LA MINOTAŬRO
Ĉapitroj 05 kaj 06
05 – Diskutoj en Ateno
Dum okazis la interparolado de Sinjorino Benta kun la du Grekoj, la geknaboj ekzamenis la statuojn, la meblojn, la pentraĵojn sur la muroj.
– Kompatinduloj! – ekkriis Nazulino. – Ili sentas kapturnon. Ili komprenas nenion, kion diras avinjo.
– Nu, mi komprenas ĉion en ĉi domo, kaj mi eĉ suspektas, ke tie estas la loko por manĝi – flustris Emilja, dum ŝi montris alian ĉambron. – Ĉu ni spionu?
Ili kaŝrigardis tra la pordo. Manĝoĉambro, jes. Sklavino metis sur la tablon la tagmanĝon de Periklo – panon, fromaĝon, mielon, vinon, vinberojn kaj figojn – el tiuj tre maturajn, kiuj plenigas la buŝon per salivo.
Nazulino kaj Peĉjo lekis la lipojn. La servistino ridetis kaj alproksimiĝis kun tri figoj en la mano, unu por ĉiu.
– Kiu en la mondo kredos – diris Nazulino, – ke ni jam manĝis figojn ĉe la domo de Periklo? Kaj bongusta ĝi estas! Vera melaso… Continue lendo “Lobato en Esperanto – 10”
