Lobato en Esperanto – 10

LA MINOTAŬRO

Ĉapitroj 23 kaj 24 (lasta)

 

23 – La Panatenajoj

         La unua afero, kiun faris Peĉjo, kiam li alvenis al “Kolibro sur l’Ondoj”, estis kuri al la provizejo serĉe de sardinskatolo. Li volis varii la manĝaĵon ĉar li lacis pri olivoj kaj figoj, pro la kvanton, kiun li manĝis dum la “penetrado” en la malproksimaj tempoj de Helado. Kaj dum li malfermis la ladskatolon, li demandadis al Vostuleto.

         – Kiel fartas la du, avinjo kaj Nazulino? Ĉu ili ankoraŭ estas en la domo de Periklo?

         – Jes. Kaj ili jam venis ĉi tien en kompanio de tre bela sinjorino kaj tri aliaj viroj. Sinjorino Benta montris al ili la tutan ŝipon, inkluzive la kuirejo, kie okazis granda movado de pufmaizo kaj frititaj terpomoj.

         – Kaj avinjo nenion diris pri mi? Ĉu ne lasis al mi mesaĝon?

         – Ne. Ŝi babiladis kun la grekoj kaj montris pinglojn, bobenojn, la kudromaŝinon kaj la kompason.

         Peĉjo faris sardinsandviĉon kaj iris por manĝi ĝin sur la ferdeko, kun la okuloj sur la maro. La trankvilo de la haveno estis stranga.

         – Kio okazis al la homoj de Pireo? Tre dezerta… Continue lendo “Lobato en Esperanto – 10”

Visitas: 1245

Lobato en Esperanto – 10

LA MINOTAŬRO

Ĉapitroj 21 kaj 22

 

21 – En la labirinto de Kreto

         Ili vekiĝis en la insulo Kreto, kaj tuj trovis la labirinton. Ĝi estis grandega palaco, kun mil koridoroj aranĝataj tiamaniere, ke tiuj, kiuj eniris, neniam sukcesis eliri – kaj fine estis vorataj de la monstro. La Minotaŭro manĝis nur homan viandon. Antaŭ la labirinto, la tri “peguletoj” haltis por pripensi.

         – Tiu, kiu eniras, ne sukcesas eliri kaj finiĝas en la kropo de la monstro – diris Peĉjo. – Ni konas manieron por eniri kaj eliri: sufiĉas malvolvi fadenon. Ho, se mi kunportintus bobenon…

         – Nu, mi kunportis tri! – kriis Emilja triumfe. – Kaj grandegaj… Malfermu la kofreton, Vicgrafo.

         La kofreto estis mallevata kaj malfermata. Emilja prenis la bobenojn kaj donis unu al Peĉjo, alian al la Vicgrafo kaj konservis la trian. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 10”

Visitas: 445

Lobato en Esperanto – 10

LA MINOTAŬRO

Ĉapitroj 19 kaj 20

 

19 – La grekoj vizitas la jaĥton

         La vizito al la jaĥto estis plena je sukceso. La unua surprizo de la gloroplenaj grekoj estis la Markizo de Vostuleto.

         – Ho… – murmuris Aspasia, kiam tiu stranga rolulo salutis ŝin. – Ĉu ne estas porketo?

         – Jes kaj ne, sinjorino, – respondis Sinjorino Benta. – La vivo, kiun ni vivas en la Bieneto de la Flava Pego estas ekster la normaleco. Ĉio estas malsama. Tion, kion faras miaj genepoj, la aventuroj en kiuj ili eniras, nenimaniere rilatiĝas al la ordinara vivo de la homoj. Kaj iliaj kunuloj en la aventuroj estas Emilja, ĉifona pupo, kiu fariĝis homo, la Vicgrafo de Maizospikulo, kiu estas scienca spiko, Dolĉaĵ’, kiu estas rinocero kun komplezemaj inklinoj, kaj la Konsilanto, kiu estas parolanta azeno.

         Ĉiuj rigardis unu la alian. Sinjorino Benta kelkfoje paroladis kiel kaduka maljunulino, kun tia manko de senco, ke la grekoj ridetis.

         Tamen, malgraŭ tio, kion ŝi diradis, ili sin vidis antaŭ tio, kion ŝi faris, kiel ekzemple ŝia veno el la estonteco sur tiu ŝipo komandata de porketo. Pro tio, ĉiuj estis devigataj silenti. Neeble kompreni tiun misteron, nek distingi ĉu ĝi estas veraĵo aŭ fabelo. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 10”

Visitas: 349