Lobato en Esperanto – 07

Hans Staden

Ĉapitroj 9 kaj 10

Tradukis Jorge Teles

 

09 – Iro al la Indiana Vilaĝo

         Hans estis kaptata – daŭrigis sinjorino Benta – ĉirkaŭ la kvara posttagmeze, kaj ĉar la Indiana Vilaĝo estis malproksime, la Tupinambaoj decidis dormi sur insuleto. Ili saltis el la kanuoj kaj metis ilin sur la sablaro.

         La kompatinda artileriisto estis en mizera stato; krom vidi nenion, ĉar lia vizaĝo estis kovrata de sango, li ne sukcesis moviĝi pro la vundo ĉe la kruro. Do li kuŝiĝis sur la sablo dum la indianoj prepariĝis lokon por dormo. En tiu grandega aflikto, li komencis preĝi psalmon, kun la okuloj en larmoj. Vidante lin en tiu stato, la indianoj mokis lin.

         – Vidu kiel li ploras! Aŭskultu, kiel li lamentas!

         Ĝenerale, en identaj situacioj la indianaj kaptitoj montris grandan arogantecon kaj profundan malestimon por la vivo; ili alfrontis siajn murdintojn kaj minacadis ilin per la venĝo de amikoj kaj parencoj. La blankuloj tamen ĝenerale kliniĝis, ploradis kaj petadis kompaton.

         La Tupinambaoj ekbruligis fajrojn kaj metis la kaptiton en hamako starigita inter du arboj. Ili ligis la finaĵojn de la ŝnuroj al kelkaj branĉoj por malpermesi la fuĝon de Hans. Poste ili komforte instaliĝis ĉirkaŭe, ekkriante kun ironio:

         – “Ŝe remimbaba inde’ “. – Vi estas nia dorlotbesto.

         Je la tagiĝo ili denove ekiris kaj longege remis; malgraŭ tio, kiam la suno eksubiris, mankis ankoraŭ du mejloj por remi antaŭ atingi la vilaĝon.

         Intertempe, minaca nigra nubo formiĝis en la ĉielo malantaŭ ili. Tio igis ilin remadi kun furiozo por atingi teron antaŭ la ŝtormo.           Kiam ili rimarkis ke ili ne sukcesos eviti la tempesto, ili diris al Hans:

         – Petu al via Dio, ke la tempesto ne venu.

         Hans koncentriĝis kaj petis al Dio per ĉi esprimoj:

         – Ho vi, ĉiopova Dio, kiu helpas tiujn, kiuj al vi petegas, montru vian forton al ĉi tiuj paganoj, por ke mi sciu, ke vi estas kun mi, kaj ili vidu, ke vi min aŭdis.

         Hans kuŝadis en la fundo de la kanuo, do li ne povis vidi la ĉielon nek scii ĉu lia preĝo estis respondita. Sed li aŭdis indianon diri “Okŭaramo’ amanasu’ ” – kio signifas: “La ŝtormo pasis”. Tiam li klopodis por levi sin sur la kubutoj kaj rigardi la ĉielon.

         Efektive, la nuboj disiĝis, kaj tio alportis al li grandan esperon.

         Fine la kanuoj atingis teron. La indianoj elŝipiĝis, kiel en la antaŭa tago, dirante, ke la sekvan tagon ili atingos la vilaĝon.

         Okazis kiel en la antaŭa vespero. Matene ili denove foriris, remis la tutan tagon kaj je la sesa vespere ili atingis la vilaĝon de Ubatuba.

         Ili marŝadis sur la plaĝo kaj proksime estis kelkaj indianaj virinoj kiuj laboradis ĉe manioka plantejo.

         Kiam ili preterpasis la grupon, iu ordonis ke Hans kriu:

         – Jen alvenas via manĝaĵo!

         Peĉjo ridis kaj diris:

         – Do, avinjo, tiuj indianoj estis amuzaj…

         – Por ni hodiaŭ, mia filo, jes, sed en tiu momento la mizera Hans ne opiniis ĝin amuza, nek vi opinius, se vi estus en lia loko.

