ardeoj kaj vulturoj… 20

festas

20. Festoj

    En la jarfino, oktobro aŭ novembro, alvenis al la internulejo et-eta grupo, fuĝema kaj ridetama, de knabetoj kvin jaraĝaj. Ho, porĉiame eternaj diaĵoj! Kvin jarojn! El kiu orfejo estis ili forĵetataj? Kiu monaĥino estis devigata elekti ilin? apartigante per iu kriterio, tiujn, kiuj enloĝiĝos meze de tiu kolekto de homa zoologio, ratoj, hundoj, ŝakaloj! Kiuj manoj de magraj kaj delikataj fingroj ne plu rajtis luli tiujn kreitaĵetojn? karesi iliajn rondajn vizaĝetojn? froteti la tualetsapan ŝaŭmon sur la dorsoj kaj delikataj femuroj de tiuj pecetoj el homo? Kvin jarojn.
Kelkaj ankoraŭ ne paroladis klare. Ili ne estis multaj, mi pensas pri kvin aŭ ses, sed certe estis pliaj, ĉar, post nelonge, dum la festoj, ili prezentos teatraĵeton montrante la vokalojn kaj la plej ordinarajn interpunkciajn signojn.
Ĉiuj adoptis tiujn suferantajn etuletojn. Okazis, kvazaŭ ili enirintus en bandon de grandaj fratoj. Oni respektadis iliajn ludilojn, iliajn objektojn estis gardataj kontraŭ rabantaj manoj. Ni fine alkutimiĝis al la etuletoj.
Depost tio, mi ne plu estis unu el la plej junaj. Tamen, la ĝenerala protektado neniel ŝanceliĝis. Mi neniam iĝis ĵaluza pri ili, kiel okazis rilate Marketon, ekzemple; ĉio egale daŭris. Ĉu eble pro la instruoj? La geografio kaj la kalkulado…
Strange estas ke tiuj porcelanaj figuretoj tiel impresis min pro ununura mallonga epizodo, sed tre tre signifa. En kristnasko, ili ludis teatraĵon antaŭ ĉiuj. Tiel, ilia imago restadis ene de mi, vestitaj kiel literoj kaj interpunkciaj signoj.
Ni ĉiuj enviciĝis, En vico ho! Marŝ’! Halt’! Nervoze eniris la instruistinoj, iu signalis, la teatraĵeto ekis.
La eta birdeca bando eniris. Mi ekstaziĝis. Ili havis surbruste tre blankan afiŝon. La unua estis la litero “a”, li avancis kaj deklamis poemeton. Kaj venis la “e”, la “i”, ĉiuj vokaloj parolis. Poste, venis la interpunkciaj signoj, komo, punkto… La demandpunkto tre impresis min, mi ne scias ĉu pro la poemeto, ĉu pro la bela desegnaĵo, en perfekta kurbo, ĉu pro la infano, kiu ĝin rolis.
Mi ne scias pri la reago de la aliuloj. Mi litere raviĝis.
Estis kristnasko. Mi jam sciis ke Sankta-Klaŭs ne ekzistas. Se io pli brila aŭ luma estis enaere, mi ne perceptis. Oni ne aŭdis novajn kanzonojn, neniun sonon krom la ĉiutagaj krioj, krom la rutino de ĵargono kaj sakraj vortoj. La nura novaĵo estas ke ĉiuj diradis ke estas kristnasko. Kristnasko estas la tago kiam li naskiĝis, tiu kiu loĝis en la preĝejo, kuŝante en vitra ĉerko, kun purpura vesto, homaj haroj kaj okuloj – feliĉe – fermitaj.
Mi, plimalpli, sciis tion, kion signifas morti. En Manjuasuo okazis la plej praa okazintaĵo de mia vivo, pri kio mi memoras: mi partoprenis en enterigo de kateto, prizorgata de Zelja. Kaj morto ankaŭ okazis al tiu viro naskiĝinta en kristnasko. Sed, ĉiujare, li revenis por esti krucumita per najloj, kiuj krevigus niajn manojn.
Posttagmeze, vibris la sonorilo. Ho, nun, ja, devas esti kristnasko. Ĉar la aero estis plena je bela bronza sonorado, ĝi longe daŭris antaŭ ol malaperi, iom post iom, mallaŭtiĝis sed, jen, alia forte marteladis kaj tiel la unutona muziko kontinuis. Tiu posttagmeza sonorilo estis tro trista. Sed ĝi ne plu vundis la koron, kiam iu kriis, ke oni disdonos laktan sukeraĵon.
Laktan sukeraĵon!
La lakta sukeraĵo estis rideto, estis sonorilo sen tristeco, estis rigardo de vidvina-panjo de la alia flanko de la trajna fenestro, senlarma. Kion mi scias? Estis dolĉa, bongusta, ĝi malrapide fandiĝis, ĝi estis en inversa proporcio kun la densa kaj fetora viskaĵo trinkata por la vermoj. Dum la viskaĵo eniris kaj sin instalis por sinsekvaj tagoj, la lakta sukeraĵo, ankaŭ inverse, rapide solviĝis kaj ĉio nenio alia estis, se ne sorĉa revo.
Tiu sukeraĵo estis granda mensogo.
Mia koro stumblas dum mi skribas.
La koro de la rakita Prometeo ne rezistas al ĉiuj bekvundoj.
Mi nur aldonos ke, en la restanta parto de posttagmezo kaj en la konfuzaj sonĝoj de la nokto, lumaĵoj kaj sonoradoj ŝajnis veni el fantasta mondo, kie loĝus la fratinoj, la sirenoj, la koloraj veturiloj, la patrinoj, la avinoj, la tualetsapoj, la lankovriloj…
Tiu mensogo mallonge daŭris.

