Malfaldata Animo, ĉapitroj 97, 98, 99, 100, 101 kaj 102.

Malfaldata Animo, ĉapitroj 97, 98, 99, 100, 101 kaj 102.

 

 097.

          du tagoj en maratono de arto: korpa esprimado, mil diversaj dancoj, teatraj pupoj, emocioj je granda rapideco. kiom da tempo mi dormadis en tiuj antaŭaj tagoj? mia eta vivo estis kiel komputila funkciado: ĝustaj respondoj, absolute laŭ la antaŭe ekzistanta programado. Y… ŝvebas antaŭ mi kelkfoje, kun rideto de sendefenda anĝelo kaj okuloj de milda bestio. dum mi dancas kaj saltas kaj ludas, mi ne rimarkas, ke mi kuras ale al mia plej granda libereco. mi nenion scias pri la danĝero, kiun mi riskas suferi: la danĝero pri tio, esti feliĉa. feliĉo estas danĝera. mi ne rimarkas, ke mia koro kreskas, kaj, se mia koro kreskas, eble ĝi rompos la brustajn kirasojn. mi prepariĝas por suferi. por naski min mem. naski tion, kio estas mia plej propran memon. mi kuras, dancas, ludas, saltas al tio, kio estas nekonata de mi. 

  

098.

          la trajno kuras al Amsterdamo. mi eniras en germanajn landojn. laca, plena je etaĵoj aĉetitaj unu post la alia. doganaj policistoj envenas kaj petas la pasporton. estas iu alia en la kupeo. ili uzas ironian kaj evidentan agreson. ili ne kaŝas malestimon kaj humiligon. Ili ne scias, ke mi dum kvin jaroj studis la germanan lingvon. la du enirintoj rigardas mian pasporton. unu el ili foriras kaj tuj revenas kun aliulo, kiu devus esti estro, ĉar la uniformo havas kelkajn kromajn ornamaĵojn. ” zwei brasilianer zusammen? nur eins!” fine ili foriras. tamen, dum la tuta vojo en germanaj landoj, unu el ili eniras, ŝaltas la lumon, rigardadas mian valizon ĝis kiam mi vekiĝas. mi vekiĝas kaj levas la kapon. kaj li malŝaltas la lumon kaj foriras. post iom da tempo ili ripetas la silentan scenon … mi ektimadas … tio daŭris ĝis la landlimo. li nur volis, ke mi vekiĝu kaj vidu lin.

          nenion pli mi volas paroli pri tiu incidento.

          mi nur diru, ke ĉiu popolo havas la policon elektitan per ĝenerala interkonsento. en brazilo polico torturas kaj murdas ĉar homoj apogas torturon kaj murdon. en germanio la polico estas germaneca: sugeste agresema kaj delikate perfortema.

          mi diros plie la jenon: se vi ne volas, ke ni metu la piedon sur vian perfektan landon, tute ne gravas: tamen, transformu tion en leĝon! sed forprenu de ĉi tie “telefunken”, “volkswagen” kaj ĉion ceteran. kion vi pensas? ĉu ni estas malmultekostaj servistoj, forbaritaj de la salonoj de la sinjioroj?

 

 099.

          se mi devus nomi iun amikon, mi dirus, ke amiko estas X… neniam antaŭe mi tiom fidis je iu. eĉ nuntempe, tagoj post tagoj, ekde kiam mi ploradis por amo al li, nuntempe, kiam mia koro jam trankviliĝis, nuntempe, kiam mi amas lin per amo nure amikeca. mi scias, ke li neniam diros al mi: ĵetu vin de la supro de ĉi tiu klifo kaj mi tenos vin. mi scias, ĉar mi scias, ke li scias, ke li ne povos helpi min. sed se li dirus, en la paroksismo de ia frenezo, mi kredas, ke mi obeus lin, mi, ĉi tie, en la paroksismo de iu alia frenezo.

           kiel biblieca estas ĉio ĉi! mi ne ĉiam komprenas tion, kion mi skribas.

  

100.

          vi malatenteme estas en urinejo, kaj vi subite rimarkas du okulojn kiuj formanĝas vin de malproksime. estas iu, kiu rigardas vian tutan korpon, atentema al ĉiu eta gesto. Iu, kiu ne scias el la fundo de sia animo, kiel sin prezenti al vi, scias nur, ke vi estas tiu, kiu solvos lin. vi ektimas, vi finas rapide, vi eliras, iu akompanas vin, magnetigita, estas stranga miksaĵo de atako kaj timo. iu volas ataki vin per sia propra timo. vi lavas viajn manojn, via koro saltegas pro teruro kaj ekscito, vi pensas, meze de konfuzo, ke vi povas reiri tien, preni pecon da neceseja papero por viŝi la manojn, li daŭre estas tie, la tuta vivo enfokusigita al la okuloj. kaj en sia propra seksorgano, erektiĝanta kaj sinmontrema. vi pli forte ektremadas, la kruroj ŝanceliĝas kaj malfiksiĝas; vi ĉesas vivi, plena je miro.

          li rigardas vin trankvile. eĉ se vi ne alproksimiĝos al li, li scias, ke vi estas unu el ni, ke vi interesiĝas sed ankoraŭ ne decidis. en la estonto vi venos al mi, eĉ se tiu mio estos aliulo.

