ardeoj kaj vulturoj… 03

valdemaro kaj hermeso

3. La loĝantaro   

    Mi parolis pri ardeoj kaj krifoj kaj bekoj. Ardeoj flugas, tio veras. Sed krifoj kaj bekoj, ŝajnas esti literatura troigo. Nun mi ne memoras pri iu fakto kiu doloras, kiu ektimigas, kiu terurigas. Tiutempe, kelkaj faktoj devis esti teruraj, sed hodiaŭ tio absolute ne ĝenas.
Mi pensas ke ĉiuj tiuj memoraĵoj povas esti ardeoj. Je sia tempo, vere, ili devis esti tragikaj kaj fatalaj birdoj, torditaj, monstrecaj, ekzistas kelkaj similaj, ne plu ardeoj sed teruraj kreitaĵoj en preskaŭ kaŝitaj anguletoj de pentraĵoj de Hieronimus Bosch. Sed post tiom da tempo, nun, tiuj miaj memoraĵoj montriĝas mildaj kaj delikataj, blankaj ardeoj kiuj flugas en japana pentraĵo.
Kaj se mi demandas al mi, ĉu tio lasis spurojn sur la vojoj sur kiu mia ekzistado vagadas, mi respondas ke mi ne scias. Tio eblas. Tio tre eblas. La aŭreolo, kiun mi teksis por mi mem, la kiraso farita de protektanta timideco, la estontaj ektimadoj, la saŭdadoj, kiujn mi suferis… Mi ne scias. Mi ne scias. Tio eblas. Tio tre eblas.
Mi preskaŭ certas ke jes.
La venonta sceno montras min jam sidiĝanta surgrunde, inter kelkaj knaboj. Ne, ili ne estis knaboj, estis buboj aŭ etuloj. La internulejo situis en la urbo Kampodomejo, provinco Minasĝeraiso. Serĉante poste en libroj pri brazilaj municipoj, mi eltrovis la nomon: Instituto pri Profesioj kaj Agrikulturo Sankta Jozefo. Ni estis en Minaso sed la ĝenerala etoso estis el Rio-de-Ĵanejro. La plejmulton inter ni, oni akaparis en la federacia ĉefurbo: blankuloj, nigruloj, mulatoj. Tuj tuj mi malkovris ke mi estis unu el la plej junaj. Tio intense helpos min kaj faciligos al mi pri multaj aferoj, sekve, kun malprofito por la pliaĝuloj. Mi scias nek pri la aĝolimoj de nia malgranda loĝantaro nek pri la kvanto de la lernantoj. Mi opinias ke la aĝoj devus esti inter ses kaj dekkvar (ĉu poste ili ne devus esti kondukataj al aliaj lokoj?). Neniam mi sukcesus precize ekpensi ion pri kiom da infanoj, kiom da adoleskantoj… Ho, nia memoro! de kiaj malgravaĵoj ĝi dependas! Tamen, moskito sufiĉas por ke ĝi starigu imperiojn, desegnu imensajn panelojn. Do…
La etuletoj faris siajn grupetojn kaj egale la granduloj. Mi volas memori pri la plej intimaj: Valdemaro, Hermeso, Vazego, Ze da Silva, Blanka Katino, Marketo… Eble mi forgesis kelkajn… Eble, porĉiame…
Valdemaro havis helan haŭton kaj raŭkan voĉon. La haroj estis buklaj, okuloj verdaj, grizaj, bluaj, en ĉiu memoraĵo liaj okuloj ŝanĝas. Li sidiĝis surgrunde kaj desegnis profilon de sireno, li nepre desegnis profilon de sireno. Ĉe li, mi lernis kiel desegni profilojn de inaj vizaĝoj kaj tion mi faras ĝis hodiaŭ. Ĉu eble pro tio, la virinoj de Piero della Francesca tiom impresas min? La enormaj fruntoj, la ŝvelitaj okuloj, la trajtoj delikate primitivaj… Valdemaro akompanos min en ĉiuj rememoroj. Se mi diros “ni”, sen specife mencii la tutan internularon, tio signifas ke mi parolas pri li kaj kelkaj aliaj malmultaj amikoj.
Mi pensas ke li estis pli aĝa ol mi. Ĉar mi ne vidas lin en mia instruĉambro. Ĉu eble estis multaj el la sama aĝo kaj tiel ni faris grupojn en diversaj ĉambroj? Mi ne scias. Li estas ĉe mi kiam ni desegnas surgrunde, kiam ni ludas per argilo kaj kiam ni kantas.
Hermeso estis mulato, alta kaj magra. La instruistinoj instruis ke en nia Brazila Historio la unua prezidanto nomiĝis marŝalo Hermeso; kaj depost tiam, mi klopodis por imagi mian amiketon vestitan kiel marŝalon, tenante glavon aŭ ion uzatan de prezidanto. Mi neniam sukcesis, li iĝis mokinda, perdis la ekvilibron pro tiu senorda kaj malpreciza kargo, medaloj, ĉevalo, eble eĉ krono, kiom da gravaj aferoj! Li denove estis Hermeso, dolĉega mulato, magra, alta. Lia voĉo estis akuta. Liaj okuloj pensigas min pri travidebla mielo. Ŝajnas ke ni transpasis tra li, lin rigardante en la okuloj. La haŭto estis bela, brunita bronzo kaj kiam, dum la liceaj instruoj, mi studis ke egiptoj estis je bronza aŭ kupra koloro, kaj same la hindoj, mi tuj memoris pri mia distanta amiko, certe li estis egipto aŭ hindo, pro liaj malkrispaj haroj, alto kaj magreco. Mi memoras ion plie: kelka tempo antaŭ ol mi forlasis ilin, li diris ke ni ĉiuj estis tro magraj. Kaj mi rimarkis tiun amaran veron. Kaj mi memoris ke li estis forta kaj bela, la unuan fojon kiam mi lin vidis.
Ĉu Hermeso aŭ Valdemaro instruis al ni la kanzoneton kiu parolis pri Sankta Petro?

