Lobato en Esperanto – 07

Hans Staden

Ĉapitroj 15 kaj 16

Tradukis Jorge Teles

 

15 – Scenoj de kanibalismo

         Kelkan tempon poste, la indianoj el Ubatuba estis invitataj al festo ĉe la tribo de Tilkoaripe, kie ili manĝos “marakaĵaan” kaptiton.

La invitatoj iris en kanuoj kaj kondukis Hans-on.

         En ĉiuj kabanoj, la virinoj finpretigadis la kaŭimon, trinkaĵo nemalhavebla ĉe tiaj festoj.

         Hans alproksimiĝis al la marakaĵao kaj demandis al li:

         – Ĉu vi pretas morti?

         La indiano rigardis lin kun indiferento kaj respondis kun tre trankvila rideto:

         – Jes, mi estas preta por io ajn. Sed ni, la maracaĵaa popolo havas pli bonajn ŝnurojn por ligi la kaptitojn…

         – Kial li tion diris, avinjo? – demandis Nazulino.

         – Li parolis pri la ŝnuro speciale preparita por ligi kaptitojn en la tago de ofero por montri ke li ridas antaŭ la morto kaj mokas liajn malamikojn… Hans Staden sentis grandan kompaton por la malfeliĉulo. Li retiriĝis kaj eklegis libron ledbindita, kiun la indianoj alportis de boato kaptita kun la helpo de la francoj.

         – Kiu libro estis, avinjo? – demandis la knabo.

         – Mi ne scias. Hans forgesis transdoni la nomon de tiu ĉi verko al la posteuloj, eble la unua kiu cirkulis en Brazilo…

         Tuj poste, Hans revenis por paroli kun la kaptito kaj diris:

         – Ankaŭ mi estas malliberulo kaj mi loĝas en Ubatuba. Mi venis de tie perforte alportita, sed ne por kune kun ili manĝi vin.

         – Mi scias – diris la maracaĵao – ke via gento ne manĝas homojn.

         Hans klopodis por konsoli la viktimon. Li diris, ke ili manĝos nur lian karnon, ĉar lia animo flugos de la tero al tre feliĉa loko, kien ankaŭ la animoj de blankuloj iris.

         – Ĉu tio veras? – ekkriis la indiano.

         – Jes, tio estas vero. Tie, kien iras la animoj, Dio loĝas.

         – Sed mi neniam vidis ĉi Dion.

         – En la alia vivo vi vidos – konkludis Hans.

         Tiun nokton terura vento vipis la vilaĝon kaj forŝiris pecojn de la tegmentoj de la kabanoj. La sovaĝuloj koleriĝis kaj diris, ke estas Hans tiu, kiu alportis la uraganon.

         – Li estas diablo – klarigis iu – kaj li hodiaŭ rigardis la “ledon de la fulmotondro”.

         – Ĉu ledo de la fulmotondro?…

         – Jes, la libro, kiun li legis…

         Nazulino ridegis.

         – Kiaj idiotoj!

         – La indianoj estis superstiĉaj – klarigis sinjorino Benta – kaj libro estus por ili la plej mistera kaj nekomprenebla afero en la mondo, diabla arto. Eĉ hodiaŭ niaj kamparanoj egale pensas pri la gramofono, la telegrafo kaj la aliaj aferoj, kiujn ili ne komprenas.

         Fine ili mortigis la kaptiton, rostis lian viandon kaj manĝis ĝin, abunde akvumante la festenon per kaŭimoplenaj potoj.

         Je la fino de la festo, ili eniris en la kanuoj por la vojaĝo al Ubatuba. La indianoj kunportis kelkajn pecojn de la oferita kaptito.

         Pro la noktiĝo la indianoj surteriĝis por konstrui kabanon sur la plaĝo kaj dormi. Ĉimomente ekpluvis.

         – Ĉesigu la pluvon – diris al li la indianoj – ĉar vi alvokis ĝin sur nin.

         – Dio koleras kontraŭ vi – respondis Hans – pro tio, ke vi manĝis homon.

         La sovaĝuloj ĉagreniĝis kaj diris, ke homa karno estas ilia vera manĝaĵo.

