Gil Vicente 02. AKTO PRI LA KASTILIA PASTORALO (1502)

Resumo:

Paŝtistoj gardas sian brutaron. Kiam ili dormas, aperas Anĝelo al unu el ili kaj anoncas la naskiĝon de la Redemptoron. Unu paŝtisto klarigas al la kamaradoj la profeciojn pri la naskiĝo de la bebo. Ili iras al la kripo, prezentas la donacojn kaj kantante foriras.

GV002. Gil

Menga Gil me quita el sueño,
Que no duermo.
   Menga Gil forprenas mian dormemon,
Kaj mi ne dormas.

(kantas Geovani Dallagrana)

GV003. Anĝelo

Ha pastor! Que es nacido el Redentor.       Ha paŝtisto! Naskiĝis la Redemptoro.

(kantas Jaqueson Magrani)

GV004. Ĉiuj

Aburremos la majada,
Y todos con devocion
Vamos ver aquel garzon.
Veremos aquel niñito
De agora recien nacido.
Asmo que es le prometido
Nuestro Mexias bendito.
Cantemos a voz en grito.
Con hemencia y devocion,
Veremos aquel garzon.
Ni forlasu la brutaron
kaj ni ĉiuj, devotece,
iru nun ĝis la knabeto.
Jes, ni vidos la bebeton
kiu ĵus naskiĝis.
Estas li pan’ promesita,
Nia benata Mesio.
Kaj ni laŭte kantu
fervore kaj devote,
ja, ni vidos la knabeton.

(kantas Geovani Dallagrana, Gerson Marchiori e Graciano Santos)

GV005. Ĉiuj

Norabuena quedes, Menga,
Á la fe que Dios mantenga.
Zagala santa bendita,
Graciosa y morenita,
Nuestro ganado visita,
Que ningun mal no le venga.
Norabuena quedes, Menga,
Á la fe que Dios mantenga.
Fartu vi bone, Menga
Je mia fid’, Dio vin helpu.
Sankta benata junulino,
Gracia kaj bruneta,
vizitas nian brutaron,
Malbonaĵo ne atingu vin.
Fartu vi bone, Menga
Je mia fid’, Dio vin helpu.

(kantas João Batista Carneiro)

GV006. Ĉiuj

Laus Deo.     Dio estu laŭdata.

(kantas Kátia Santos)

Komentario:

Jen la vera unua teatraĵo de Gil Vicente, kun siaj difinitaj roluloj kaj malgranda intrigo. Estas la soleca kaj revema paŝtisto, kiu konas profeciojn kaj latinajn citaĵojn. Estas alia paŝtisto kiu ŝatas la vilaĝajn festojn. Ankaŭ ĉi tiu teatraĵo estas en la hispana. Ni perceptas nun kutimon de la verkisto: enmiksaĵo de latinaj vortoj, kelkaj modifitaj, aŭ pro la rimoj, aŭ pro la ritmo. Jen ekzemplo:

“Porque este es el cordero
qui tollis peccata mundo (mundi),
el nuestro Adan segundo,
y remedio del primero.”

(Ĉar ĉi tiu estas la ŝafido
kiu elaĉetas la mondan pekadon,
nia sekunda Adamo,
kuracilo por la unua.)

En ĉi teatraĵo Gil Vicente enkondukas fragmentojn de kanzonoj tiam konataj; kelkajn el ili oni trovas kompletajn en famaj kanzonaroj.
Tre interesa estas la komika momento, kiam Silvestre parolas pri la parencaro de sia ĵusa edzino: ĉiuj havas ridigajn familinomojn, preskaŭ mokadon, kaj pri la ricevita dotaĵo.

Visitas: 363