Hans Staden
Ĉapitroj 7 kaj 8
Tradukis Jorge Teles
07 – La Fortikaĵo de Bertioga
Hans Staden loĝis en San-Vicento, portugala kolonio sur insulo tre proksima al la marbordo kaj kiu havis du setlejojn: San-Vicento, nomata de la indianoj Ipanemo (aĉa akvo), kaj alia nomata Engŭagŭasuo (granda pistujo). Sur la insulo estis ankaŭ pluraj sukerfabrikoj.
La indianoj en tiu regiono estis la Tupinikenoj, kies domajnoj estis limigitaj en la sudo per la tero de la Kariĵooj, kaj en la nordo de la Tupinambaooj, ambaŭ malamikaj triboj.
La Tupinambaoj malamis la portugalojn pro tio ke ili kuniĝis kun la Tupinikenoj. Bertioga (loko de la fiŝo mugilo – familio: mugiledoj) estis kvin mejlojn de San-Vicento. Ĉar ekzistis kanalo kun facila eniro por la indianaj kanuoj, grupo de mestizoj kie tie loĝadis, komencis konstrui fortreson. Tiele ili protektus la kulturejojn de sukerkano kiuj komencis formiĝi en la ĉirkaŭaĵoj kontraŭ la atakoj de tiuj indianoj.
– Kio estas mestizo?
– Homoj kiuj naskiĝis en Brazilo, infanoj de blanka patro kaj indiana patrino. La mestizoj estis fratoj: Diogo, Johano, Domingo, Francisko kaj Andreo Braga, filoj de iu Diogo Braga.
Kun la helpo de kelkaj portugaloj kaj pluraj indianoj, ili konstruis fortikaĵon ĉe la enirejo de la kanalo, konstruis domojn kaj komencis kultivi la teron en Bertioga.
Kiam la Tupinambaoj eksciis pri tio, ili preparis ekspedicion kontraŭ tiuj setlantoj kaj iun nokton ili aperis en la kanalo en sepdek kanuoj.
La atako okazis ĉe tagiĝo. La mestizoj kaj portugaloj fortikigis sin en la domoj kaj rezistis heroe. Sed ili estis venkitaj, kvankam ili mirakle sukcesis eskapi. La samo ne okazis kun la tupinikenoj, kiuj vivis kun la mestizaj fratoj. Ili estis mortigitaj, dividitaj en pecojn kaj kunportitaj al Tupinambaa tero. Koncerne la fortikaĵon, la indianoj ekbruligis ĝin.
– Dividitaj en pecoj, – diris Nazulino. – Ĉu por enterigi la pecojn?
– Tute ne: por manĝi la pecojn de la korpoj…
– Kiel terure! – ekkriis la knabino, kun abomena mieno.
– La Tupinambaoj estis avidaj hommanĝuloj, kiel ni vidos en la daŭro de ĉi rakonto.
Post la katastrofo, la aŭtoritatoj kaj homoj de San-Vicento decidis rekonstrui la fortikaĵon, konvinkite pri la bezono de loka defendo, kaj en la sama loko konstruis pli grandan kun pliaj pafiloj.
La Tupinambaoj rimarkis ke estis malfacile ataki tiun nova fortikaĵon kaj subite atakis la vilaĝon San-Vicento kaj mortigis kaj malliberigis multajn loĝantojn. Pro tio, la loĝantoj komencis starigi duan fortikaĵon en punkto kiu permesos al ili pli bone sin defendi kontraŭ tiuj teruraj malamikoj.
Kiam Hans Staden alvenis en San-Vicento, la laboroj de la konstruado de tiu fortikaĵo estis interrompata ĉar ekzistis neniu artileriisto kiu kuraĝus vivi tie.
Hans estis artileriisto kaj kuraĝa. La loĝantoj proponis al li la helpon de multaj kunuloj kaj bonan salajron. Krome li gajnos la estimon de la Reĝo, kiu ĉiam estis malavara kun tiuj, kiuj servadis en liaj kolonioj.
