LA FLAVA PEGO
Ĉapitroj 09, 10, 11 kaj 12
09 – Peter Pan kaj Ruĝa Ĉapeto
Vere estis li. Post translokiĝo al Novlando, Peter zorgis pri siaj aĵoj, kiujn li alportis el Neniamlando. La plej granda malfacilaĵo estis la lokado de la Maro de Piratoj. La maroj havas iun malperfektaĵon: tro grandaj. La plej eta estas ankoraŭ granda kompare kun tero, ĉar estas tri kvaronoj da maro kaj unu da tero sur la terglobo. Kiel do meti tutan maron tien en la bienojn de sinjorino Benta? Peter Pan serioze konfuziĝis, kun sulkoj sur la frunto.
Kiam li estis antaŭ la kastelo de Neĝulino, ŝi vidis lin kaj lin vokis. La knabo galopis supren laŭ la ŝtuparo. Ekvidinte tie la nepojn de sinjorino Benta, li ridetis.
– Kion vi faras ĉi tie? – Li demandis.
– Ni vivas ĉi tie, – respondis Peĉjo. – La bieno de avinjo estas preter la barilo, kaj Novlandon, avinjo aĉetis por definitiva instalado de la Mondo de la Fabeloj. Ĉiuj mirindaj roluloj ekmoviĝas ĉi tien – eĉ la grekoj. Antaŭ iom da tempo, ni renkontis Ĥimeron – kaj pro timo ni kuris ĉi tien…
Peter Pan, moderna knabo, nenion sciis pri la grekaj monstroj, nek interesiĝis pri ili.
– Se ĝi estas greka, mi renoncas, kiel en kartludo – li diris. Mi nur zorgas pri miaj Perditaj Knaboj kaj aĵoj de Neniamlando – sed mi kunportas la Maron de la Piratoj. Ne estas loko por ĝi ĉi tie…
– Ni trovos lokon, jes! – kriis Emilja, ravita pro la ideo havi tutan maron proksime, kun piratoj, sirenoj kaj eta plaĝo. – Vi ne bezonas la tutan maron, nur parton. Sufiĉas iom por la “Hieno de l’ Maroj” kaj la sirenoj. Tre granda maro eĉ naŭzigas la homojn, kiel tiu, kiun “Fernão” trapasis dum unu jaro.
– Kiu “Fernão”?
– “Fernão de Magalhães”, ĉu vi ne konas lin? Li estis la unua, kiu iris ĉirkaŭ la mondo.
Peter Pan, kruda en geografio, ne komprenis; sed li aprobis la ideon meti tien nur pecon de la Maro de la Piratoj. Li babiladis iomete kaj, post manĝado de kelkajn dolĉaĵojn, kiun Neĝulino alportis, adiaŭis kun laŭta kokeriko kaj iris kuniĝi al la Perditaj Knaboj ekstere. Emilja, de la balkono, demandis lin, ĉu ankaŭ kapitano Hoko venis.
– Kompreneble, jes, – Peter respondis. – Li kaj la krokodilo, kun la vekhorloĝo en la ventro – ĉio venis…
– Kia kurioza afero! – diris Nazulino. – En la Mondo de la Fabelo, neniu vere mortas. Peter jam venkis ĉi tiun Hokon kaj igis lin droni en la maro kaj esti englutita de la krokodilo – kaj post tio la Kapitano jam aperis en nia hejmo kaj nun li denove aperos ĉi tie…
– Se tio ne okazus, – klarigis Neĝulino, – ni ne estus en Mirlando. La mirindaĵo estas ĝuste en tio…
– Tio ankaŭ okazis al la lupo, kiu formanĝis la avinon de Ruĝa Ĉapeto. Ĝi mortis per hakilfrapoj, sed li ankoraŭ vivas kaj odoras je geavinoj – same kiel tiun tagon en la bieneto.
– Vi menciis Ruĝan Ĉapeton, ĉu vi jam renkontis ŝin, Neĝulino? – demandis la knabino.
– Ankoraŭ ne. Sed ŝi diris al mi, ke baldaŭ ŝi vizitos min.
Apenaŭ ŝi diris tion, kiam audiĝis “tok tok” ĉe la pordo. Estis Ruĝa Ĉapeto.
– Ruĝa Ĉapeto! – ekkriis ĉiuj kun plej granda ĝojo, post kiam la ĉarma infano eniris kun floroplena korbo enmane.
Neniam antaŭe okazis tiom da brakumoj kaj kisoj.
– Kia koincido! – ekkriis Nazulino. – Ni ĵus parolis pri vi. Ĉu vi jam finis la aranĝon de via domo?
– Ĝi estas preskaŭ en ordo, – respondis la knabino. – Ĝi estas eta. Tiu ĉi grandega kastelo de Neĝulino certe postulas multe da laboro. Kaj vi, el la bieneto, kiel vi fartas? Kaj kiel fartas la nigrulino de la kuketoj el la ĉielo?
– Pli kaj pli “kuketistino” – respondis Emilja.
– Kaj kio pri la Vicgrafo?
– Ho, la kompatindulo certe dormas la lastan dormon en la ventro de Ĥimero. Li falis el la Granda Cedro. Venis la monstro kaj “njok”, englutis lin!
Ruĝa Ĉapeto ne sciis kiu estas Ĥimero. – Ĉu iu bovino? – Ŝi demandis.
