la tago sen nomo, 6

La tago sen nomo, 6.

Ĉio rapide okazis. Unue, la funkciulo perceptis zumadon kaj haltis la tajpadon de la teksto, por aŭdi. Poste, li sentis ion en siaj manoj kaj en sia postaĵo, ian pezon, ian formikadon, li intencis levi la manon sed rimarkis ke ĝi eniradis en la klavaron kaj ĉio mallumiĝis kaj sonoj kaj lumoj enmiksiĝis kaj malaperis kaj li sin transformis en specon de nekonscia gelatenaĵo.
En la ĉambro, kaj ankaŭ ekstere, absoluta silento.
Visitas: 158

la tago sen nomo, 5

La tago sen nomo, 5.
Varsovio, la 14a. de aprilo, je la 17a. horo.

Julek, kvar jaraĝa, sin alkroĉata sur la ŝultroj de paĉjo, spektas la defilon. Viroj kaj virinoj kun koloraj vestoj paradas dancante kaj ridante. Julek ne scias la kialon de la festo. Li ne komprenis tion diritan de la onklo, kiu parolis pri dudek jaroj de sendependo. Ĉiuj infanoj ricevis blankan flageton kun ruĝa skribaĵo sed Julek forgesis tion, kio skribiĝas sur la flageto, kaj li demandas al panjo kio desegniĝas ĉi tie sed ŝi diras ŝŝŝt kaj daŭre rigardas la paradon kaj ridas.
La viroj kaj la virinoj venas kaj malaperas kaj Julek ne komprenas tion, el kie ili venas, ĉar ĉirkaŭe li vidas nur kapojn, blondajn, brunajn, kufojn, florojn, kaskedojn. En la komenco la vestoj estis aliaj, ili aspektis kiel ursoj, pro la vilaro kiu ilin kovris. Poste venis multaj viroj kaj virinoj katenitaj per ĉenoj kiuj tenis enormajn ferajn bulojn. Julek demandis kaj paĉjo diris vi tro demandas kaj li iĝis malĝoja sed la onklo diris ili simbolas la epokon de la sklaveco kaj Julek demandas tion, kio estas sklaveco, sed panjo diras ŝŝŝt kvietiĝu kontraŭe ni iros hejmen. Sed la onklo prenas lin ĉebruste kaj kisas lin kaj diras sklaveco estas kiam malbonaj homoj, kun pafiloj enmane, devigas la popolon al laborado, por ke la malbonuloj iĝu riĉaj. Subite laŭtega muziko eksonis kaj Julek rimarkas ke li ne plu vidas la gedancantojn kaj li ekgrimpas sur la ŝultroj de onklo kaj la onklo alten levas lin sed la flageto falas kaj li ekploras. Panjo malleviĝas, paĉjo diras ion, la onklo diras ni ne sukcesis trovi ĉar estas tro da homoj sed la maljunulino kiu estas proksime diras prenu ĉi tiun ĉi kaj kisas la frunton de Julek. La flageto estas tute nova kaj ne ĉifita kaj Julek demandas al la maljunulino kio desegniĝas ĉi tie kaj ŝi, kun la okuloj plenbrilaj, diras
Visitas: 111

la tago sen nomo, 4

La tago sen nomo, 4.

Kiom da tempo tio daŭris?
La akuŝkuracisto aŭdis konfuzan bruon, la flegistino sidiĝis, la patrina vizaĝo kunpremiĝis je masko de senkompreno, ekstere patro atente ekaŭdis, la ĵusnaskiton oni kuŝigis inter la patrinaj kruroj, la flegistino ekdispecetiĝis, la kuracisto ekfandiĝis surgrunden kvazaŭ ĝelo, la kruroj de la patrino kaj ŝi mem intermiksiĝis kun la malsekaj littukoj kaj la patro jam estis inerta kvanto da malpreciza materio kaj la ploreto laŭde al la grandeco de la universo kaj al la mistero de la vivo, tiu ploreto iom post iom silentis kaj la senkompara maŝineto nenio plu estis se ne sableca maso.
Visitas: 110