Lobato en Esperanto – 06

Fabloj

Fabloj 22, 23, 24, 25, 26, 27 kaj 28

 Tradukis Jorge Teles

 

22 – La Morto kaj la arbohakisto

         Maljunulo, vere maljuna, vivadis de kolektado de brullignon en la arbaro. La faskoj tamen, tago post tago, iĝadis pli kaj pli pezaj. Li stumbladis, preskaŭ faladis, kaj iun tagon li vere falis. Li perdis la paciencon kaj amare lamentis:

         – Morto preferindas! Al kio utilas la vivo, se mi eĉ ne sukcesas kunporti ĉi mizeran faskon da lignaj pecoj? Venu, ho Morto, venu por liberigi min je la pezo de ĉi tiu senutila vivo.

         Li klopodis por levi la faskon. Li ne sukcesis kaj, sentante sin senkuraĝigita, je la dua fojo li alvokis la Maldikulon.

         – Kial vi daŭras tiel longe, Morto? Venu, mi jam petis, venu kaj liberigu min je la ŝarĝo de la vivo. Vi ĉirkaŭiras la tutan mondon, vi prenas infanojn kaj forgesas pri mi, kiu alvokas vin…

         Kaj jen la Morto aperis al li – malbelega, kun hida kranio, la interfrapiĝantaj ostoj kaj la falĉilo en la mano.

         Vidante la Morton de proksime, la viro ektremis pro timo, kaj eĉ plie, kiam la Maldikulo parolis al li, sonigante la ostojn de la mentono:

         – Vi al-vo-kis Min; tie ĉi mi es-tas!

         La maljunulo tremis, ŝvitis… Kaj li sufiĉe havis spritopretecon por tion diris:

         – Mi alvokis vin, jes, sed por helpi min meti ĉi faskon kun lignopecoj sur mian dorson…

                                                                       *****

            – Mi ne ŝatas ĉi fablon – diris la knabino – ĉar en ĝi tre malbela Morto aperas. Mi ne volus, ke oni pentru la morton tiele, kun la falĉilo sur la ŝultro, kun kranio anstataŭ vizaĝo kaj tiu littuko, kiu envolvas la skeleton…

            – Vi pravas, mia filino. Ĉi bildo de la Morto venas de la mezepoko, la plej tragika kaj plej malĝoja epoko de la Historio. Morto ne estas tia. Ĝi estas bonaĵo. Kuracilo… La Granda Medicino. Kiam iu malsanulo suferas en la plej granda angoro, la Morto venas kiel fino de la doloro.

            – Morto, kiun mi ŝatas – diris Peĉjo – estas tiu de la usonanoj…

            Neniu komprenis. Li klarigis.

            – Ĉu vi memoras tiun filmon, kiun ni vidis, ”Prunteprenitaj Horoj”? (*) La Morto estis sinjoro Vivlimo, tre eleganta kaj afabla viro, sed kun serena vizaĝo. Li eniris en la ĝardenon kaj, per tre agrabla gesto, invitis la kriplan maljunulon akompani lin. La maljunulo ne volis. Sinjoro Vivlimo ne ĉagreniĝis. Li restis proksime. Pli malfrue, la maljunulo decidis morti kaj tiam sinjoro Vivlimo alproksimiĝis, ĉiam tre ĝentile, etendis la manon. Kaj la maljunulo ekstaris de sia rulseĝo, vigla kvazaŭ li estus juna viro, kaj foriris per la mano de sinjoro Vivlimo… Kiel bele! Mi tiom ŝatis ĝin, ke mi perdis la timon pri morto. Se ĝi estas tia, venu por konduki min. Mi foriros manenmane kun sinjoro Vivlimo same kiel tiu maljunulo – feliĉe, ridetante kaj ĝuante la belecon de la pejzaĝoj de la alia mondo…

(*) aludo al la filmo “On borrowed time”, de 1939, de la reĝisoro Harold S. Bucquet.