Kiam ŝi aŭdis pri la trikapa monstro, ŝi ektremis.
– Kia teruro! Mia vivo estis forkuri de la Lupo – nun mi ankaŭ devas forkuri de Ĥimero…
Neĝulino trankviligis ŝin. Kun la nanoj tie, ekzistas neniu danĝero. Ili estis “Emiljecaj” – ili sukcesas solvi ĉion.
Post vizitado al la tuta kastelo, Peĉjo, Nazulino kaj Emilja adiaŭis.
– Ni devas hasti. Ni devas kontroli tion, kio vere okazis al la Vicgrafo. Adiaŭ adiaŭ!…
Ili foriris. Ili ĉirkaŭrigardis. Ne estis spuro de Ĥimero. Tio instigis ilin atingi la Cedron, ĉiam kun la espero trovi la Vicgrafon. Sed ili ne trovis la plej etan spuron de la “saĝuleto” – ili trovis nur la heroon Belerofonon. Li sidiĝis sur la radiko de la arbo dum Pegazo paŝtadis je mallonga distanco.
– Do, heroo, ĉu nenio?
– Nenion. Nek Ĥimeron, nek la Vicgrafon.
Peĉjo faris detektivan studon pri la spuroj, kiuj estis sur la grundo. Surprizite, li rimarkis, ke la Ĥimero direktiĝis al la pordego. Ili ĉiuj iris tien. La pordego estis malfermita! Do, la monstro eniris en la bieneto de sinjorino Benta!
– Ho, ho! – ekkriis Emilja. – Se la monstro trapasis la pordegon, tiam la Vicgrafo venis kun li, ĉar li havis la ŝlosilon en la poŝo. Do Ĥimero ne manĝis lin. Mi eraris.
Ankoraŭ kelkaj paŝoj kaj ili vidis, malproksime, en la korto, la teruran monstron. Ĝi trankvile konversaciadis kun Dolĉaĵ’ kaj la Parolanta Azeno.
Tuj kiam Ĥimero vidis la heroon, ĝiaj kvar oreloj velkiĝis kaj ĝi mallevis la tri kapojn. La heroo trovis ĝin!
– Kompatinda! – diris Belerofono. – Ĝi estas kaduka. Ĝi ne plu scias, kion ĝi faras… Li direktiĝis al Ĥimero, dum la geknaboj kuris al la verando.
– Avinjo svenis! – kriegis Nazulino, ĵetante sin ĉe la senviva korpo de sinjorino Benta.
– Kaj ankaŭ onklino Nastasja! – kriis Emilja.
Kun la plej granda malespero, Nazulino kaj Peĉjo levis la kapojn de la kara avino, dum Emilja faris la samon al onklino Nastasja.
– Akvon! Akvon! Alportu akvon por veki avinjon!
Sanĉo, interne, paroladis kun Don Kiĥoto, aŭdis la krion kaj kuris kun kruĉo da akvo en la mano. Sed ankaŭ Don Kiĥoto venis kaj li ĉion fuŝis. Kiam li aperis sur la balkono, li tuj trovis Ĥimeron sur la korto kaj kriis:
– Jen li denove, la perversa Frestono, transformata en trikapan beston, defiante min! Mi akceptas la batalon. Sanĉo, Sanĉo, alportu al mi rapide mian rajdĉevalon de mil bataloj, kaj lancon kaj ŝildon!
Vane Emilja klopodis por klarigi al li, ke Ĥimero estas kaduka kaj malsovaĝa kiel Dolĉaĵ’ – kaj ke ĝia posedanto estas proksime. Don Kiĥoto pri nenio atentis; li daŭre kriegis al la varleto.
– Sanĉo, Sanĉo, rapide! Ĉevalon, ŝildon, lancon!
La varleto forkuris serĉe de Rosinanto, sed pro la konfuzo li eraris kaj selis la Konsilanton kaj lin alportis per la kondukiloj al la furioza majstro. Ĉiam kun la okuloj fiksataj al la monstro, Don Kiĥoto ne rimarkis la eraron – li saltis sur la Konsilanto. Kaj, protektata de la ŝildo, li levis la lancon kaj forkuris renkonte al la malamiko.
– Kiu estas tiu senpripensa ulo? – demandis Belerofono.
– Nu, li estas la fama Don Kiĥoto el Manĉo, ĉu vi ne konas lin? Terura heroo de cent bataloj, sed kun malstabila cerbaĵo. Li havas kutimon batali kontraŭ monstroj kaj gigantoj, kiuj ekzistas nur en lia imago. Ĉi batalo estos terura…
Nazulino sukcesis veki sinjorinon Benta, kaj Emilja faris la samon al onklino Nastasja, kiu tuj fuĝis al la kuirejo kun sinsekvaj krucosignadojn. “Ho, Dio, ho, Dio, ho, Dio!”
La kolizio inter la manĉa kavaliro kaj la kaduka Ĥimero estos neevitebla. Dolĉaĵ’, kiu nenion komprenis pri tiu stranga okazaĵo, iomete retropaŝis, tre scivolema por vidi, al kio tio kondukos. Ulo el fero, kun longa lanco en la mano, sur la kompatinda Parolanta Azeno, ekatakante la trikapan monstron. Preferinde reiri al la arbaroj de Afriko, li pensis.
