Malhistorio – ĉapitro 7.

Malhistorio – ĉapitro 7.

 

 

           Jen mi staras ĉe la pordo kaj frapas; se iu aŭdas mian voĉon kaj malfermas la pordon, mi eniros al li kaj manĝos kun li, kaj li kun mi.

  

          7. eklipso.

 

           mia universo mallumiĝis en la tago kiam mi konis vin.

          kiel klarigi tiujn antaŭajn tagojn?, kiujn mia memoro strebas por nebuligi! ili estis mortintaj tagoj, kiam mi flosis ene de akvo de densa, tepida, ne travidebla vivo. tagoj de ne perceptata spirado; tagoj de korbatoj aŭtomataj kaj de monotona takto, en ritmo ripetota ĝis la lasta elspiro; tagoj kiam, se mi rigardis ĉirkaŭe, mi ne kapablis klare vidi esencon de afero, spiriton de objekto, fajreron de gesto, lumajn krevadojn de ridetoj. estis tagoj de morto; kvazaŭ mi ĝis tiam ne ekzistus, nur malvolvus parton de mia ekzistado. kapklinita kaj feliĉa por plenumi mian destinon, pensante, lerninte, ke tio kion mi nevivante vivadis, fakte estis destino. kio legitimas homan destinon? kia tremero en la rigardo? kia sentakta akceliĝo de surprizita koro? kaj kiel nomiĝas destino sen la tremero, sen la surprizo kaj la fajrero? kiel nomiĝas la vivo neviva? kiel apartigi vivon el spegula vivo?, falsa imago de realo kiun ni neplene atingas, ni nur scias ke ĝi reflektiĝas en spaco kiu, tutcerte, ne ekzistas. kion mi povus fari per tiu tuta malplenaĵo? oni ne plenigas truojn per manoj plenaj je nenio.

          tiu destino ne destinita al mi kaj tiu vivo ne enblovita en mian nazon, estis mia destino kaj mia vivo antaŭ ol koni vin. mi estis homo kiu atendis renkonti sin mem; atendis malfermon de okuloj, vekiĝon, novan vivantan dion por enblovi en miajn pulmojn la lumon de kompreno; eble obskura kompreno sed ĉeestanta!

          kion mi sciis antaŭ ol koni vin? kiajn veraĵojn mi studis? kaj kiujn mensogojn lernis mi, ene de tiuj studataj veraĵoj?

          ke la mondo estas bona, ke la homo devas esti bona! ke ekzistas malbono kaj bono kaj ke la homo naskiĝas por esti tentata. ke la bono sin kaŝas malantaŭ la suferado. ke la homo de naskiĝo jam estas kulpa. jen la mensogoj kaŝitaj malantaŭ lernitaj veraĵoj.

          ke estis dio kreinto de la mondo kaj de la ĉielo kaj de la infero. kaj li kreis la homon laŭ sia bildo. kaj jen li estas triunua dio, la mistero de tri personoj en ununura persono; kaj la patro kaj la patrino kaj la filo. ĉiu kun sia celo: patro ardanta por agi, patrino graveda je amo, filo justecamanto. kaj tiu dio loĝis surtere por sin montri al la mortuloj kaj por instrui al ni, en la persono de sia filo kiu, nekomprenite kaj ne ricevinte justecon, pasigis sian mallongan vivon ŝnurligita per ledaj rimenoj sur ligna lito, krucforma, flegata kiel frenezulo. sed per lia elokventa kaj misteroplena rigardo, li instruis al unu el la flegistoj, kaj tiu, post lia malĝoja morto, foriris por disdonigi la novaĵon pri lia ĉiela mesaĝo. kaj ĉiuj komprenis kaj siavice instruis pri tiu kiu estis la vera dio, kiel li estis, kiujn dolorojn suferadis, kiujn veraĵojn kunportis, kiujn devojn postulis.

