Lobato en Esperanto – 07

Hans Staden

Ĉapitroj 17 kaj 18

Tradukis Jorge Teles

 

17 – La malsana kariĵoo

         En la indiana vilaĝo vivadis kariĵoo, portugala sklavo kiu estis kaptita de la Tupinambaoj en unu el la ekspedicioj kontraŭ San-Vicento. Li malamegis Hans-on kaj daŭre diradis ke li estis tiu, kiu pafmortigis la patron de Njaepepo’.

         Tio ne estis vera. La kariĵoo estis en la vilaĝo ekde tri jaroj kaj Hans estis nur de unu jaro en Brazilo: la indiano do ne povis renkonti lin en Bertioga, kiel li asertis.

         Iun tagon, kiam tiu sklavo tre malsaniĝis, Ipiru-gŭasu’, lia mastro, alvokis Hans-on por lin resanigi.

         Hans ekzamenis lin kaj diris:

         – Li estas malsana kaj li mortos ĉar li estis perversa rilate min. Ne ekzistas kuraco.

         Pro tio, Ipiru’ decidis doni la malsanulon al la amiko Abate’ (eminenta viro, estro) por ke li mortigu lin kaj gajnu lian nomon.

         Kelkaj indianoj, kiuj estis ĉirkaŭ la malsanulo, same opiniis.

         – Jes, li “volas” morti; pli bone mortigi lin nun. – ili diris.

Hans ne konsentis kaj diris:

         – Ne! Ne mortigu lin, li ankoraŭ povas resaniĝi.

         Liaj vortoj estis senvaloraj; la indianoj forportis la malsanulon en la brakoj, ĉar li ne plu kapablis stari.

         Abat’ ricevis la donacon, dankis kaj iris al la kabano por preni la “iverapemon”. Li alportis ĝin, levis ĝin en la aero kaj donis tian baton sur la kranio de la kariĵoo, ke la cerbaĵoj ŝprucis malproksimen. Ili intencis tuj manĝi lin. Hans intervenis por konsili; la mortinto estis malsana kaj lia viando povus veneni ilin.

         La indianoj hezitis dum momento. La vizaĝo de la kariĵoo estis tre malbela, krom tio ke li estis blinda je unu okulo. Ĉiuj sentis naŭzon.

         Ĉimomente, pli sovaĝa indiano aperis el unu el la kabanoj, ordonis al la virinoj ekbruligi fajron ĉe la piedoj de la kadavro, fortranĉis lian kapon kaj forĵetis ĝin.

         Post kiam malaperis la parto de la korpo, kiu teruradis pro la aspekto, malaperis ankaŭ la abomeno ĉe la indianoj. Ili prenis la kadavron, bruligis ĝin en la fajro, senhaŭtigis ĝin, dividis ĝin en tranĉaĵojn kaj disdonis inter la ĉeestantoj. Tuj poste, en ĉiu kabano, peceto de la mortinto estis rostata kaj manĝata de la tribanoj…

         – Haltu, avinjo! – ekkriis Nazulino; – haltu, ĉar mi sentas bulon ene de mia stomako…

         – Jes, filino, la bildo estas terura. Tamen hodiaŭ ni faras ion tre similan al la kadavroj de bovoj kaj porkoj… Krom la morala aspekto, mi ne vidas diferencon inter la kadavro de kariĵoa indiano kaj la kadavro de bovo.

         – Haltu, avinjo – diris Peĉjo. – De nun mi ne plu manĝos viandon.

         – Ĉu eĉ ne kokidaĵon? – demandis sinjorino Benta.

         Peĉjo, kiu tre ŝatis rostitan kokidaĵon, hezitis.

         – Kokidaĵon, jes. Sed bovaĵon aŭ porkaĵon, neniam plu!…

 

18 – La tria ŝipo

         La Tupinambaoj planis por la monato de aŭgusto la ekspedicion kontraŭ Bertioga ĉar estis la sezono de la mugiloj. La abundo de fiŝoj faciligis la militoperacion, ĉar ne eblas militi kiam ne estas facila provizo.

         Hans kalkulis forfuĝi je tiu okazo.

         Li devus resti sola en la vilaĝo kun la virinoj kaj estus facile por li eskapi.

         Ok tagojn antaŭ la ekspedicio, tamen, novaĵo alvenis pri nova franca ŝipo ankrita en Niterojo. La novaĵo venis per boato apartenanta al la ŝipo, kiu alvenis en Ubatuba serĉe de pipro, simioj kaj papagoj. En la boato estis iu Jakobo, kiu paroladis la lingvon de la Tupinambaoj kaj kutimis intertrakti kun ili.

         Hans insistis kun la sovaĝuloj, ke ili konduku lin al la ŝipo, kie lia frato certe estus kun la atendataj donacoj.

         – Ne! – respondis la indianoj. – Tiuj francoj ne estas viaj amikoj. Ili venis en la boato sed eĉ ne ĉemizon ili alportis al vi.

         Ili vere pravis! Sed Hans insistis; li diris, ke se li iros al la ŝipo, la francoj donacos al li multajn aĵojn.

         – Poste – respondis la sovaĝuloj. – La ŝipo ankoraŭ ne estas ĉe ni. Post la milito ni zorgos pri tio.

         Dum nia Hans, sur la plaĝo, ege plena je esperoj, diskutadis kun la indianoj, la boato de Jakobo komencis malproksimiĝi.

         Pro la dezirego esti libera, Hans perdis la prudenton, ĵetis sin en la maron kaj direktis sin al la boato. La indianoj sekvis lin; unu el ili preskaŭ kaptis lin. La malespero tamen duobligis la forton de la fuĝanto, kiu forpuŝis la indianon, eskapis kaj per fortaj naĝopaŝoj atingis la boaton.

         – Finfine! – ekkriis Nazulino, kortuŝata. – Finfine…

         – Eraro, filino. Ankoraŭ ne estis lia momento. La francoj sur la boato ne permesis lian eniron. Ili forpuŝis lin, asertante ke ili estis amikoj de tiu tribo kaj ke se ili enlasus lin kontraŭ la volo de la indianoj, ili venĝus sin. Kaj la kompatinda Hans devis reiri al tero…

         – Kiel terure!

         – La indianoj, kiuj jam kredis, ke li eskapis, komencis ĝoje krii: “Li revenas! Li ne forfuĝis!”

         Hans, jam sur la plaĝo, parolis al la indianoj.

         – Vi do opinias, ke mi intencis forfuĝi? Mi iris al la boato nur por diri al miaj samlandanoj, ke post la milito ili venu por preni min kaj alporti al vi multajn belajn aferojn.

         – Jen, jen! – Peĉjo ekkriis. – Tiu germano estis ja ruza! Denove li sukcesis trompi la naivajn indianojn…

         – Trompi ilin – konfirmis sinjorino Benta – kaj esti agrabla al ili. La indianoj ĝojis pri lia gesto kaj komencis trakti lin eĉ pli bone.

Visitas: 794