Resumo:
Virina alegorio pri la Monto de la Stelo venas kun sia stulta servisto. Ŝi alvokas kelkajn gepaŝtistojn por viziti la Reĝinon kiu ĵus naskis dum la ĉeesto de la kortego en la urbo Koimbro. La reĝino estas Katarina, edzino de Reĝo Johano, la Tria, kaj la bebo estas la infantino Maria. La amindumoj inter la gepaŝtistoj estas plena je konfuzado. Venas Ermito por peti almozon. Unu el la paŝtistoj sugestas ke li indiku al ĉiu paŝtisto la ĝustan amindumantinon. Li montras paperetojn kun la nomojn de junuloj kaj junulinoj kaj ankaŭ kelkaj vortoj pri la individuaj sortoj. La paroj fariĝas. La Ermito prezentas nun kelkajn kondiĉojn por ermitejo en kiu li ŝatus vivi, neniel sankta. “… larĝa ĉelo, en dezerto kun multege da vino kaj pano… la fonto tre proksime kaj malproksime la kontemplado… ke la filino de la Juĝisto ĉiutage ordigus al li la liton… kaj dum mia preĝado ŝi forgesus la ŝafaron kaj brakumus min kaj mordus min sur la oreloj!” La paŝtisto Gonçalo reagas: “Proksime de ni, Pastro, estas verda kaj floranta vepraro, kun grandaj dornoj… vi tie kuŝiĝu senvesta… ĉar la vivo, kiun vi deziras ne estas donata de la vera Dio!” La Alegorio de la Monto diras al ĉiuj ke ili devas iri ĝis tie, kie estas la Reĝino. Kaj ŝi prezentas la specialajn varojn de la regiono, kiujn ili kunportos donace. Venas du Burleskuloj, ĉiuj kantas kanzonon kaj dancas.
GV103. Gonçalo
Volaba la pega y vaise: Quem me la tomasse. Andaba la pega |
La pigo flugas kaj foriras: Ho, se mi kaptus ĝin. La pigo aperas |
(kantas Gerson Marchiori)
GV104. Felipa
A mi seguem dous açores, Hum delles morirá d’amores. Dous açores qu’eu havia |
Du akcipitroj sekvas min, Unu el ili mortos pro amo. Du akcipitrojn mi havis, |
(kantas Kátia Santos)
GV105. Katarina Meigengra
A serra es alta, O amor he grande, Se nos ouvirane. |
La monto estas alta, Kaj granda estas la amo, Ho, se vi aŭdus min. |
(kantas Carmen Ziege)
GV106. Fernando
Com que olhos me olhaste, Que tão bem vos pareci? Tão asinha m’olvidaste, Quem te disse mal de mi? |
Per kiaj okuloj vi min rigardis, Ke mi aspektis bona al vi? Tre rapide vi min forgesis, Kiu diris al vi malbonaĵon pri mi? |
(kantas Jorge Teles)
GV107. Madanela
Quando aqui chove e neva, Que fará na serra. Na serra de Coimbra |
Se ĉi tie pluvas kaj neĝas, Kio ne okazus do en la monto? En la monto de Koimbro |
(kantas Kátia Santos)
GV108. Rodrigo
Vayámonos ambos, amor, vayamos, Vayamonos ambos. Felipa e Rodrigo passavão o rio, Amor, vayámonos. |
Ni iru ambaŭ, amatino, ni iru, Ni iru ambaŭ. Felipa kaj Rodrigo vagas tra la rivero, Ni iru, amatino. |
(kantas Rubem Ferreira Jr)
GV109. Lopo
E se ponerei la mano em vós Garrido amor. Hum amigo que eu havia Hum amigo que eu amava, Mançanas d’ouro m’envia, |
Ho, se mi tuŝus vin per mia mano, Bela amato. Amiko de mi havata Amiko de mi amata Orumitajn pomojn li sendas, |
(kantas Kátia Santos)
GV110. Lopo
Ja não quer minha senhora Que lhe falle em apartado; Oh que mal tão alongado! Minha Senhora me disse Minha senhora me disse Agora por meu peccado |
Mia sinjorino ne plu volas Ke mi alparolu ŝin en privata loko; Ho, kia longa penado. Mia sinjorino diris al mi Mia sinjorino diris al mi Sed nun, je mia peko, |
(kantas Graciano Santos)
GV111. Ĉiuj
Não me firais, madre, Que eu direi a verdade. Madre, hum escudeiro Fallou-me d’amores, |
Ne vundu min, panjo, Mi diros la veron. Panjo, la eskviro Parolis al mi pri amo: |
(kantas Carmen Ziege)
Komentario:
Tre delikata pastoralo de Gil Vicente. Tamen ĝi estas malsimila al la pastoraloj, kiuj estos verkataj post la dua duono de la deksesa jarcento, ĉar ĉi tie la paŝtistoj ne estas idealigitaj, ne estas greka modelo por difini la karakterizojn pri fiziko kaj konduto. Kontraŭe, ia realismo nedelikata eniĝas en ĉiujn parolojn de la gejunuloj. Ekzemple: “Meigengra havas la jupon nekudrita kaj ŝi ne kudros ĝin. Ho, kiom da pedikovoj mi vidis sur ŝi, kaj ŝi eĉ ne kombas sin”. “Gonçalo ĝenis min kiel la anuso de mia koko!” Kelkaj dialogoj inter la enamiĝintoj memoras pri similaj scenoj de Somermeznokta Sonĝo. Probable, la plej granda ĉarmaĵo de ĉi verko estas la kvanto da popolaj kanzonoj, ĉi tie, preskaŭ ĉiuj kun la kompletaj tekstoj.
La Ermito havas iom artefaritan celon, kiu ne bone konvinkas, escepte de la komika momento kiam li parolas pri la privilegioj de la dezirata ermitejo. Li jam venas kun la paperetoj sur kiuj estas la versetoj kiuj determinos la parojn.
Tamen la komedio (ĉi tie nomata kiel tragikomedio, ĉar tiam en Portugalio ĉi nomo signifis la teatraĵojn kiuj celebradas gravajn okazaĵojn), certe plenumis sian celon, nome, plibeligi la festaron kiu okazis post la naskiĝo de la filino de la reĝo. La tuta etoso estas gaja kaj la kanzonoj estas ĉarmaj.