daŭrigo en la venonta dimanĉo.

Visitas: 146

ardeoj kaj vulturoj… 19

patchwork

19. Ŝtofaj tonditaĵoj

    Estas en mi aflikta bando de etaj memoraĵoj, ĝenante, postulante registron. Estas malkvietaj ardeetoj, sendanĝeraj, duonklaraj. Ili baraktas en la kaĝo de mia memoro kaj, se mi liberigas ilin, ili vortice forflugos.
Aŭ ili forflugos, pli simple dirante.
Tio estos kvazaŭ litkovrilo farita el ŝtofaj tonditaĵoj; pecetoj el kelkaj momentoj, kiuj, pro iu aŭ alia motivo, fariĝis neforgesebla.
Mi memoras nur unu sonĝon. Mi estas meze de la tuta familio, ni marŝas en deklivo de monto kaj zorgas por ne gliti. Mi scias ke panjo ĉeestas, sed mi ne vidas ŝin. Mi estas kontentega  ĉar mi estas en Manjuasuo, tio signifas ke mi foriris el la internulejo. Inter la gefratoj, mi sukcesas vidi nur Zeljan. Ŝi ridetas kaj tenas mian manon. Ŝi montras franĝharon kaj vestas mallongan robon, ekzakte kiel ŝi aperas en unu el la raraj fotoj de la familio, la patro, la patrino kaj dek el la dek unu gefiloj, la plej aĝa estis jam edziĝinta. Subite, ni trovas tomatujon. Ni ĉirkaŭas ĝin, manenmane, dancante en infaneca rondo. Sed ĉio ekforviŝiĝas. Mi memoras pri mia doloro, vekiĝinte. Tiu tago estis de longa agonio. Forgesite de ĉio, perdite, sentante en la koro strangaj pinglajn pikadojn, premadon en la animo, tiom da aferoj…
Iutage, vespo mordis mian nukon. Malespero. Mi sentis ion algluitan, mi pasis la manon kaj ĝi forflugis, flava kaj nigra, ili ofte aperadis, kaj mia kolo tute fajriĝis. Mi surmetis akvon por malvarmigi, la ardo daŭris tutan tagon.
Iam, mi ludadis kaj alvenis Geraldo kaj nigra amiko. Tiu nigrulo estas alta kaj magra, ho, mi memoras, li dormadis sube kaj sur li mi urinis, dumdorme.
Ili diris al mi, ke mi preĝu por ke ni foriru el la internulejo. Ili havis pekojn, ilia preĝo ne efikos, sed mi estis senkulpa
    kaj se iu volas fari malbonaĵon al senkulpulo…
kaj, se mi preĝus fideme, ni sukcesus foriri. Mi ja estis tipo de senkulpulo ĉar mi demandis ĉu mi devus preĝi kiel en la bildetoj, kunmetante la manojn kaj alten rigardante. Ili diris ke mi preĝu laŭvole, la nura gravaĵo estis havi fidon. Ili plenespere foriris kaj mi, perpleksa, demandis al mi, kio necesas por ke oni estu pekulo. Mi de nun ekpreĝadis ĉiuvespere, por konstati teruraĵon: mi ne havis fidon. Mi havis timon sed ne fidon. Se mi havus fidon, mi preĝus la preĝon ĝisfine. Kaj mi ĉiam distriĝis, rigardante ĉiuflanken kaj aŭdante la konversaciojn.
Kaj, kion diri pri la marŝado? Atentu ho! En vico ho! Halt’! Marŝ’! An… taŭen! Iu frapadis la tamburegon kaj ni ekmarŝadis. Cu ne estis lernanto moknomata Birdulo? Ĉu li ne estis cerbe malfruiĝinta? Ĉu ne estis li, tiu kiu marŝadis kontraŭ la regulo?, ambaŭ brakoj samtempe antaŭen, malantaŭen, antaŭen…
