Gil Vicente12. FARSO PRI LA KURACISTOJ (1512)

la kuracisto

Resumo:

Enamiĝinta Kleriko ordonas al la Servisto ke li iru al Blanka Denize por paroli pri lia pasio. La Servisto ne volas ĉar, laŭ li, ŝi ĉiam mokas kaj forpelas lin. Finfine li tion faras, kaj kunportas leteron. La junulino ĝenas lin kaj ŝiras la leteron, eĉ sen legado. La Kleriko malsaniĝas. Post tio venas virino kaj kvar kuracistoj. Ĉiu prezentas sian preskribon, kiu, nenimaniere estas sciencaj. La virino preskribas ke li ŝvitu sub fekaĵo de maljuna porko. La lasta kuracisto laboras laŭ la Astrologio kaj diras: La luno estis en Fiŝoj, tio okazis merkrede, Merkuro estis je la unua horo… mi ne vidas kialon por vera febro. Finfine venas la Pastro, por la sanktoleado. Kiam li aŭdas pri la daŭro de la pasio, du jarojn, li ekkrias: En amoroj, du jaroj kaj aliaj pli dek korespondas al du. Mi en fajro ardas dum dekkvin jaroj! Mi metos la manon sur vin kaj vi ŝajnigos ke vi saniĝis. Kaj la Pastro envenigas kantistojn por la fino de la teatraĵo. Ili kantas muzikan “salaton”, nome, miksaĵo de diversaj kanzonoj kun teksto tute sensenca (Estis majo, tago antaŭa al Kristnasko… Noktomezo kun luno, ĝuste kiam aperas la suno… Estas la florplena Pasko, je la monato de Sankta Johano…).

GV028. Kvar kantistoj

En el mes era de Maio,
Véspora de Navidad,
Quando canta la cigarra,
Quem ora soubesse
Onde amor nacesse,
Que o semeasse.
Media noche con lunar
Al tiempo que el sol salia,
Recordé, que no dormia
Con cuidado de cantar.

Ervas do amor, ervas,
Ervas do amor,
Á las puertas de la ciudad,
Dijo el abad á Teresa:
Tan buen molinero sondes,
Martin Gomes,
Tan buen molinero sondes.

Era la Pascoa florida
En el mes de San Juan.
Cuando la mona parida
Perguntó al sacristan
Teresica del Robledo,
Que te guarde Dios de mal:
Respondió Pero Piñan
Estae quedo co’a mão,
Frei João, Frei João,
Estae quedo co’a mão.

Padre, pois sois meu amigo,
Quando falardes comigo,
Frei João,
Estareis vós quedo, mas estai vós quedo,
Mas estai vós quedo co’a mão;
Frei João, estai quedo co’a mão.
Perguntaban cual Pirico,
Qual Pinão ou qual Frei João,
Não diria quien era la moça,
Não diria quem, nem quem não.
Yo yendo mas adelante,
Dijo Francia en su latin:
Se volen la guerra, se volen la guerra,
Bone xi si volen la guerra,
Vera xi si volen la guerra.
Dijo la vieja en Portugues:
Palombas, se amigos amades
No riñades
Paz in celis, paz in terra
E paz no mar:
Tan garredica la vi cantar
Ficade amor, ficade,
Ficade amor.

La monato estis majo
Tago antaŭa al Kristnasko,
Kiam la cikado kantas,
Tiu, kiu scias
Kie naskiĝas la Amo,
Tiu, semu ĝin.
Noktomezo kun luno,
Ĝuste kiam aperas la suno,
Mi memoris ke mi ne dormis,
Pro la zorgo kanti.

Herboj de Amo, herboj,
Herboj de Amo,
Ĉe la pordoj de la urbo,
La abato diris al Terezo:
Bona muelisto vi estas,
Martin Gomes,
Bona muelisto vi estas.

Estis la florplena Pasko,
Je la monato de Sankta Johano.
Kiam la naskinta monaĥino
Demandis al Sacristiano
Teresica del Robledo,
Dio vin gardu kontraŭ malbono.
Pero Piñan respondis
Estu kvieta via mano,
Frato Johano, Frato Johano,
Estu kvieta via mano.