Sed tio, kio okazis estis pli komika ol heroa. La Konsilanto, kun la nobelo sur si, kontraŭvole iradis rekte al Ĥimero, sed post dek paŝoj li ekhaltis. La heroo konfuziĝis. Li ne sukcesis per la lancopinto atingi la “perversan Frestonon”, kiu, por plue trompi lin, simulis tre humilan kaj malgajan vizaĝon, kvazaŭ ĝi pardonpetus. Don Kiĥoto spronis la Konsilanton sed ĝi ne moviĝis.
Nur en tiu momento li rimarkis, ke li ne rajdas la bravan Rosinanton.
– Fifama magiisto! – li ekkriis. – Vi ĵus igis min viktimo de unu alia el siaj inferaj maĥinacioj: vi transformis mian kuraĝan rajdĉevalon de mil bataloj en mizeran azenon trenanto de ĉaro…
– Tio, ne! – kriis Emilja, furioza. – Glutu vian langon. La Konsilanto ne estas azeno por treni ĉaron, nek ĉi tie, nek en la domo de via bopatrino. Sciu, ke li estas la unua azeno de la mondo, parolanta kaj saĝa. Mi ne permesas, ke vi traktu lin tiamaniere, ĉu vi aŭdas min, Ladskatolulo?
– Kio estas tio, Emilja? Pli da respekto antaŭ la gastoj, – riproĉis sinjorino Benta.
La heroo Belerofono decidis interveni. Li kuris tien kaj tre malfacile konvinkis al Don Kiĥoto, ke Ĥimero apartenas al li pro konkerrajto, ĉar li venkis ĝin antaŭ jarcentoj, en la heroaj tempoj de Grekio. Necesis multe por ke li konvinku la obstinan nobelon, sed fine li sukcesis konduki lin al la verando.
Don Kiĥoto iris kaj falis en la hamakon, elblovante la fumon de sia senpotenca kolero.
– Trankviliĝu, trankviliĝu, – diris sinjorino Benta. – En mia domo ni ĉiuj estas pacemaj. Ankaŭ mi timis Ĥimeron, sed rimarku nun, kiel trankvila mi estas…
Kaj turnante sin al Emilja: – Kuru al la kuirejo kaj diru al onklino Nastasja, ke ŝi alportu iom da varma kafo, kun kuketoj.
Kelkajn minutojn poste Don Kiĥoto kaj la heroo ĝuis la tre varman kafon de onklino Nastasja – sed nur kafon.
– Kaj kio pri la kuketoj? – plendis sinjorino Benta.
– Ho, Sinjo, sinjoro Sanĉo ĉion manĝis – kaj ankaŭ ĉion, kiu estis en la provizejo, la porkan femuraĵon, la verdan maizokaĉon, kiujn mi preparis kiel deserto… Li estas multe pli glutema ol Vostuleto, Sinjo…
Sinjorino Benta profunde suspiris.
10 – La du kripluloj
Post kiam la situacio trankviliĝis, la geknaboj memoris pri la Vicgrafo kaj rakontis al sinjorino Benta la tragedion ĉe la Granda Cedro.
– Ĝuste tio, avinjo, la kompatindulo rompiĝis interne. Ni faris la brankardon por venigi lin kiam Ĥimero aperis. Ni forkuregis kaj ni trovis la palacon de Neĝulino. Tie aperis ĉi tiu greka heroo, posedanto de Ĥimero, kiu diris al ni, ke la monstro estas malsovaĝigita kaj tre kaduka. Kaj ni revenis por serĉi la Vicgrafon – sed neniu spuro de li.
– Ĉu eble Ĥimero formanĝis lin?
– Tion pensis Emilja, – diris Nazulino, – sed mi ne, ĉar Ĥimero eniris en la korto tra la pordego, kaj la ŝlosilo estas en la poŝo de la Vicgrafo. Tio signifas, ke ĝi ne manĝis lin. Krome, Ĥimero estas karnomanĝulo kaj la Vicgrafo estas herbo – li estas manĝaĵo por herbomanĝuloj.
– Sed kie li do estas?
Kiam ŝi tion demandis, en la korto sonis konata voĉeto:
– Mi estas ĉi tie, kun Eta Polekso!
– Ĉi tie, kie? – kriis Peĉjo.
– Sur la dorso de Ĥimero. – Diris la Vicgrafo. – La monstro kunportis nin sur ĝi, sed ni ne povas deĉevaliĝi, ĉar ni estas kriplaj. Mi kun dislokata piedo, li kun rompata krureto.
– Ĉu eblas? – ekkriis Emilja. – Ĉu Eta Polekso ne estis en la nesto de la birdoj?
– Jes, – respondis la Vicgrafo. – Sed la birdoj atakis lin kun la plej granda furiozo, kaj ili batis per tiom da forto, ke li falis el la arbo. La kompatindulo falis tiamaniere ke…
– Kia terura tragedio! – ekkriis la geknaboj kaj ili kuris al la monstro.
La du eminentaj roluloj estis fakte sur la dorso de Ĥimero, alkroĉiĝante unu al la alia. Kiel malsuprenigi ilin de tie? Kvankam ili sciis, ke la monstro jam estas tre malsovaĝa, neniu el la tri kuraĝis alproksimiĝi. Emilja memoris la heroon.
– Sinjoro Fonobelero, – ŝi kriis konfuzoplena, – bonvolu veni por preni la du kriplulojn de sur via Miĥero.
La heroo iris, prenis ilin kaj kun ambaŭ sur la manplato iris al la verando.
