Lobato en Esperanto – 07

Hans Staden

Ĉapitroj 19 kaj 20

Tradukis Jorge Teles

 

19 – La milito

         Kvar tagojn poste, la kanuoj destinitaj al milito kolektiĝis en Ubatuba.

         Kunjambebe ĉeestis kun granda kvanto da militistoj. Li interkonsiliĝis kun Ipiru’ kaj determinis ke Hans partoprenu je la ekspedicio. La decido malhelpis ĉiujn liajn planojn pri fuĝo. Hans tamen sciis kiel kaŝi sian ĝenon kaj ŝajnigi, ke li iros volonte, kun la espero, ke dum la vojaĝo ili ne estos gardata de tro proksime kaj li dizertos en Tupinikenan landon.

         La ekspedicio konsistis el kvardek tri kanuoj, kun dudek tri viroj en ĉiu el ili.

         – Ili ne ŝercadis, – ekkriis Peĉjo. – Kvardek tri multiplikitaj per dudek tri faras – atendu minuton – faras naŭcent okdek naŭ virojn. Uaŭ! Preskaŭ mil!…

         – La intenco de Kunjambebe estis iri al Bertioga tra la loko kie ili kaptis Hans-on; tie ili kaŝos sin en la arbaro, por ataki en la oportuna momento.

         Ili foriris la 14-an de aŭgusto de 1554, la monato de la demetado de ovoj de la mugiloj.

         La ekspedicio devos renkonti tiun, kiun la Tupinikenoj organizis kaj estis planata por la sama okazo, kiel Hans eksciis el la parolado de “João Sánchez”.

         Dum la vojaĝo, la indianoj demandis al Hans, kion li pensas pri la ekspedicio kaj ĉu ili bone sukcesos.

         Hans, kompreneble, respondis ion agrablan al ili, sed havis la lertecon aldoni:

         – Mia opinio estas, ke la Tupinikenoj venos renkonte al ni.

         Ĉar estis preskaŭ certe ke tio okazos, li volis riski deklaron, kiu donos al la indianoj la impreson pri tio, ke li estas profeto.

         La kanuoj iris sen ia hasto kaj haltadis tiam, kiam ajn ili renkontis svarmojn da mugiloj. La indianoj kaptis ilin grandnombre, preparadis la farunon kaj daŭrigis la iradon.

         Kiam ili trovis sin je la distanco de unutaga vojaĝo al Bertioga, ili preparis loĝejon sur la insulo Maembipe, kiun la portugaloj nomis Sankta Sebastiano. Nokte, Kunjambebe pasis tra la tendaro kaj parolis al la militistoj. Li diris al ili, ke ili estas proksime de la limoj de la malamiko, kaj pro tio, ĉiu klopodu havi feliĉajn sonĝojn, per kiuj sin gvidi.

         Post la parolado, okazis dancado ĉirkaŭ la marakoj ĝis malfrua nokto.

         Je la tagiĝo de la sekva tago, la ĉefoj kolektiĝis ĉirkaŭ poto da frititaj fiŝoj, kaj dum ili manĝadis ili rakontis unu al la alia siajn sonĝojn.

Poste ili decidis ke ili eniros en la malamika lando tiun saman tagon, tra loko nomata Boisukanga, kaj tie ili atendos la nokton.

         Kiam ili forlasis Maembipe, ili denove demandis al Hans, kion li pensas pri la milito, kaj Hans respondis ke en Boisukanga ili renkontos la malamikon.

         Estis la intenco de Hans fuĝi ĉe tiu punkto, nur ses leŭgojn for de la loko kie li estis kaptita.

         La kanuoj ekmoviĝis, ili vigle remadis.

         Proksime de Boisukanga, ili vidis la unuajn malamikajn kanuojn, inter du insuloj.

         – Estas la tupinikenaj malamikoj! – ekkriis la Tupinambaoj. – Bone diris nia franco!

         La kanuoj de la malamikoj, tamen, tuj kiam ili rimarkis la Tupinambaojn, ekfuĝis. La tupinambaoj lerte ekremis kaj postkuris ilin dum kvar horoj, ĝis ili atingis ilin.