Hans akceptis la proponon kaj sin dungis por kvar monatoj.
Li iris tien kun tri aliaj kunuloj, al kiuj li instruis kiel trakti la artileriopecojn, kiuj tamen estis malmultaj. Ili atenteme gardadis, ĉar krom tio ke la fortikaĵo ne estis sekura, la malamiko estis aŭdaca kaj ruza.
Intertempe, la sanvicentanoj skribis al la reĝo por rakonti kiel bona kaj bela estas la tero kie ili loĝas, damaĝata tamen de la konstantaj atakoj fare de la indianoj. Kaj la reĝo sendis kolonelon Tome’ de Soŭza por helpi ilin.
– Tiam jam ekzistis koloneloj, do, avinjo! – filozofiumis Peĉjo.
– Jes, sed ne en granda kvanto kiel hodiaŭ.
Tuj kiam tiu oficiro alvenis, la loĝantoj laŭdis Hans pro lia servoj, kuraĝo kaj dediĉo. Tome’ de Soŭza iris por ekzameni la fortikaĵon, laŭdis la kuraĝan artileriiston kaj promesis rekomendi lin al la reĝo kiam li revenos al Portugalio. Kaj ĉar la kvarmonata periodo estis finiĝonta, Tome’ de Soŭza proponis novan kontrakton por pliaj du jaroj. Poste li sendos lin al Portugalio sur la unua ŝipo. Hans akceptis kaj daŭrigis en la fortikaĵo, nun plibonigita kaj plifortigita per kelkaj pliaj kanonoj.
Sed la neceso de granda atento egale daŭris. La danĝero estis pli granda en du periodoj de la jaro. Unu en novembro, kiam la maizo estis matura. Per ĝi la sovaĝuloj preparadis la alkoholaĵon nomata kaŭimo.
– Ĉu maizo? – Peĉjo ekkriis. – Mi pensis, ke kaŭimo estas farita el manioko.
– Klarigu pri kaŭimo, avinjo? – petis la knabino.
– Ĝi estis la fermentita trinkaĵo de niaj indianoj. Ĉiu popolo havas sian nacian trinkaĵon kaj niaj indiĝenoj ne povus esti escepto de la regulo. Ili preparis la kaŭimon en interesa maniero: la virinoj maĉis la maizon, ĵetante ĝin kun sia salivo en grandajn vazojn, kie ĝi restis por fermenti.
– Ĉu interesa maniero, vi diras?, avinjo. – ekkriis la knabino kun abomeno. – Mi vomemas!
– Por ni – klarigis sinjorino Benta; – por ni, kiuj havas alian kulturon kaj malsamajn vidmanierojn, tio estas naŭza. Se vi estus eta indiana knabino en tiuj tagoj, vi pensus, ke ĝi estas la plej natura afero en la mondo kaj vi ankaŭ partoprenos en la maĉado de la maizo.
La alia danĝera periodo estis en aŭgusto, kiam la mugiloj kuniĝas en la riveroj por demeti ovojn. Ĉar tiu fiŝo estis altvalora nutraĵo por la indianoj, ne nur pro sia abundo, sed pro sia facila kaj longa konservado. En aŭgusto la triboj venis el la interna parto de la lando por ĝin fiŝkapti. Ili preparadis kun tiu fiŝo faruno nomata “pirakui’ “.
– Kial ni ne parolas la lingvon de la indianoj en Brazilo, anstataŭ la portugalan? – demandis Peĉjo. – Ĉu ĝi ne estis la natura lingvo de la lando?
– Kiam malsimila popolo ekokupas regionon, jam okupata de alia popolo, kiel okazis en tiu tempo, venkas la lingvo de la plej forta. La portugaloj anstataŭis la indianojn; estis evidente ke la portugala lingvo superregis super la tupia. Sed nia brazila lingvo, kiun ni familiare parolas kaj servas ĉefe al homoj en la interno de Brazilo, estas vera miksaĵo de la portugala kaj la tupia, tri kvaronoj de la portugala al unu el la tupia.
