kain – duakta dramo 1

KAIN – duakta dramo

Roluloj: Adam, Eva, Kain, Habel, Junulino. (Observo: Mi konservas la nomojn laŭ la traduko de la Malnova Testamento de Zamenhof.)

Unua akto.

EVA: La granda lumaĵo sin kaŝis malantaŭ la montoj; malhela vualo kovras la vizaĝon de la vesperiĝo. Mi solas… mi sentas malvarmon… mi rigardas la ĉielon. Kion fari, mi, virino, fragila, se ne rigardi la frenezan dancon de la nuboj. La kolosaĵoj ebrieme skuiĝas kaj la forta vento kunportas ĝis ĉiuj grotoj la bruadon de la gigantoj. La Eternulo agitiĝas super la ĉieloj kaj koleras kontraŭ la mondo. Mi vidas ke la fajroj de Dio lumigas la distan montaron kaj la malproksimaĵojn de la tero, dissternante incendiojn kaj teruron. Ni estas malgrandaj, ni, mortemaj soluloj… Mi timas la Dian koleron. Lia fajro estas pli forta ol tiu de la granda lumaĵo, kaj pli terura… pro tio ĝi pli belas. Mi timas…
ADAM: (envenas) Ah! Rigardu kiel la nuboj dancas. Rigardu la pelmelon… kaj ni ambaŭ tremu sub la povon de la ĉielaj fajroj…
Ĉinokte la blanka luno ne supreniros. Jen la ritualo de la tempesto. La furioziĝinta Dio denove sin turnas kontraŭ la homon. Baldaŭ la akvoj malsekigos la valojn kaj la riveroj superbordiĝos. 
EVA: Ili estas en la kamparo. Kaj la fajroj estas rapidaj, pli rapidaj ol la flugantaj piedoj de la anĝeloj.
ADAM: Ĉu niaj filoj? En la kampoj estas grotoj…
EVA: La grotoj ŝirmas la bestiojn kaj la sovaĝajn reptiliojn.
ADAM: En liaj brakoj ripoziĝas la pezaj bastonoj, kiuj forkurigas la bestiojn.
EVA: Kiel forkurigi? Nur unu havas la paŝtistan bastonon, kiu kondukas la ŝafinetojn al paŝtejo. Kaj kion povas bastono en la manoj de junulo?
ADAM: Regas la frapon ne la volo de la brako sed la forto de la animo. (EVA tremeras). Kio okazas?
Visitas: 816

Gil Vicente 10. AkTO PRI LA SIBILO KASANDRA (1511)

Kasandra

Resumo:

La paŝtisto Salomono deziras edziĝi kun Kasandra, tamen ŝi ne volas. Ŝi prezentas la malagrablaĵojn de geedzeco: la virinoj estas sklavinoj, la viroj ĵaluzas aŭ volas amindumi aliajn virinojn; vera purgatorio. Salomono envenigas tri kamparaninojn: Eritrean, Cimerian kaj Peresikan, onklinojn de Kasandra, por ke ili konvinku ŝin pri edziĝo. Poste venas la onkloj, Jesaja, Moseo kaj Abrahamo. Moseo diras ke edziĝeco estas sakramento kaj la kamparaninoj, kiuj nomiĝas kiel la Sibiloj, prezentas la profetaĵojn pri la Virgulino.  Kasandra diras al ili ke ankaŭ ŝi profetis ke la Savanto naskiĝos el virgulino kaj ŝi konjektas ke ŝi mem estas ĉi virgulino. Kurtenoj malfermiĝas kaj oni vidas la kripon. La anĝeloj kantas lulkanton. Ĉiu el ili adorante paroladas al la Virgulino kaj al la knabo. Kasandra petas pardonon al Maria. Ĉiuj kantas himnon honore de Maria kaj poste militan himnon.

GV022. Kasandra

Dicen que me case yo;
No quiero marido, no.
Mas quiero vivir segura
Nesta sierra á mi soltura,
Que no estar en ventura
Si casaré bien ó no.
Dicen que me case yo;
No quiero marido, no.

Madre, no seré casada,
Por no ver vida cansada,
Ó quizá mal empleada
La gracia que Dios me dió.
Dicen que me case yo;
No quiero marido, no.

No será ni es nacido
Tal para ser mi marido;
Y pues que tengo sabido
Que la flor yo me la só,
Dicen que me case yo,
No quiero marido, no.

Oni diras ke mi edziniĝu
sed edzon mi ne volas, ne.
Mi volas senzorge vivi
En ĉi monto, tre libere.
Ĉar hazardo ne certigas
Ĉu edziniĝo estos bona.
Oni diras ke mi edziniĝu
Sed edzon mi ne volas, ne.

Panjo, mi ne volas edzon
Ĉar mi ne volas laciĝon.
Aŭ eble mi misuzos
Gracion de Di’ ricevitan.
Oni diras ke mi edziniĝu
sed edzon mi ne volas, ne.