La virinoj forlasis la kampon kaj ĉirkaŭis lin, plenaj je scivolemo. Je la unua fojo ili ekvidis senpluman, blondan dupiedulon kun bluaj okuloj kaj vizaĝo ruĝa kiel ŝinko.

         La viroj transdonis la kaptiton al la virinoj kaj iris al la kabanoj por loki siajn armilojn kaj ripozi. Tiam la virinoj ekkantis kantojn por montri ke ili estas antaŭ formanĝota malamiko. Poste kondukis lin al la barilo farita de palisoj, kiu fermas la vilaĝon. Survoje, ili frapis lin sur la vango kaj eltiris plenmanojn da lia barbo.

         – “Ŝe anama pipike ae’ !” – ili ekkriis kvazaŭ por diri: “Ni venĝis vin por ĉio, kion viaj samlandanoj faris al nia popolo”.

         Poste ili puŝis lin en kabanon kaj metis lin sur hamako kaj daŭre insultis kaj mistraktis lin.

         Dume, la viroj kolektiĝis en alia kabano por trinki kaŭimon antaŭ la marakoj, kiuj estis iliaj idoloj kaj al kies honoro ili komencis kanti dankajn kantojn por la feliĉa sukceso de la ekspedicio. (*)

         Tiu muziko, terura por Hans, daŭris duonhoron, kaj tute konvinkis lin pri tio, ke lia morto tuj okazos.

         Fine aperis ĉe la kabano la du sovaĝuloj, kiuj kaptis lin. Tiuj indianoj, iliaj posedantoj laŭ militrajto, estis la fratoj Alkindar-miri’ kaj Njaepepo’ – nomoj kiuj signifas “malgranda bovlo” kaj “granda poto”. Ili venis por diri, ke ili donacis lin al onklo, Ipiru-gŭasu’ (granda ŝarko), kiu zorgos pri li kaj mortigos lin por gajni lian nomon.

         – Kion signifas ĉi gajno de nomo? – volis scii la knabo.

         – Estis kutime ke la indianoj heredu la nomon de la viktimoj. Ipiru’, jaron antaŭe, kaptis sklavon kaj donis lin al sia nevo Alkindar’. Tiu ĉi junulo volis nun repagi la bonkorecon kaj donacis al li Hans-on. Ipiru’, do, mortigos lin kaj heredos lian nomon, por aldoni ĝin al sia propra.

         La du fratoj donis la mesaĝon kaj finis:

         – La virinoj, nun, kondukos vin al la korto, por la “porase’ ”.

         La kaptito ne komprenis la signifon de tiu ĉi vorto, kiu signifis dancon, kaj li preparis sin por la morto.

         La virinoj kaptis la ŝnurojn kaj eltiris lin. Ne sciante, kion ili volis de li, Hans provis konsoli sin memorante la suferojn de Jesuo Kristo mistraktataj de la judoj.

         Li estis trenata antaŭ la kabano de la estro “Gŭaratingaasu’ ” (granda blanka birdo). Estis amaso da freŝa tero, sur kiu ili starigis lin, ĉiam ligata per la ŝnuroj.

         Hans opiniis, ke alvenis la terura momento, kiam aperos la “iverapemo”.

         – Kio estas tio, avinjo?

         – Ĝi estas speciala klabo uzata nur dum la ceremonio pri la mortigo de kaptitoj. Ili uzadis ĝin ornamata per plumaro kaj manipuladis ĝin tiamaniere, ke ĉe la unua bato la viktimo faladis surtere, kun frakasita kranio.

         Hans, kiu konis la kutimon de la indianoj, ĉirkaŭrigardis, ĉu ili jam alportas la iverapemon; ĉar neniu aperis kun la klabo, li sentis brilon de espero.

         Ĉimomente virino aperis kun peceto de kristalo en la mano, per kiu ŝi komencis fortondi liajn brovojn. Tiam ŝi volis fari same al lia barbo. Hans opiniis ke tio estas tro multe kaj petis al ili, ke li estu mortigata kun barbo kaj ĉio ajn. La virinoj tiam rakontis al li ke ili ankoraŭ ne mortigos lin.

