La Ŝaltilo de la Grandeco
Ĉapitroj 15 kaj 16
15 – La Kolonelo Teodoriko
Post horo da marŝado sur vojo sen iu ajn pasanto, la Vicgrafo vidis la bienon de kolonelo Teodoriko. Bovoj kaj azenoj vagadis sentime sur la kampoj. Neniu timigis ilin.
– Mi volas pasigi kelkajn minutojn en tiu domo, Vicgrafo! – kriis Emilja de sia fenestreto.
La Vicgrafo, kiu distriĝeme pensadis, nenion aŭdis. Emilja uzis la “sonorilon”. Ŝi forte tiris la ŝnureton kaj la doloro de la barbo vekis la giganton.
– Kio okazas tie supre? – li demandis.
Emilja ripetis la ordonon, viziti la grandegan blankan domon. Malgraŭ tio, ke la Vicgrafo esti transformita en la plej grandan giganton en la mondo, li, pro kutimo, obeis Emiljan same kiel antaŭe. Kaj ŝi nun fariĝis lia vera cerbo, la posedantino de lia volo. Ŝajnis nekredeble, ke tiu homa pediketo, ene de la cilindra ĉapelo, kondukis lin tien, kien ŝi volis iri.
Kiam ili eniris en la korto, ili aŭdis malĝojan muĝon de malsata bovino. La Vicgrafo iris al la stalo. La laktobovino de la kolonelo, fratino de la Senkorna Bovino de sinjorino Benta, estis arestata en bovinejo, sen herbo en la trogo. Apude, ĝia eta bovido ploradis pro malsato. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 12”
