Lobato en Esperanto – 08

La naftoputo de la Vicgrafo

 Ĉapitroj 13 kaj 14

 

13 – Grandaj ŝanĝoj en la vilaĝo

         Post la eltrovo de petrolo, la vesperaj konversacioj en la bieneto de sinjorino Benta temis ekskluzive al oleo. Kiu parolis estis ĉiam la Vicgrafo, saĝa kiel li estas. La tagon post la bano de la ĵurnalisto, lia disertacio estis pri manieron rafini nafton.

         – Ĉi tie en la bieneto, kiam ni instalos nian rafinejon, ni povos produkti pli-malpli da benzino, depende de la interesoj de la Sinjorinobenteca Kompanio.

         – Nu, ni komencu tion senprokraste – kriis Emilja. – Sinjoro Kalamazoo diris al Dolĉaĵ’, ke ĉiuj studoj kaj planoj por nia rafinejo jam estas pretaj. Krome… Continue lendo “Lobato en Esperanto – 08”

Visitas: 283

Lobato en Esperanto – 08

La naftoputo de la Vicgrafo

 Ĉapitroj 11 kaj 12

 

11 – Finfine petrolo!

Post 700 metroj da borado la geknaboj rimarkis, ke sinjoro Kalamazoo kaj la kemiisto-geologiisto tre atentis pri la materialoj kiuj venadis el la fundo de la puto. Ili kolektadis tiujn cilindrojn de roko akiritajn per la rotacia borado. En aparta remizo maldekstre de la turo, tiuj pecoj estis metitaj unu sur la alian kaj formadis altajn staplojn, kun kartoj indikante la profundojn el kiuj ili venis. Tiamaniere, la subgrundo en tiu loko estis perfekte konata.

Peĉjo profitis ĉi informojn por desegni la Geologian Projekcion de la Lando de Avinjo, laŭ la laboro de sinjoro Ĉampignon. Li markis sur la papero, per horizontalaj linioj, la tavolojn kaj indikis la dikecon de ĉiu el ili kaj la materialon el kiu ili estis kunmetitaj. Tiu Geologia Projekcio estis najlata sur la muro de la manĝoĉambro, en malsamaj pecoj, kaj okupis la tutan muron. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 08”

Visitas: 295

Lobato en Esperanto – 08

La naftoputo de la Vicgrafo

 Ĉapitroj 09 kaj 10

 

9 – La puto ekas

      Je la tagiĝo de la sekva tago, la hejmisto ekbruligis la vaporkaldronon por ke la laboroj pri la borado de Karamingao numero 1 komencu je la 8-a matene. Tion, sinjoro Kalamazoo ordonis. Estis granda evento, kiun Peĉjo decidis festi per eksplodigo da petardoj venintaj el la vendejo de Elija la Turko. Bedaŭrinde la petardoj, kiel ĉio alia en tiu vendejo, estis falsaj, kaj nur unu aŭ du el ili eksplodis, kaj tre mallforte.

         Ili invitis sinjorino Benta kaj la nigrulino por ĉeesti je la inaŭguro.

         – Ho, Madono! – ekkriis onklino Nastasja, kiam ŝi vidis la turon de proksime. – Kiom da feraĵoj! Sinjoro Peĉjo ŝanĝis la “vizaĝon” de la bieneto, sinjo. Oni nenion rekonas. Ŝajnas eksterlanda urbo, kun tiuj domoj por la laboristoj kaj la “vileo” de  tiu sinjoro. Kaj kio pri la vizaĝoj de la viroj? Unu pli stranga ol la alia. Tiu tie, ruĝa kiel ŝinko. Kaj tiuj malproksime, kun ege flavaj haroj. Ho, Dio!… Continue lendo “Lobato en Esperanto – 08”

Visitas: 333