 

23 – Utilaĵo kaj belaĵo

         Cervo haltis ĉe rivero kaj rigardis sin en la spegulo de la akvoj. Kaj ĝi pripensis:

         – Malbone farita estas mia korpo! La kapo estas bela, kun ĉi bela kornaro, enviata de ĉiuj bestoj. Sed la kruroj… Tro maldikaj, tro longaj. Naturo estis maljusta rilate min. Mi preferus mallongajn krurojn kaj pli da kornobranĉaro sur la kapo. Kia bela diademo ĝi estus! Kun kia fiereco mi promenus tra la arbaro elmontrante la ornamaĵon, unikan inter la bestaro!…

         Ĉimomente interrompis ĝin bojado de kuraĝaj ĉashundoj, kiuj venis serĉe de ĝi, kiel fulmoj.

         La cervo tuj forkuris, forkuris kaj kaŝis sin en la arbaro. Kaj dum ĝi forkuradis, ĝi povis konstati kiom saĝa naturo estis, kiam ĝi donis al ĝi pli da kruroj ol kornoj. Ĉar ĉi tiuj, kun sia tuta beleco, nur implikus ĝin en la branĉaro kaj malhelpus ĝian fuĝon; kaj la kruroj, malgraŭ sia malbeleco, estis ĝia tuta savo. Kaj ĝi ŝanĝis opinion, konvinkita, ke miloble maldikaj sed tre rapidaj kruroj estas pli bone ol belaj sed senutila branĉaro surkape.

                                                                       *****

            – Se la kornaro de ĉi tiu cervo nur taŭgas por ornamado, tiam la fablo pravas, -diris Emilja. – Sed kiam korno similas al tiuj de Dolĉaĵ’, nia rinocero, ho, tiam ĝi valoras eĉ pli ol kruroj. Dolĉaĵ’ eĉ ne scias kuri, ĉar ĝi ne bezonas kuri. Anstataŭ rapide fuĝi, kiel leporoj kaj cervoj, ĝi blekas muuu!… kaj pikas la malamikon.

            – Kaj kio estas pli bona laŭ vi, Emilja, – demandis Nazulino – utilaĵo aŭ belaĵo?

            – Mi pensas, ke ambaŭ algluiĝintaj unu al la alia, same kiel kelkaj bananoj, kiuj estas du en unu. Io utila kaj bela samtempe. Kial io utila devas esti malbela? Ne ekzistas kialo.

 

24 – La rabobirdoj kaj la kolomboj

            Estis milito inter la Rabobirdoj. Kaj kiam tio okazis? Antaŭ jarcentoj. Antaŭ mil jaroj. Sed estis tiel terura milito, ke hodiaŭ la homoj ankoraŭ parolas pri ĝi.

         La rabobirdoj – agloj, vulturoj, nizoj, akcipitroj – batalis pro juna cervo. Kaj ili dividiĝis en kontraŭajn grupojn, en totala militado. Dum monatoj, la blua ĉielo fariĝis batal-areno. Jen teruraj dueloj; jen atakoj de unu bandito kontraŭ alia; jen tuta grupo, kiu atakis ununuran malamikon.

         Kaj adiaŭ, paco en la blua ĉielo! De tempo al tempo faladis disŝirita korpo; aŭ plumoj, kiuj descendadis spirale, aŭ gutanta sango.

         La pacemaj birdoj de la tero, timigitaj de tiuj hororoj, intencis interveni. Kaj ili elektis la kolombon kiel mesaĝiston.

         – Vi, kiu estas la signo de paco, iru kaj petu tion, ke ili rezignu pri militado, tiuj furiozaj frenezuloj.

         La eta kolombo iris por interkonsiliĝi kun la ĉefoj, kaj tiel elokvente ĝi parolis, ke ili subskribis traktaton kaj promesis neniam plu formanĝi unu la alian.

         Sed tio, kio okazis poste, degeneris en katastrofon por la pacigistoj. En harmonio, la rabobestoj ne plu atakis unu la alian, sed ili donis la tutan forton de siaj bekoj kaj la tutan akrecon de siaj ungoj al la kompatindaj kolomboj. Kaj tiele ili ekis senĉesa buĉado, kiu daŭras ĝis hodiaŭ kaj eterne daŭros.

