RAKONTU ALIAN ANJO 02. LA SANDALO

a sandália

desegnis ricardo garanhani.


  Noto:  En la komenco de la jaroj 70 mi legis la Dekameronon de Boccaccio. La kvara novelo de la sepa tago memorigis min pri unu el la rakontetoj de mia avino. Mi trovis variantojn rilate lokon kaj detalojn sed la esenco estis la sama. Mi pripensis la aliajn rakontojn de mia analfabeta avino. Mi faris bilancon pri ĉiuj. Kaj konkludis ke kelkajn el tiuj rakontoj mi neniam trovis en libroj. Kaj mi skribis ilin, por ne forgesi. La rezulto estas la verketo Rakontu alian, anjo. La dua rakonto, La Sandalo, estas tiu simila al la novelo de Dekamerono. 

  Foje estis virino tre bela. Ŝia edzo estis riĉa bienulo kaj ili posedis multajn sklavojn. Tio okazis kiam en Brazilo ankoraŭ estis nigraj sklavoj.
Iam, aperis kolportisto plena je novaĵoj kaj la virino aĉetis hartukon. Enirinte en dormoĉambro ŝi malfaldis la tukon por ĉirkaŭi la hararon kaj rubena ringo falis surplanken. Ŝi lokis la ringon ie kaj kiam li revenis, kelkajn tagojn poste, ŝi diris ke la ringo kaŝiĝis ene de la tuko. Li prenis la ringon kaj rigardis ŝin laŭ tiel speciala maniero ke ŝi tute tremeris.
Unu monaton poste li revenis kaj ŝi aĉetis juvelujon. Li diris ke li volas paki ĝin, ŝi ne volis, sed li tiel insistis ke ŝi konsentis. Ŝi iris al sia dormoĉambro kaj tuj poste sklavino venis kun la pako. La virino estis ege aflikta.
Ĉu ne veras ke la senhontulo metis en la juvelujo mesaĝeton? “Mi volas renkonti la sinjorinon en kaŝita loko.”
Kiam la kolportisto revenis ŝi ne lin ricevis, avertante per iu ke ŝi nenion bezonas. Sed dum la vespermanĝo la bienulo diris al ŝi ke li dungis la kolportiston en la bieno por servi kiel lignaĵisto. Ŝi iĝis plentima sed nenion diris.

Continue lendo “RAKONTU ALIAN ANJO 02. LA SANDALO”

Visitas: 293

brazilaj infanaj kanzonoj 01.tangolomango

 

TANGOLOMANGO 

Tangolomango estas afrikdevena vorto por malsano pro sorĉajo, malicokulo; malsaniĝi je tangolomango estas eŭfemismo kiu signifas morti.

Naŭ fratinoj loĝis en domo

Unu foriris por trovo de fok’

Malsaniĝis je tangolomango

Kaj restis nur ok.

Ok fratinoj loĝis en domo

Unu foriris por trovo de cep’

Malsaniĝis je tangolomango

Kaj restis nur sep.

Sep fratinoj loĝis en domo

Unu foriris por trovo de kres’

Malsaniĝis je tangolomango

Kaj restis nur ses.

Ses fratinoj loĝis en domo

Unu foriris por trovo de vin’

Malsaniĝis je tangolomango

Kaj restis nur kvin.

Kvin fratinoj loĝis en domo

Unu foriris por trovo de mar’

Malsaniĝis je tangolomango

Kaj restis nur kvar.

Kvar fratinoj loĝis en domo

Unu foriris por trovo de sci’

Malsaniĝis je tangolomango

Kaj restis nur tri.

Tri fratinoj loĝis en domo

Unu foriris por trovo de tru’

Malsaniĝis je tangolomango

Kaj restis nur du.

Du fratinoj loĝis en domo

Unu foriris por trovo de lun’

Malsaniĝis je tangolomango

Kaj restis nur unu.

El naŭ fratinoj restis nur unu

Kaj ŝi iris por trovo nenia

Malsaniĝis je tangolomango,

Jen fin’ familia.

 

 

Visitas: 225

RAKONTU ALIAN ANJO 01. – FRAŬLINO MARINJO, MI VIN MANĜ’MANĜ’!

fraulino marinho

(desegnis Ricardo Garanhani)

    Foje, estis maljuna fraŭlino nomata Marinjo. Ŝi estis fraŭlino ĉar ŝi rifuzis ĉiujn prezentiĝintajn svatiĝantojn. Kiam ŝi decidis edziniĝi, ili ne plu volis ŝin, ĉar ŝi jam maljunuliĝis.

     Tiam, maljunaj fraŭlinoj loĝis ĉe siaj gepatroj. Ili brodis kaj kudris. Ili helpis je la hejmlaboroj. Sed tiu preciza Fraŭlino Marinjo ne havis patron. Nek patrinon. Nek fraton. Onklon aŭ onklinon ŝi ne havis. Eĉ ŝia baptopatro jam mortis kaj pri baptopatrino ŝi memoris absolute nenion. Pro tio loĝis ŝi tute sola kaj ŝia nura akompananto estis hundineto tre ruza.

     Fraŭlino Marinjo estis tre timema. Je la alveno de la nokto, ŝi fermis la pordon per stango kaj estingis la kandelon. Ŝi loĝis en malproksima domo. Je la alveno de la mateno, ŝi ne plu timis.

     Iuvespere, oni frapis je la pordo, tok-tok.

     Fraŭlino Marinjo kuntiriĝis pro timo.

     Oni frapis denove, tok-tok.

     Ŝi ne respondis, muteta kiel nur ŝi mem.

     Oni frapis laste, tok-tok. Kaj vira voĉo kriis de ekstere: Continue lendo “RAKONTU ALIAN ANJO 01. – FRAŬLINO MARINJO, MI VIN MANĜ’MANĜ’!”

Visitas: 483