         Hans sukcesis savi sian barbon ĉi-foje. Nur poste oni fortranĉis ĝin, per tondiloj, kiujn la francoj donacis al la indianoj.

         – Kiun interrilaton havis la francoj kun tiuj indianoj? – demandis la knabo.

         – La francoj fariĝis aliancanoj de ĉiuj malamikaj triboj de la portugaloj. Tiel ili sukcesis komerci je la brazila ligno kaj aliaj produktoj de la tero, kontraŭ la volo de la portugaloj, kiuj opiniis ke nur ili estas posedantoj kaj volis monopoligi la tutan komercon en Brazilo.

         – Sed ĉu la portugaloj havis la rajton ĉi tie aŭ ne? Ĉu Brazilo ne apartenis al la indianoj?

         – La rajto de la portugaloj estis la rajto de la plej forta. La indianoj lasis sin venki kaj pro tio perdis la teron, kiun ili posedis ĝis tiam.

         – Ĉiam egale al la fablo de la forta lupo kaj la malforta lupo, -komentis Peĉjo filozofie.

(*) Por la indianoj la marakoj estis objekto de adoro. La vorto devenas el vortoj “majra aka”, de la Gvarania lingvo, kiu signifas “kapo de supernatura estaĵo”.

 

10 – La marakoj

         De tie la indianinoj kondukis Hans-on al la kabano, kie estis la marakoj, tio estas, la idoloj aŭ sovaĝaj dioj. Ili estis sekaj ŝeloj de kukurboj, plenigitaj per ŝtonetoj, trapikitaj per tenilo kaj kun desegnaĵo kiu montris grandan buŝon. Ĉiu sovaĝulo havis sian marakon kaj lokis ĝin en speciala kabano, kie li zorgis ĝin kaj konsultis ĝin pri ĉio.

         – Ĉu la marako respondadis al la demandoj?

         – Kompreneble, jes, same kiel ĉiuj idoloj de ĉiuj religioj respondas al la demandoj de ĉiuj fideluloj… Tiu, kiu silentas, konsentas: la marakoj silentis, do ili respondis “jes” al ĉiuj demandoj de la indianoj.

         Tiam la virinoj formis cirklon ĉirkaŭ Hans, ligis sonoriletojn al liaj kruroj kaj metis plumkronon nomatan “arasaja’ ” sur lia kapo. Kaj ili komencis danci kaj devigis lin frapi la plankon per la piedo, por ke la bruo de la sonoriloj indiku la takton.

         La vundo en la kruro de Hans ne resaniĝis, do la kompatindulo multe suferis en tiu okazo.

         Kiam la festoj finiĝis, la indianinoj transdonis la kaptiton al Ipiru-gŭasu’, kies respondeco estis gardi lin. Ipiru’ kondukis lin al la kabano de la marakoj kaj rakontis al li ke tiuj idoloj profetis ke ili kaptos portugalan viron.

         Hans Staden respondis:

         – Ĉi idoloj diras nenion, aŭ se ili diras, ili ne diras la veron, ĉar ne estas vero, ke mi estas portugalo. Mi estas amiko kaj parenco de la francoj; mia lando nomiĝas Germanio.

         La indianoj respondis ke li mensogas, ĉar se li estus franco li ne estus inter la portugaloj, homoj kiuj estas malamikoj de la francoj. Ili ankaŭ diris, ke la francoj venadas ĉiujare por donaci al ili tranĉilojn, hakilojn, spegulojn, kombilojn kaj tondilojn, kaj prenadis kiel interŝanĝo brazilan lignon, kotonon, plumojn kaj pipron. Pro tio ili estas amikoj de tiuj homoj. Rilate la portugalojn estis la kontraŭo. Ili venis al tiu tero multajn jarojn antaŭe kaj baldaŭ ligis sin kun siaj Tupinikenaj rivaloj. Malgraŭ tio, ili, indianoj, klopodis por alproksimiĝi kaj eniri en iliajn ŝipojn, kiel ili kutimis fari en francaj ŝipoj. Sed ili estis mizere perfidataj. Kiam la portugaloj ekvidis multe da tupinambaoj surŝipe, ili kaptis ilin kaj transdonis ilin al la tupinikenoj por ke ili estu manĝataj. Krome, ili mortpafis multajn, kiuj estis ekstere, en la kanuoj. Ĉi tiuj kaj aliaj kruelecoj kaŭzis, ke en iliaj koroj naskiĝis forta malamo kontraŭ la portugaloj.