         Kaj la kolombetoj murmuris, en malĝoja plendo:

         – Kiel stultaj ni estis, kiam ni restarigis la harmonion inter la rabantoj! Bona politiko diktis, ke ni devus fari ĝuste la kontraŭon – dividi ilin eĉ pli…

                                                                       *****

            – Ĉu vere okazis tiu milito, sinjorino Benta? – demandis onklino Nastasja, kiu eniris, kunportanta pleton kun dolĉaĵoj de arakidoj, ankoraŭ varmaj! – Perversaĵo, la malbonuloj mortigas la kolombetojn…

            Emilja metis la manojn ĉe la koksoj.

            – Amuzaĵo, la murdistino diri ke estas perversaĵo tio, la aglo mortigi la kolombojn! Kiu estas tiu, kiu hieraŭ tordis la kolon de la dismakulita kokido? Kiu estas tiu kiu, pasintsemajne mortigis tiun porketon? Kiu estas tiu, kiu…

            – Haltu, Emilja! – diris sinjorino Benta. – Tio, kion vi diras ne koncernas la fablon. Mi volas scii, kio estas la moralo de la rakonto pri la rabobirdoj kaj la kolomboj.

            Peĉjo kriis:

            – Mi scias, avinjo! Dividi signifas malfortigi – ĉu ne?

 

25 – Azeno en felo de leono

         Iu stulta azeno, laca esti stulta, decidis fariĝi leono.

         – Kiel, stulta estaĵo?

         – Tre facile. Estas leona felo tie. Mi surmetos ĝin kaj iros! Mi fariĝos leono!

         Tion ĝi faris. Ĝi surmetis la leonan felon kaj komencis majeste marŝi tra la arbaro, konvinkata, ke ĝi estas la reĝo de la bestoj.

         Post nelonge aperis viro, la posedanto de la felo.

         – Mi timigos lin per la plej granda rorado, – pensis la besto al si mem, kaj iris antaŭ la viro kaj timinde blekis. Anstataŭ rorado tamen aŭdiĝis nur tio, kio povus veni el azeno: iao.

         La viro tuj suspektis.

         – Leono, kiu iaas!… Kion tio signifas?

         Li firmigis la okulojn kaj rimarkis, ke la leono havas orelojn de azeno.

         – Iaanta leono kun azenaj oreloj, certe estas mia diableca azeno Kolibro, kiu hieraŭ forkuris el la paŝtejo. Granda fripono! Atendu min…

         Kaj li kaptis la azenon. Kaj demetis la felon de la leono, faldis ĝin, transformis ĝin en selon, saltis sur la kompatindan beston kaj kondukis ĝin trotantan al la hejmo.

         – Jen, falsa leono! Jen… – kaj forte batadis ĝin per vipilo.

         Tiu, kiu surhavas leonan felon, ne iau nek lasu la orelojn eksteren.

                                                                       *****

            – Bonege! – kriis Peĉjo, manfrapante. – Jen fablo, kiun mi trovas tre interesa. Mi ŝatis ĝin.

            – Mi ne ŝatis ĝin, – kriis Emilja, – ĉar ĝi traktas kun malestimo beston tiel inteligentan kaj bonan kiel azeno. Kial la fablisto parolas pri “stulta estaĵo”? Kaj kial li nomas la kompatindan azenon kiel “granda fripono”? Granda fripono estas lia avino…

            – Emilja! – riproĉis sinjorino Benta. – Pli da respekto al la avino de aliulo.

            – Mi simple ne eltenas ĉi manion pri insultado de prudenta kaj altvalora estaĵo kiel la azeno. Kiam homo volas insulti alian homon, li diras: “Azeno! Vi estas azeno!”. Kaj tamen ekzistas azenoj, kiuj estas veraj Sokratoj pri filozofio, kiel nia Konsilanto. Kiam homo volos insulti alian homon, li devus diri nur tion: “Vi estas homo, ĉu vi scias? Homo ege homa!”. Sed nomi iun kiel azeno estas, por mi, la plej granda laŭdo. Estas kiel diri: “Vi estas Sokrato! Vi estas bonega Sokrato…”.

 

26 – La senvosta vulpo

         Vulpo falis en kaptilon. Ĝi baraktis, ĝemis, ploris kaj fine sukcesis eskapi, sed lasis la belan voston en la kaptilo. Kompatinda vulpo! Ĝi nun estis malĝoja, malbonhumora, ne sufiĉe kuraĝa por aperi antaŭ la aliaj, ĉar ĝi timadis fifajfadon.