Pastro, ĉar vi estas mia amiko,
Kiam vi parolos al mi,
Frato Johano,
Ĉu vi estos kvieta? Estu kvieta;
Estu kvieta via mano;
Frato Johano, estu kvieta via mano.
Oni demandis kiu Pirico,
Kiu Pinão aŭ kiu Frato Johano,
Mi ne diros kiu estis la junulino,
Mi ne dirus kiu jes, nek kiu ne.
Kiam mi iris antaŭen
Francio diris en sia latina lingvo:
Se vi volas militon, se vi volas militon,
Bone, se vi volas militon,
Vi vidos, se vi volas militon.
Maljunulino en la portugala diris:
Kolombinoj, se vi amas la amikojn
Ne disputu
Paco en ĉielo, paco en tero
Kaj paco en maro;
Mi vidis ŝin tiom gracie kanti
Restu ĉe mi, Amato, restu,
Restu, Amato.

(kantas Jorge Teles)

Continue lendo “Gil Vicente12. FARSO PRI LA KURACISTOJ (1512)”

Visitas: 690

la tago sen nomo, 0, 1

 LA TAGO SEN NOMO

 
Mi verkis ĉi libron en 1976. Mi ĝin tradukas nune. De hodiaŭ, la 16a de oktobro, 2012, mi prezentos po unu ĉapitron ĉiusemajne, alterne en la portugala kaj en Esperanto.


La tago sen nomo, 0.

          La suno, kiu aperadis matene, iom post iom, en sia senlaca ritualo, estis la sama ĉiutaga suno.
          La infano iĝadis malpli infana, senpercepte.
          La virino, malpli virina, senrimarke.
          La maljunulo, eĉ se li ne sentis, estadis pli proksima al sia horo.
          Ĉiuj sen plendo nek lamento. Ene de la sama rampado, peza kaj malrapida, kiel dum multaj jarcentoj.
 

          Ne la suno elektis tiun tagon.
          Kaj ne ĉiuj homoj.
          Tamen estis la suno tiu, kiu ĝin determinis, kiam li trudis al la femuroj de la tenebroj la naskon de nova filo, ĝermata en lumo.

 
La tago sen nomo, 1.

 
          Ie ajn ĉie ajn.