  

101.

          iun tagon, klara, la junulino de la sangtrempita kalsoneto, haltis antaŭ mi kaj demandis: ĉu mi povas kisi vin? mi rigardis ŝin miroplene.

 

102.

          dum pluraj jaroj de geedzeco, mia seksa vivo estis trankvila kaj agrabla. ni lavis nin, parfumis nin, kuŝiĝis. aferoj okazis en natura, spontanea sinsekvo, kuranta rivereta akvo. dum la geedzeco estis bona, bone estis seksumi.

           kiom da kreitaĵoj ekzistas ene de mi?

Visitas: 107

Malfaldata Animo, ĉapitroj 91, 92, 93, 94, 95 kaj 96.

Malfaldata Animo, ĉapitroj 91, 92, 93, 94, 95 kaj 96.

 

 091.

            mi malŝparas mian tempon en librejo, mi eltrovras homeron, la odiseadon. mi senatente malfermas ĝin kaj surpriziĝas, kiam mi legas la nomojn de la dioj de olimpo. ĉu estas vero, ke ekzistas libroj, kiuj parolas pri ĉi tiuj estaĵoj? dum kelkaj tagoj mi amindumas la libron. ricevinte la salajron, mi aĉetas tiun homeron kaj ekdronas en maro da frenezaj aventuroj. mi tremadas pro feliĉo. mia kapo estas plena je fantazioj.

  

092.

          brunetti, la psikanalizisto, sugestis, ke mi faru genealogian arbon kaj parolu pri ĉiu persono. evidentiĝis al mi, ke la normoj, kiujn mi ricevis de mia familio, koncerne la diferencon inter seksoj, estas difinitaj pli-malpli tiele:

           esti viro signifas esti marĝenulo, ebriulo, perfortulo, diablulo. esti viro ne taŭgas. taŭgas esti hejmosida, obeema, afableta.

  

093.

          iam mi pensadis, ke la seksa akto signifadis la plej perforta inter la pekoj. seksumado kun virino estus fakto, kiu lasus spurojn pri miregiga pentado. mi nun pensas, ĉi tie, dum mi skribas, ke mi povus atribui nocion pri peko al ago, kiu, pro aliaj kialoj, timigus min.

           kal mi timadis? 

  

094.

          kiel dio manifestis sin en mia spirito? unue, ĝi estis tiu kompakta bloko de estaĵo ĉiopova kaj plena je furiozo, preta, kiun oni devigis min gluti. ĉi tiu nedigestebla afero laŭgrade sin transformis ene de mia mondo, ŝanĝita de miaj doloroj, polurita de miaj esperoj, eroziita de kreskanta skeptikismo. kristo fariĝis nur granda homo, kaj dio estis io simila al fonto de energio.

           la obstinego de mia koro, kiu insiste postulis al la diaĵo pardonon pri nemeritataj doloroj, la obstinego de mia koro daŭre postulis koherecon al ideo, kiu pli kaj pli malfacile sukcesis resti vivanta. tio, de ili nomata dio, finfine diseriĝis. honeste, mi ne bezonas ĉi tiun dion. pli honeste ankoraŭ, ĉi tiu dio ne ĝenas min. ĝi ne suferigas nek brilas.

           ĉi dio de ĉiuj homoj estas cikatriĝinta vundo.

           antikva, antikva…

           sencensaj markoj al kiuj mi jam alkutimiĝis.

  

095.

          mi estas dek kvar jaraĝa. “yo tenia catorce años y era orgullosamente oscuro, kantis neruda. mi estas sur la balkono en la kvartalo vila isabel kaj mi purigas banĉambran ŝankreton, kiun mi kuŝigis sur la plankon. dum mia purigado, klara, dek kvin-jaraĝa junulino, kiu loĝis en nia domo, venis por preni ion. ŝi haltis ekzakte super la ŝranko kaj mi vidas en la reflekto de la spegulo ŝian sang-trempitan kalsoneton. mi jam sciis tion, kio estas la menstruo. do, ĉu tio estas virino?, mi demandis al mi. la vidaĵo maltrankviligis min kaj persekutis min dum longa tempo. kiam mi pensis pri virino tio, kio venis al mia kapo, estis sangmakulita vagino.