Eta Polekso ĝemadis pro doloro. Sinjorino Benta ekzamenis lian kruron.
– Rompita, jes, kun elstara osteto. Sed li resaniĝos. Onklino Nastasja havas bonegan kuracilon por tio. Post unu aŭ du semajnoj li estos sana.
– Kaj kio se li kripliĝos?
– Peĉjo preparos al li paron da alumetaj lambastonoj, – diris sinjorino Benta kaj ordonis ke iu kunportu la malsanuleton al la nigrulino.
Post kiam onklino Nastasja riparis la Vicgrafon, ŝi ekzamenis la krureton de Eta Polekso.
11 – Belerofono rakontas sian historion
Post tio, la geknaboj ĉirkaŭis la heroon Belerofonon. Je la unua fojo ili vidis antaŭ si heroon el la heroaj tempoj de Grekio – jes, ĉar Grekio havis heroajn tempojn antaŭ ol ĝi havis tempojn egalajn al tiuj de ĉiuj aliaj landoj.
En tiuj heroaj tempoj ĉio estis mirindaĵo – dioj kaj duondioj, nimfoj kaj faŭnoj en la arbaroj, najadoj kaj tritonoj en la akvoj, silfoj en la aero. La potenca Heraklo faradis tiutempe mirindaĵojn nomatajn “La Dek du Verkoj de Heraklo”, unu pli miriga ol la alia.
Ho, Grekio estis la vera juneco de la Homa Imagkapablo. Post Grekio ĉi imago plenkreskiĝis kaj iĝis realeca – malvigla. Ĝi neniam plu havis la potencon krei mirindaĵojn vere mirindajn. Tiu heroo Belerofono, ekzemple…
– Sinjoro heroo – murmuris Emilja, plantata antaŭ li – rakontu al ni viajn aventurojn, kiuj devas esti tre belaj…
La heroo estis tiel bela, ke ĉiuj ne sukcesis depreni la okulojn de li. Eĉ onklino Nastasja, kiu, ĉiuminute rigardis lin el la provizejo.
En komparo kun la antikvaj grekoj, la hodiaŭaj homoj aspektas kiel veraj strigoj.
– Ho, miaj aventuroj! – ekkriis Belerofono. – Ilin rakontas multenombraj poetoj, inter ili la maljuna Heziodo kaj la granda Homero.
– Tiun mi konas, – diris Peĉjo. – Blindulo, kiu promenadis sur la stratoj kaj rakontadis poemojn.
– Jes, la plej granda poeto de la antikveco. Eĉ hodiaŭ liaj poemoj estas legataj, admirataj kaj studataj de homoj.
– La Iliado kaj la Odiseado! Avinjo jam rakontis al ni pri ili.
– Tamen ne sufiĉas koni ilin laŭnome, – observis la heroo, – necesas legi ilin.
– Avinjo diras, ke estas ankoraŭ frue – por ĉiu aĝo estas specifa legaĵo.
– Jes, ŝi pravas. Vere estas tro frue por ke vi komprenu Homeron, – diris la greko.
– Do, rakontu vian historion, heroo, – insistis Emilja. – Kiel vi venkis kaj estingis la fajron de Ĥimero?
Belerofono ridetis pro la demando kaj komencis.
– La rakonto estas antikva kiel la tempo, – li diris. – Ĝi okazis en Likio, regno kiu ekzistis en Malgranda Azio, regata de reĝo Iobato. Jes, en Likio… – Kaj Belerofono paŭzis, kvazaŭ kolektante malnovajn rememorojn. Li suspiris kaj daŭrigis:
– En Likio mistere aperis terura monstro, kiu komencis mortigi la loĝantaron: Ĥimero. Ĝi havis tri kapojn, unu el leono, unu el kapro, unu el serpento. Tio sufiĉis por igi ĝin jam abomena monstro; sed ĝi estis pli terura, ĉar la tri kapoj havis la kapablon forĵeti inferan fajron. Ĉi cirkonstanco igis ĝin nevenkebla, ĉar ĝi ne permesis al iu ajn bati ĝin – la langoj de flamoj rostis la atakantojn de malproksime. Kaj per tiu fajro, Ĥimero ankaŭ forbruligis arbarojn kaj vilaĝojn. Pro tia terura situacio la Reĝo Iobato, tute senkuraĝigita, nur pensis forkuri de la regiono, antaŭ ol ĝi sin transformus en dezerton.
Jen tio, kio okazadis, kiam mi alvenis. Mi estis en la apogeo de mia juneco, plena je ardo kaj avido por gloro. En tiu tempo, junaj viroj povis distingi sin nur per plenumado de heroaj agoj. Estis la periodo, en kiu ni havis en la granda Heraklo la superan modelon. Esti simila al Heraklo estis la revo de ĉiu juna greko.
– Kaj vi iris al Likio ĝuste por serĉi aventurojn, ĉu ne? – demandis Nazulino.
– Jes, tio estis la celo de mia vojaĝo. Mi forlasis hejmon por ĉirkaŭiri la mondon kaj plenumi heroaĵojn.
– Same kiel Don Kiĥoto – memorigis al li Emilja. – Li ankaŭ esploris Hispanion serĉe de aventuroj – sed li nur suferis batadon, la kompatindulo. Tro da batado…
Ĉiuj turnis la okulojn al la manĉa Kavaliro, kiu, feliĉe, dormetadis kaj ne aŭdis la malkonvenan rimarkon.