Nek naskiĝis nek naskiĝos
Tiu, kiu edziĝos min.
Ĉar mi bone scias
Ke la floro estas mi.
Oni diras ke mi edziniĝu
Sed edzon mi ne volas, ne.

(kantas Carmen Ziege)

GV023. Salomono, Jesaja, Moseo, Abrahamo

Que sañosa está la niña!
Ay Dios, quien le hablaria!

En la sierra anda la niña
Su ganado á repastar;
Hermosa como las flores,
Sañosa como la mar.
Sañosa como la mar
Está la niña;
Ay Dios, quien le hablaria!

Kiel koleras la knabino!
Ho, Di’, kiu ŝin alparolos?

Sur monto promenas knabino
Kaj paŝtas sian brutaron;
Belega kiel la floroj,
Kolera kiel la maro.
Kolera kiel la maro
Montriĝas la knabino;
Ho Di’, kiu ŝin alparolos?

(kantas Geovani Dallagrana, Gerson Marchiori, Graciano Santos e Ruben Ferreira Jr.)

GV024. Kvar Anĝeloj

Ro ro ro
Nuestro Dios y Redentor,
No lloreis, que dais dolor
Á la vírgen que os parió.
Ro ro ro.

Niño hijo de dios Padre,
Padre de todalas cosas,
Cesen las lágrimas vuesas,
No llorará vuestra madre,
Pues sin dolor os parió.
Ro, ro, ro,
No le deis vos pena, no.

Ora, niño, ro ro ro.
Nuestro Dios y Redentor,
No lloreis, que dais dolor
Á la vírgen que os parió.
Ro ro ro.

Ro ro ro
Nia Dio kaj Redemptoro,
Ne ploru ĉar vi suferigos
La Virgulinon, kiu vin naskis.
Ro ro ro.

Knabo filo de patra Dio,
Patro de ĉiuj aĵoj,
Haltigu viajn larmojn,
Kontraŭe via panjo ploros,
Ŝi, kiu naskis vin sendolore.
Ro, ro, ro,
Ne suferigu ŝin, ne.

Ho, vi, knabo, ro ro ro.
Nia Dio kaj Redemptoro,
Ne ploru ĉar vi suferigos
La Virgulinon, kiu vin naskis.
Ro ro ro.

(kantas Jorge Teles)

GV025. Ĉiuj

Muy graciosa es la doncella:
Como es bella y hermosa!

Digas tú, el marinero,
Que en las naves vivías,
Si la nave ó la vela ó la estrella
Es tan bella.

Digas tú, el caballero,
Que las armas vestías,
Si el caballo ó las armas ó la guerra
Es tan bella.

Digas tú, el pastorcico,
Que el ganadico guardas,
Si el ganado ó las valles ó la sierra
Es tan bella.

Tre gracia estas la virgulino:
Kiel ŝi belas kaj plaĉas!

Diru vi, ho maristo,
Kiu vivas en la barkoj,
Ĉu la barko aŭ la velo aŭ la stelo
Tiel belas.

Diru vi, ho kavaliro,
Kiu portas la armaĵon,
Ĉu ĉevalo aŭ armaĵo aŭ milito
Tiel belas.

Diru vi, ho paŝtisteto
Kiu zorgas pri l’ brutaro,
Ĉu brutaro aŭ la valoj aŭ montaro
Tiel belas.

(kantas Jorge Teles)

GV026. Ĉiuj

Á la guerra,
Caballeros esforzados;
Pues los ángeles sagrados
Á socorro son en tierra.
Á la guerra.

Con armas resplandecientes
Vienen del cielo volando,
Dios y hombre apelidando
En socorro de las gentes,
Á la guerra,

Caballeros esmerados;
Pues los ángeles sagrados
Á socorro son en tierra
Á la guerra.

Al milito,
Ho kuraĝaj kavaliroj:
Ĉar la sankta anĝelaro
Surtere vin helpas.
Al milito.

Portante splendajn armaĵojn
El ĉielo fluge venas,
Alvokitaj Di’ kaj homoj
Por la helpo de la gentoj,
Al milito.

Ho diligentaj kavaliroj:
Ĉar la sankta anĝelaro
Surtere vin helpas.
Al milito.

(kantas Geovani Dallagrana, Gerson Marchiori e Graciano Santos)
Continue lendo “Gil Vicente 10. AkTO PRI LA SIBILO KASANDRA (1511)”

Visitas: 657

brazilaj infanaj kanzonoj 16. la eta turtino

LA ETA TURTINO (pombinha rolinha)


La eta turtino
promenas ĉe ni.
Ĝi manĝas kaj trinkas
kaj kveras al ni.
Al ni, al ni, 
al ni, kveras ĝi al ni.
Al ni, al ni, 
al ni, kveras ĝi al ni.

(Pombinha rolinha passou por aqui, comendo e bebendo e fazendo assim.
Assim, assim, assim, outra vez assim. Assim, assim, assim, outra vez assim.)

(kantas jorge teles)
Visitas: 369