         – Tio signifas, ke se la portugaloj traktintus la sovaĝulojn de Brazilo per justa konduto, ili estus amikoj – observis Peĉjo.

         – Certe, jes, – respondis sinjorino Benta. – Sed la konkerintoj de la Nova Mondo, kaj portugaloj kaj hispanoj, estis pli ferocaj ol la sovaĝuloj mem. Nur unu sento gvidadis ilin: avideco, ambicio, la soifo riĉiĝi, kaj por atingi tion ili ne hezitis detrui tutajn naciojn, kiel la aztekojn de Meksiko kaj la inkaojn de Peruo, popoloj, kies civilizacio estis jam bone progresinta.

         – Sed kiel do, avinjo, tiuj viroj estas gloroplenaj kaj la historio parolas pri ili kiel grandaj herooj?

         – Pro tre simpla kialo: ĉar la historio estas verkita de ili. Kiam pirato  skribas sian vivon, estas klare, ke li plibeligas sin tiel, ke li donas la impreson, ke li estas grandanima heroo. Ekzistas fablo pri tio. Ĉe la enirejo de iu urbo staris grupo da marmoro, kiu reprezentas viron, kiu venkis lukton kontraŭ leono. Leono preterpasis, rigardis kaj diris: tiu statuo estus tre malsama, se leonoj estus skulptistoj!

         Sed ni reiru al la historio de nia Hans. Post kiam la indiano klarigis la ĝeneralajn kialojn de la malamikeco kontraŭ la portugaloj, eniris aliaj indianoj por paroli pri aliaj gravaj motivoj. Alkindar’ kaj Njaepepo’ rakontis kiel la portugaloj vundis sian patron en la brako, per pafo, kiu rezultigis la morton de la maljunulo. Tiu ĉi krimo postulas venĝon, kaj Hans estas oferota.

         Hans defendis sin. Li ne estas portugalo, li venis kun la hispanoj; kaj se ili trovis lin inter la portugaloj, tio estis pro la ŝiprompiĝo, kiu lin ĵetis tien. Li ne estas portugalo kaj tial li ne meritas ke la venĝo de la indianoj falu sur lian kapon.

         Tiu ĉi argumento plaĉis al la sovaĝuloj, en kiuj la sento de justeco ne mankis, kaj oni decidis plu esplori.

         Monatojn antaŭ la kapto de Hans, la tupinikenoj detruis vilaĝon Tupinambaan. La maljunuloj estis formanĝitaj kaj la junuloj venditaj al la portugaloj. Poste, unu el tiuj sukcesis eskapi al la vilaĝo de Ubatuba, kaj li ankoraŭ loĝadis tie. Li estis vokata por atesti pri Hans.

         La junulo deklaris, ke li renkontis lin en San-Vicento kaj ke Hans vere venis sur ŝipo posedata de hispanoj, homoj kiuj, cetere, estis amikoj de la portugaloj.

         Tiu ĉi aserto iom plibonigis la situacion de Hans, sed ĝi ne sufiĉis. Li sugestis ke ili retenu lin vivanta ĝis iu filo de Francio ekaperos tie.

         La indianoj konsentis kaj atendis francon, kiu promenadis ĉirkaŭ la regiono, komercante pipron.

         La koro de Hans malpeziĝis. Li konis la lojalecon de la indianoj. Li sciis, ke se franco aperos kaj rekonos lin kiel fraton, li estos sekura. Li do atendis la providencan savanton, kiu, laŭ la novaĵoj, ne estis malproksime de tiuj lokoj.

Visitas: 340