Belerofono daŭrigis:
– Tuj kiam la reĝo Iobato aŭdis pri mia alveno, li pensis pri Ĥimero. “Ĉu eble ĉi tiu junulo kapablos detrui la plagon, kiu ruinigas mian regnon?” Li alvokis min kaj klarigis la situacion.
– Kial vi ne provas ĉi gloran entreprenon? – li diris al mi finfine.
Mi akceptis la defion.
– Reĝa sinjoro, – mi respondis, – via invito parolas pri mia ambicio. Mi dediĉos mian tutan vivon al batalo kontraŭ la monstro.
Mi foriris. Mi ekdemandis ĉion, kion oni diradis pri Ĥimero: la lokoj, kiujn ĝi frekventadis, la kaverno kie ĝi loĝas, ĝiaj kutimoj kaj inklinoj. Mi baldaŭ komprenis la kompletan frenezon, kiu estus fidi nur al miaj ordinaraj armiloj, glavo kaj lanco.
– Bone estus posedi revolveron en tiuj tagoj! – ekkriis Peĉjo. – Hodiaŭ ne plu ekzistas tiaj monstroj, ĉar per kuglo ĉiu ĉasisto povas fini ilin.
La princo, kiu ne sciis tion, kio estas revolvero, ne komprenis kaj daŭrigis:
– Mi devis serĉi ĉevalon – sed tre specialan ĉevalon, kun neordinaraj kapabloj.
– Kiel Bucefalo de Aleksandro, la Granda. – Nazulino memoris.
Ankaŭ tion la princo ne komprenis, ĉar Bucefalo ne estis konata en lia tempo. Kaj li daŭrigis:
– Sed kie mi trovus tiun ĉevalon? Demandante, mi aŭdis en la urbo tradician onidiron pri flugilhava rajdĉevalo nomata Pegazo. Ĉu tio estis legendo aŭ realaĵo? Mi konsultis multajn homojn, sen ricevi sekurajn raportojn. Kelkaj diradis, ke ili vidis en la nuboj, tre altan, rajdĉevalon de blindiga blankeco; aliaj asertis, ke tio estas iluzio – ke la rajdĉevalo nenio estas se ne ardeo aŭ iu alia birdo. Certecon, neniu garantiis al mi.
Iun tagon, dum pilgrimado, kiam mi serĉadis novaĵojn pri Pegazo, mi iris al fama fontano, kies kristale klaraj akvoj fluadis inter ŝtonoj, en ekstreme bela kampo. Ĝi estis mirinda fonto. Pro ĵaluzo, la diino Artemisa mortigis per siaj sagoj la filon de bela virino, nomata Pirene. Pirene tiom ploris, ke ŝi transformiĝis en tiun fonton.
Tie mi renkontis maljunulon, kamparanan junulinon kaj knabon. Mi petis informojn al la tri. La maljunulo ridis pro mia demando; la juna kamparanino diris, ke povas esti, povas ne esti. Tamen la knabo diris kun la plej granda certeco, ke li vidis la bildon de Pegazo reflektata en la akvo de la fonto. Liaj vortoj plenigis min je espero, ĉar mi pli fidis al knabo ol al junulino aŭ maljunulo.
Peĉjo kaj Nazulino plezuriĝis, pro tio, ke knabo venkis plenkreskulojn.
– Kaj kia estis la reflektaĵo, kiun vi vidis en la akvo de la fontano? – mi demandis al la knabo.
– Ho, – li respondis, – estis bela bildo, kiu eĉ dolorigis miajn okulojn, ĉar ĝi estis tre blanka. Sed la vizio rapide malaperis. La flugilhava ĉevalo eliris el unu nubo kaj eniris en alian. Mi vidis lian bildon nur dum rapida momento.
– Ĉu vi ne rigardis supren, por vidi la flugantan ĉevalon?
– Mi ne kuraĝis…
Mi kredis je liaj vortoj kaj restis tie dum multaj tagoj, esperante vidi ankaŭ la bildon de Pegazo ĉe la fontano. Ĉiutage mi pasigis horojn kaj horojn rigardante la spegulon de la akvoj.
– Kaj vi finfine vidis ĝin! – divenis Emilja.
– Jes mi vidis. Iun tagon mi vidis – kaj mi preskaŭ blindiĝis! Ĝi estis la plej mirinda spektaklo, kiun la homa imago povas koncepti. Mi estis en ekstazo. Sed mi rimarkis tion, ke Pegazo ne pasis de unu nubo al alia. Ĝi komencis spirali malsupren…
Mi portis kun mi magian oran bridon; se mi sukcesus proksimiĝi al Pegazo kaj meti sur ĝin tiun bridon, mi tuj transformus ĝin en la plej mildan kaj obeeman rajdĉevalon en la mondo. Kaj dum ĝi malsuprenvenis por trinki el tiu fonto, mi sentis, ke tiu momento estas mia granda ŝanco. Mi kaŝis min en proksima arbusto kaj atendis.
– Kaj ĝi iris kaj “sidiĝis”! – diris Emilja, frapante la manojn.
– Jes. Li surteriĝis dudek paŝojn for de la arbusto. Ĝi alteriĝis kaj faldis siajn neĝkolorajn flugilojn. Ĝi alproksimiĝis al la fontano, kaj malŝpareme trinkis. Poste ĝi paŝtis kelkajn sovaĝajn florojn kaj kuŝiĝis surdorse.
