Lobato en Esperanto – 11

Peter Pan

Ĉapitro 6

 

6 – La reveno (lasta)

La sekvan tagon, kiam venis la tempo ekbruligi la lanternegon, la Vicgrafo aperis tute sinmontrema kaj diris:

– Mi eltrovis! Mi eltrovis la ŝteliston de la ombro de onklino Nastasja. Mi vetas, ke ŝi estas sen ombro hodiaŭ.

– Kiu estas? Kiu estas? – ĉiuj demandis.

La Vicgrafo rigardis Emiljan, kiu premadis siajn lipojn kaj fikse rigardadis. Li volis diri, ke estas ŝi, sed li ne kuraĝis. Fine, kiel sinjorino Benta insistis, li ne trovis rimedon.

– La ombroŝtelistino estas fraŭlino Emilja! – kuraĝe deklaris la Vicgrafo.

Okazis ĝenerala miro. Ĉiuj turnis sin al la pupo, kiu superece ridetis kaj respondis per demando.

– Sinjorino Benta, – ŝi diris, – klarigu al la Vicgrafo tion, kio estas ŝteli. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 11”

Visitas: 1358

Lobato en Esperanto – 11

PETER PAN

 Ĉapitro 5

 

5 – La ŝipo de la piratoj

         La postan tagon onklino Nastasja aperis kun la lipoj pendantaj, ĉar ŝia ombro malaperis. Ŝi metis sin inter la lanternego kaj la muro kaj diris al sinjorino Benta:

         – Rigardu, sinjo… Restas nur peceto…

         – Kaj kio pri la Vicgrafo?

         – La Vicgrafo promesas kapti la ombran ŝteliston kiel li faris al la falsa Holivuda Kato, sed li ankoraŭ “studas”, kiel li diras.

         Emilja, kiu sekrete observadis la lastajn agojn de la Vicgrafo, tordis la nazon.

         – En la kazo de la falsa kato, li eltrovis ĉion, ĉar mi helpis lin. Se mi ne deŝirintus la fadenon de la lipharoj de la ŝtelista kato, li nenion eltrovus! Ĉiuj detektivoj estas stultaj…

         – Trompema li estas, – diris onklino Nastasja. – Sed lia kapeto pensas tiel ĝuste, ke li igas nin ĵaluzaj. Ni atendu, ĉar li eltrovos la ŝteliston. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 11”

Visitas: 406

Lobato en Esperanto – 11

PETER PAN

 Ĉapitro 4

 

4 – La subtera loĝejo

         La sekvan tagon, tuj kiam onklino Nastacja ekbruligis la lanternegon en la manĝoĉambro, la kazo de la ombro denove aperis. La nigrulino metis sin inter la lumo kaj la muro kaj ĉiuj povis vidi, ke ŝia ombro malpliiĝis je alia bona kvanto.

         – Rigardu, sinjo, – ŝi diris, kun la lipoj pendantaj. – Mi nun havas stumpon de ombro. Je tia maniero, mi finos sen ombro kaj tio fariĝos ega malhonoro…

         Sinjorino Benta surmetis la okulvitrojn kaj vidis, ke tio estas vero.

         – Ĉu la Vicgrafo ankoraŭ nenion eltrovis?

         – Mi estas survoje, – respondis la eta ŝerloko. – Mi jam zorge ekzamenis la tranĉaĵon kaj rimarkis, ke ĝi estas farita per tondilo. Num mi ekzamenas ĉiujn tondilojn en la domo. Kompare, mi ekscios, per kiu el ili la “muso” tondadas ĉi ombron – kaj poste…

         – Kaj poste, kio? – demandis Emilja kun mieno de sanktulino.

         – Poste, ni vidos tion, kio okazos.

         Emilja paŭtis kaj kraĉis kun malestimo. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 11”

Visitas: 345