Gil Vicente 40. AKTO PRI LA KANAANA VIRINO (1534)

Resumo:
Tri paŝtistinoj venas, ili reprezentas la tri leĝojn: la leĝo de la naturo, la leĝo de la Sankta Skribo kaj la leĝo de la graco. Silvestra, la leĝo de la naturo, bredas la idolanojn; Hebrea, la leĝo de la Sankta Skribo, bredas la judojn; Veredina, la leĝo de la graco, estas paŝtistino de la kristanoj. Ĉi lasta anoncas ke la Mesio jam naskiĝis kaj predikas inter la popolo. Poste, Satano plendas ĉar li ne sukcesis tenti Kriston. Baal-Zebub informas ke li turmentas la filinon de la Kanaana Virino. Ĉiuj eliras kaj venas Kristo kun ses apostoloj. Tiuj petas al Kristo por instrui ilin, kiel preĝi. Kristo instruas la Patroniam, etendante la tekston per klarigojn. La Kanaana virino venas kaj petas ke li sanigu sian filinon, kiu estas demonposedata. Ŝi priskribas la suferadon de la knabino: “Ŝi havas siajn brakojn torditaj, furiozajn okulojn, nekombitajn harojn, duondormantajn membrojn. Ŝi krias, ŝi bruas, kaj helpo estas ĉe vi.” Kristo diras ke li venis por savi la judojn: “Mia Patro faris min paŝtisto de la brutaro de Sia volo, de la ŝafojn de Jakobo, kiuj devenas de Abrahamo.” La apostoloj propetas. Sekvas la biblia rakonto de la repliko de la virino pri la hundoj kiuj manĝas la falintajn panerojn de la bankedo. Ŝia fido ŝin savis. La filino estas kuracata. La demonoj turmentas sin.
 
 GV133. Silvestra
Serra que tal gado tem,
Não na subirá ninguem.
Não na subirá ninguem.
Serra que tal gado tem.
Monto kiu havas tian gregon,
Neniu supreniros al ĝi.
Neniu supreniros al ĝi.
Monto kiu havas tian gregon,
(kantas Carmen Ziege)
 
 GV134. Veredina
Serranas, não hajais guerra,
Que eu sam a flor desta serra.
Pera ser flor desta serra.
Serranas, não hajais guerra.
E vos escusae a guerra,
Que eu sam a flor desta serra.
Eu sam a flor desta serra.
Serranas não hajais guerra.
Montaninoj, ne militu kontraŭ mi,
Ĉar mi estas la floro de ĉi monto.
Ĉar mi estas la floro de ĉi monto,
Montaninoj, ne militu kontraŭ mi.
Rezignu pri milito kontraŭ mi
Ke mi estas la floro de ĉi monto.
Mi estas la floro de ĉi monto.
Montaninoj, ne militu kontraŭ mi.

(kantas Kátia Santos)

GV134: Kanaana Virino
Senhor, filho de David,
Amercea-te de mi.
Clamabat autem.
Sinjor’, Davidido,
Kompatu min.
Tamen ŝi kriadis.
(kantas Kátia Santos)
Komentario:
Gil Vicente verkis ĉi Akton por plenumi peton de abatino. Ĝi estas unu el siaj lastaj verkoj. Oni rimarkas ke la stilo estas matura, flua kaj ekvilibra, kaj bone profitas la plej dramecajn momentojn.
    Kristo aperas ĉi tie je la tria kaj lasta fojo en la verkoj de la aŭtoro. En la Akto pri la Barko de la Gloro lia ĉeesto estas muta: li nur etendas la remilojn de la barko tiel ke la pekuloj prenu ilin kaj ricevu la savon. En la Akto pri la Historio de Dio, Kristo dialogas kun la diablo kaj rezistas la tentadon, anoncante poste, ke li iras al Jerusalemo, por suferi la turmentojn. En ĉi Akto de la Kanaana Virino, estas tuta sceno de la apostoleca agado.
    Mi jam diris en la komentario pri la Akto pri la Maljunulo de la Legomĝardeno, ke dufoje Gil Vicente montris la tekston de la Patronia en siaj verkoj. En la Akto pri la Maljunulo de la Legomĝardeno, la rolulo prezentas ĉiun latinan frazon kun aldono kiu riĉigas la mesaĝon. En ĉi Akto pri la Kanaana Virino, Kristo parolas duonon de la latina preĝo kaj prezentas tekston en la portugala, kiu detalas la originalo: “… Kaj diru, kun granda amo: Via nomo estu laŭdata, en nia malgranda urbo kaj en via granda ĉielo. Kaj diru vi al via Moŝto: venu al ni Via regno, kaj ĝi estu por ni fortikaĵo… ” La rezulto estas belega poemo.
    Ni parolu pri judoj. Oni scias ke la ĉeesto de judoj en la iberia duoninsulo estis amasa de longe staranta. La kunvivado inter kristanoj, judoj kaj araboj dum longa tempo estis paca. En la komentario, kiun mi faris pri la Akto nomata Historio de Dio, mi jam prezentis la sekvencon da faktoj kiuj okazigis la fajrojn de la Inkvizicio.
    Gil Vicente ordinare prezentas judajn rolulojn en siaj teatraĵoj kaj tio okazis ĝuste ĉar li inkluzivis en siaj verkoj ĉiujn sociajn tipojn de la tiutempa Portugalio. Judo svatiĝas pri la Sibilo Kasandra kaj du judoj estas ŝiaj onkloj. En la Farso pri Inês Pereira, judo estas la svatiganto kiu enkondukas al la ĉefrolulino la eskviron kiu ludas gitaron. En la Akto pri la Barko de Infero, unu el la kondamnitoj estas judo, ne pro tio ke li estas judo, sed ĉar ĝi ne plenumis la regulojn de kristanismo. En la Akto pri Luzitanio estas trankvilega ĉeesto de juda familio, kiu devos prepari teatraĵon por festi la alvenon de la kortego al la urbo. Ni ankaŭ ne forgesu la leteron sendita de Gil Vicente al reĝo Johano, la Tria, kritikante la agojn de pastroj post la tertremo de 1531, ĉar ili predikadis indikante ke pri la kataklismo kulpas la “novaj kristanoj” – konvertiĝintaj Judoj – en Portugalio. La lasta apero de judoj en la aŭtora verkado estos en la Dialogo pri la Resurekto.
    En ĉi Akto pri la Kanaana Virino, kaj nur ĉi tie, Gil Vicente montras antaŭjuĝon. Hebrea, kiu bredas la judojn, diras: “… mia brutaro estas erarvaganta, ĉiam vi vidos ĝian vagadon, de peko al alia peko, de kaptiteco al alia kaptiteco…” Tamen, ŝi diris antaŭe: “…ĉiuj estas vulpoj kaj lupoj kaj mi diru je mia fido, estas la plej falsa popolaĉo, kiu ekzistas ene de ĉiuj brutaroj…”
Visitas: 271