Lobato en Esperanto – 08

La naftoputo de la Vicgrafo

 Ĉapitroj 07 kaj 08

  

7 – Post tagmanĝo

         Post la manĝo, la infanoj kuris al la kampo. Tie estis la Vicgrafo pensema pri la daŭrigo de la geologia studado.

         – Do, ni daŭrigu nian studadon.

         Peĉjo reagis. Li tuj rimarkis, ke ili pasigos almenaŭ unu jaron ĉe teoriaj studoj antaŭ ol komenci la puton – kaj ĉar nur la puto interesis lin, li invitis Nazulinon kaj Emiljan al alia striko.

         – Jes – li diris – se ni sekvas la Vicgrafon ni pasigos la tutan vivon ene de tiuj nefineblaj studoj kaj neniam ni trovos petrolon. Nia Vicgrafo estas tro libreca. Ni devas deklari strikon. Ĉu vi akceptas?

         – Jes – konsentis ambaŭ, ankaŭ lacaj pri teoria scienco.

         Peĉjo turnis sin al la saĝulo kaj diris:

         – Fermu la libron, Vicgrafo. Ni decidis komenci la puton nun, nunece nun. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 08”

Visitas: 855

Lobato en Esperanto – 08

La Naftoputo de la Vicgrafo

Ĉapitroj 05 kaj 06

 

5 – Ankoraŭ la petrolo

         – Kie ni estis hieraŭ? –  demandis la granda geologiisto en la sekva instruo.

         – Vi parolis pri la morto de la putoj, – Peĉjo memoris.

         – Jes. Ĉio finiĝas en la mondo. La nafto-putoj, kiom ajn ili produktas, en ia momento komencas morti. Ili donas malpli, malpli, kaj fine ili devas esti forgesataj. La petrolo, kiu restas, ne valoras la laboron de pumpado. Sed la fakto pri tio, ke la putoj sekiĝas, ne signifas, ke la oleo-kampo formortas. Ĉi fakto ne signifas, ke ne plu ekzistas petrolo.

         – Kaj kiom multe produktas puto averaĝe? – volis scii Peĉjo.

         – Tio multe varias. Kelkaj komencas produkti nur litrojn ĉiutage. Aliaj donas milojn da tunoj. En 1934 la rusoj malfermiĝis proksime al Bakuo, puton kiu produktis pli ol 20.000 tunoj ĉiutage! Sed tre riĉaj putoj estas esceptoj. Tiuj, kiuj komenciĝas per 15 ĉiutagaj bareloj, jam meritas 10 poentojn, kaj putoj kun 100 bareloj estas bonegaj. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 08”

Visitas: 568

Lobato en Esperanto – 08

La naftoputo de la Vicgrafo

 Ĉapitroj 03 kaj 04

  

3 – Kiel formiĝas la petrolo

         En la tria nokto, la Vicgrafo komencis sen la kutima klasika tuseto.         Emilja plendis:

         – Vi forgesis purigi la gorĝon, Vicgrafo.

         Por plaĉi ŝin, la granda geologiisto devis ŝajnigi ke li purigas la gorĝon – sed kiel puno li komencis la istruon per ĉi tiu demando:

         – Fraŭlino Emilja, klarigu al ni, kio estas hidrokarbonido.

         La ĝenulino ne ĝenis sin kaj respondis:

         – Estas etaj miksaĵoj de io nomata hidrogeno kaj io alia nomata karbono. La buletoj de unu kuniĝas al la buletoj de alia kaj formas metanon, butanon, propanom, kaj aliajn. Ili estas gasoj aŭ likvaĵoj kiuj facile vaporiĝas, kaj ĉiuj estas brulemaj.

         – Tio ĝustas. Sed la etaj buletoj havas sciencan nomon: la atomoj. Kaj kie estas ĉi tiuj hidrokarbonidoj, Peĉjo?

         – En maraj sedimentoj, precipe proksime al marbordoj, en landoj, kiuj iam estis maroj, aŭ ene de kontinentoj, en landoj kiuj ankaŭ estis maroj. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 08”

Visitas: 633