          Oni ne rajtas diri ke en tiu preciza momento estus konscienco. Oni ne rajtas. Oni ne devas supozi ke estus memoro. Ne. Se ni bezonus vorton por informi pri la ĝusta stato de tiu ekzata momento, la nura vorto kiu svage alproksimiĝus de la difino estus nocio. Eble estus nocio. Ĉu nocio pri ekzistado?
          Ĉio estis malluma, humida kaj protektanta. La eta dio, la tre eta kaj vigla dio, post senspira kaj ebria transpaso de multaj montoj, post naĝado ene de nebularo, senespere kaj feliĉe sekvanta la kurson de tio, kio estus sia misio, post malantaŭe forlasi alvokintajn dizertantojn, rezignantajn soldatojn, anhelantajn militistojn, malvigliĝantajn heroojn, stertorantajn duondiojn, la ete eta venkanta koboldo alvenis al la granda katedralo je ruĝa lumo, dronata en varma kaj silenta duonombro. La trairota distanco estis ankoraŭ enorma, tamen, kvazaŭ havus li en siaj manoj la destinon de la vivo en la universo, li rezolute daŭrigis. Li penetris en la tunelon kiu iris ĝis la tabernaklo, puŝata de supermezura forto, kune kun kelkaj aliaj, al li egalaj laŭ la nerezistebla impulso kaj absoluta determino, ĝis li fine alproksimiĝis de la altaro de la holokaŭsto. Finiĝis la tumulto. Flirtante ene de la gastiganta kapelo de la granda templo, montriĝis la sfero de fajra saŭmo, kvazaŭ la okulo de la plejgranda diaĵo, kvazaŭ la abeloreĝino, la patrina tero.
          La ofero konsistas en tuta memdonaco, enmiksiĝi kun la lumanta veziko kiu bolas por unuiĝo. Nuda, sindonema, pulsanta.
          Kvazaŭ eksplodo okazis kaj la momento fariĝis. La komenco. Tuje ĉiuj aliaj ravitaj herooj simplege transformiĝis en nuloj. De tiam, estos kreskanta muziko, organizata lavango, demokratia anarkio, insulo kiu avancos super la akvoj por sin konstitui kontinento, kontinento kiu gajnos la ĉielon por fariĝi nova planedo. Dum okazis la agordiĝo kaj la organizado de la instrumentoj por la koncerto de la odo, la du mioj, fandiĝintaj en unu novan mion, glitadis laŭ la koridoro ĝis la plej granda navo. Kaj ene de ĉi granda sankta kaverno, kie neniam la granda dancema sorĉisto alvenis, sed nur tiuj inter kiuj aperis la memoferanto por la donaco de vivo al la naskota dio, en la granda perfekta kaverno, daŭris la lanta kaj grandioza ritualo komencita en la momento de la unuiĝo.
          Ĉio estis mikroba disko, disko preskaŭ nula. Tamen, dekok tagojn poste, ĉi senforma tutaĵo estis iomete pli larĝa, kaj ekaperis etetaj elstaraĵoj kiuj, en tre proksima estonto sin transformos en vertebrojn, ripojn kaj muskolojn. Ekformiĝis meze de tiu energiplena kanzono tio, kio, ekstere, en la profana mondo, nomiĝos intestoj. Koreto, ankoraŭ kruda, ankoraŭ infaneska, komencis kadencan movadon kaj de tiam, dum la tuta vivo, estos ĝi la reĝisoro kiu respondos pri la taktoj de la granda simfonio. Kiu scias pri kiom da “scherzzi”, kiom da “allegri”, kiom da “larghi”, kiom da “profondamente disperàti”? Ŝaŭmeca filamento fariĝis, finiĝante ene de ŝvelaĵo ĉiam kaj ĉiam pli signifa kaj tio, hodiaŭ aŭ morgaŭ, estos nomata cerbo. Kaj, de tiu momento, ĉi flamo porĉiame sin montros en titana luktado kontraŭ la mondaj rigoroj kaj la adversaĵoj de la laŭirota vojo. Ĉi tutaĵo, du milimetrojn, unu gramon. Ekzistas pli grandaj kaj pli pezaj diamantoj kaj pli pezaj kaj pli grandaj perloj ankaŭ ekzistas. Sed diamanto kaj perlo neniam konsolos la suferantojn, neniam ridetos lastfoje al la mortantoj. Ili ankaŭ ne verkos la postlastan kantaton de Bach nek la pentraĵon, kiu Leonardo ne pentris pro manko de tempo. En nenia tempo perlo kaj diamanto sin brulos dumnokte, serĉe de ia malfacila respondo. Estas vero ankaŭ ke, nek perloj nek diamanto mensogos al la tuta nacio. Pri tio, mi ne scias tion, kion diri.
          En la magia groto, farita por sanktaj kantadoj kaj favorigaj dancoj, la ete eta kreitaĵo daŭrigas sian dancon kaj sian ditirambon. Tri centimetrojn kaj dekunu gramojn. Tri centimetrojn, kie desegniĝas por ĉiame, la baza temo kiu proponos krudmaterialon por preskaŭ infinita gamo de variacioj en estontaj esprimadoj: la okuloj, okuletoj, la naztruoj, la nazeto, la buŝo, buŝeto apenaŭ ŝirita, kiu suĉos mamon, kiu balbutos mondajn interpretaĵojn, kiu lernos la unuan sakraĵon, kiu iam murmuros la grandajn verojn de la koro.
