Resumo:
Enamiĝinta Kleriko ordonas al la Servisto ke li iru al Blanka Denize por paroli pri lia pasio. La Servisto ne volas ĉar, laŭ li, ŝi ĉiam mokas kaj forpelas lin. Finfine li tion faras, kaj kunportas leteron. La junulino ĝenas lin kaj ŝiras la leteron, eĉ sen legado. La Kleriko malsaniĝas. Post tio venas virino kaj kvar kuracistoj. Ĉiu prezentas sian preskribon, kiu, nenimaniere estas sciencaj. La virino preskribas ke li ŝvitu sub fekaĵo de maljuna porko. La lasta kuracisto laboras laŭ la Astrologio kaj diras: La luno estis en Fiŝoj, tio okazis merkrede, Merkuro estis je la unua horo… mi ne vidas kialon por vera febro. Finfine venas la Pastro, por la sanktoleado. Kiam li aŭdas pri la daŭro de la pasio, du jarojn, li ekkrias: En amoroj, du jaroj kaj aliaj pli dek korespondas al du. Mi en fajro ardas dum dekkvin jaroj! Mi metos la manon sur vin kaj vi ŝajnigos ke vi saniĝis. Kaj la Pastro envenigas kantistojn por la fino de la teatraĵo. Ili kantas muzikan “salaton”, nome, miksaĵo de diversaj kanzonoj kun teksto tute sensenca (Estis majo, tago antaŭa al Kristnasko… Noktomezo kun luno, ĝuste kiam aperas la suno… Estas la florplena Pasko, je la monato de Sankta Johano…).
GV028. Kvar kantistoj
En el mes era de Maio, Véspora de Navidad, Quando canta la cigarra, Quem ora soubesse Onde amor nacesse, Que o semeasse. Media noche con lunar Al tiempo que el sol salia, Recordé, que no dormia Con cuidado de cantar. Ervas do amor, ervas, Era la Pascoa florida Padre, pois sois meu amigo, |
La monato estis majo Tago antaŭa al Kristnasko, Kiam la cikado kantas, Tiu, kiu scias Kie naskiĝas la Amo, Tiu, semu ĝin. Noktomezo kun luno, Ĝuste kiam aperas la suno, Mi memoris ke mi ne dormis, Pro la zorgo kanti. Herboj de Amo, herboj, Estis la florplena Pasko, Pastro, ĉar vi estas mia amiko, |
(kantas Jorge Teles)
Komentario:
Altvalora fonto de informoj pri medicino de kvincent jaroj antaŭe, ĉar la kuracistoj estas konataj homoj ĉe la iberiaj kortegoj. La temo de amo (aŭ deziro) inter maljunulo kaj junulino ofte aperas en Gil Vicente. Kaj jen li denove plena je freŝeco kaj amuzo, sin montrante ironia kaj granda kreinto de homaj specimenoj.
Ĉi teatraĵo estas dulingva: la Servisto, la Virino kaj la kvara Kuracisto estas portugalaj, la aliaj estas hispanaj. Gil Vicente montras interesan lingvan kuriozaĵon en la paroladoj de la kvar kuracistoj: ĉiu havas sian lingvan ridindan manion, ripetegi frazon aŭ vorton: “Ĉu vi komprenas?”, “Ĉu vi aŭdas?”, “Ĉu vi rimarkas?”, “Ĉu jes?”.
Rilate tiun Frato Johano de la kanzono, laŭ la komentariisto kaj organizinto de la tuta verkaro de Gil Vicente eldonita de la Librejo Sá da Costa Editora, profesoro Marques Braga, tio estas aludo al rolulo de diversaj romancoj (longaj mezepokaj kanzonoj de Iberio, kiuj ĝenerale rakontas tragedion). Ho, profesoro, ni alfrontu la veron… La tekstoj de la variantoj de la romanco parolas pri iu Frato Johano kiu renkontiĝadis brunulinon, por amori. La edzo ekscias kaj ŝin murdas. Se la aludo estus vera, Gil Vicente ne estus dirinta: “Pastro, ĉar vi estas mia amiko… kiam vi parolos al mi, estu kvieta via mano, Frato Johano… Mi ne diros kiu estas la junulino, mi ne dirus kiu jes, nek kiu ne…” . Tre probable estas ke, iu Frato Johano tre diboĉa seksatencis kontraŭ iu damo de la kortego kaj la okazaĵo sin transformis en temon de klaĉoj kaj poste motivo de mokado en la kanzono.