canções infantis em esperanto 03.gatinha parda

MIA GRIZA KATINETO (a gatinha parda)

Mia griza katineto,

Januare fuĝis ĝi.

Kie estas la katino,

Kiu diros, kiu diros nun al mi?

Kie estas la katino,

Kiu diros, kiu diros nun al mi?

 

Mi ne vidis la katinon,

Sed miaŭon aŭdis mi.

Kiu ŝtelis la katinon,

Estis mava, estis mava sorĉistin’.

Kiu ŝtelis la katinon,

Estis mava, estis mava sorĉistin’.

 (canta Ana Eduarda)

Visitas: 582

Canções Infantis em Esperanto 02.marcha soldado

MARŜU SOLDATO (marcha soldado)

Marŝu soldato

Kun kasko el paper’.

Se vi malbone marŝas

Vi restos sen liber’.

 

Brulas la kazerno.

Kuru ĉiuj ni.

Ni savu, savu, savu

La flagon de l’ Naci’.

 

Visitas: 421

canções infantis em Esperanto 01.tangolomango

TANGOLOMANGO

Tangolomango é uma palavra de origem africana; significa doença de causa desconhecida, geralmente resultante de feitiço, mau-olhado.” Deu um tangolomango” significa morrer.

Naŭ fratinoj loĝis en domo
Unu foriris por trovo de fok’
Malsaniĝis je tangolomango
Kaj restis nur ok.
Ok fratinoj loĝis en domo
Unu foriris por trovo de cep’
Malsaniĝis je tangolomango
Kaj restis nur sep.
Sep fratinoj loĝis en domo
Unu foriris por trovo de kres’
Malsaniĝis je tangolomango
Kaj restis nur ses.
Ses fratinoj loĝis en domo
Unu foriris por trovo de vin’
Malsaniĝis je tangolomango
Kaj restis nur kvin.
Kvin fratinoj loĝis en domo
Unu foriris por trovo de mar’
Malsaniĝis je tangolomango
Kaj restis nur kvar.
Kvar fratinoj loĝis en domo
Unu foriris por trovo de sci’
Malsaniĝis je tangolomango
Kaj restis nur tri.
Tri fratinoj loĝis en domo
Unu foriris por trovo de tru’
Malsaniĝis je tangolomango
Kaj restis nur du.
Du fratinoj loĝis en domo
Unu foriris por trovo de lun’
Malsaniĝis je tangolomango
Kaj restis nur unu.
El naŭ fratinoj restis nur unu
Kaj ŝi iris por trovo nenia
Malsaniĝis je tangolomango,
Jen fin’ familia.

Visitas: 260