         Apud Hans estis knabo kiu ronĝadis tibion. Tio terurigis la germanon kaj li ordonis al la etulo forĵeti ĝin. La knabo ignoris lin kaj daŭre ronĝis la oston. Dume la pluvo plifortiĝis. Fine la etulo forĵetis la oston kaj, ĉar la pluvo tuj ĉesis, Hans profitis la koincidon por diri:

         – Ĉu vi vidas? Mia Dio koleris, ĉar la knabo ronĝadis tiun oston.

         La indianoj tamen ne estis tute stultaj kaj unu el ili diris:

         -.Ĉu vi do diras ke la vetero malboniĝis nur pro tio ke la knabo ronĝis la oston? Ho!

         Ree en Ubatuba, Alkindar’ malsaniĝis je la okuloj kaj blindiĝis dum kelkaj tagoj. La mortotimo igis lin serĉi Hans-on kaj peti al li, ke li preĝu al sia Dio por ke lia vidkapablo revenu. Hans faris tion, kaj sed antaŭe petis al li promeson ne konsenti pri tio, ke oni ne mortigu lin.

 

16 – Alia ŝipo aperas

         La sklaveco de Staden nun estis en sia kvina monato. Lia situacio multe pliboniĝis; la fantomo de lia ofero iom post iom estis pli malproksime. La indianoj, ĉar ili estis tre superstiĉaj, respektis lin pli kaj pli, timante, ke la “Dio de Hans” punos ilin.

         En tiuj tagoj, alia ŝipo de San-Vicento aperis en Ubatuba. Kvankam malamikoj, la portugaloj kaj la Tupinambaoj faradis komercon inter si. Tiuj indianoj produktis multe da maniokofaruno, kaj la portugaloj multe konsumis tiun farunon en siaj plantejoj, kultivataj de sklavoj. Kiam faruno iĝadis malabunda en San-Vicento, ŝipoj venadis de tie por akiri ĝin de la indianoj kontraŭ hakiloj kaj fiŝhokoj. Tiuj ŝipoj ankris en la haveno kaj pafis laŭ la kutimo. La indianoj forlasis la vilaĝon por ekscii tion, kio okazas.

         – Faruna komerco! – kriadis iu surŝipe.

         La indianoj do kolektiĝis sur la plaĝo, armiloj enmane, kaj sendis kanuon kun du el ili renkonte de la ŝipo por priparoli la kondiĉojn de la komerco. Post kiam ĉio estis bone aranĝata, ili interŝanĝis la varoj, kun la plej granda antaŭzorgo de flanko al flanko ĉar unu ne fidis la alian.

         Post kiam la transakcio estis finita, la milito rekomencis. La indianoj sendis nubon da sagoj al la ŝipo kaj la ŝipanoj siavice pafis per siaj kanonoj kontraŭ la indianoj.

         – Nu, kiel kurioze! – Peĉjo ekkriis. – Estas kutimo, kiun mi neniam kapablus imagi.

         – Anstataŭ diri: amikeco aparte, negoco aparte, ili diris: malamikeco aparte, negoco aparte, – aldonis sinjorino Benta. – Neceso devigis ilin fari tion. La indianoj bezonis la fiŝhokojn, la blankuloj bezonis farunon. La armistico solvis la problemon de ambaŭ partioj, kiel mallonga intertempo en la milito kiu nur finiĝis kiam la indianoj estis tute venkitaj.

         La ŝipo do eniris la havenon kaj pafis la avertan pafon. La indianoj iris. Ĉi-foje, ne estis faruno, kiun la portugaloj volis. Ili nur volis aŭdi noticon pri Staden. Kaj ili diris ke frato de Hans estis surŝipe, kun multaj varoj destinataj al li.

         La indianoj revenis de la ŝipo kun tiu bona novaĵo, kaj Hans petis permeson por paroli kun sia frato.

         – Mi volas peti al mia frato, ke li rakontu al mia patro mian historion kaj petu ke li venu por preni min kun ŝipo plena je donacoj.

         La sovaĝuloj opiniis la peton justa; ili trudis al li tamen, ke li ne parolu la portugalan. Tio, ĉar ili kaŝe preparadis ekspedicion kontraŭ Bertioga kaj timis, ke la kaptito perfidos ilin.

         – Ne timu, – Hans diris al ili; – la portugaloj ne komprenas mian lingvon, nek tiun de mia frato, kiu estas sur la ŝipo.