– Ĉu veras tio, avinjo, ke nia lingvo estas la plej bela kaj plej riĉa el ĉiuj?
– Ĝi estas, jes, mia filino, por ni; por la angloj estas la angla lingvo; por la francoj estas la franca, ktp. Por la indianoj, la plej bela kompreneble estis la Tupia lingvo.
– Kia domaĝo! – ekkriis Nazulino.
– Kial domaĝo, knabino?
– Ĉar pro tio ne ekzistas la plej bela lingvo…
– Des pli bone. Ĉar ĉiu lingvo estas la unua por la homoj, kiuj ĝin parolas, estas multe pli da kontentaj homoj en la mondo ol se tio ne okazintus.
08 – La Kaptado de Hans Staden
Hans havis kun si en la fortikaĵo kariĵoa sklavo, kiu ĉasis kun li kaj akompanis lin dum siaj ekskursoj.
Iun tagon kiam iu administranto de sukerfabriko en San-Vicento, aperis por viziti la fortikaĵon, Hans, kiu sendintis la kariĵoon al ĉasado la antaŭan tagon, fariĝis timema pro lia malfruo. Jam pasis tagmezo kaj la indiano ankoraŭ ne aperis. Ĉar tio ne estis bona indikaĵo, Hans decidis serĉi lin.
Li trovis lin, kaj ili du jam revenadis, laŭte parolante, kiam subite krio eksplodis el inter la arbaro kaj aperis bando da sovaguloj, kun sagoj direktataj al ili.
– Bona Dio! – kriis Hans kaj falis, vundata ĉe unu kruro.
La indianoj kaptis lin kaj senvestigis lin tuj. Unu el ili prenis lian kravaton kaj komencis danci kun plezuro kun la kravato enmane.
Alia prenis lian ĉemizon, alia, la ĉapelo. Dume, du sovaĝuloj disputadis la posedon de la korpo de Hans. Unu kriegis, ke ĝi apartenas al li, ĉar li unue metis la manon sur ĝin. La dua asertis ke ne, ĉar li estis tiu, kiu faligis lin. Ĉar ili ne sukcesis interkonsenti, ili diskutis kaj komencis bati unu la alian per la pafarkoj. Vidante tion, du aliaj indianoj kaptis Hans-on kaj igis lin kuri al la loko kie estis la kanuoj.
– Same kiel en la fablo de la azeneto kaj la ŝtelistoj – memoris la knabino. – Kiam du batalas, tria profitas…
– Ĉiam tio okazas en la vivo, kaj ju pli longe vi vivos, des pli vi konvinkiĝos pri la saĝo de la antikvaj fabeloj. La indianoj kondukis lin al la kanuoj kaj tie Hans vidis aperi novajn indianojn, kiuj venis kurante en granda ĝojo, mordante liajn brakojn kvazaŭ por indiki, ke ili manĝos lin.
– Kia teruro, avino! – ekkriis la terurita knabino. – Manĝi homon!…
– Ĝuste, filino, ŝajnis ke ili volis indiki tion, ke ili manĝos lin, pro la elmontro de grandega plezuro.
Aperis antaŭ la kompatinda Hans tribestro, armata per klabo, kiu rakontis al la aliaj, kiel li ĉasis tiun portugalon. Ili opiniis ke Hans estis portugalo. Post kiam la heroaĵo estis bone klarigita kaj komentita, ili ligis la manojn de la kaptito kaj metis lin en la fundon de unu el la kanuoj. Kaj rapide eniris en la akvo kaj eskapis, timante, ke tiuj el la fortikaĵo rimarkis la malaperon kaj venos por disputi sian predon.