– Tio estas ruliĝado, – klarigis Peĉjo. – La Konsilanto ĉiam faras tion.
– Jes, li estis ĝoja kiel iu ordinara ĉevalo. Mi, proksime, atendadis la oportunan momenton por la salto. Subite, zaz!, mi kuraĝiĝis kaj saltis sur lian dorson. Ho, la ekmiro de Pegazo kaj la salto, kiun li faris! Mi sentis min flugantan. Pegazo svingiĝadis kiel demono. Mi alkroĉiĝis kiel eble plej forte al punkto inter ĝiaj grandegaj flugiloj kaj bonŝance mi ne falis. Pegazo, kiu neniam estis rajdata de iu ajn, ne komprenis tion, kio okazas – tiu stranga pezo sur lia dorso – kaj ĝi skuiĝadis kaj svingiĝadis, kaj faris ĉion, kion ĝi povis por kapti min per la dentoj. Poste ĝi malsupreniris al la kampo kaj provis novajn saltojn surtere. Sed mi ne falis!
– Tio estas vera rajdanto! – kriis Peĉjo. – Se estus tiu Franĉo Belulo, laboristo de kolonelo Teodoriko, li jam falintus centfoje. La viro estas nur fanfaronado kaj brando…
Belerofono daŭrigis:
Subite Pegazo haltis momenton por pensi. Mi tuj kliniĝis super lia kolo kaj metis la bridon.
Jen! Tuj la ĉevalo transformiĝis en mildan ŝafidon.
– Nur ĉar ĝi haltis por pensi, – diris Emilja. – Penso estas danĝera!
Onklino Nastasja rakontas historion pri azeneto kiu mortis pro troa pensado.
Belerofono senkomprene rigardis la pupon kaj daŭrigis:
– Bone. Duono de mia tasko estis farita. Mi devis zorgi pri la alia duono: la batalo kontraŭ Ĥimero. Mi instigis Pegazon kaj ĝi grimpis al grandaj altaĵoj. De tie mi rigardis la mondon ĉe miaj piedoj, por gvidi min – kaj mi direktis min al la regno de Likio. Dum Pegazo malaltiĝadis, mi tuj sukcesis distingi ŝtonecan, dezertan terpecon sen verdaĵo, kaj tie estis granda amaso da rokoj. “Ĉi tie devas esti la kaverno de la monstro” – mi pensis al mi mem. Kaj mi pravis.
Mi igis Pegazon alteriĝi ĝuste antaŭ la ombroplena enirejo de la kaverno. Mi rigardis. Tie dormadis Ĥimero! Sed ĝi dormadis laŭ la maniero de trikapaj bestoj: dum du kapoj dormas, la tria gvatas.
– Kiu kapo gvatis? – demandis Peĉjo.
– La serpenta kapo. Sed tuj kiam ĝi ekvidis min, ĝi vekis la aliajn.
– Kiele? – demandis Emilja. – Per kriego aŭ kubutofrapo?
Nazeto tuŝis ŝin:
– Kie vi iam vidis kubuton en kapo de serpento, Emilja?
– En lando de trikapaj bestoj, povas ja ekzisti kubutoj, eĉ maleoloj, sur la kapo de serpento.
Sinjorino Benta filozofie ridis.
Belerofono daŭrigis:
Tuj kiam la aliaj kapoj vekiĝis, la monstro turnis sin al mi, kaj el ĝiaj tri aĉaj gorĝoj eliris flamĵeto, kiu preskaŭ rostis nin. Tamen kelkaj plumoj de la flugiloj de Pegazo duonbrulis. Ho, kia rapida ĉevalo! Kun salto ĝi estis ekster la atingo de la fajro.
– Certe de tiu monstro venis al la germanoj la ideo inventi la flamĵetilojn, kiujn ili uzas en milito, – rimarkis Peĉjo.
Pegazo metis sin ekster la atingon de la flamoj, – ripetis Belerofono, – kaj per subita flankmanovro ĝi alproksimiĝis al Ĥimero, sufiĉe por ke mi sukcesu piki ĝin per la la pinto de la glavo. Mi tion sukcesis kaj tranĉis la karotidan vejnon de la leona kapo.
Peĉjo montris tion, kiu estis la karotida vejno, kiu estas tranĉata kiam iu senkapigas iun.
– Nigra sango ŝprucis, – daŭrigis la heroo, – kaj la abomena kapo falis, pendanta ĉe la nuko de la monstro, dum Pegazo forrapidiĝis kiel fulmo. Alia vomado de fajro venis de la ceteraj kapoj, kaj denove la flugiloj de Pegazo duonbrulis. Tio okazis ĉar, malgraŭ la rapideco de ĝia retiriĝo, la flamoj estis pli fortaj ol la unuan fojon. La interna fajro, kiu ne plu povis eliri el la distranĉita kapo, aldoniĝis al la fajro de la aliaj du. La fajro do estis duoble pli perforta ol la unua.
– Devis esti nur triono pli forta, – korektis la Vicgrafo, ĉiam lerta pri matematiko.
Belerofono larĝe malfermis la okulojn, kaj estis malfermonta la buŝon por aserti, ke ĝi estas duobla, kiam Don Kiĥoto, kiu ĵus vekiĝis, intervenis:
– Pacienco, greko, la Vicgrafo pravas. Daŭrigu.
