Lobato en Esperanto – 08

La Naftoputo de la Vicgrafo

Ĉapitroj 05 kaj 06

 

5 – Ankoraŭ la petrolo

         – Kie ni estis hieraŭ? –  demandis la granda geologiisto en la sekva instruo.

         – Vi parolis pri la morto de la putoj, – Peĉjo memoris.

         – Jes. Ĉio finiĝas en la mondo. La nafto-putoj, kiom ajn ili produktas, en ia momento komencas morti. Ili donas malpli, malpli, kaj fine ili devas esti forgesataj. La petrolo, kiu restas, ne valoras la laboron de pumpado. Sed la fakto pri tio, ke la putoj sekiĝas, ne signifas, ke la oleo-kampo formortas. Ĉi fakto ne signifas, ke ne plu ekzistas petrolo.

         – Kaj kiom multe produktas puto averaĝe? – volis scii Peĉjo.

         – Tio multe varias. Kelkaj komencas produkti nur litrojn ĉiutage. Aliaj donas milojn da tunoj. En 1934 la rusoj malfermiĝis proksime al Bakuo, puton kiu produktis pli ol 20.000 tunoj ĉiutage! Sed tre riĉaj putoj estas esceptoj. Tiuj, kiuj komenciĝas per 15 ĉiutagaj bareloj, jam meritas 10 poentojn, kaj putoj kun 100 bareloj estas bonegaj.

         – Se iu donacus al mi naftoputon je 100 bareloj ĉiutage, mi eĉ ne akceptus, – Emilja kriis. – Mi nur volas scii pri putoj kun pli ol 10.000. Mi ne malpurigos la manojn pro senvaloraj putaĉoj…

         Ĉiuj ridis pri la kompatindulino, kiu ne sciis eĉ elspezi la novan groŝon ricevitan antaŭ kelkaj tagoj.

         – Kaj kiom da petrolo estas produktata hodiaŭ en la mondo, Vicgrafo? – demandis Peĉjo.

         – Multe. Nur Usono produktas unu miliardon da bareloj ĉiujare.

         – Unu miliardo? Ŭaŭ! Mil milionoj! Kaj ĉio rezulto de la malgranda puto da kolonelo Drake…

         – Jes. Post tiu malgranda puto, milionoj venis. Kaj certe tio okazos post la borado de la unua puto en Brazilo. Kial ne? Brazilo havas la saman grandecon kiel Usono. Se la lando ankoraŭ dormas, unu tagon ĝi vekiĝos – kaj tiam…

         Emilja frapis la manojn.

         – Vivu! Vivu! Ni veku Brazilon! Ni boros ĉi tie la unuan naftoputon kaj jen – Brazilo vekiĝos. Vivu! Vivu! …

         – Brazilo eble sekvos Usonon pri produktado de petrolo, – diris la Vicgrafo, kiu, malgraŭ esti maizospiko, pli bone rezonis ol la milionoj da dupieduloj kun kapo de rafaneto, kiuj daŭre neas la ekzistadon de petrolo en nia lando. – Ni havos la unuan naftoputon ĉi tie en la bieneto, kaj la duan en la ŝtato Alagoo, kie la laboro jam iras tre rapide. Kaj poste ni havos aliajn, kaj pli kaj pli kaj pli ol cent – kvincent naftoputojn! Kaj la febro pri petrolo infektos Brazilon, kvazaŭ gripo, kaj ĉie aperos petrolo… ĉio dependas de la borado de la unua.

         – Kaj la borado de la unua dependas de ni, – Emilja diris.

         – Do. ni komencu nian boradon morgaŭ, – diris Peĉjo, jam afliktita pro vidi la petrolon elŝpruci.

         – Ankoraŭ estas frue, – respondis la Vicgrafo. – Nuntempe vi scias nur iomete pri petrolo – vi devas lerni ion plie.

         – Kion alian?

         – Vi devas lerni pri la granda ŝanĝo kiu okazos en nia lando. Brazilo iros de aĉetanto al vendisto de nafto, tiam ni ne plu vidos la tre malĝojan situacion de hodiaŭ – milionoj da analfabetoj nudpiedaj, ĉifonaj – en mizero. Brazilo havas ĉiujn elementojn por fariĝi tre riĉa lando – sed vere riĉa, kaj ne, kiel hodiaŭ, nur riĉa je “ebloj” – aŭ je “fanfaronado”.

         – Bravo, Vicgrafo! – ekkriis sinjorino Benta. – Eĉ ne ŝajnas, ke estas maizospiko tiu, kiu parolas.

