Lobato en Esperanto – 06

Fabloj

Fabloj 50, 51, 52, 53, 54, 55 kaj 56

 Tradukis Jorge Teles

 

50 – La lupo kaj la ŝafido

          La ŝafido trinkadis en rivereto, kiam furioza lupo je malbelega aspekto aperis.

         – Kia insulto estas tio, ke vi malpurigas la akvon, kiun mi trinkos? – diris la monstro, kaj ĝi montris la dentojn. – Mi tuj punos vian malrespekton!…

         La ŝafideto tremis pro timo kaj humile respondis:

         – Kiel mi povas malpurigi la akvon, kiun vi trinkos, se ĝi fluas de vi al mi?

         Tio estis vero kaj la lupo ne atendis tiun respondon. Sed ĝi decidis insisti.

         – Krome, – li inventis, – mi scias, ke vi dissemis malicaĵon pri mi je la pasinta jaro.

         – Kiel mi povus tion fari pasintjare, se mi naskiĝis ĉi-jare?

         Denove konfuzita de la senkulpa voĉo, la lupo insistis:

         – Se ne estis vi, certe estis via pli aĝa frato, kaj tio estas la sama afero.

         – Kiel povus esti mia pli aĝa frato, se mi estas solinfano?

         La lupo, furioza, vidante, ke kun klaraj kialoj ĝi ne venkas la kompatindulon, venis kun la kialo de malsata lupo:

         – Do, se ne estis via frato, estis via patro aŭ via avo! Kaj – njok! – ĝi mordis la ŝafeton ĉe la kolo.

         Ne ekzistas argumentoj kontraŭ la forto.

                                                                       *****

            – Ni estas antaŭ la plej fama fablo el ĉiuj, – sinjorino Benta deklaris. – Montras la esencon de la mondo. La fortuloj ĉiam pravas. Ne ekzistas argumentoj kontraŭ la forto.

            – Sed ekzistas la ruzeco! kriis Emilja. – Mi ne estas forta, sed neniu venkas min. Kial? Ĉar mi aplikas la ruzecon. Se mi estus tiu ŝafideto, anstataŭ stulte kvereli kun la lupo, mi dirus: “Sinjoro Lupo, vere, jes, mi malpurigas la akvon en ĉi tiu rivereto, sed estis por veneni tri farĉitajn meleagrojn, kiuj trinkas tie sube. Kaj la lupo, jam kun  la buŝo plena je salivo: “Kie?”. Kaj mi, palpebrumante: “Tie malantaŭ tiu arbusto!” Kaj la lupo irus por vidi kaj mi malaperus…

            – Mi kredas – murmuris sinjorino Benta. – Kaj tiam vi ŝajnigus, ke vi havas ĉaspafilon kaj “pum”! sur ĝian orelon, ĉu ne? Nu, sciu, ke vi detruus la plej belan kaj profundan fablojn. Lafonteno verkis ĝin en nekomparebla maniero. Ĉiu, kiu volas scii, kio estas ĉefverko, legu kaj analizu lian fabelon pri la lupo kaj la ŝafido…

 

51 – La ĉevalo kaj la azeno

            Ĉevalo kaj azeno kune iris al la urbo. La ĉevalo, kontenta pri la vivo, feliĉa kun ŝarĝo de nur sesdek kilogramoj, kaj la azeno – kompatindulo! – ĝemante sub la pezo de cent dudek.

            Kaj la azeno haltis kaj diris:

            – Mi ne plu eltenas! Ĉi ŝarĝo superas miajn fortojn kaj la rimedo estas dividi la pezon egale, naŭdek kilogramoj por ĉiu.

            La ĉevalo ridante henis.

            – Naivulo! Ĉu vi volas, ke mi portu naŭdek kilogramojn, kiam mi povos trankvile porti nur sesdek? Ĉu mi aspektas kiel stultulo?

            La azeno ĝemis:

            – Egoisto! Memoru, ke se mi mortos, vi devos daŭrigi kun via ŝarĝo kaj la mia.     La ĉevalo ŝercis denove kaj nenio plu.

            Momenton poste, tamen, la azeno stumblis kaj falis surtere, mortinta. La kondukistoj alvenais, malbenis la malbonan ŝancon kaj senprokraste ili metis la azenan ŝarĝon sur la egoisma ĉevalo. Kaj, ĉar la ĉevalo rifuzis, ili ĝin vipis senkompate.