    Paĉjo vindis okulojn miajn
Por ke Sankta Petro malvindu min.
Se vi volas esti kompata,
Malvindu min, ho junulin’…

Mi ne sukcesas memori. Sed mi bone memoras ke li, tute certe, enkondukis la novaĵon pri la moviĝantaj radoj de niaj ceramikaj aŭtomobiletoj kaj mirigis nin per la invento de la radiatora krado. Pri tio, mi parolos en alia ĉapitro.
La lasta memoraĵo pri tiu malĝoja kaj magra knabo, de rigardo travidebla kiel rigardo de anĝelo, estas pri la nokto kiu okazis antaŭ mia forvojaĝo. Li estis profunde malĝoja, kapklinita kaj deprimita. Mi pensas ke li ploradis. Mi diris ke mi preferus ne foriri, ĉar mi ne volis forlasi ilin tie. Li diris ke mi ne rajtas malĝojiĝis. Mi havas patrinon, mi reiros al ŝi, estas mirinda revo. Kaj ili restos tie, ĉagrenitaj, manĝante aĉaĵojn, suferante batadojn, maldikiĝante… Li metis sian braketon ĉe la mia kaj, vidante tiujn ostetojn sub la haŭto, mia tuta korpo frostotremis kaj mi kvazaŭ sentis tranĉilon moviĝante ene de mia koro. Tre doloris vidi lin kun tiel mincaj brakoj, li tiel malforta, tiel melankolie malsana.
Mi diris ke ne plu estas vulturaj krifoj aŭ bekoj ene de mi. Sed kiu estas tiu mistero, kiu plenigas miajn okulojn per akvo kaj tremigas mian manon? Kie sin kaŝis la amikema fantomo de tiu mulata anĝeleto kiu ne plu kreskis, kiu ne akompanis min dum la tuta vivo, kiu sin plantis ene de mi kvazaŭ nemortema knabo.

daŭrigo en la venonta dimanĉo.

