj, kaptataj de vera frenezo, hurladis, zumante kaj kirliĝante.

         Nun ni imagu la situacion de la kompatinda ŝipo kaptata inter ĉi du titanaj fortoj. Juglanda ŝelo, plena je timemaj formiketoj kaj alkroĉitaj al la ŝnuroj pro instinkto de memkonservo, nun la ondoj levis la ŝipon, kiel la vento levas plumon, nun ili plonĝis en abismojn pli nigrajn ol la nokto.

         Subite aŭdiĝis bruego – kaj la ŝipo de la hispana kapitano krevis kiel sapveziko frapata de pinto de pinglo…

         – Brave, avinjo! Nun vi parolis kiel poeto de epopeo! – Peĉjo ekkriis. – Vi faris belan priskribon!…

         Sinjorino Benta ridetis kaj daŭrigis.

         –  La maristoj ĵetis sin en la maron, kelkajj naĝadis, aliaj alkroĉiĝis kiel ostroj al la vrakoj de la ŝipo – kaj gajnis la teron. Ĉiuj sin savis!…

         En ĉi tiuj teruraj momentoj, savi la vivon estas ĉio, do ili falis sur la genuojn por danki la dian kompaton.

         Kaj tie ili restis, sur tiu dezerta plaĝo en nekonata lando, en ekstrema mizero, malvarmaj pro la vento kaj trempitaj per akvo kiel spongoj sub la pluvo.

         Estis inter ili franco, kiu, sentante sin malbone, ekkuris laŭlonge de la plaĝo por varmiĝi. Li kuris kaj kuris dum longa tempo. Subite, li vidis domojn malproksime. Li tien iris kaj estis sufiĉe bonŝanca, ĉar li hazarde trovis portugalan vilaĝeton nomata Itanjaeno, kelkajn mejlojn de San-Vicento.

         Li rakontis al la loĝantoj pri la okazinta malfeliĉo kaj pri la malvarmo kaj malsato, kiujn suferas siaj kunuloj sur la dezerta plaĝo.

         La loĝantoj tuj iris al la malfeliĉuloj kaj kondukis ilin al siaj hejmoj, kie ili provizis ilin per vestaĵoj kaj manĝaĵoj.

         En tiu vilaĝo ili restis kelkajn tagojn kaj sin sentis pli fortaj. Kaj ili decidis marŝi al San-Vicento, kie la hispana kapitano povus lui novan ŝipon por sekvi al Plata-Rivero.

Visitas: 279