Malfaldata animo, ĉapitroj 53, 54, 55, 56, 57 kaj 58.
053.
dum multe da tempo, kiam mi timadis, mi preĝadis: anĝeluson, patronian…
poste, pro la influo de protestantismo, al kiu la granduloj min aligis (mi duonobstine rifuzis la publikan deklaron pri fido ĝis kiam ili ne plu aŭdacis sugesti ĝin), mi kontentiĝis kun la patronia. en ajna situacio de minaco pri paniko, la patronia aŭtomate kaj libere ĝermis ene de mi.
mi havadis koŝmarojn, demonoj kaj monstroj, kiuj persekutis la mildecon de mia dormado: mi vekiĝadis kaj en la silento de la aflikta animo, torentis vico da patroniaj ĝis kiam la dormo…
okazis, ke mi ŝanĝis mian opinion kaj dio ĉesis vundi min. mi ĉesis preĝadi, je la intenco kalkuli ĉiam pri mi mem. sed, kuriozaĵo! mi rimarkis, ke kiam mi havis koŝmarojn, mi preĝante vekiĝis, mi komencis preĝi ankoraŭ ene de la sonĝo.
se mi ne vere kredas, kial mi preĝas? mi demandis al mi.
post ĉi tiu pridemandado, mi neniam plu preĝante vekiĝis. mi foriris el la koŝmaro, malfermis la okulojn kaj rigardadis la mallumon. mi ne preĝis. kelkfoje mi ne kuraĝis malfermi la okulojn.
kiom da infanoj loĝas ene de ĉiu homo? kiom da?
mi ne preĝadis.
054.
kia dolĉa sonĝo okazis al mi ĉi-matene: mi sidadis ĉe ronda tablo; apud mi, alice, la angla instruistino. antaŭ mi, Z…, mia amata amiko. tiam Z… metis miajn piedojn sur siajn femurojn kaj, tenante ilin, karesas ilin dum kelka tempo. ni ridetas, kia rideto de eterna dolĉeco! kaj kia preskaŭ preta feliĉo trafis min, post kiam mi vekiĝis. knabo, mia amiko, miaj piedoj sur viaj femuroj kaj vi tenis ilin trankvile kaj frotis ilin kaj karesis ilin. mi konas la detalojn, kiuj provokis en mi ĉi tiun belan sonĝon. sed mi ne volas kaŭzojn, kaŭzoj ne interesas al sonĝoj. estis kaŭzoj, sed ne estis la sonĝo mem. ĉi sonĝo estas filo de mia amo, ĉi sonĝo fariĝis per si mem.
mia amata amiko
055.
mi devas esti dek ses, dek sep jaraĝa. iu fantazio ĉiam persekutas min: mi irus sur strato kaj du pordoj malfermiĝus. en unu el ili, viro, en alia, virino. ambaŭ invitus min eniri kaj ami ilin. mi scias, ke mia deziro por la viro estas pli forta, sed, en mia fantazio, mi elektus la virinon. do, ekde tiam, mi pensis, ĉiuj miaj problemoj rilate sekson finiĝus. mi sentis min kulpa pro tio, kio mi estis.
056.
mi atendos ĝis kiam, bruno kaj leonardo komprenos ĉi tiun libron. nur tiam, mi havos kuraĝon publikigi ĝin.
057.
JJ…, naskiĝurbo, ho, kiam mi vidis vin, post mia plenaĝo, vi tre konsternis min. malpura kaj malbela vilaĝo, plena je provincaj homoj, kiuj rimarkadas ĉiujn detalojn de ĉiu loĝanto. tiam okazis, ke mi renkontis W… dek unu jaraĝa. mi estis dek ok. malespero kaj doloro, kiam mi perceptas min ene de amo. kiu forto rabadis min? el kiuj internaĵoj mi estis kraĉata enen de ĉi tiu mondo?, ĉi mondo plena je neatenditaĵoj kaj punoj! li ne estis la unua viro, al kiu mi enamiĝis. mi ne dirus hodiaŭ, post tiom da okazaĵoj, ke tiu amo estus jes aŭ ne la plej granda amo de mia vivo. ĝi estis ja granda amo.
058.
je la aĝo de dek ses jaroj kaj dek monatoj mi komencis labori en “indústrias madeirit” (“madeirit” industrio). plentempa, bona salajro, mi vojaĝis de tempo al tempo, aĉetadis diskojn kaj librojn. je dudek jaroj kaj dek monatoj mi eniris post publika konkurso en la instituto de brazila reaseguro (irb). pli bona horaro, ĉar nur posttagmeze, pli alta salajro. multe poste mi malkovris, ke bona laborejo estas ora kaĝo. ĝi havigis al mi hejmon, vojaĝojn, manĝaĵon, bienon, subtenadon de du infanoj. sed mi ne estas mastro de mia tempo. mi tie pasigis miajn plej bonajn kaj plej malbonajn tagojn dum preskaŭ dudek jaroj. tie, mi skribis preskaŭ ĉion, kion mi skribis (krom la meso, skribita en la apartamento). la homoj restadas ĉirkaŭ mi kaj mi ĉirkaŭ ili. ili ne scias, tamen, la grandon aŭ la malgrandon de ĉiuj miaj doloroj aŭ ĝojoj. ni kunvivas de ŝelo al ŝelo. maloftaj estas la okazaĵoj, kiam montriĝas sangaj cerbaĵoj. nur amuzaĵoj.
ne mia laborkapablon ili aĉetis, iam mi skribis. ili aĉetis mian tempon.
tamen, mi ne scias, ĉu mi rajtas plendi.
(noto aldonita en 2014: La prezidanto fernando henrique cardoso, aŭ la partio psdb, elprenis pli ol duonon de la salajroj de emeritaj funkciuloj. Tio estis maldeca manovro, kontraŭlaborista krimo, por redukti la ŝarĝon je la privatigo de brazila instituto por reasekuro, vendata al banko itau’. Kelkaj apelaciis ĉe la Labor-Tribunalo kaj ripetiĝis tio, kio ĉiam okazas en brazilo: la procezoj eniris en orbiton, nesolvitaj. La emeritoj mortas unu post la alia. La afekteme pretendema ŝtatisto faris la saman porkaĵon kun aliaj ŝtataj kompanioj. Kelkaj sukcesis malfari la krimon. La emeritoj de irb estas ĵetataj en rubujon, atendante la finon. Plago vizitu vin, prezidanto.)