  

096.

          V…, V… fojfoje mi klopodas por kompreni tion, kio okazis ene de via kapo, dum tiuj frenezaj tagoj de nia junaĝo, kiam ni babiladis la tutan tempon. ene de mi ĉio estis senduba. mi sciis, ke mi estas enamiĝinta al vi. mi sciis, ke mi ĉiam volas vidi vin. mi sciis, ke tuj post mia vekiĝo mi jam memoris vin, ke vi ekzistis. mi sciis, ke tute ne eblas mantuŝo, brakumo, kiso. iun vesperon, kiam ni adiaŭis, vi metis vian brakon ĉirkaŭ mian ŝultron kaj premis min kvazaŭ duonbrakumante. mia seksorgano vekiĝis furioza, mi tute tremadis kaj tion mi revivigis tagon post tago, miksaĵo de feliĉo kaj minacanta timo. mi ankaŭ memoras, ke iam mi masturbis min pensante pri vi. mi maltrankviliĝis, ĉar ne estis amo miksita kun sekso, tio kion mi deziradis. mi deziradis idealan amon, ni ambaŭ kunigitaj per muziko, literaturo, pentroarto, kino.

          tio estis mi. kaj vi?, kio vi estus?

Visitas: 85

Malfaldata Animo, ĉapitroj 86, 87, 88, 89 kaj 90.

Malfaldata Animo, ĉapitroj 86, 87, 88, 89 kaj 90.

  

086.

           mi skribis sur mia mano: ami estas trovo de patro; ne plu ami estas denove iĝi orfo.

 

087.

            mi ne scias, kion atendas mia plorado. mi ne scias, kial ĝi ne ellasas sin eksteren anstataŭ resti interne ŝnurata. ŝnurante min, kiel mi sentas en ĉi tiuj lastaj tagoj.

          ŝnurante min sen ŝnuroj. ene de purgatorio.

  

088.

            jen alia sonĝo: mi marŝas laŭ la strato Senatoro Nabuko, apud mi estas pli aĝa junulo, de la grupo de amikoj de mia frato. niaj korpoj estas tre proksimaj kaj tuŝas unu la alian kaj tio plenigas min je emocioj. do mi enmetas la manon en lian poŝon kaj ekkaptas lian sekson. mi vekiĝas plena je malŝatinda doloro. mi estis dektri jaraĝa.

   

089.

            vi devus esti dekdujara, dek tri, vi, kreitaĵo, pensis tiajn aferojn: kion mi estos, kiam mi plenkreskiĝos? ĉu pentristo? ĉu mi estos filozofo? ĉu verkisto? ĉu muzikisto? mi scias, ke mi faros tion, kion mi decidos fari.

           mi timida, malkuraĝa, timema. sed ĉi tio estas nur maligna formulo por protekti tion, kio mi estas.

          mi estas. 

 

090.

          Y… havas la plej bongustan buŝon en la tuta mondo, kiel frukton, sin proponantan al etaj kaj malicaj mordoj. aŭ lekadoj, kiuj prenas la frandaĵon sen dolorigi. mia ĉasta faŭno.

          ni iras hejmen, mi iras al la apartamenteto kaj li daŭrigos la iradon sola. ni marŝas laŭ la strato dek kvin de novembro. kiam gejunuloj preterpasas nin, laŭte parolante, mi timas agresojn. mi timas la malmoralan frenezecon de la moralistoj. estas strange, ke ni nomu moralistojn tiujn, kiuj ne konstruis sian propran moralon. homoj, kiuj transprenis pretajn, nediskuteblajn kaj eksvalidajn moralojn, devus esti nomataj malmoralistoj.

          kiel ĝenas min ĉi temo!

          mi marŝas kun li laŭ la vojoj de la urbo kaj imagas ke la homoj  pensas: kion havas ĉi pli aĝa ulo, ke li sukcesas konkeri tiel belan anĝelon kun ĉi tiu freneza kaj brilanta rigardo? ĉar tiele estas Y…

          en la lastaj blokoj li prenas mian brakon kaj ni iras brakenbrake. nun elmontriĝemo estas kontaĝata de timo. mi daŭre timas agreson, kvankam mi sentas ke estas agrable tiele iri kun li, algluata al mia paŝo.

          ni kune iru ĝis la venonta angulo, mi diras. kaj li:

          ne. ni kune iru ĝis via konstruaĵo. mi estas laca havi protektantan patron. mi iomete volas esti paĉjo.

          kaj hodiaŭ mi vere bezonas patron. mi diras. 

Visitas: 99