         – Tio kompreneblas! – kriis Emilja. – En lando, kie eĉ la ministroj ne pensas pri petrolo, aŭ kiam ili parolas pri tio nur por nei ĝin, necesas ke maizospikulo parolu. Vivu la Vicgrafo de la Naftoputo!

         La geologia maizospiko dankis la omaĝojn. Kvankam li devenis el planto nomata maizo, li amis la teron kiu produktas tiun planton.

         – Jes, ni kreskos kaj la mondo respektos nin. Ni devos ĉerpi petrolon je milionoj da bareloj. Ni eksportos petrolon al ĉiuj landoj!

         – Vivu! Vivu! – kriis ĉiuj.

         – Vicgrafo – avertis Nazulino – petrolo estas brulaĵo kaj Via Ekscelenco brulas. Trankviliĝu iomete kaj daŭrigu la lecionon. Diru al mi kiom da litroj da petrolo estas en barelo.

         La Vicgrafo enspiris, trankviligis sian animon kaj respondis:

         – Barelo estas la mezuro de petrolo, kiun usonanoj adoptis ekde la komenco. Egalas al 42 galjonoj.

         – Kaj kiom da litroj havas ĉi grandaj ŝipoj? – demandis Emilja.

         – Ne estas galiono, Emilja, sed galjono.

         – Jes, galjono. Ĝi valoras 3 litrojn kaj 785 kubajn centimetrojn. Finfine, mi diru ke la petrolo ŝanĝis la modernan mondon. Homoj truas en la grundon kaj elfosas la nafton. Kaj ili reduktas ĝin al preskaŭ 300 malsamaj produktoj. Eĉ parfumojn povas veni el kruda petrolo. Kaj per ĉi tiuj ingrediencoj oni faras mirindaĵojn – precipe rilate al transporto. Senĉese, tra la tuta mondo, milionoj da etaj metalaj blatoj, nomataj aŭtoj, iras sur la stratoj ĉiudirekten. Pli kaj pli la ĉielo estas plena je gigantaj mekanikaj birdoj nomataj aviadiloj. Super la maroj kuras miloj da ŝipoj nutritaj per petrolo. Submarŝipoj iras ene de la akvoj. Ĉie fabrikoj kaj pli da fabrikoj funkcias senhalte, danke al la potenco de petrolo. La petrolo fariĝis la motoro de la mondo.

         – Kial?

         – Ĉar ĝi estas mekanika energio en likva formo, facile transportebla al ĉiuj partoj de la tero. Pro tio, ĝi valoras multe pli ol la elektra energio.

         – Kial?

         – Ĉar elektra energio estas uzebla nur en la ĉirkaŭaĵo de la akvo-energia centralo kiu produktas ĝin; sed la mekanika forto de petrolo estas kaptebla ene de ladskatoloj kaj povas esti transportata ien ajn en la mondo – ĝis la polusoj. Kaj ie ajn sufiĉas malfermi la ladskatolon kaj jen – estas forta kvanto da energio preta por servi la homon. Tio ne okazas kun elektro. La elektra potenco de Niagaro valoras nenion ĉe ni, en la bieneto, sed petrolo de Bakuo ekzistas en la lanternego de la salono de sinjorino Benta. La atingopovo de elektro estas kelkaj kilometroj; la atingopovo de petrolo ne havas limojn.

         – Vivu la petrolo! – kriis Emilja.

         La Vicgrafo daŭrigis.

         – La granda valoro de la petrolo estas kuniĝi kun fero por pliigi la efikecon de la homo.

         – Kia estas ĉi efikeco? – Nazulino volis scii.

         – Jen… Homo komencis sian vivon sur la tero per nur unu forto – la forto de siaj muskoloj – kiel ĉiuj aliaj bestoj ankoraŭ faras. Tamen, ĉar li lernis uzi aliajn energiojn de la naturo (kiel ekzemple la muskoloj de la ĉevalo kaj la bovo, la akvofaloj, la forto de la vento, la forto de vaporo, la forto de elektro, la forto de petrolo), la homo pliigis efikecon, tio estas, lian kapablon fari aferojn. Helpata nur de siaj muskoloj, homo kapablas malmulton fari. Por iri de ĉi tie al la vendejo de Elija la Turko, oni devas marŝi ses mil paŝojn, plimalpli unu horon da marŝado – se la vojo estas bona. Helpata de la kvar kruroj de ĉevalo, tiu sama homo faras la vojaĝon en dudek minutoj.

         – Se oni trotante iras. – diris Peĉjo. – Galopante mi alvenos tie pli rapide. Estas nur tri kilometroj.