Belerofono, malgraŭ la desaponto, daŭrigis:
– Pegazo ripetis la manovron kaj mi sukcesis tranĉi la vejnon de la dua kapo – la kapran kapon. Kaj fine mi tranĉis la lastan – la serpentan.
– Kompreneble, la lasta estis tiu de la serpento – observis don Kiĥoto, kiu komencis moki la grekon.
– Ne tio! – protestis Emilja. – En tiu ĥaoso, li povus maltrafi la baton kaj fortranĉi la kapon de Pegazo.
La heroo dankis ŝin pro la respondo kaj finis la rakonton:
– Mia tasko estis plenumita. Mi detruis la teruran monstron de la regno de Likio.
– Brave! – kriis Emilja, frapante la manojn. – Mi volas nur ke vi klarigu al mi, kiel la monstro estas ĉi tie pli viva ol iam ajn.
Belerofono klarigis:
– Nur, mi tute ne intencis ĝin detrui – nur senutiligi ĝin. Do mi deĉevaliĝis kaj kudris la tranĉitajn karotidojn, ĉi tion post kiam mi malfermis ĝian kropon kaj eltiris el interne la glandon de la perverseco. Ĥimero resaniĝis post la tranĉoj, kaj fariĝis milda kiel vi vidas.
– Avinjo diras, ke en la glandoj troviĝas ĉiuj sekretoj de nia korpo – memorigis Peĉjo. – Ĉiu glando servas al unu afero; kontrolas ion. Ekzistas, ekzemple, tia tiroida glando, kiu kontrolas la kreskadon. Se ĝi funkcias tro forte, giganto aperas; kontraŭe, aperas nano.
– Ĉu la grekoj de tiu epoko jam sciis tion? – Nazulino dubis.
Sinjorino Benta respondis:
– La grekoj, mia filino, sciis per intuicio ĉiujn aferojn, kiujn modernuloj konas per eksperimento; tio estas, ili sciis sen certeco – ili divenis. Ili estis la divenantoj de la mondo. Niaj modernaj certecoj baziĝas sur eksperimento. La certecoj de la grekoj baziĝis sur intuicio, tio estas sur iaspeca divenado. Ekzistas neniu moderna teorio kiu ne estas skizita en la verko de antikva greka saĝulo.
– Vi pravegas, mia sinjorino, – konfirmis Belerofono, mirigita pro la saĝo de la maljunulino. – Mi malfermis la kropon de Ĥimero kaj vidis la glandon tie. Mi tranĉis ĝin sen bone scii tion, kion ĝi faras. Sed io flustris al mi, ke tio estas la sidejo de la perverseco de la monstro. Kaj estis.
– Kaj kian premion vi ricevis de tiu Iobato? – demandis Emilja.
Belerofono estis malfermonta la buŝon por respondi, kiam tumulto en la korto malpermesis ke li parolu. Aŭdiĝis kokeriko.
– Peter Pan! – ekkriis la geknaboj kun la plej granda ekscito – kaj forkuris.
12 – La maro invadas la kastelon de Neĝulino
– Kio okazis, Peter? – demandis Peĉjo, pro lia timigita vizaĝo.
Peter Pan eĉ ne sukcesis paroli pri la kurado ĝis la bieneto. Necesis dek enspiroj antaŭ ol respondi.
– Katastrofo, Peĉjo, – li diris fine. – Imagu, ke mi aranĝis la Piratan Maron en Novlando (nur pecon), kiam monteto kolapsis kaj la akvo atingis la kastelon de Neĝulino, inundante ĉion. Nur la plej alta turo restis for. Neĝulino kaj la sep nanoj estas en la turo kaj tremas pro timo, ke la akvo plialtiĝos kaj dronigos ilin.
La novaĵo kaŭzis profundan konsternon. Emilja kuris serĉe de binoklo por kontroli tion, kio restis el la bela kastelo.
– Bonŝance la akvo ĉesis leviĝi, – ŝi diris post la ekzamenado. – Sed la “dronintoj” ne scias tion kaj ankoraŭ estas en la plej granda malespero, ili tordas la manojn kaj ploras. Se ni sukcesus averti ilin, ke la akvo ĉesis leviĝi…
Kiel averti ilin? Kanuo, ne estis tie. La nura ŝipo en la regiono estis “Hieno de l’ Maroj” de kapitano Hoko.
– Ne estas alia solvo! – proponis Peĉjo. – Ni devas peti helpon al la “Hieno de l’ Maroj”.
– Sonas simple, – Peter Pan oponis, – sed vi forgesas, ke Kapitano Hoko estas nia malamiko, kaj pro nenio li pruntedonos boaton al ni. Se ni petus ke li ataku kaj detruu la turon, li irus tien – sed por savi iun, neniam li helpus. Tiu diablo estas la plej malbona el la homoj.
Ĉiuj dum momento pripensadis. Emilja subite batis la manon sur sia frunto.
– Estas maniero: allogi Kapitanon Hoko ĉi tien kaj enŝlosi lin en la provizejo. Tiam ni vestos Sanĉon kiel pirato, kaj Sanĉo iros tien, kaj trompos la ŝipanaron, kaj ordonos al ili iri kun la ŝipo por savi la dronintojn.
Ĉar neniu pensis pri io pli bona, la ideo de Emilja estis aprobata.