Okazis iam ke, descendante el dormejo, granda bando, mi sentis ke io falis sur mia kapo. Mi frotis la manon kaj plennaŭze kraĉis. Iu sputegis kataron supren kaj falis ĝuste sur min. Tiu estis kutima petolaĵo sed antaŭe mi neniam estis premiata. Mi longe restis subkrane, por ke la akvo malgluigu tiun blankverdan viskaĵon.
Mi ne parolis pri la klopodoj por fuĝi. Kelkfoje ili porĉiame malaperis. Plej ofte, ili estis kaptitaj kaj suferadis tro da batoj. Kelkulojn, oni trovis kun pioĉo enmane kaj pajla ĉapelo surkape, sed ili ne ŝanĝis uniformon. Iu komentis:
Stultegaj! La plej grava, ili ne ŝanĝis.
Sed, kiam ili porĉiame malaperadis, sin transformis en heroojn.
Ĉu ne veras ke, unu el ili estis trovata tre kaj tre malproksime? Li sukcesis preni trajnon, aliajn vestojn, kiom da malfacilaĵoj! Kaj jen li denove, meze de rondo de aŭdantoj, vundita kaj kun ŝvelitaj manoj, klarigante la sinsekvajn detalojn de sia frustriga aventuro. Maljuna indiĝeno raportante al la nespertaj kaj timemaj indianidoj, kiel li preskaŭ sukcesis atingi la grandbienon de panjo-luno.
Iam, mi, Valdemaro, Vazego, Ze da Silva kaj Hermeso, interparoladis pri fantomoj. Tago finiĝadis kaj tuj mallumiĝos. Ni jam aŭdis ke foje en la manĝejo forkoj kaj tranĉiloj dancadis, iu spektis kaj rakontis. Kaj ankaŭ la Sacion, brazila nigra koboldo unukrura, kaj ĝi preparadis sian pipon. Unu el ni rimarkis ke sur la muro antaŭ ni estis granda desegnaĵo de la diablo, speco de prufiguro kun kornoj kaj kaprobarbo. Kiu unue diris ke la desegnaĵo ŝajne nin rigardadis? Kiu daŭrigis dirante ke ĝi ridadis? Kaj kiu menciis ke li moviĝadis? Mi ĵuras ke la diablo ekmoviĝis. Niaj kompatindaj koroj eksaltis, ni paliĝis kaj, post ia brueto, afliktego kurigis nin pro malkuraĝo kaj ni atingis grupon de granduloj. Bilardo estris la aron, ni iris malantaŭen, plenaj je timo kaj ni montris la idiotan kaj senmovan desegnaĵon. La mokridegado estis granda. Mi, pro honto, preskaŭ mortis kaj mi ne plu sciis ĉu la diablo jes aŭ ne ridis al mi, movante la grimacon.
Ĉu mi jam parolis pri fadenretoj por la hararo? Per fadeno ili faris specon de punktaĵo, necesis havi stangeton. Kun larĝaj kudreroj, la retoj estis uzata por alkutimigi la harojn malantaŭen. Estis ĉefverkoj. Mi lernis kiel ĝin fari, sed tute forgesis.
Tiuj rememoroj estas strangaj. Tro dispecigitaj. Eroj. Vitraj rompitaĵoj.
Mi ne volas forgesi paroli pri muziko. Ni malofte kantadis, nur kelkajn infanajn kanzonojn, tre malmultajn. Sed ni lernadis patrujajn himnojn. Pli malfrue, mi ilin lernis pli serioze, partoprenante de lernejaj korusoj. De tiu epoko, en mia memoro estas nur ke ĉiuj muzikaĵoj de la mondo estis tre malĝojaj. Ili vundis internen. Kaj tatuis min per dubo, kiun mi porĉiame kunportos ene de la koro: ĉu veras ke ĉiu muzikaĵo, por ke ĝi estu bela, bezonas ja esti trista?

