LA FLAVA PEGO
Ĉapitroj 21, 22 kaj 23
21 – La surmara promenado
La “Kolibro sur l’ Ondoj” ankris proksime al la palaca kajo kaj la Vicgrafo sendis mesaĝon al princo Kodadad, ke Neĝulino, sinjorino Benta, onklino Nastasja kaj la geknaboj atendas lian viziton. Kodadad prepariĝis kaj iris.
La renkontiĝo estis tre agrabla. Je certa punkto Peĉjo diris al li:
– Ĉu vi memoras, Princo, kiam vi vizitis nian bieneton kaj ni iris al la kamparo, serĉe de aventuroj kun Aladino kaj la mirinda lampo? Mi neniam forgesis tiun tagon. Koncerne Aladinon, kie li estas?
– Li estas ĉi tie, ja. Ni ĉiuj el “Mil kaj unu noktoj” jam translokiĝis.
Kaj li montris la arab-stilajn palacojn malproksime.
– Rigardu, tie estas la loĝejo de Ŝeherazad, la rakontistino. Kaj maldekstre, la kaverno de Ali Baba kaj la kvardek ŝtelistoj. La palaco de Aladino estas dekstre, malantaŭ la monteto.
Peĉjo tre deziris renkonti Aladinon por novaj eksperimentoj kun la lampo.
Kiam la Princo estis prezentata al Neĝulino, li montris neniun signon de tuja amo. Kaj la samo okazis al Neĝulino: ŝia koro ne forte batis pro la Princo. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 09”