         Estis nur kvin, ĉiuj de Bertioga. Hans rekonis ilin. En unu estis la ses mestizoj, inkluzive la du fratoj Braga – Domingos kaj Diogo. Ili heroe rezistis, unu per pafarkon, la aliaj per blovpafilo.

         – Kio estas blovpafilo, avinjo? – demandis Peĉjo.

         – Estas tre interesa armilo, por uzo en ĉasado de etaj bestoj. Ĝi konsistas el tubo en kiu kaŝiĝas tre maldika sago kun venenigita pinto. La pafisto lanĉas tian sagon per forta blovo. La sago ne multe vundas sed mortigas per sia veneno.

         – Tre interesa! – Peĉjo ekkriis. – Mi preparos unu.

         – Kaj kiamaniere vi forte blovos? – oponis la knabino. – Por tio vi bezonas la blovan forton de indiano…

         Sinjorino Benta konsentis kaj daŭrigis:

         – Domingos, Diogo kaj iliaj kunuloj rezistis kun ekstrema braveco dum du horoj. Ili rezistis kontraŭ tridek kanuoj! Fine iliaj sagoj elĉerpiĝis! La tupinambaoj do atakis ilin, kaptis kelkajn kaj mortigis aliajn.

         La fratoj Braga bonŝance ne ricevis vundojn.

         Post la batalo, la Tupinambaoj revenis al Maembipe, kie la kaptitoj estis kondukataj al la kabanoj de siaj respektivaj kaptantoj.

La vunditoj ricevis tujan morton. La indianoj dispecigis ilin kaj rostis surloke. Inter tiuj estis du kristanaj mestizoj, unu nomata Jeronimo kaj la alia nomata Jorge Ferreira, filo de portugala kapitano.

         La kadavro de Jerônimo estis de la indiano Paragŭao, kiu loĝis en kabano kun Ipiru-gŭasu’.

         Paragŭao rostis la viandon proksime al la loko, kie Hans kuŝiĝis por dormi.

         Kompreneble, nia Hans ne sukcesis dormi. La odoro de la rostado igis lin leviĝi kaj foriri. Li vizitis la tendaron serĉe de la fratoj Braga, kiujn li konis de Bertioga.

         Li sukcesis trovi ilin por paroli al ili. La unua demando de la malfeliĉuloj, estis ĉu ili estos formanĝotaj.

         Hans respondis, ke ili kredu al la dia providenco, ĉar kiel ili povis vidi, li estis vivanta inter la sovaĝuloj post ok monatoj da kaptiteco.

         Tio iom konsolis ilin. Tiam ili demandis lin pri Jeronimo.

         – Ili jam rostis lin, – respondis Hans; – Kaj la filo de kapitano Ferreira, ili jam manĝis…

         Aŭdinte tian malĝojan novaĵon, la du fratoj ne povis reteni siajn larmojn. Hans provis kuraĝigi ilin, rakontis al ili sian tutan historion kaj rekomendais paciencon.

         – Tio, kion Dio faris por mi – li ​​konkludis – ankaŭ li faros por vi. Tial, fordonu vin al la dia volo, certaj, ke ĉi tiu mondo estas ja valo de larmoj.

         – Nun ni perceptas ke via diraĵo estas ja vera – respondis la junuloj – kaj jen la lastaj vortoj, kiujn Hans aŭdis de ili.

 

20 – Kanibala festeno

         De tie Hans Staden iris al la kabano, kie loĝis Kunjambebe, al kiu li demandis, kion li intencas fari al la mestizoj.

         – Manĝi ilin! – estis la respondo de la krudulo. – Kaj li malpermesis al Hans paroli al ili. Kunjambebe estis kolerigita kontraŭ la mestizoj ĉar li pensis, ke ili devus resti hejme anstatau disputi kune kun la Tupinikenoj.

         Hans petegis al li ke li lasu ilin vivantaj kaj vendu ilin al la portugaloj.

         La sovaĝa estro de la Tupinambaoj tamen ripetis al li, ke ili estos formanĝataj.

         Hans malkuraĝiĝis, precipe kiam li atestis la gluteman plezuron de Kunjambebe manĝanta rostitan homan kruron en tiu momento.