– Unue, tamen, – Peter Pan observis, – ni devas trovi manieron averti Neĝulinon, ke la akvo ĉesis leviĝi, kontraŭe ŝi mortos pro timo. Ĉu ĉi tie ne estas kurierkolombo, aŭ io, kiu flugas?
– Ni havas la dismakulitan kokon, – murmuris Peĉjo.
Emilja denove frapetis sian frunton:
– Jen Pegazo! Pegazo! Pegazo!…
Tiu ideo venis kiel sunradio en la mallumo. Belerofono kuris al la paŝtejo por doni la ordonon al la mirinda rajdĉevalo, kiu en la sama momento leviĝis kiel grandega blanka ardeo.
– Kiel bela! – ekkriis Nazulino, kaj ĉiuj egale ekstazis antaŭ la mirinda flugado – ĉiuj krom Belerofono, kiu jam estis alkutimiĝinta al tio.
Pegazo iris kaj donis la mesaĝon. Ho, la trankviliga suspiro de Neĝulino! La ĝojo, kiam ŝi eksciis, ke en la bieneto de sinjorino Benta oni preparas ŝipon por savi ŝin, kaj la nanojn, kaj ĉiujn iliajn trezorojn!
Tamen unu el la nanoj ne konsentis.
– Pardonu min, Neĝulino, li diris, – ŝajnas al mi ke plej bone estas, ke vi tuj iru al la bieneto sur ĉi fluganta ĉevalo. Ni atendos la ŝipon.
La aliaj nanoj tuj konsentis. Neĝulino rezistis; ŝi ne volis dissiĝi de ili; sed fine ŝi cedis. Ŝi sidiĝis sur Pegazo kaj ĝi forflugis. Kiam la flugilhava ĉevalo reaperis en la korto kaj la infanoj vidis la adoratan princinon sur ĝi, aŭdiĝis kriego.
-Vivu!…
Neĝulino saltis, ankoraŭ kapturniĝinta pro la aervojaĝado, kaj kuris sur la genuojn de sinjorino Benta.
– Ho, kia teruro, “avinjo”! Kiam la akvoj komencis invadi niajn landojn kaj unu el la nanoj, en la plej granda aflikto, venis por averti min… Miaj kruroj ŝanceliĝis, kiam mi vidis la kompatindulon alproksimiĝi, la okuloj larĝe malfermitaj, kriante: “La maro venas kaj englutas la tutan teron!” Li estis la unua, kiu vidis la fenomenon. Li avertis min kaj avertis la aliajn. Ĉiuj tuj komencis porti niajn sakojn da diamantoj de la keloj ĝis la supro de la turo. Kaj ni tie restis, timigitaj ĝismorte, ĝis aperis sur la ĉielo blanka figuro. Ĝi venadis, venadis… Estis Pegazo. Uf! Kia malpeziĝo. Kiu havis la benatan ideon sendi al mi la flugilhavan ĉevalon?
– Estis mi! – kriis Emilja, tute feliĉa.
Sed sinjorino Benta kontraŭis.
– Ne, Neĝulino, via vera savanto estis Peter Pan. Se li ne aperus ĉi tie kun notico pri la inundo, neniu memorus pri la flugilhava ĉevalo.
– Sed mi estis tiu, kiu memoris pri Pegazo por kunporti la mesaĝon, – insistis Emilja. Peĉjo pensis nur pri la dismakulita koko.
– Granda fanfaronado! – ekkriis Peĉjo. – Ni devis pensi pri Pegazo, ĉar li estis la nura fluganto ĉi tie. Ĉiuj pensus pri li, eĉ Ĥimero. Se vi kriis ĝian nomon antaŭ ni, tio simple estas ĉar vi estas la Ĉefa Konfuzantino, kiel diras la Vicgrafo.
– Senprobleme! – ekkriis sinjorino Benta. – Ni povas dividi la “benatan ideon” inter Peter Pan kaj Emilja.
Peter Pan, kiu estis fieroplena, rezignis pri sia parto.
– Dankegon. Mi donacas mian duonon al la markizino, ĉar ŝi faras tian tumulton por etaj gloroj. Ŝi povas konservi ĝin en ŝia muzeeto, kune kun la sesfingra piedo de kokido…
Emilja ne ŝatis la ŝercadon.
Finita la disputo, ili komencis diskuti kiel aresti kapitanon Hoko en la provizejo. Ĉiuj prezentis projekton, sed, pro unu aŭ alia kialo, neniu akceptis. Ili estis en tiu debato kiam onklino Nastasja eniris kun la kafo.
– Ho, Sinjo! Nun vi havas novan nepinon? – ŝi diris, kiam ŝi vidis Neĝulinon sur la genuoj de sinjorino Benta.
Tiam ŝi eksciis pri la diskutado. La bona nigrulino elkore ridis.
– Tre facile, Sinjo! Nu, sufiĉas, ke Peĉjo invitu la tiel nomatan Hokon por kafo kun kuketoj. Mi ĵuras, ke li venos rapida kiel vento.
Ĉiuj miris pri la simpleco de la ideo, kiu aperis kiel ovo de Kolumbo. Ĉu eble li akceptos? Neniu malakceptas kafon kun kuketo. Ĉu eble li akceptos?…
– Mi aprobas la ideon, – diris Peĉjo, – kaj ni povas sendi la inviton pere de la Vicgrafo. Kie estas la Vicgrafo? Vicgrafo!
VICGRAFO! VICGRAFO!