Malfaldata Animo, ĉapitroj 113, 114, 115, 116 kaj 117.

Malfaldata Animo, ĉapitroj 113, 114, 115, 116 kaj 117.

  

113.

          post kiam mi ĉirkaŭmarŝis la putinejon tri fojojn sen kuraĝo eniri, mi rezignis pri la ideo amori kun prostituitino. oni povus diri, ke, iel, mi decidis esti ĉasta, virga, senpeka. mi rezignis pri klopodo pro timo antaŭ malvenko.

            kaj B… aperis en mia vivo, mia najbarino. ŝi eniris kaj foriris de nia domo tre intimece – mi loĝis kun du nevinoj kaj kuzo, milinja, marsja kaj karlinjos. mi rimarkis ke ŝi montris certan intereson esti kun mi. unu nokton, kiam ni ĉiuj prepariĝis por kuna promenado, ŝi petis al mi ŝminki siajn okulojn. kiam mia mano estis proksima al ŝiaj lipoj, ŝi kisis ĝin. ni rigardis unu la alian. mi antaŭvidis ian eblon elaĉeto. sed mia koro estis iomete indiferenta.

  

114.

          skribi estas tiel konfuze. al kiu mi skribas? al mi, aŭ al la mondo? mi ne estus honesta se mi dirus, ke mi verkas nur por mi mem. trairas mian menson, ke oni legos min iam kaj diros: kia miriga vivo! kaj kia ekstrema kapablo doni ĝustan esprimon al tiom da abunda sperto! aliflanke, mi ne interesiĝas pri opinioj pri tio, kion mi faras. mi pensas, ke mi skribas por provi traduki la profundon de tio, kio mi estas.

  

 115.

          kiam alvenis la ĝusta horo por lia naskiĝo, mi atendadis. mi estis plena je streĉiĝo, ne plu pri perfekteco aŭ iu problemo dum la nasko. mi zorgis nur pri ekzisto, vivo, alveno, frapado ĉe la pordo de la vivo kaj fariĝo je homo kaj samtempe filo. A… jam iris al la akuŝejo kaj ze’ geraldo, mia bofrato kiu estas la akuŝisto, kondukis min al la ĉambro, kie mi devus resti, dum la atendado. mi falis en la liton kaj neeltenebla dormo min faligas tuj. subite mi vekiĝis dum sekundo. foje mi tiele vekigas. mi leviĝis kaj iris al la pordo. viro blankvestita iras tra la koridoro kaj eniras en ĉambron, rimarkas mian bruon, kaj turniĝas all mi. estas ze’ geraldo. li rigardis min kun brilaj okuloj kaj diskreta rideto. ĉu naskiĝis? naskiĝis! ĉu ĉio bone sukcesis? ĉio en ordo, jorge. venu kun mi por vidi lin. mi sekvas lin kaj vidas, mi vidas ĉe la alia flanko de la vitraĵo ion, kion oni asertas esti mia filo. sulkigita kaj maldika korpeto, senorde moviĝanta, kioma aĝo?, kiom da jarcentoj? voĉo kriegas en la plej profundaĵo ene de mi: tio estas mi mem, kaj mi devos ĉion denove komenci. mi kuras al la ĉambro kaj ekploras.   

  

116.

          kiam mi estis dek ok jaraĝa, jam enamiĝinta al la klasika muziko, kiun mi ĉiam aŭdis en la radio de la ministerio pri edukado kaj kulturo en rio-de-ĵanejro, mi aĉetis albumon kun diskoj eldonitaj de “reader’s digest” . mi tamen ne havas gramofonon. mi ĝuas la diskojn takte, vide, mi legas iliajn etikedojn, mi legas la klarigigajn tekstojn. kelkajn muzikojn mi jam konas pro aŭskultado en la radio. kiam mi iĝis dudek jaraĝa, terezinha ribeiro, amikino de neŭza, diris: jorge, mi vojaĝos dum kelka tempo, ĉu vi volas ke mi pruntedonu mian gramofoneton? do, de tiam mi aŭskultis muzikon ekde matene ĝis vespere kaj dum la tuta semajnfino. halucine. kelkfoje mi aŭdadis zumadon en la cerbo, kiu neniam finiĝas kaj insistaj sonoj martelas mian kapon. mi ne sukcesis liberiĝi je muzikaj frazoj, mi enmense tamburadis laŭ ritmoj, mi freneziĝis. mi sentas min sklavigita al la plej perforte dolĉa el ĉiuj torturoj.  

  

117.

          vi amis V… kiel adoleskanto kiu iĝas plenkreskulo. ja, vi kreskis kaj akceptis ĉi tiun specon de pasio, sed rifuzis akcepti, ke tiom da emocio kunvivadis kun ia fizika deziro. amo por V… devus estis kiel amo inter vagnero kaj lizt aŭ amo inter vagnero kaj nietzsche, nur platona pasio. mi multege lernis de tiu junulo. mi rajtas diri, ke li konigis al mi la verkaron de bergman kaj mi konigis al li la verkaron de dostojevskij.