Visitas: 524

ardeoj kaj vulturoj… 02

garças e abutres 02

2. La vojaĝo

    Ĉirkaŭe, ĉio lumis. Ŝajne, ni estis en vitra palaco. Mi ne scias kiel ni tie alvenis ĉar mi jam sidas ene de la trajno. Geraldo estas ĉe mi. Tra la fenestro mi vidas ke, ekstere, panjo ploras. Onklino Ananizja enmetas la vizaĝon kaj demandas:
Kiu zorgos pri ili?
Aluizjo.
Kiu estas?
Tiu, tie; iu fingromontris korpulentan junulon, ja dika, hela haŭto, buklaj haroj, jarojn poste mi konstatos, ekzakte kiel la haroj de la statuoj de dio Apolono. Jarojn poste, mi ankaŭ memoros pri li, kiam mi aŭdos la vorton pufeca.
Junul’, ĉu estas vi, tiu kiu zorgos pri ili?
Jes, sinjorino.
Gardu ilin, Aluizjo, pro amo al Di’! Zorgu pri ili. Ne permesu ke iu ajn malbone traktu ilin. Kaj ŝi fingromontris min kaj Geraldon.
Panjo ploris ankoraŭ pli laŭte kaj Geraldo eksingultis. Mi ne komprenis kiel eblas plori ene de tiu belega loko, kiom da lumo!, mi ene de trajno!, mia unua vojaĝo!
Vere, por mi, la vojaĝo estis pli fascina ol io ajn. Mi vestis mian nigran pluvmanteleton, je malnova fasono, ĝi kovris la tutan korpon, senmanika, la brakoj restis liberaj interne. Mi senpacience atendadis la unuan movon de la trajno.
Nun, dum mi skribas, mi memoras ke ankau li ĉeestis. La inspektoro. Antono. Enorma mulato, haŭto iomete hela. Li havis ĉapelon. Pri tiu detalo mi memoras ĉar, dumvojaĝe, li plenigos la ĉapelon kun gojavoj kaj kuros post la ekmoviĝanta trajno. Li ĵus avertis ion, ĉiuj silentis kaj sidiĝis kaj mia onklino ripetas la peton al Aluizjo,
vi estas la respondeculo, junul’, ni fidas je vi, junul’,
panjo afliktiĝas, mi aŭdas bruegon, ĉio ektremas kaj anstataŭ la trajno antaŭeniri, estas ili, tiuj, kiuj retroiras, glitkurante: la onklino, panjo, la ceteraj, pli kaj pli rapide, ĝis totala mallumo.
Geraldo ploras. Ĉu iu alia plorus? Mi memoras pri neniu, krom mi, Geraldo, la inspektoro Antono kaj la junulo, al kiu mia onklino konfidis nin: Aluizjo. Dum la vojaĝo ni prisciis iomete pli. Li loĝis en la internulejo, kien ni iradis, sed helpis la inspektoron en tiuj iroj kaj venoj, por konduki gelernantojn. Mi ankaŭ aŭdis ion pri li, sed mi  ne scias ĉu dum la vojaĝo au poste:
Aluizjo estas edzino de Antono.