            – Laŭmerite! – kriis papago kiu estis survoje. – Kiu ordonis al vi, ke vi estu pli stulta ol la kompatinda azeno kaj ne komprenu, ke la vera egoismo estis liberigi ĝin de la troa ŝarĝo? Jen por vi! Duoble ĝemu nun…

                                                                        *****

            – Tio – diris sinjorino Benta – valoras kiel leciono pri tio, kio estas la manko de solidareco.

            – Ho, kia longa vorto! – ekkriis Nazulino. – Kio estas solidareco, avinjo?

            – Estas la egoismo bone komprenata, mia filino. Estas la rekono pri tio, ke ni devas helpi unu la alian, por ke Dio helpu nin. Tiuj, kiuj nur zorgas pri si mem, subite trovas sin solaj kaj ne povas trovi iun por helpi ilin. Lernu tion.

            – La ideo estas bela – komentis la knabino – sed la vorto estas stranga kaj longa. So-li-da-re-co…

 

52 – La ruza malhonestulo

         Fama fripono disvastigis tra la urbo, ke al li eblis instrui legadon al azenoj. La reĝo aŭdis la noticon kaj igis lin veni al sia ĉeesto.

         – Ĉu veras tio, kion oni parolas pri vi? – Ke vi kapablas instrui al azeno la legadon?

         – Perfekte, Via Moŝto. Mi promesas tion, ke post dek jaroj, mi transformos la plej stultan azenon en perfektan gramatikiston.

         – Kaj kion vi bezonas por tion fari?

         – Unue, mi bezonas la azenon. Due, alian azenon… pardonu!, homon, kiu povas garantii al mi ĉambron kaj manĝadon dum dek jaroj.

         – Nu, mi donos al vi la azenon kaj ĉion ajn, – diris la reĝo. – Se tamen fine de ĉi tiu periodo vi ne montros al mi azenon, kiu ĝuste legas kaj skribas, ho, ve al vi!…

         La ĉarlatano forlasis la palacon ĝoje frotante la manojn. Kaj dum liaj timemaj amikoj kritikis lin pro la absurdo de tiu propono kaj ĝia katastrofa fino, kiun li, ĉarlatano, neeviteble havos, nia viro malicete palpebrumis kaj diris:

         – Kiel naivaj vi estas! Post dek jaroj, la reĝo, mi aŭ la azeno, unu el ni tri ne plu ekzistos. Do, mi neniel perdos. Ĉu jes aŭ ne?

         Ĉiuj konsentis, ke jes, tiele estos…

                                                               *****

            – Mi ŝatis! – kriis Emilja. – Ĉi viro estas mia kunulo. Li faris bonan negocon kaj pruvis, ke la vera azeno estas Lia Moŝto.

            – Tamen, kio okazus, se pasus dek jaroj kaj neniu el la tri mortis? – demandis Peĉjo.

            – Ho, li ne baraktus! Kiam mankus nur unu tago antaŭ la dek jaroj, li donus al la azeno iom da veneno kaj jen! Nur unu azeno restus en la rakonto: Via Moŝta la Azena Reĝo!…

 

53 – La viro kaj la serpento

         Bonkora viro trovis sur la vojo serpenton frostiĝinta pro la malvarmo.

         – Kompatindulo! Se vi restos ĉi tie, vi mortos. Li prenis ĝin en siajn manojn, albrustigis ĝin kaj alportis ĝin hejmen. Tie li metis ĝin apud la fornon.

         – Restu ĉi tie en paco, ĝis mi revenos de la laboro vespere. Mi donos al vi museton por vespermanĝo.

         Kaj foriris. Vespere, reveninte, li venis laŭ la vojo, imagante la festojn, kiujn la serpento faros al li.

         – Mizerulo! Ĝi multe dankos al mi…

         Neniun dankon! La serpento, jam bonfarta, akceptis lin kun malfermata buŝo kaj armata por ataki, en sinteno tiel minaca, ke la kolerega viro kriis:

         – Ho, tiele vi agas? Ĉu tiele vi pagas la bonon, kiun mi faris al vi? Nu atendu, sendankulo, mi tuj zorgos pri vi…

         Kaj li mortigis ĝin per bastono.