          kaj fine la homaro falsis tiun nocion pri diaĵo. ĉiu lando, laŭ siaj antaŭaj legendoj, siaj moroj, siaj fantaziaĵoj, ĉiu regiono aliigis la diaĵon en kelkaj centoj de pli etaj kaj pli malfortaj dioj. nur la vera dio kapablus kunigi la homaron, ne tiuj multaj strangaj kaj apartaj diaĵoj. ĉi tie la filo sin transformis en dio de milito, apude la patrino estis jam diino de amoro kaj tie la patro iĝis dio de pluvaro kaj fulmoj. kaj tuj la filo estis suna dio kaj la patrino la tero kun siaj maturaj grenrikoltoj kaj la patro dia giganto, kiu trinkadis homan sangon

          kaj mi lernis pri mensogaĵoj ene de veroj, laŭ kiuj la universala eklezio invadis urbojn kaj senkapigis reĝojn, por ke la vera dio estu kultata. kaj kiel flavaj homoj luktis kontraŭ nigruloj, por siaj dioj. kaj kiel nigraj homoj oferbuĉis mil blankajn infanojn, por siaj dioj. kaj kiel blankaj homoj invadis landojn kaj seksperfortis flavajn virinojn, por siaj dioj. kaj kiel blankuloj luktis kontraŭ blankuloj kaj nigruloj kontraŭ nigruloj kaj flavuloj kontraŭ flavuloj, por tio de ĉiuj nomata la vera dio.

Continue lendo “Malhistorio – ĉapitro 7.”

Visitas: 247

Malhistorio – ĉapitro 6.

Malhistorio – ĉapitro 6.

  

 

          Kaj vi ne scias, ke vi estas la mizera kaj kompatinda kaj malriĉa kaj blinda kaj nuda.

 

 

          6. la tagiĝo de la frenezo.

 

 

          mia vivo enhavas du historiojn: antaŭ kaj post mi.

          vivo antaŭ mi estas tiu malĝojega periodo de mia infaneco kaj adolesko, kiam ĉio de mi vivata ŝajnis ne esti vivata. la patro, la patrino kaj la ĝibulo neniam kredis pri tio rakontata de mi. fojfoje mi rimarkis ke ili inter si rigardis per malica kompliceco, kaj mi falis en konfuzan kaj perturbitan situacion. ĉu mi vivas aŭ ne? ĉu mi mortas aŭ ne? sed la leteroj de mia patrino, eltrovitaj tuj post ŝia morto, certigis min ke ili min konsideris kiel frenezulon.

          vivo post mi, estas la ceteraj el miaj tagoj, sekve al la nokto de la granda revelacio, kiam mi perceptis ke estas ili la frenezuloj. kaj mi, kiel la nura vivaĵo kiu ekzakte komprenas la faktojn, mi devas akcepti tiun grandiozan mision, nome elteni por la homoj ilian neelteneblan ŝarĝon; tiel peza kaj nedezirata estas la ŝargo, ke mi, iom post iom, sufero post sufero, bezonis transformi min en la dion, kiu nun mi estas. kaj mi diras ke, nur pere de tiu metamorfozo, sublima, pasi- kaj ĉagrenplena, mia koro sukcesas elteni la doloron pro la grandampleksa peko pri ekzistado. kaj ankaŭ scii ke mi pagis parton el miaj kulpoj kiam mi montras al la homoj vojon plenan je lumaĵoj kaj eternaj veroj. tiele mi prezentas al ili ian signifon al ilia vivo de forpelitaj el la tri paradizoj.