Mi ne sukcesis kompreni la subtilaĵojn de ĉi-tiu frazo. Mi bone memoras pri tio, kion mi komprenis tiutempe: ili kune dormis, ili estis geedzoj. Kaj pri tio, “kune dormi”, mi nur komprenis ke oni vere dormis kune, nur tio. Nenio pli interesis. Mi ne sciis ke oni bezonas esti virino por esti edzino de iu ajn. Tiel devas estis la afero, mi devas akcepti tiun novan veron, memori ĝin, eble mi bezonos ĝin poste.
Tuj post la komenco de la vojaĝo mi eltrovis veron, kiu plenigis min per ĝojo. Se mi rigardus tra la fenestro, mi konstatus ke la trajno moviĝis; ĉio kuras malantaŭen, sed estas la trajno kiu iras. Sed se mi, anstataŭ tra fenestro, rigardadis la plankon de la trajno, ĝi haltis kaj nur tremadis. Jen la mirinda vero: mi sciis ke ĝi moviĝas sed ĝi ŝajnis tute senmova, nur tremanta. Dum longa tempo mi forgesis min ene de tiu bela konstato, la trajno ne moviĝas, nenio moviĝas, se mi rigardadas la plankon.
Kaj jen mi en kamiono. Ni amasiĝas en ŝarĝplato. Jarojn poste, Geraldo rakontos ke ni iris de Rio-de-Ĵanejro ĝis Kruzejro, en Sanpaŭlo. De tie, per alia trajno, ĝis stacidomo, kies nomo estis Johano kaj io ajn, Johano-mineplumemoras. Nur poste, ni eniris en la kamiono ale al Kampodomejo. Pri tio, mi ne scias. Tiuj detaloj ne estas ene de mi. De la trajno de Brazila-Centralo, tiu ekspresa potenca maŝino, mi vekiĝas en la kamiono. Estas multaj homoj, ni amasiĝas unu sur la alia, mallumas, oni parolas, oni moviĝas, mi kovras min per la manteleto.
Nun ni marŝas rekte al la domo. Estas nokto kaj mi tenas la manon de Geraldo. Subite mi malkovras ke mi ne havas la mantelon. Geraldo avertas min ke nenio plu eblas, la kamiono jam foriris. Malaperis mia mantelo. Ĝi estis nigra, varma, peco el mia urbo, Manjuasuo, kiu akompanis min, konstanta memoraĵo pri la malĝoja rigardo de panjo, ŝi kudris ĝin por mi, kiam mi komencis vizitadi la lernejon.
Do, en ia momento, ni eniris en tiu domo. Ankaŭ tiu momento absolute malaperis de mia memoro. Sed, tute certe, ni eniris. Jes, ni eniris, sen ia dubo, ĉar mia koro neniam forgesis la manplenon da memoraĵoj kiuj desegniĝis ene de mi. Kelkaj el tiuj rememoroj estas helaj kaj duonviŝitaj, kvazaŭ ardeoj flugante ene de nebulo; aliaj, estas vivantaj, klaraj, kun odoro kaj volumeno, kvazaŭ flugiloj de ferocaj vulturoj, aŭ iliaj tranĉantaj krifoj, aŭ iliaj senkompataj bekoj, plensangaj…