         – Kaj se anstataŭ pliigi vian efikecon per la kvar kruroj de la ĉevalo, vi pliigus ĝin per la kvar radoj de aŭtomobilo? – demandis la Vicgrafo.

         – Ho, mi estos tie post tri minutoj.

         – Kaj kio se aviadilo pliigos vian efikecon?

         – Ho, per aviadilo mi povas atingi la vendejon de Elija en sekundoj.

         – Nu, jen kio estas efikeco. Dank’ al la helpo de ĉevalo, aŭto aŭ aviadilo, la homo, kiu marŝas de ĉi tie al la vendejo je unu horo, iras tien je dudek minutoj, tri minutoj aŭ sekundoj. Sed rimarku, ke estas la petrolo, kiu plej pliigas la efikecon de la homo, nome, la kombinado de petrolo kaj fero. La mondo fariĝis malgranda post kiam petrolo venis por funkciigi la maŝinojn, kiujn la homo konstruas per fero. Tial mi daŭre diras, ke sen produkti feron kaj ĉerpi kaj bruligi petrolon en grandaj kvantoj, kiel Usono, Brazilo ne progresos – ĝi ne eliros el la truo de ekonomia ekspluatado, en kiu ĝi enŝlimiĝis. La brazilano havas preskaŭ nur la forton de siaj muskoloj, tiun de la bovo kaj la ĉevalo. Tra nia vasta teritorio, la plej ofta transportrimedo ankoraŭ estas la bovoĉaro kaj la azentrupoj

         – Tio veras, – diris Peĉjo. – Por sendi sian kafon al la urbo, kolonelo Teodoriko uzas la bovoĉaron; ĉiu ĉaro kunportas nur 600 kilogramojn kaj bezonas tutan tagon por alveni tien kaj alian tagon por reveni. Kun kamiono li kunportus 8000 kilogramojn je du horoj da vojaĝo…

         – Tio ĝustas! Ho, se mi sukcesus enigi ĉi tiujn vortojn en la kapojn de ĉiuj brazilanoj: Fero produktas maŝinon, kaj petrolo estas la la plej bona energio por movi la maŝinon. Kaj ĉar nur la maŝino pliigas la efikecon de la homo, la problemo de Brazilo estas nur unu: produkti feron kaj petrolon por havi la maŝinon, kiu pliigos la efikecon de la brazilano. Ĉio alia estas sensencaĵo.

         – Sed multaj pensas, ke kun nova revolucio la aferoj pliboniĝos, – diris Nazulino. – Kun nova formo de registaro…

         – Sensencaĵo. Nova registaro, kia ajn ĝi estu, estas nenio krom nova ripetado de la antaŭa situacio.

         – Nu, ni trovu la petrolon, Vicgrafo! kriis Peĉjo tre ekscitita. – Prenu pioĉon kaj akompanu min.

         La Vicgrafo ridis.

         – Naivulo! Kiel vi volas ĉerpi petrolon, se vi ankoraŭ ne scias kiel elekti la punkton kie malfermi puton?

         – Do instruu al mi, ke mi brulas por malfermi puton, proksime al la pordego, por ekhavi mil barelojn ĉiutage.

         – Mil barelojn!… – ekkriis Emilja kun malestimo – kaj ŝi kraĉetis kun iom da malaprezo.

         – Mi instruos al vi, jes, – daŭrigis la Vicgrafo, – kaj tio estas tre grava. Scii kie fosi puton estas duono de la batalo por akiri petrolon. Se la puto estas fosita en malbone elektita loko, nenion vi sukcesos – kaj la petrolistoj rigardas unu la alian, tre seniluziigitaj. Puto, mia kara Peĉjo, kostas multe da laboro kaj grandan kvanton da mono. Sciu ĉi tion.

         Peĉjo, kiu neniam pensis pri la financa parto de la petrolo, fariĝis ĝenata. Granda problemo! La plej grava malagrablaĵo en la vivo estas la problemo de la mono. Ĉio kostas monon, ĉio postulas monon – kaj kie estas la mono? Sinjorino Benta vivis en malfacilaĵo, sen mono por io ajn – kaj la aliaj homoj de la bieno havis eĉ malpli ol ŝi. Peĉjo havis nur dek monojn en sia monujo. Nazulino, kvin. Emilja, nur tiun faman brilantan groŝon. Kaj la Vicgrafo, malgraŭ tio, ke li estis vicgrafo, estis la plej malriĉa nobelo en la mondo. Li neniam eĉ vidis la vizaĝon de truita groŝo.

         – Kion ni faros? – demandis Peĉjo, turnante sin al Nazulino. – Kiel ni boros nian puton, se ni estas tute tute sen kapitaloj?