          mi komencos de antaŭ la komenco. mia patro estis mastro de vasta regiono. kun la filino, li loĝis en granda palaco, plena je servistaro kaj parencaro. la vivo en la palaco, ho!, neniam finiĝanta festo estis la vivo en la palaco. muzikistoj kaj dancistoj kaj artistoj vivigis la bankedojn, kaj abunde sinsekvadis la frandaĵoj. tiam mi ankoraŭ ne ekzistis. la ĝibulo rakontadis al mi pri tio. kaj rakontadis ke, finita la bankedo, ĉiuj aŭskultadis la vojaĝantajn pilgrimojn kun iliaj fantastaj kaj nekredeblaj travivaĵoj. mia patro estis konsiderata kiel bonega gastiganto, el ĉiuj lokoj alvenis homoj por lin viziti. tiel malproksimaj estis kelkaj lokoj, rakontadis la ĝibulo, ke kelkaj homoj diris ke ili bezonis devanci pli ol sep maroj, pro la malproksimeco; tiel kaj tiel malproksime ke oni ne facile kredis esti eble ke iu povus loĝi tie. kaj tiuj fremdlandanoj dormadis kaj manĝadis en la patra palaco kaj post la bankedo rakontadis pri siaj strangaj kaj eksterordinaraj moroj. mia patro adiaŭis ilin per delikataj donacoj kaj deziris bonan vojaĝon.

          en tiuj tempoj la terposedantoj havis reĝan povon. kiel heredaĵo ili ricevis palacojn kaj bienojn kaj regis sur la regionoj severe kaj violente. ili estis la mastroj de justico. malriĉegaj kamparanoj loĝadis en la ĉirkaŭaĵoj kaj nenion ili rajtis se ne planti kaj paŝti brutaron. ĉar la tero ne apartenis al ili, ili devis pagi al la mastro la luadon pri la grundo. la pago estis je varoj kaj mastraj impostistoj kruele kontrolis tiun pagon. la vivo de la kamparanoj nenion valoris kaj iu ajn delikto estis punata per la maksimuma puno: la morto, plenumata en speciala loko, preskaŭ ĉiam ene de la palacaj muregoj: unue oni kastris la kulpulojn; de la virinoj ili trapikis la mamojn per stileto; poste estis fortranĉitaj el ĉiuj, la piedoj, la manoj kaj fine la kapoj. kiam la viktimoj svenis, post fortranĉo de la membroj, la ekzekutistoj atendis ĝis ilia konscienco revenis. kaj ĉirkaŭe promedadis la popolamaso, konversaciante kaj manĝante siajn kolbasojn, atendante la daŭrigon de la torturado.

          tiam ne ekzistis skribita leĝaro, escepte de speco de konstitucio ricevita de la gepatroj, kie oni listigis la mastrajn rajtojn. ĉiun kvinan jaron la plej maljunaj familianoj rajtis ŝanĝi tiun rajtliston kaj tion oni ĝenerale faris por vastigi la rajtojn. tiel la mastroj ĉiam iĝadis ankoraŭ pli fortaj. kelkfoje najbaraj konstitucioj interkonfliktiĝis pri landlimoj kaj okazis malgrandaj militoj: oni armigis la kamparanojn kaj tuj novaj landlimoj estis fiksataj. tre malofte iu regiono estis dividita inter la heredantoj. preskaŭ ĉiam unu el ili finis por sole regi, detruis la konkeritajn palacojn aŭ translokiĝis al ili, se tio estis konsiderata kiel pli konvena. nun ili organizis novan censon por nombri la novajn loĝantojn kaj kreis sian novan rajtokodon.

          kaj tiele pasis la jaroj. mia patro kaj lia filino maljuniĝis kaj al ĉiu svatiĝanto pri la junulino mia patro, rakontis la ĝibulo, prezentis serion da neeblaj postuloj kaj ankaŭ parolis pri la malvirtoj de la pretendanto. tago post tago malmultiĝis la svatantoj, unue pro la postuloj, poste pro la kreskanta aĝo de la virgulino. tago venis kiam oni ne plu pripensis pri edziĝo. mia patro estis nun sepdek-jaraĝa kaj la filino kvindek kvin. la palaca vivo ne perdis sian viglecon, sed la ritmo ne estis tiel energia.