         Post longa pensado pri sia kazo, ĝi ekhavis la ideon kunvoki la vulpan popolon al granda kunveno.

         – Tre serioza temo! – ĝi klarigis. – Temo, kiu interesas al ĉiuj bestoj.

         La vulpoj kolektiĝis kaj la senvostulo prenis la parolon kaj diris:

         – Geamikoj, bonvolu respondi al mi: kian utilon havas la vosto por ni? Bela ne estas, utila ne, honoriga ne… Kial do ni daŭre portas ĉi tiun groteskan aldonaĵon sur niajn dorsojn? For al ĝi! Ni ĉiuj rompu ĝin kaj ni fariĝos elegantaj kiel la kavioj.

         La aŭskultantoj trovis tiun ideon stranga kaj, ruzaj kiel ili estas, ili suspektis ion. Ili leviĝis de sia loko kaj alparolis al la preleganto:

         – Tre bone. Sed ni unue tranĉos vian voston. Turnu vin, ni petas…

         La kompatinda vulpo, seniluziigita, devis obei la ordonon. Ĝi turniĝis.

         Kaj okazis ĝenerala ridego.

         – Nun ni komprenas vian klopodon por plibeligi nin. Eksteren! For al la senvostulo!…

         Kaj ĉiuj forkurigis ĝin.

                                                                       *****

            – Prave,  diris sinjorino Benta. – Se homo, kiu havas difekton, sukcesus ke la tuta mondo havu la saman difekton, kio okazus, Peĉjo?

            – Okazus, ke tiu, kiu ne havas tiun difekton, tiu estus la difektata.

            – Ĝuste. Estas iuj vilaĝoj en la landinterno, en kiuj ĉiuj loĝantoj havas grandegan kropon. Unun tagon, vojaĝanto eniris la domon de familio de kropuloj kaj vidis sur la muro portreton de juna viro sen la kropo. – “Kiu estas li?”- li demandis. Kaj la posedantino de la domo respondis: – “Ha, ĉi tiu estas mia filo Totonjo, en la tempo, kiam li estis difektita”. – “Kaj nun li ne plu estas difektita?” – demandis la vojaĝanto. – “Feliĉe li resaniĝis”, – respondis la kropulino. – “Li havas tre grandan kolon, kiel la mia”, kaj per la mano ŝi glatigis sian brilan kropaĵon…

 

27 – La timema meleagro

            Grasa meleagro kaj bela koko alkutimiĝis alkroĉiĝi sur la sama arbo. Iutage la vulpo vidis ilin kaj venis feliĉe, lekante siajn lipojn kvazaŭ dirante: “Ni havas frandaĵon por manĝi hodiaŭ!”

            Kal ĝi alvenis. Vidinte ĝin, la meleagro tiel ektimiĝis, ke ĝi preskaŭ falis el la arbo. La koko, aliflanke, ridis, Kaj, ĉar li bone sciis, ke la vulpo ne sukcesas grimpi sur arbo, li fermis la okulojn kaj ekdormis.

            La meleagro, kompatindulo, timema kiel li estas, tremis kiel verda branĉo kaj ne deturnis la okulojn de la malamiko.

            – Mi ne kaptos la kokon, sed ĉi meleagro tuj falos antaŭ mi… ”, – pensis la vulpo al si mem.

            Kaj ĝi komencis terure grimaci, ĝi baŭmis, ronkis, grincis la dentojn, donante la impreson de freneza vulpo. Kompatinda meleagro! Ĉiam pli terurita, li ne perdis la vidadon de unu el tiuj movadoj. Fine li kapturniĝis, falis de la branĉo kaj venis al la dentoj de la malsata vulpo.

            – Stulta besto! – diris la koko, kiam ĝi vekiĝis. – Ĝi mortis pro troa singardo. Ĝi tiom multe atentis la grimacojn de la vulpo, tiom multe atentis la danĝeron, ke pro tio ĝi falis, kraŝ!…

            Prudento diktas ne tro atenti danĝerojn.