daŭrigo en la venonta dimanĉo.

Visitas: 646

ardeoj kaj vulturoj… 01

ardeoj kaj vulturoj 01


Viro kiu vivus absolute sola, ne havus memoron; eĉ ne bezonus ĝin. (Pierre Janet)

Sinjoro Freud malpravis.
La nekonscio ne regas nin, sed, ja, la memoro.
Memoro estas speco de Imperiestrino de la Animoj. Estas ŝi, kiu decidas pri tio, kion ni porĉiame memoros kaj pri tio, kio forviŝiĝos de ene de ni, dum la restanta tempo de nia vivo. Ni povas lerni, kiel fari la memoron pli ampleksan. Ni povas, per terapio, rekuperi memoraĵojn laŭŝajne perditaj. Sed ni NE POVAS FORGESI tion, kies forgeson ne permesas la Imperiestrino de la Animoj.
Estas la terura rilato inter niaj memoraĵoj kaj tio, kion ni ne kapablas forgesi, estas tiu rilato, kiu difinas la homan estaĵon. Ni estas tiu sumo. Ĉi tie ne okazas subtraho. Forviŝaĵo signifas nur tion, kio ne apartenas al ni; tion, kio ni ne plu estas, kaj neniam plu estos.

1. Antaŭaj okazaĵoj

ardeoj kaj vulturoj 01

Resume, jen la faktoj, kiuj okazis antaŭ ol mi venis al la trajnstacio.
Ni alvenis al Rio-de-Ĵanejro, panjo, Geraldo, Amelja, mi kaj Angela. Tri tagoj ene de kamionkajuto, escepte de Geraldo, kiu vojaĝis sur la ŝarĝplato, kun servisto. La dua vojaĝtago estis datreveno de Angela, ŝi iĝis kvin jaraĝa. La dudekkvara de marto, 1949. Sekve, mi havis ses jarojn kaj preskaŭ naŭ monatojn.
Hodiaŭ, la vojaĝo pli ŝajnas mallonga serio da fotoj. Pecoj el memoraĵoj. Aŭ malgrandaj scenoj de silenta filmo, difektita, tro hela, konfuza muntado ĉar kelkaj bildoj enmiksiĝas ene de aliaj.
La scenoj en la kamiono; tagmanĝo en restoracieto; ni ĉiuj dormas sidante surtrotuare ĉirkaŭ panjo, en malluma kaj mortinta nokto, unu apogata sur la alia, dum ŝi konversacias kun virino de la urbo.
En la Avenuo Prezidanto Vargas, motociklisto haltis kaj gestis al panjo; kaj ni, maltrankvile, transpasis la larĝegan straton. En tiu momento, mi pensis ke mi neniam plu revidos lin. Kaj, se mi  bone memoras, estas la unua fojo kiam mi tion pensis: se mi vidas aŭ sentas ion, mi konkludas ke tio neniam plu ripetiĝos.
Post la motociklisto, jen, ni jam estas en la apartamento de onklino. Telefono! La aŭtomobiletoj sub ni! Strato Washington Luis, 1, apartamento 801, telefonnumero 32-8366. Ĉu tio veras? De la fenestro, Geraldo ĵetis groŝon, ni malsupreniris kaj serĉis ĝin, vane. Mi ne scias kiom da tagoj ni tie restis.
Ĉar en la posta memorata sceno, mi rigardadas la altan pordegon de la Nacia Internulejo por Neplenaĝuloj. Iu knabo diras al mi ke tute neeblas fuĝi tra tiu pordego. Kial iu volas fuĝi?, mi pensas. Ni ĉiuj vestas bluan uniformon, la pastro instruas kanzonon, kies vortojn mi forgesis:

    Ni volas Dion, ni, maldankaj… Mokas pri fid’ la malsaĝuloj… Pri nia fid’, Maria, la plendon, nun, aŭdu vi…

Kion signifas plendo?, mi pensas. La muziko eniras en mi kaj sufokas mian animon, la komocio dolorigas min kaj la pastro fandiĝas kaj malaperas.
Certe, Geraldo estis proksime, ĉar kelkfoje li aperas, kvazaŭ magie. Lia ĉeesto komfortigas min, mi scias ke baldaŭ baldaŭ li estos dekdu jaraĝa!
Jen mi meze de kelkaj knaboj, unu el ili metas la rigidan montran fingron ĉe la vizaĝo de aliulo kaj alvokas:
Hej, bubo!
Kaj la alia, sin turnante, batas la vizaĝon sur la fingron. Ĉiuj ridas. Mi pensas ke ankaŭ mi ridis. Mi faras la samon al najbaro:
Hej, knabo!
Sed la vorto knabo ŝajnas al mi fremda kaj senefika. Knabo, tie, ne estis knabo sed bubo. Aŭ etulo. Bubo, etulo, la vortoj dancadis ene de mi.
Mi ne scias kiom da tagoj mi restis en tiu konstruaĵo. Ĉu eble ni dormis tie? Certe, jes, ĉar mi memoras pri vizitantoj, mi memoras pri pomoj kaj pri la malĝoja rigardo de panjo. Kaj, se iu demandus al mi tion, kion signifas la vorto vidvino…
…tiutempe mi konis malĝojegan infanan kanzonon:

Mi vidas ŝtonegon tre altan,
Neniu atingas ĝin.
Sur ĝi sidiĝas vidvino,
Kun granda angor’ en la sin’, en la sin’, en la sin’.

…kaj, se iu demandus al mi tion, kion signifas la vorto vidvino…
…mi dirus, ke vidvino estas tio, kio estas panjo.
Tamen, panjo ne estis vidvino. Nur ke ŝi forlasis la alkoholaman edzon kaj kondukis la idaron ale al la granda urbo.
Subite, la pordego, la pastro, la emociiga kanto, la bubaro, la vizitantoj, ĉio malaperas. Jen mi en la trajno.
Jen mi en la trajno!
Jes, mi finfine alvenis al la stacidomo. Jarojn poste, iu diros al mi ke la tago estis la sankta vendredo.

daŭrigo en la venonta dimanĉo.

Visitas: 502