          Kion signifas dek centimetroj kaj kvardek gramoj? Tio enhaveblas en mia mankavo. Tio enhaveblas en via mankavo. Kaj inter liaj travideblaj kruretoj plenumiĝis tio, kio estis skribata ekde la unua sekundo: kreskis la lanco kiu invados aliajn kavernojn, por la plantado de alia vivo, formiĝis du fabrikoj de semoj, fekundaj, nelaceblaj, produktemaj, torentaj. Do, ĉi knabeto estos knabeto. Al li oni proponos knaban nomon, lin oni vestos per knabaj vestoj, de li oni petos knabajn gestojn, knaban metion, kaj, laŭ la loko al li destinita de la Fato kaj antaŭpreparita de la Parcoj, al tiu knabeto oni malinstruos emocion kaj ploradon.
          La knabeto ekmoviĝis en sia neprofanebla akvario. Kelkfoje liaj piedetoj puŝas la murojn kiuj ekpremadas lin. La fingro en la buŝo, la fingro sur la orelo, la fingro renkonte al stranga tripo kiu foriras de lia ventro, estas kaj ne estas li mem, kondukilo de energio kaj interkomunikilo. Fojfoje li alĝustiĝas en sia loko, ŝanĝas iomete sian posicion.
          La batado de la totema tamburo jam aŭskultiĝas kaj la mesaĝo prio tio, ke la kreitaĵo ekzistas, la mesaĝo sonas klara kaj solena. Ruĝega vino, je la koloro de la praaj abisaj originoj, vojas sub la vitra haŭto. En la duonombro, kvazaŭ ene de orita kokono, tage kaj nokte, la kreitaĵo sonĝas pri sia nuba sonĝo por liberiĝo.
          Subite, okazis rapida ŝanĝo en la ritmo de tiu pagana ceremonio. Ĉu ĝi venis de interne aŭ de ekstere? La muroj premegis, la korpeto supreniris kaj pli adaptiĝis al nova pozicio, la kapo, nun kun okulharoj kaj hararo kaj etetaj veziketoj surnaze, kvazaŭ adoleskantaj akneoj, la kapo sin sentis sekura en la portiko de la katedralo. Trankvilo revenis tamen ne kiel antaŭe. Nun, oni scias ke la horo alproksimiĝas. La energio ŝvelos, kreskos, ĝis okazos peladon eksteren, post malfermo de la portaloj de la mondo, por ke la fideluloj konu la lastan verkon, pasema sed sufiĉa.
          Finfine, ankris la “finale”. Ĉiuj kordinstrumentoj, ĉiuj blovinstrumentoj, ĉiuj perkutinstrumentoj. Ekstere espero, ektimo kaj gapado. Akcelitaj koroj, sinfrotantaj nervozaj manoj, senritmaj paŝoj. Du lumantaj okuloj kaj la deziro koni la sanktan panon, fekundiĝintan kaj fermentintan kaj ŝvelintan en la fornego de Astarto. Interne, la premado, la puŝado, la perforto, la ŝvito, la sekeco, la bruo kaj la surdiga muziko. Timbaloj kaj cimbaloj, ŝiriĝas la kurteno el tordita bisino, blue, purpure kaj ruĝe teksata, tiu kiu disigas la sanktega sanktejo disde la sanktega profanejo, aperas la kapo. Klarnetoj, basklarnetoj, hobojoj kaj fagotoj, ĝemado je korŝira doloro kaj neeltenebla feliĉo. Ĉeloj kaj kontrabasoj, la pordo malfermegis, puŝis la ŝultrojn, lertaj manoj tenas la molan kaj lacegan korpeton, flutoj kaj violonoj en siaj plej akutaj registroj, la lumantaj okuloj sin fermas, sin premas, ploras, la helpanta rigardanto mallaŭte diras estas knabo kaj la pordoj de la tabua groto, kie ne aŭdacis alveni se ne la neofitoj de la sekto, la pordoj kraĉas kneditajn piedetojn kaj sin fermas, ruĝaj, incendiitaj, tre malsekaj, kaj la timbaloj kaj la cimbaloj kaj la metaloj kaj la kordoj kaj la blovoj kaj la aero kaj la tero senordeme krias kaj granda streĉo fariĝas kaj giganta manfrapo sur la pugeto de la bebo ankoraŭ sennoma kaj li malfermas la buŝon al la mondo kaj per disonancaj blekadoj li ĵetas violentajn malbenojn al la kreforto kaj demandas kiu estas la celo? al kio ĉio tio? kial oni ne min demandis ĉu mi volus veni? kaj ploras kaj ploras kaj ploras kaj fajra ŝpruco braĝigas liajn virgajn pulmetojn kaj li ekenspiras, raŭka kaj senespera.
          Pli malpli naŭ monatojn post momento kiu perdiĝas ene de la origino de ĉiuj aĵoj.
          Iom post iom li trankviliĝas. Kaj sin liveras sub la arbitro de longa lernado kiu, eble, helpos lin je la deĉifrado de lia destino.

Visitas: 313

brazilaj infanaj kanzonoj 18. dronis la boat’

DRONIS LA BOAT’ (a canoa virou)

Dronis la boat’
Pro manko de spert’
De vi, Izabela,
Pro la rema mallert’.

(refreno)
Krabeto jes,
Krabeto ne,
Ŝi estas bela
Sed solas tre.

Se mi estus fiŝeto
Kapabla je naĝ’
Kunportus mi ŝin
Al trankvila plaĝ’.

(kantas jorge teles)
Visitas: 490