daŭrigo en la venonta dimanĉo.

Visitas: 125

ardeoj kaj vulturoj… 18

...fora mondo

18. Impresoj pri fora mondo

    Mi ĉiam demandas al mi pri mia lernado kaj miaj reagoj, en tiu epoko, rilate la seksajn problemojn. Mi bone scias ke tio, de mi spektata, estis ĥaoza, nemormala kaj densa. Sed tion, mi scias per aliaj rimedoj, legaĵoj, filmoj, dokumentaroj, deduktoj. Mi demandas al mi, do, pri tio, kion mi sciis, vidis, lernis en tiu internulejo.
Kiam mi eniris, mi havis ses jarojn kaj naŭ monatojn. Kaj ok jarojn kaj ses monatojn, forirante. Mi nenion sciis, krom tio, ke ekzistas viroj kaj virinoj. Mi sciis ankaŭ ke io okazis inter ili, sed tio, kion ili faris inter si, neniam iĝis objekto de miaj tiamaj cerbaj remaĉadoj.
Tuje, en la trajno, mi aŭdis tiun tranĉan kaj sekan frazon, kiu devigis min refari miajn konojn:
Aluizjo estas edzino de Antono.
Jen nova elemento, tre kompleksa.
Mi devas rimarkigi, antaŭ ĉio, ke la temo sekso neniam maltrankviligis min kaj tio ankaŭ certe okazis al la etuloj ĉar ni ne interparoladis pri tio. Ni spektadis, ni aŭdadis, kvazaŭ ili parolus pri kompleksegaj aviadiloj, kiuj neniel koncernas niajn ceramikajn veturilojn.
Ili kantadis maldecegan kanzonon kiu instruis al mi novan konceptaĵon:
    En putinej’ mi vidis panjon vian,
kaj ŝia piĉo estis sangoplena,
en ŝiaj manoj jen multe da mono,
gajnita de maristo obscena.

Eble, dum tiuj tagoj, mi lernis tion, kion signifas prostitutino; kompreneble ili neniam parolis tiun neimpresivan eŭfemismon. Ili kriadis la precizan vorton, sonore. Ili ankaŭ rakontadis fikciajn aventurojn, en unu el ili, la heroo ludadis subtable kun lanterneto kaj lumigis inter la kruroj de onklino kaj li diris pri tio de li vidata, senkaŝe, per buŝo tute senkulpema kaj nejuĝema.
Alia kanzono mi ne komprenadis ĉar la ĉefa vorto estis de mi nekonata, nur en la liceo mi ĝin lernis. La melodio estas tre fama katolika himno.
    Anĝeloj masturbas sin,
Anĝeloj masturbas sin,
Nigra estas la kokin’
Kaj l’ anuso de l’ patrin’.