          kaj iutage aperis stranga vojaĝanto. la ĝibulo vidis lin kaj rakontis: alta kaj magra, kadavra mieno, rigardo de misteraj arbaroj kaj montaroj kaŝitaj de nebuloj. li vestis nigran mantelon kaj ĉiuj surpriziĝis pro tio, ke la mantelaj randaĵoj ne estis polvokovritaj kiel tiuj de la ordinaraj vojaĝantoj. li nenion manĝis krom peco da pano kaj nenion trinkis krom kaliko da vino. kaj pridemandata pri siaj vojaĝoj kaj sia lando, li diris ke li venis nur por averto: ke la pesto rondiradas sur la suda regno kaj la norda kaj la orienta kaj la okcidenta. kaj ke la morto ĉie sterniĝadas, buĉante per la sama indiferenta malkompato kaj maljunulojn kaj junulojn kaj bonulojn kaj maliculojn. kaj li prenis pokalon, plenigis ĝin per akvo, riverencis mian patron, riverencis la filinon de mia patro kaj silente foriris, kun la pokalo. neniu plu revidis lin. kompreneble ne ĝuste tion rakontis la ĝibulo; kiam mi rimarkis pecon el vero kaŝitan malantaŭ liaj mensogaĵoj kaj alian pecon el vero kaŝitan malantaŭ liaj silentoj, mi kondukis la rakonton laŭ mia vero, kiu estas la nura veraĵo.

          mia patro anoncis ke en la sekvonta mateno li fermos la muregojn kiuj ĉirkaŭas la palacon; ke en la grenejoj estas tritiko kaj maizo kaj aveno por multaj jaroj; ke tiu kiu volas ĉi tie resti, faru ĝin laŭvole; kaj foriru tiu, kiu tion intencas.

          kaj en la sekvanta mateno la palaco estis tute malplena. nur li, lia filino kaj la ĝibulo restis. tion rakontis la ĝibulo kaj tiele mi decidis ke okazis.

Continue lendo “Malhistorio – ĉapitro 6.”

Visitas: 210

Malhistorio – ĉapitro 5.

Malhistorio – ĉapitro 5.

 

 

 

          Kaj kiam la kreitaĵoj donadis gloron kaj honoron kaj dankon al la Sidanto sur la trono…

 

 

          5. vesperiĝo.

 

 

          multajn kaj tielajn historiojn kaj kronikojn kaj rakontaĵojn kaj raportojn kaj referaĵojn mi jam skribis kaj jen mi nun pensas priskribi mian propran vivon. mi demandas al mi, ĝis kie mi kapablas iri, rekte al pasinteco, por peni trovi miajn prahomojn. mi scias ke mi povas konsulti dokumentojn de gepatroj, geavoj kaj prauloj. tiel mi marŝus malantaŭen ĝis ektuŝi en neregistritaj antikvuloj, anonimajn kreitaĵojn de la pasinteco, kiuj ekzistis cele al sia propra ekzistado kaj kreis vivfajrerojn diseriĝantajn kaj kuniĝantajn, kies rezulto estas mi. ili ne vivis por ke mi vivu. je tio mi ne kredas. mi ankaŭ ne kredas ke mi venis por ke, en estonteco, estonta vivo pretendu igi min peranto de lia ekzistado. ĉiu venas por si kaj nenio plu. kaj ĉiuj por ĉio. estas tio nefinata kateno de subtilegaj interrilatoj, tiu kateno de vivo, ĝi estas la nura kateno de kiu oni povas konsideri ĉiun kateneron kiel sufiĉan al si mem, malgraŭ ĝia dependo de la ceteraro. nur tio apartigas homon de besto. eble tio estas nur vidpunkto. malfacile tio, pri vidpunkto.