Tiuj indianoj ne estis ĉiuj el la sama grupo, tiel ke baldaŭ ekestis dubo pri la posedo de la kaptito; fine unu el ili proponis, ke ili mortigu lin ĝuste tie kaj ĉiu prenu sian parton.
Aŭdinte tion, la kompatinda Hans komencis transdoni sian animon al Dio, certa, ke li ne havos ankoraŭ unu minuton por vivi. La estro tamen decidis alie. Li kondukos lin vivanta al la tribo, por ke la virinoj vidos kaj amuziĝos kun li. Tie ili mortigos lin kaj… “Kaŭima festeno!”, tio estas, la kaŭimo estos proponata al ĉiuj. Pro tio, ĉiuj ĉeestantoj devas tie kunveni por formanĝi la kaptiton.
Tiel kombinite, ili ligis kvar ŝnurojn ĉirkaŭ la kolo de Hans, kies ekstremojn ili ligis al la kanuo. Kaj foriris.
– Tio signifas, ke se ne estus la scivolemo de la virinoj, la kompatinda germano tuj mortus tie!
– Tio estas vero. Lia blonda tipo, tiel malsama ol la portugala tipo kaj tiel malofta en tiu lando, igis la estron havi tiun bonan ideon. Se li estus bruna, li estus perdita…
Ĉe la piedo de la insulo, kie Hans estis malliberigita, estis insuleto, sur kiu nestis akvobirdoj kun ruĝaj plumoj, nomataj skarlataj ibisoj (Eudocimus ruber). Tiuj birdoj naskiĝas brunaj kaj ruĝiĝas dum ili kreskas. La sovaĝuloj multe aprezis la plumojn de la birdo, kiujn ili uzis kiel ornamaĵojn. Tiuj indianoj venis ĝuste kun la ideo kapti ibisojn. La destino volis, ke anstataŭ tiu ĉaso kun ruĝaj plumoj, ili trovu dupiedulon kun blondaj haroj, multe pli maloftan kaj altvaloran bongustaĵon. Tamen, ne rezigninte preni kelkajn birdojn, ili iris al la insuleto por ilin ĉasi.
Je tiu momento, grupo de Tupinikenoj aperis sur la strando, kune kun pluraj portugaloj. La Kariĵoa sklavo, kiu sukcesis eskapi kiam la indianoj kaptis la artileriiston, kuris al la fortikaĵo kaj avertis pri la okazintaĵo. Ĉiuj venis de tie, por vidi ĉu ili povas liberigi sian komandanton.
Ĉar ili tamen estis surtere kaj la indianoj estis parte sur la insulo, parte surmare, ili povis fari nenion krom interŝanĝi kelkajn sagojn kaj blovpafilojn. La indianestro, kiu veturis en la kanuo de la kaptito kun ĉaspafilo donacita de franco, malligis liajn manojn kaj ordonis al li pafi kontraŭ la amikoj.
– Ĉu li pafis?
– Kompreneble jes, filo, ĉar ne estis alia rimedo. Sed kun tre malsama paflerteco ol tiu de Vilhelmo Tell…
Post mallonga bataleto, timante ke aperos Tupinikin-kanuoj, la ĉasistoj de homa ĉasaĵo pli rapide remis kaj retiriĝis, kun tri el iliaj kunuloj vunditaj.
Pasante proksime al la fortikaĵo ili ordonis ke Hans leviĝu por ke ĉiuj vidu lin.
La homoj de la fortikaĵo pafis du grandajn kuglojn de kanono, sed ne sukcesis damaĝi la kanuojn. Kaj ili foriris, remante tre rapide, por fuĝi de la Tupinikenaj kanuoj, kiuj jam estis vidataj.
La persekutado mallonge daŭris. Ĉar la Tupinambaoj havis bonan antaŭecon, ili ne plu vidis la persekutantojn.
– Kompatinda Hans! – ekkriis Nazulino, en kies okuloj brilis larmo de kompato. – Kaptita de la kanibaloj, kvazaŭ li estus rostota porkido…