         La festo fine komencis. La estro ordonis, ke ĉiu konduku sian kaptiton al la granda korto por la dancado.

         Tuj poste ili komencis la ceremoniojn. Ili devigis la kaptitojn kanti kaj skui la marakojn, dum ĉiuj ekdancis ĉirkaŭ ili. En certa momento, unu el la Tupinikenaj kaptitoj venis antaŭen kaj parolis arogante, kun la kapo levita:

         – Jes, ni iris al milito, kiel kutime faras la kuraĝuloj, por mortigi kaj manĝi niajn malamikojn. Ni estis venkitaj kaj malliberigitaj, sed tio ne gravas. La kuraĝuloj mortas en malamika lando. Nia nacio estas potenca kaj venĝos nin!

         – Brave! – Peĉjo ekkriis. – Tiele devas morti kuraĝa viro. Kaj kio pri la tupinambaoj?

         – La tupinambaoj respondis: – Jes, ankaŭ ni venĝas, ni nun venĝas la multajn fratojn, kiujn vi mortigis.

         Kiam la dancoj kaj heroaj paroladoj finiĝis, ĉiu kunportis sian kaptiton al sia kabano.

         Tri tagojn poste la ekspedicio daŭrigis la vojaĝon. La ĉasado estis bona kaj pro tio, ili konsideris la militon finita. La ubatubanoj kaptis ok indianojn kaj tri mestizojn, aldone al la du kiuj jam estis  rostitajn.

         Tuj kiam la batalistaj ĉasistoj alvenis al Ubatuba, Hans rememorigis al ili la promeson, kiun ili faris antaŭ la foriro, tio estas, permesi ke li iru al la franca ŝipo.

         La indianoj respondis, ke jes, ili kondukos lin tien; sed unue ili volis ripozi kaj manĝi la “rostaĵon”, tio estas, la viandon de la mestizoj, jam rostitan.

         Fronte al la kabano de Ipiru’, kie Hans loĝis, estis la kabano de la ĉefo Tatamiri (eta fajro). Li organizis feston; li havis multe da kaŭimoj jam preparitaj kaj proponis la rostaĵon: la viandon de Jorge Ferreira, la filo de la portugala kapitano.

         La gastoj trinkis, manĝis kaj kantis en granda ĝojo.

         La sekvan tagon ili rekuiris la rostaĵojn sur la fajro kaj daŭrigis la feston.

         La viando de la mestizo Jeronimo apartenis al Paragŭa’, loĝanta en la kabano de Ipiru’. Paragŭa’ forlasis la vilaĝo serĉe de maniokon por prepari la alkoholaĵon.

         – Ĉu manioko?, avinjo, ĉu kaŭimo ne estis farita el maizo?

         – Jes, maizo sed, se mankas maizo, manioko taŭgas. Kaj foje maizo kaj manioko samtempe – respondis sinjorino Benta, kaj daŭrigis:

         – Hans malpacienciĝis. La ŝipo certe estis forironta, kaj la prokrasto de Paragŭa’ povos denove malhelpi liajn planojn.

         Fine la indiano revenis, alportante la necesan maniokon.

Li ordonis la preparadon de la kaŭimo kaj kunvenigis la amikojn por festeni ĉirkaŭ la viando de Jeronimo, kiu estis malmola kiel ligno.

         La fratoj Braga kaj alia mestizo nomata Antonio estis devigataj ĉeesti en la festo; ili devis trinki kun la sovaĝuloj kaj rigardi la formanĝadon de la kunuloj.

         La indianoj paroladis al ili tre afable, kvazaŭ ili estus amikoj, sed en ambaŭ iliaj animoj estis nur malespero kaj doloro, tiel terura estis la fino, kiu atendadis ilin.

         – Ĉu ili manĝis ĉi du junulojn? – demandis Nazulino.

         – Ne, filino. Ili sukcesis eskapi. Dum la nokto, post la festo, Hans instruis al ili la plej bonan vojon por la fuĝo – kaj ili estis tiel bonŝancaj, ke ili sukcesis iri ĝis la tero de la tupinikenoj.

Visitas: 460