         Faru bonon, sed atentu al kiu.

                                                        *****

           – Vi trovis moralon kontraŭan al la popola saĝo, kiu diras: “Faru bonon sen atenti al kiu”.

            – Jes, filino. La diraĵo “Faru bonon sen atenti al kiu” estas bela – sed ĝi neniam funkcias tre bone. Tiu granda filozofo-edukisto el Ĉinio…

            – Konfuceo, mi scias!… – kriis Peĉjo.

            – Li mem, – konfirmis sinjorino Benta. – Konfuceo, kiu estis la plej granda praktika filozofo de la homaro, diris ion tre certan: “Traktu la bonon kun boneco kaj la malbonon kun justeco”.

            Emilja frapis la manojn.

            – Nu, ĉi Konfuceo estas mia kamarado. Mia diraĵo estas: “Por la malbono, bastono!”. Por mi, Justeco estas bastono.

 

54 – La kato kaj la vulpo

         Kato kaj vulpo vagadis tra la mondo, kie ili prirabadis kokinejojn kaj nestojn. Tre amikoj, sed de tempo al tempo la vulpo komencis siajn fanfaronadojn.

         – Resume, mia kara, vi ne estas unu el la plej talentaj bestoj de la naturo. Vi havas nur unu lertaĵon por eskapi de la hundoj: grimpi sur arbon…

         – Kaj tio sufiĉas por mi – respondis la kato. – Mi vivas tre bone tiele kaj mi ne interŝanĝas ĉi mian lertecon kontraŭ via tuta kolekto da ruzaĵoj.

         La vulpo ridetis. Do, la kato ne volas agnoski ke ĝi estas posedanto de cent manieroj por sin savi! Kaj ĝi memoris al si mem tion, ke ĝi scias trompi hundojn milmaniere, aŭ ŝajnigante sin morta, aŭ kaŝante sin ene de la sekaj folioj, aŭ kaŝante siajn spurojn, aŭ kurante zigzage. Ĝi memoris ĉiujn siajn klasikajn lertaĵojn. Kaj listigis ilin. Ĝi atingis la kalkulon pri naŭdek manieroj. Kaj ĝi eĉ kalkulus cent, se la bruo de hundaro ne interrompus la kalkulojn.

         – Jen la hundoj! – diris la kato, kaj ĝi surgrimpis arbon. – Apliku nun viajn sennombrajn rimedojn, mia unika rimedo jam estas aplikata.

         La vulpo, persekutata de proksime, pafis sin trans la kampojn kaj praktikis, unu post la alia, ĉiujn rimedojn de sia kolekto. Ĉio estis senutila. La hundoj estis majstroj; ili ne donis al ĝi ripozon, senefikigis la plej inĝeniajn ruzaĵojn kaj fine prenis ĝin. Nur tiam ĝi konvinkiĝis – tro malfrue!… – ke estas pli bone scii nur unu manieron por sin savi ol scii malbone naŭdek malsamajn manierojn.

                                                        *****

            – Se mi estus vi, avino, mi interŝanĝus ĉi fablon kontraŭ alia – tiu nomata La Salto de la Kato. La jaguaro petis al la kato, ke ĝi instruu ĝiajn diversajn manierojn salti. Kaj kiam la leciono finiĝis, la jaguaro zaz! – saltis sur la katon por manĝi ĝin. Sed la kato tion evitis – ĝi saltis flanken. Tre seniluziigita, la jaguaro diris: “Vi ne instruis tiun salton”. Kaj la kato, de malproksime: “Tion mi ne instruas, ĉar ĝi estas la salto de la kato”.

 

55 – La ruzaĵo de la vulpo

         La leono invitis ĉiujn bestojn al festo en sia palaco. La unua aperinta estis la urso. En la kaverno plena je ostoj kaj malbonodora kadavraĵo, ĝi kovris la nazon. La furioza leono ĵetis sin al li.

         – Kanajlo! Vi aŭdacas eniri en mia palaco kun la mano sur la nazo!… – Kaj mortigis la urson.

