La Ŝaltilo de la Grandeco
Ĉapitroj 3 kaj 4
3 – Pro la senvosta kokido
Vojaĝoj per superpulvoro estis tujtujaj. Sufiĉas fermi kaj malfermi la okulojn. Emilja fermis la okulojn sur la alumetskatolo kaj malfermis ilin ĉe la pordego de la bieneto.
Kia kolosa pordego, ho, Dio! Ducentoble pli alta ol ŝi. Malproksime ŝi vidis grandegan beston, kiu paŝtiĝis: la senkornan bovinon. Kaj pli malproksime, kolosan dormantan monton: la rinoceron Dolĉaĵo. Kie la domo? Ho, la domo, ĉe la fino de la vasta korto, havis la saman altecon por ŝi kiel la Monto Sukerpano en Rio-de-Ĵanejro, por antikva homo. La tegmento ŝajnis atingi la nubojn.
Kiel transiri piede la cent metrojn de la korto? Cent metroj en la pasinteco signifis malmulte al la “granda” Emilja, sed nun, ho, ili postulis 33.353 paŝojn, ĉar ŝia paŝo estis malgrandigita al 3 milimetroj.
Ŝi pensadis pri tio, kiam aĉa monstro aperis en la korto: la senvosta kokido.
– Teruraĵo! – ŝi murmuris. Tiu kokido, kiu estis nur simpla ido kiel ĉiuj idoj en la mondo, kiun ni alvokadis per “Ĉi! Ĉi!, aŭ peladis per “For!”, sin transformis en veran birdon Roĥo.
Emilja kalkulis, ke la kokido devis esti ĉirkaŭ dudekoble pli alta ol ŝi, tio estas la grandeco de struto de 70 metroj por viro kiel kolonelo Teodoriko. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 12”