 

Visitas: 275

Malfaldata animo, ĉapitroj 108, 109, 110, 111 kaj 112.

Malfaldata Animo, ĉapitroj 108, 109, 110, 111 kaj 112.

  

 108.

          mi devas iri al la urbo petropoliso, por ricevi  ŝuldon de fakturo por madeirit, la firmao, kie mi laboradis. mi kunportas la unuan volumon de krimo kaj puno. mi aĉetis ĝin ĉar mi antaŭe legis la libron noticoj pri la domo de morto, kiun mi opiniis strange bela. rilate ĉi libron, la noticojn, mi ĝin aĉetis hazarde ĉe librovendejo: inter kelkaj ofertaĵoj, estis nerono (“acté”), de alexandre dumas, kaj ĉi noticoj. mi nenion sciis pri dostojevskij. do, mi legis la noticojn kaj pro tio, aĉetis krimon kaj punon.

            tiutempe mi ne komprenis tion, kio allogis min en dostojevskij. mi amis lin freneze ekde la komenco. neniu homo, neniu kreitaĵo, diris al mi tiom aŭ tiel profunde pri tio, kion mi opinias mia: mia koro, mia destino, mia vivo, mia historio, mia universo.

 

109.

         Z…, Z…, kio endormiĝas ene de via koro?

          Z…, Z…, kio jam vekiĝis ene de vi?

          Z…, Z…, parolu pri mi, jorge! mi volas pli scii pri vi

 

110.

          mi pasigis tagojn kaj tagojn sen skribi. mi tion decidis ĉar mi sentis, ke mi ne havas sufiĉan tempon por min dediĉi al ĉi tiu libro, kiel estas necese laŭ mia opinio. verki pripensojn pri tuta ekzistado, je tia fragmenta maniero postulas ekskluzivan dediĉon. mi perdis min mem meze de kelkaj pripensaĵoj. mi haltis kaj revenos poste, kun absoluta celo: mi volas iri ĝis la limo de ĉio.

           se mi revenas al la teksto nun, estas nur por diri ion pri mia hodiaŭo.

           mi estas malĝoja, kiel mi estas malĝoja!

           mi estas malĝoja ĉar mi rimarkas ke mi ne plu amas al Z….

           mi ne scias, ĉu ĉi tiu fenikso renaskiĝos poste, el siaj propraj cindroj, kiel jam okazis antaŭe. mi estas malplena, kvazaŭ duone morta.

          stulta, staranta skulptaĵo kiu montras grandan kavon ene de la animo. mi sentas, kvazaŭ iu estus forpreninta korkŝtopilojn de miaj piedfingraj pintoj, kaj malrapide, sen alarmo, la vivo forglitiĝas eksteren. mi sentas, ke io foriras kaj perdiĝas en la mondo, glitas eksteren kaj mi restas tute malplena.

          mi spertis kelkajn tagojn sen kapablo suferi.

          mi ne volas plidaŭrigi.

          mi suferas ĉar mi ne plu amas Z….

          mi ne amas vin, Z ….

          mia amiko.

          mi volas plori.

 

111.

          kiom longe mi restis for de ĉi libro! mi povas do diri, kiel longe mi restis for de mi mem, de tiu, kiu, por esti tiel profunde mia, ne plu apartenas al mi, sed vagas en profundaĵo, perdita en maro, sen mastro aŭ direkto.

  

112.

          pro mia terapio, mi decidas en iu momento verki pri ĉio, kies memoro ĝenas min. mi nomus tion sordida taglibro. mi tagmanĝas kun Z… kaj diras al li pri ĉi ideo. kial skribi nur pri la malagrablaĵoj? li demandas. mi ne scias. mi opinias, ke mi volas liberigi min je ili. jorge, li argumentas, ĉio havas la saman signifon, sordidaĵoj kaj majestaĵoj. mi ne konvinkas min ĉitempe. tamen, kiam mi komencis ĉi tiujn notojn, miaj korpo kaj animo alvokis lumojn kaj ĝojojn por kunroli kune kun la malagrablaĵoj, kiujn mi intencis skribi. ŝajnis ankaŭ al mi, ke la ĝusta vorto ne estas sordida sed malĝoja. mi preferas tiel, kiel ĝi nun okazadas. ne estas sordida taglibro. ne ekzistas sordidaĵoj en mia vivo. estas agoj akceptitaj kaj agoj kondamnitaj. ordinaraj mortuloj timas kelkajn liberecojn. mi ne volas diskuti ĉi tion nun. mi nur volas diri tion, kiel profunde estas por ni esti tute liberaj por iu ajn vivmaniero.

