Resumo:
Klerika nekromanciisto sin prezentas kaj parolas pri siaj spertoj en nigra magio. Li elvokas la demonojn. kaj ordonas ke du el ili kunportu la trojan princinon Polikseno, filinon de Priamo kaj Hekabe. Ŝi venas, salutas la korteganaron kaj laŭdas ĉiujn. La kleriko sugestas ke ŝi parolu pri la kortegana amo. Ŝi diras: “pro kia kaŭzo viro devas esti amata? Estu li militisto!” Venas Pentezileo, la reĝino de la amazonoj. Ŝi instigas la portugaloj al milito. Ankaŭ Aĥilo prelegas favore al milito. Fine eniras Hanibalo, Hektoro kaj Scipiono. Hanibalo instigas la nobelojn. Ĉiuj prelegoj ripetas du temojn: la milito estas sankta, ĉar estas kontraŭ la maŭroj; nobelaro kaj Eklezio devas donaci juvelojn kaj monon por ĝin subteni. Dum la prelego de Hanibalo venas kantistoj kaj dancistoj kaj tiele finiĝas la teatraĵon.
GV033. Hanibalo (parolo) kaj Ĉiuj (kanto)
Ó Senhores cidadãos Fidalgos e Regedores, Escutae os atambores Com ouvidos de christãos. E a gente popular Avante, não refusar. Ponde a vida e a fazenda, Porque para tal contenda Ninguem deve recear. “Ta la la la lão, ta la la la lão.” Avante! avante! Senhores! “Ta la la la lão, ta la la la lão.” Guerra, guerra, todo estado! “Ta la la la lão, ta la la la lão.” Sua Alteza determina “Ta la la la lão, ta la la la lão.” Este Rei tão excellente, “Ta la la la lão, ta la la la lão.” |
Ho, Sinjoroj civitanoj, Nobeloj kaj urbokontrolistoj, Aŭdu vi la tamburaron Per oreloj de kristanoj. Kaj la homoj el popolo Antaŭen, nenion rifuzu. Prezentu vivon kaj posedaĵojn Ĉar por ĉi tiu disputo Neniu rajtas timi. “Ta la la la lão, ta la la la lão.” Antaŭen! antaŭen! Sinjoroj! “Ta la la la lão, ta la la la lão.” Milit’, milit’, la tuta regno! “Ta la la la lão, ta la la la lão.” Lia moŝto determinas, “Ta la la la lão, ta la la la lão.” Ĉi reĝo tre ekscelenta “Ta la la la lão, ta la la la lão.” |
(paroloj kaj kanto: Jorge Teles)
Komentario:
Oni rajtas aserti ke ĉi teatraĵo estas la nura verko de Gil Vicente kiu nekaŝe prezentas politikan propagandon. Tiam ekveturis al Azamoro en Maroko milita portugala ekspedicio, kies kapitano estis la duko de Braganso kaj Gimaraenso. La plejmultoj inter tiuj kiuj iris ne plu revenis kaj ne ĉiam oni sukcesis garantii la venkon. La teatraĵo instigas la nobelaron, menciante la gloron por la portugalaj konkeraĵoj kaj tion oni bezonas subteni kaj, kompreneble, havis sian koston, ne nur per mono sed ankaŭ per vivoj.