Iom post iom la nova mondo elvenadis el nebulaĵo. Per obscenaj gestoj, ili rakontadis tion, kion viroj faras al la virinoj, mi ne komprenadis. Sed mi lokadis ĉion en mensa arkivo. Egalaj gestoj estis uzataj por surprize ataki de malantaŭe iun distran kunulon. Tiu instruo estis tro facile por kompreni, precipe pro la kvanto da ripetado.
Ili havis ordinaran ŝokan ludaĵon. Se iu surgrunde sidadis, kaj ludante kaj konversaciante, de malantaŭe venis aliulo kaj desegnadis, ĉe la pugoj de la sidiĝanto, imensan faluson, sen ke la viktimo rimarkus. En la bazo de la faluso li desegnagis, unun al ĉiu flanko, du grandajn testiklojn, rapide sidiĝis kaj jen denove la samaj gestoj, nun akompanataj de ĝemadoj de vundita kato. Ĉiuj ekridegadis kaj kiam la distrulo eltrovis la ludon, rapide stariĝis kaj perpiede forviŝadis la sursablan desegnaĵon, por fini la tiel publikan ofendon.
Mi memoras ke estis unu nura banejo por ĉiuj, la granduloj en iu flanko, ni en alia. Mi neniam atentis ilin, escepte kiam mi rimarkis ke ili havas pubharojn kaj ni ne. Ankaŭ tiu eltrovo estis arkivita, sed, nun, absolute sen ia ajn emocio.
Fakte, ni ne atentadis tiujn detalojn. Tre malofte ni aŭdadis la seksajn konversaciojn ĝisfine ĉar ni nenion komprenis.

Tamen, ene de mi, estas rememoro pri tre kompleksa epizodo. Estas konfuza sceno, sed, samtempe, kun tranĉeme klaraj detaloj. Mi jam parolis tion, ke, per sama intenseco, nur la nokto en domo de la instruistino kaj mia plonĝado enakven, brakumita al la dorso de la inspektoro. Tiun epizodon, mi nomis “La Okazaĵo”
Malfacile estas diri, pro kio mi memoras tiun fakton kun detaloj tiel reliefigitaj, sen kapabli, tamen, enĉenigi ĝiajn erojn. Laŭŝajne, nenio estas grava aŭ malagrabla, escepte la tranĉilo kaj la minaco de supoza violento. Tio igas min konkludi ke la okazaĵo devas rilatiĝi al sekso, pro iu detalo kaj pro la impreso en mia memoro, speco de haloo ĉirkaŭ tremado kaj ektimo.
Estas skalo ĉemure apogata. Unu el la granduloj sidas supre, en bankalsono. Antono alvenis kaj ili ekkonversaciis. Mi ludadis kun argilo ekzakte sub la eskalo. Antono enmane tenas tranĉilon, kiun li kaj montras kaj kaŝas. La unuan frazon de mi aŭdata, ne, ne, la nuran memoratan frazon de la tuta epizodo, estas:
Se vi rakontos al iu, mi mortigos vin.
Ili dum longa tempo diskutas. La junulo, fortika kaj bela blondulo, iom post iom sin lasas konvinki, kontraŭvole. Iliaj voĉoj estas sufokece mallaŭtaj. Li penas novan argumenton kaj Antono aspre tranĉas, firme parolante, sed tute trankvile.
Mi suprenrigardis kaj vidis ke la glano de la lernanto estis ekstere, mi pensas ke neniu el ni estis cirkuncidita. Strange ke, neniam antaŭe, laŭ mia memoro, mi atentis al generaj organoj de unu el ili, tion neniu kaŝis.
La cetero estas konfuzo, mallumo, dubo.
Mi demandas: Kial la impreso pri tio, ke estis seksa travivaĵo? Ĉu pro la frazo aŭdita? Ĉu pro la viditaĵo, kiu ĝenis min? Eble mia cenzuro forviŝis frazojn de antaŭe kaj de poste sed ne sukcesis detrui la sentitan emocion.
Kompreneble, nun, dum mi skribas, la aferoj iĝas memevidentaj, pro la intelekta kono pri tiaj circonstancoj, junuloj je diversaj aĝoj, inspektoroj, kuna vivado… Dirite estu ke ĉio perturbis min. La tranĉilo… Se vi rakontos al iu, mi mortigos vin… La sekso de la junulo, tie supre, la montriĝanta glano senkapuĉa…

daŭrigo en la venonta dimanĉo.

Visitas: 100