Rakontoj de onklino Nastasja
Ĉapitroj 1, 2 kaj 3
1 – Rakontoj de onklino Nastasja
Peĉjo, sur la verando, legadis gazeton. Subite li haltis, kaj diris al Emilja, kiu estis proksime:
– Iru por demandi al avinjo tion, kion signifas folkloro.
– Ĉu mi iru por demandi? Formordu al vi la langon. Mi faras komplezon al iu nur se oni treege ĝentile petas .
Peĉjo, kiu estis tro pigra por leviĝi, cedis al la postulo de la eks-pupo.
– Beleta Emilja de mia koro, – li diris, – ĉu vi faru al mi la mirindan favoron iri kaj demandi al avino tion, kion signifas la vorto folkloro, ĉu jes, ĉarmulino?
Emilja iris kaj revenis kun la respondo.
– Sinjorino Benta diris, ke “folk” signifas popolon; kaj “loro” venas el “lore” kaj signifas transdonon. Folkloro estas io, kion la homoj konas perbuŝe, de unu persono al alia, de gepatroj al infano – la rakontoj, fabloj, anekdotoj, superstiĉoj, sensencaĵoj, popola saĝeco… Kial vi demandas tion, Peĉjo? Continue lendo “Lobato en Esperanto – 13”