           Z… mi admiras vian maturecon. mi ĉiam admiris. mi tre amas vin, ĉu vi scias tion? jes, vi scias.

Visitas: 184

Malfaldata Animo, ĉapitroj 103,104,105, 106 kaj 107.

Malfaldata Animo, ĉapitroj 103,104,105, 106 kaj 107.

 

103.

          ĉe librofoiro en karioka placo, en rio-de-ĵaneiro, mi aĉetis libreton kun bildoj de la lasta juĝo en siksta kapelo. dum mi iradis hejmen mi rigardadis tiujn grandegajn kreitaĵojn plenajn je fortika rozkolora karno. mi tremadis, mi preskaŭ ploradis. mi estis dek sep jaraĝa.

           la tutan nokton mi tremadis kaj baraktadis. ununura vertiĝo kaj ununura febro, la sanktuloj  kaŭzis nekonatan timon. mi sentis ion strangan, similan al la forta komocio, kiun kelkaj muzikoj kreis ene de mi. la impreso lasita de la figuroj  de la lasta juĝo estis ke ili perforteme kaj profunde tuŝis min. mi certe komprenis la artan mesaĝon de la pentristo. lia verko emociis min.

  

104.

          mi, dudek du jaraĝa. ĉiuj sentas simpation al mi kaj admiras min. mi sentas, ke homoj ŝatas min. sed mi konscias pri miaj malfacilaĵoj, mi scias ke mi ne estas sekura sed timema. mi ne ŝatas rio-de-ĵaneiron. mi pensas, ke forlasi la urbon estas la solvo. provi komenci aŭ rekomenci ekde iu punkto de mia pasinteco. kvazaŭ eblus trompi mian pasintecon. ĉi tion mi pensas nun, nun mi pensas, ke mi kapablus trompi mian pasintecon. tiutempe mi nur revis pri feliĉo. kaj mi pensadis, ke ekzistas nur unu maniero esti feliĉa: esti normala. kaj estis nur unu maniero esti normala: seksumi kun virino. se mi elirus el tiu urbo, tio solviĝus.

           tion mi pensadis.

           kion mi pensas hodiaŭ?

  

105.

          en la momento, kiam la geedzeco jam sin montris minacata, jam destinata al dissolviĝo, mi decidis, ke mi ne plu kontrolos mian koron. nek plu subpremus mian korpon. mi edziĝis en 69. en 72 mi ekkonis X… mia emocio estis tute platona. ni neniam tuŝis unu la alian, ĝis kiam, nu, tre poste, kiam li estis jam tio, kion la socio konsideras plenkreskulon. iom poste, mi ne bone memoras kiam, la geedzeco eniris en kriza situacio. sed mi tenis min trankvila kaj nur atendis, ke io okazu. mi ne ĵetis min en la mondon serĉe de plezuro.

          mi ne scias kiam, A… diris, ke ŝi ne plu volas seksumi kun mi, pro kelkaj kialoj, ŝi ĉiam havis multajn kialojn por pravigi ĉiun agon. mi akceptis tion kiel plaĉaĵon kaj ni vere neniam denove dormis kune. aŭ ni neniam havis sekson kvankam dum kelka tempo ni ankoraŭ dormadis en la sama lito.

          kelkajn monatojn post ĉi tiu stranga disiĝo, mi decidis, ke mi havos seksan interrilaton kun viroj ĉar mi sentis min iom liberigita. ne temas pri tio, ke antaŭe lojaleco malpermesis min. pro amo al ŝi, mi neniam estis malfidela. nur okazis, ke ni ne plu seksumadis, kaj mi deziris aliajn spertojn, kiuj, laŭ mia imagpovo, sonos pli simfoniaj. mi verkis la romanon apolono kaj hyakinto en 1976, sen antaŭa sperto kun aliaj viroj. tiam, ĉio okazis nur laŭ miaj deziroj.

 

 106.

          leonardo kaj bruno malrapide konstruas siajn destinojn. por mi, tio fuĝas el mia kontrolo. mi ne regas ilin, ili ne regas min. ni estas, la tri, viktimoj de la samega libereco. mi scias, ke mi lasas markojn sur ili, kiuj lasos markojn sur siaj agoj. sed la faktoj superas niajn agojn. mi scias, ke mi amas ilin kaj ili amas min. kia strangaĵo esti patro! kia strangaĵo esti filo! pozicioj, kiuj neniam agnoskas interŝanĝon, nur la revo pri la eblo de interŝanĝo.

  

107.

          foje mi komencas skribi ion kaj mi antaŭvidas ian profundigon, kiu plonĝigus min en metafizikan konfuzon. mi haltas pro timo. mi ne volas timi.

           mi ne timos.

Visitas: 248