                                                                       *****

            – Mi konis tian viron, – diris sinjorino Benta. – Li havis milionon da antaŭzorgoj por eviti damaĝon. Li trinkadis nur filtritan akvon. Li marŝadis sur la mezo de la strato, por ke la florvazoj de la fenestroj ne falu sur lian kapon. Li seninfektigis la manojn kiam ajn iu adiaŭis lin…

            – Kaj kio okazis al ĉi tiu viro, avinjo?

            – Li mortis dum aviadila kraŝo.     

            – Se li tiel timis ĉion, kiel li havis kuraĝon por flugi?

            – Li ne flugis, mia filo. La aviadilo falis sur lin surstrate.

 

28 – La leono, la lupo kaj la vulpo

            Leono tre maljuna kaj jam kaduka sentis la alvenon de la morto.

         Tamen, ligata al la vivo kaj ĉiam esperplena, li ordonis al la bestoj, ke ĉiuj vizitu ĝin kaj instruu pri kuraciloj.

         Tio okazis. Ĉiuj bestoj paradis antaŭ ĝi, ĉiu kun sugesto pri kuracilo aŭ konsilo.

         Kaj kio pri la vulpo? Kial ĝi ne venas?

         – Tion, mi scias, – diris intriganta lupo, ĝi mem malamiko de la vulpo. – Ĝi estas fripona kaj opinias, ke Via Moŝto baldaŭ mortos kaj estas stultaĵo malŝpari tempon kun mortonto.

         La leono koleriĝis kaj ordonis ke oni konduku la vulpon, se necese eĉ enkatenita.

         – Do, tiele vi traktas min, ho plej malnobla besto? Ĉu vi forgesas, ke mi estas la reĝo de la arbaro?

         La vulpo interrompis lin:

         – Pardonu min, Via Moŝto! Se mi ne venis antaŭe, estas ĉar mi pilgrimis ĉe la orakoloj, konsultante ilin pri la malsano, kiu igas mian karan reĝon tiel malbonfartan. Kaj mi ne maltrafis la vojaĝon, ĉar mi alportas la solan recepton kapablan produkti plibonigon en la reala sano de Via Moŝto.

         – Diru al mi tion, kio ĝi estas – ordonis la leono, jam trankvila.

         – Ĝi estas kontraŭataki la malvarmecon, kiu paralizas viajn membrojn per “Lupa Mantelo”.

         – Kio estas tio?

         – Lupa Mantelo estas ankoraŭ varma lupofelo ĵus senfeligita. Kaj ĉar majstro Lupo estas ĉi tie, fidela regato de Via Moŝto, li sentos grandegan plezuron pruntedoni la felon al la reĝa sinjoro.

         La leono ŝatis la recepton, senfeligis la lupon, envolvis sin en la vaporanta felo kaj por kompletigi la plezuron manĝis ĝian viandon.

         La venĝinta vulpo retiriĝis kaj murmuris:

            – Jen! Kontrau intriganto, intriganto kaj duono…

                                                                       *****

            – Laŭmerite! – kriis Emilja. – Ĉi vulpo meritas frandaĵon. Kaj certe, ĉi lupo estas tiu, kiu manĝis la avinon de Ruĝa Ĉapeto.

            – Naivulino! Tiu lupo estis mortigita per la hakilo de la lignohakisto – diris Nazulino.

            – Tion mi scias, – diris Emilja, – sed en la rakontoj, la mortigo neniam estas kompleta. La mortinto neniam estas tute mortigata – kaj restariĝas. Vi bone konas la kazon de kapitano Hoko. Kiom da fojoj Peter Pan mortigis lin? Kaj kapitano Hoko daŭre aperas, grasa kaj pli hokulo.

            – Avinjo, kial en ĉiuj rakontoj ĉiam venkas la vulpo? – demandis Peĉjo.

            – Ĉar la vulpo vere estas ruza. Ĝi scias tion, kiel sin defendi, ĝi scias trompi la malamikojn. Pro tio, kiam iu volas diri pri aliulo, ke li estas tre lerta pri ruzoj, li diras: “jen vera vulpo!” En ĉi fablo vi rimarkis kun kia arto ĝi turnis la danĝeron, kiu minacis ĝin, kontraŭ la lupo. Neniu venkas la ruzuloj.

Visitas: 279