          mi revenas al mia historio. mi ne serĉos registraĵojn en arkivoj plenaj je mucido kaj forgeso. mi klopodos por komenci per la pasinteco de mi konata, per ĉio de mi memorata de rakontoj fare de geavoj kaj praavoj. la sumo de tiuj historioj ne celas min; ĝi devancos min. devancos min kaj pluiros, laŭ sia maniero.

          mi koncentriĝas kaj klopodas por memori tion konatan pri la antaŭaj ĉeneroj.

          la prapatro laŭ patra flanko estis nekonata soldato kiu, dum invado en vilaĝeto, seksperfortis knabinon dek-tri-jaraĝan, jam seksmaturan. neniu sciis lian nonom nek aĝon kaj ŝi ne havis tempon vidi la koloron de liaj okuloj. ili ĉiuj invadis la silentan lernejon, ebriaj kaj malpuregaj, enorma bando, dividis inter si la predojn kaj sin satigis kantante la himnon de sia patrujo, la lando de la altaj montaroj. laŭ la ritmo de tiu sovaĝa kantado ili deponis en la koron de la knabinetoj malesperon kaj hororon kaj en la junajn uterojn la semojn de rozkoloraj kaj vivantaj karnaj pupoj. la knabinoj restis kaŝitaj kaj protektataj de afliktaj kaj hontemaj patrinoj sed tiuj patrinoj forgesis ili mem ke ĉiuj, gejunuloj kaj gemaljunuloj, suferis la samajn humiligojn. kaj pasis la naŭ monatoj kaj en daŭro de tempeto la vilaĝo ricevis sian donacon: aron da ploremaj filetoj de ektimo kaj unua neatendita plezuro.

          ŝajnas ke la nasko de mia avo estis longa kaj doloriga. ŝia patrino, nun dek-kvar-jaraĝa, zorgeme lavis lin, volvis lin en blanka tuko ricevita de parencino kaj diris ke iros por dormi. je mateno ŝi pendis de la pendumilo en la placo, la sama pendumilo kie oni pendumadis la plej perversajn ŝtelistojn kaj la murdintojn. neniu komprenis kiel ŝi kapablis alveni al la placo nek kiel prepari la ŝnuron pro ŝia granda debileco. ĝis la dua jaro mia avo estis vartata de sia avino kaj poste lasita en institucio por orfoj. kaj la knabaro kutime alvokis lin filo de la pendumilo. la filo de la pendumilo estis patro de mia patro.

          la patro kaj la patrino de mi laŭpatra avino vivis en granda urbo, en la sudo. li, mia praavo, estis riĉa junulo kiu sin konsideris devenantan el antikvaj reĝoj. li estis ŝanĝiĝema kaj orgojla kaj kiam li edziĝis li havis nur dek kvin jarojn. ŝi estis dudek jarojn pli maljuna. la edziĝo okazis por trudpremo de ŝia familio, je dekadenca kaj senmona nobelaro. por la riĉa junulo la geedziĝo estis maniero obteni nobelan blazonon. ili naskis nur unu filinon, kiu iĝis la patrino de mia patro. kiam li estis dek sep-jaraĝa, mia praavo prenis etan barkon de aventuristoj kaj sin ĵetis al la mondo. mia praavino pasigis la ceterajn tagojn de sia vivo en verando de la granda vilao, el kie ŝi rigardadis la maron. tie ŝi sin forgesis en tempo neniam finiĝanta kaj iom post iom perdis la brilon de la okuloj kaj la ruĝon de la lipoj. li neniam plu revenis kaj eĉ novaĵon pri li oni ne sukcesis. dum vintra krepusko, freneza incendio, oni iris al ŝi por averto pri vespermanĝo kaj ŝi dormadis. la servistoj ne volis ĝeni ŝin. nur pli malfrue, kiam ŝia maljuna patrino ŝin serĉis por diri bonan nokton, nur tiam, ili konstatis ke ŝi mortis.

Continue lendo “Malhistorio – ĉapitro 5.”

Visitas: 171