         – Tio estas via problemo, ĉar vi estas viro, – respondis la knabino. – Mono estas problemo de viro, trovu solvon.

         Peĉjo ekpensis – kaj li ankoraŭ estus pripensanta, se Emilja ne solvus la problemon kun la plej granda facileco.

         – Ho, via granda problemo! – ŝi diris. – Nenio pli simpla. Ni apliku la solvon “Ni-ŝajnigu” kaj baldaŭ aperos ĉio, kion ni bezonas – boriloj, akvotuboj, turoj – kaj eĉ petrolo! Vi bone scias, ke nenio ekzistas, kiu kapablas rezisti al mia “Ni-ŝajnigu”…

         Peĉjo suspiris kaj murmuris:

         – Jen. Vi pravegas…

         Kaj li turnis sin al la Vicgrafo:

         – Nu, sinjoro geologiisto. Daŭrigu.

         – Morgaŭ, – respondis la saĝulo. – Jen venas onklino Nastasja kun la kribrilo plena je pufmaizo – pufmaizoj estas malamikoj de la instruoj…

         Estis vero. Onklino Nastasja eniris kun kribrilo plena je pufmaizo.

         – Vivu la geologiaj pufmaizoj de onklino Nastasja! – kriis Emilja.

         – Geologiaj pufmaizoj!… Respektu la maljunulojn kaj plenigu vian kropon! – riproĉis la nigrulino.

         La pufmaizoj de onklino Nastasja estis bongustegaj, do ĉiuj ĵetis sin al la kribrilon kaj interkonsentis pri tio, ke se la Vicgrafo estas granda saĝulo, onklino Nastasjia estas grandega homo, kun tiuj bonegaj pufmaizoj.

 

6 – Laboro pri petrolo

         La sekvan tagon, la senpacienco de Peĉjo atingis sian kulminon. Li ne ŝatis resti dum parto de la nokto aŭskultante la prelegojn de la Vicgrafo. Li volis eklabori, por tuj malfermi puton, kiu ŝanĝos la situacion de la patrio.

         – Kompatinda Brazilo, laca pro la atendo de petrolo, kaj ĉi tre enuiga Vicgrafo kun siaj noktoj kaj noktoj je scienco! Mi ne plu volas tion. “Jam temp’ está” por komenci la puton.

         – Kiel, Peĉjo, se ni ankoraŭ preskaŭ nenion scias pri geologio? – la knabino kontraŭstaris.

         – Do do… Ni eklaboru kaj la Vicgrafo instruos nin. Subĉielaj instruoj. Homo lernas, ne per legado aŭ aŭskultado de paroladoj sed dumlabore. Mi volas sciencon dum ni ion faras…

         – Terpomece! – kriis Emilja, kiu eniris. (*) – Ankaŭ mi pensas kiel Peĉjo. Mi volas komenci la puton nun.

         La Vicgrafo aperis kun la geologio sub la brako.

         – Aŭskultu, sinjoro, – diris Peĉjo. – Sufiĉe da instruoj. Ni strikas. Ni volas komenci la puton nun, tuj, ĉu vi aŭdas?

         La okuloj de la scienca maizospikulo larĝiĝis.

         – Gesinjoroj! Kiel vi povas pensi pri borado de puto antaŭ ol akiri bonan geologian bazon?

         – Laŭ la plej simpla maniero. Ni komencas la laboron kaj Via Ekscelenco instruos nin ĉiam, kiam iu problemo aperos.

         – Ĝuste, – kriis Emilja. – Ni-ŝajnigu, ke ni jam konas la tutan geologion.

         La Vicgrafo gratis la kapon. Tamen, ĉar estis striko, li devis konsenti.

         – Tiele estu, – li diris. – La instruoj okazos ekstere. Ni komencos per la geologia studo de la paŝtejoj.

         – Bonege! – ekkriis Peĉjo, kaj li kuris por sin preti. Li tuj revenis vestante tibiingojn kaj korkĉapelon – inĝenier-geologiistaj vestaĵoj.

         – Mi pretas! Ni foriru.

         Ĉiuj foriris. Pasinte la pordegon kaj trakurinte la okulojn super la paŝtejon de la Senkorna Bovino, Peĉjo fariĝis konfuza. Li vidis nur herbojn kaj veprejojn. Kion fari? Tiu, kiu ne konas estas kiel blindulo. Peĉjo, geologiisto, sentis sin tute blinda.

         – Kaj nun, Vicgrafo? Kie ni komencu?