         Tuj poste, la simio aperas. Li flaras la fetoron, vidas la urson surtere, ĉion komprenas kaj diras:

         – Kia bela palaco! Kiel pura estas ĉi tie! Kaj kiel bonodora estas la aero! Ŝajnas al mi, ke mi estas en mirinda ĝardeno, ornamata per belaj rozoj!…

         La leono denove furiozis.

         – Ĉu vi ŝercas, fripono? Ĉu vi ludas kun via reĝo? Nu, ricevu tion … – Kaj mortigis la simion per vangofrapo.

         La tria gasto estis la vulpo. Ĉar ĝi estas vere ruza, kiam ĝi vidis la mortintajn urson kaj simion, ĝi konstatis, ke en la domo de reĝoj ne estas bona ideo esti tro sincera aŭ flatema ekster la demando. Kaj ĝi havis ideon.

         – Do, – kriis la reĝo, – kion vi pensas pri mia palaco?

         – Por diri la veron, – diris la vulpo, – mi ne kapablas opinii. Mi venas de la sunlumo kaj mi vidas tre malmulte ĉi tie…

         – Kaj kio pri la odoro?

         – Mi ankaŭ ne povas juĝi, ĉar mi ne kapablas ion flari – mi forte malvarmumis…

         Kaj nenio okazis al ĝi.

                                                        *****

           – Mi ŝatis ĝin, mi ŝatis! – kriis la knabino. – Jen unu el la plej belaj fabloj. Ĉi-foje la vulpo meritas dolĉaĵon. Ĝi venkis la forton de la leono per ruzeco kun tre ĝusta respondo. Mi ankaŭ ne kapablas flari kiam mi malvarmumas.

 

56 – La kialoj de la porko

            Farmista ĉaro iris al la merkato. Interne tri bestoj: kaprino, ŝafo kaj porkido. Kaprino kaj ŝafo iradis silente, tre trankvilaj pri la vivo. Ne la porketo. Maltrankvila, ĝi ĝemadis de tempo al tempo kaj kaŝrigardis tra la fendoj, plena je timo. Kiam ĝi vidis la merkaton, ĝi ne sukcesis sin deteni kaj malfermis la buŝon kaj kriegis, kvazaŭ iu metos ponardon en ĝian koron.

         – Kial tiom da bruo? – diris la kaprino. – Ankaŭ mi iras al la foiro sed al neniu mi ĝenas per blekegoj.

         Ankaŭ mi pensas tiamaniere, – aldonis la ŝafo. – Oni vendos nin, tio volas diri, ke ni ŝanĝos nian posedanton. Estas malsaĝe tiele plori pri tia negravaĵo.

         La porketo blekegis eĉ pli kaj fine klarigis:

         – Estas vere, ni tri estos vendataj. Sed vi, kaprino, via destino estas doni lakton; kaj vi, ŝafo, via funkcio estas produkti lanon. Mi komprenas, ke estas indiferente al vi doni lakton aŭ lanon al iu aŭ alia homo. Sed mi – mi estos manĝata, kaj iri al la merkato estas ne por ke mi ŝanĝu mian posedanton, sed por ŝanĝi mian tutan mondon. Mi iras al la buĉejo – kojn, kojn! Kiel do vi volas, ke mi konformiĝu al mia sorto kaj iru en tiu kaprineca paco kaj tiu ŝafeca indiferento? Se vi havus mian sorton, vi eĉ pli laŭte krius…

           Kaj ĝi daŭre blekis kaj blekegis.

                                                                      *****

            – Kiu ordonis al vi, ke vi estu viando? – komentis Emilja. – Kaprino estas lakto. Ŝafo estas lano.

            – Kaprino kaj ŝafo ankaŭ estas viando, – diris Nazulino.

            – Tamen ne unue, sed due ! Unue estas lakto kaj lano; nur poste ili estas viando. Sed la kompatinda porko estas nur viando, viando kaj pli da viando. Ĝi estas lumbo, ĝi estas kolbaso, ĝi estas ŝinko, ĝi estas andujo, ĝi estas femuraĵo, ĝi estas kotleto, ĝi estas tripaĵo. La porko estas tuta viando. Kiam ĝi forlasas la porkejon, ĝi jam scias, ke ne estas por doni lakton, kiel kaprino, aŭ lanon, kiel ŝafo. Kaj pro tio ĝi kriegas kaj tion, ĝi scias kiel fari. Mi blekegus duoble…

Visitas: 673