         La indianoj lasis sin trompi kaj kondukis lin je distanco de ĉirkaŭ kvindek paŝoj de la ŝipo. De tie Hans kriis en la portugala:

         – Dio estu kun vi, fratoj. Venu nur unu homo kaj parolu kun mi kaj ne lasu la indianojn rimarki, ke mi ne estas franco.

         – Ĉu la indianoj ne komprenis tiun parolon? – demandis Peĉjo.

         – Ne ili ne komprenis la lingvon de la portugaloj, ĉar ili vivis en milito kontraŭ ili. Kiam ajn ili kaptis unu, anstataŭ preni lin kiel instruisto por lerni la lingvon, ili preferis manĝi lin rostita. Tiel Hans sukcesis paroli libere sen timo esti komprenata.

         Responde al liaj vortoj, “João Sánchez” venis antaŭen kaj diris:

         – Mia kara frato, ni venas ĉi tien por serĉi novaĵojn pri vi, ĉar la unua sendita ŝipo nenion sukcesis. Tiu, kiu sendas nin, estas kapitano “Brás Cubas”, el la urbo Santo, kiu volas scii, ĉu vi vivas, por savi vin.

         Hans diris:

         – Dio rekompencu vin eterne, ĉar mi vivas en granda mizero, ne sciante, kion volas de mi tiuj sovaĝuloj. Mi nur scias, ke ili jam formanĝintus min, se Dio ne min protektintus. Ili rifuzas vendi min, ĉar ili atendas, ke mia patro venos el Francio kun ŝipo plena je donacoj. Mi petas vin, ke vi ne lasu ilin suspekti, ke mi ne estas franco, ĉar tio estus katastrofa por mi, kaj mi ankaŭ petas, ke vi donu al mi tranĉilojn, hakilojn kaj hokojn, por donaci al ili.

         Sanchez respondis:

         – Jes, frato, ni faros ĉion laŭ via deziro. Sendu kanuon ĉi tien por ricevi la donacojn.

         Ĉimomente la indianoj montris signojn, ke la parolado jam tro longe daŭras. Hans tiam adiaŭis Sánchez.

         – La indianoj ne permesas ke mi diru plu. Atentu ilin! Ili sekrete preparas atakon kontraŭ Bertioga. Ĝis revido!

         – Adiaŭ, frato! – diris Sanchez. – Antaŭ ol ili atakos Bertioga, ili estos atakataj de tupinikenoj, kies kanuoj jam estas pretaj. Ne malkuraĝiĝu. Dio venos al via helpo en la ĝusta tempo, ĉar nun ni povas fari nenion por via savo.

         Kaj ili disiĝis. La indianoj forkondukis Hans-on kaj sendis kanuon al la ŝipo por ricevi la donacojn, kiujn Hans disdonis inter ili, dirante:

         – Ĉio ĉi alportis al mi mian francan fraton.

         – Kaj kion vi diris al via frato? – demandis la indianoj.

         – Mi diris al li – inventis Hans – ke li klopodu eskapi de la ungoj de la portugaloj por reveni al nia lando, kaj de tie revenu kun ŝipo plena je donacoj por vi, ĉar vi estas aflablaj al mi kaj ne mistraktas min.

         Ĉi vortoj, kompreneble, tre plaĉis al la sovaĝuloj, kiuj murmuris inter si:

         – Sendube li estas franco, ni ektraktos lin kiel fraton.

         Ekde tiu momento Hans ĝuis pli da libereco en la vilaĝo; li iradis al ĉasado kun la indianoj kaj helpis ilin je ilia laboro sur la kampoj.

         – La sovaĝuloj, finfine, estis nenio krom naivuloj, – diris Nazulino. – Hans sukcesis trompi ilin.

         – Estas nur, ke ili havis pli malaltan gradon de inteligento ol blankuloj. Pro tio, la facileco per kiu la portugaloj kaj hispanoj, en multe pli eta nombro, sukcesis regi ilin. En la kazo de Hans, ekzemple, ni atestas la lukton de inteligento kontraŭ brutaleco. Inteligento, kun ruzaĵo post ruzaĵo, fine venkis la naivan forton de tiuj indianoj.

Visitas: 812