         La geologia pliaĝulo tusis kaj respondis:

         – Antaŭ ol ni malfermu puton, ni devas elekti la plej favoran lokon. Tiu elekto estas la plej grava. Se ni eraras, ve al ni! Laborado perdita. Sed se ni bone trovas la ĝustan lokon, ni povas atendi belan ŝprucadon da petrolo. Kaj por elekti la ĝustan punkton, ni devas demandi al la scienco de ĉi tiu libreto, – kaj li montris la geologian libron. – Jen ĉio.

         – Kion ni devas nun fari? – demandis Peĉjo.

         – Do. Geologiisto devas ekzameni la terenon, studi la trovatajn rokojn, tio estas, la rokojn kiuj aperas en certaj punktoj sur la surfaco, kaj kompari ilin kun tiuj kiuj aperas sur aliaj punktoj. Tio estas por kontroli ĉu ni estas sur taŭga loko.

         Peĉjo kun desaponto rigardis la verdan paŝtejon.

         – Kiel studi rokojn en ĉi loko, kie la vepraro ĉion kaŝas?

         – Ni devas serĉi krutaĵojn, montetojn kun fendoj surteraj – punktoj, kie la tero estas nuda je vegetaĵaro. Nur tie ni trovos nekaŝatajn rokojn.

         – Nu, ni do faru tion.

         Kilometron for estis monteto kun granda krutaĵo – la “barikado”, kiel oni diradis en la bieneto. La Vicgrafo kondukis ilin tien. Antaŭ la barikado, li haltis kaj ridetis.

         La geknaboj rigardis unu la alian. Ili ne komprenis, kial la Vicgrafo trovis ion pri kio rideti en malbela loko kiel ĉiuj aliaj.

         – Kian belaĵon vi trovis, Vicgrafo? – demandis Emilja.

         – Hoho, la rideto, kiun mi havas sur miaj lipoj, estas geologia rideto – la rideto de iu, kiu scias, rigardas, vidas kaj komprenas. Ĉi krutaĵo estas por mi malfermata libro, paĝo en la historio de la tero, en kiu mi legas mil tre interesajn aferojn.

         – Ĝi estas unu el la plej belaj krutaĵoj kiujn mi iam vidis, – daŭrigis la saĝulo. – Rigardu atente ĉi tavolrokojn. Ni havas ĉi tie serion de paralelaj tavoloj. Ili estas unu super la alia, kaj konsistas el diversaj rokoj.

         – Al kiu tio povas interesi?

         – Ĝi havas multajn informojn. La tavoloj estas de sedimentiĝintaj rokoj, produktitaj ĉe la fundo de la akvo.

         – Ĉu fundo de akvo? Do la bieneto de avino jam estis fundo de akvo?

         – Kompreneble jes, Peĉjo. Mi legas tion en ĉi krutaĵo. Ĉi tie ni havas tavolon de ŝtonegoj, aŭ ŝtonoj kiuj dispeciĝis kaj ruliĝis laŭ la fundo de la riveroj ĝis ili ne plu havis randojn; tiam ili estis deponitaj en fundo de akvo sen fluo. Sed rimarku, ke ĉi ŝtonegoj ne plu estas lozaj, kiel tiuj ĉe la fundo de la rivero. Ili estas kungluataj, veldataj, cementataj.

         – Per kiu cemento? – volis scii Nazulino.

         – Certe kalkŝtona cemento, – respondis la Vicgrafo. – Kalkŝtono solvas en akvo; sed la kalko el la akvo estas deponita inter la ŝtonetoj ĝis ĝi kunigas ilin, same kiel masonisto kunigas la brikojn per la mortero. Ĉu vi scias, kiel oni nomas tia roko, farita el pecoj kune cementitaj?

          Neniu sciis.

         – Ĝi nomiĝas konglomeraĵo, – klarigis la Vicgrafo. Kaj li montris la tavolon, kiu estis super tiu: – Kaj ĉi tie ankaŭ ĉi roko estas konglomeraĵo, malgraŭ havi la nomon de grejso. Ĝi estas kunmetita de sablo kun la grajnoj egale velditaj kune per iu ajn speco de cemento. Rimarku, ke ĝi formas sufiĉe fragilan rokon.

         – Bone. Ni nun devas ekzameni tiun sekcion de la vojo, kiu kondukas al la bieno de kolonelo Teodoriko.

         Tamen en tiu momento ili aŭdis la krion de onklino Nastasja de malproksime:

         – La manĝaĵo estas sur la tablo, popolo! Mi fritis fiŝetojn…

         Kiam ili aŭdis pri frititaj fiŝetoj, ĉiuj forgesis Geologion kaj flugis hejmen.

(*) Emilja inventis ĉi vorto, “terpomeca”, por indiki ke io estas tre bona, vere bona…

Visitas: 336