Hans Staden
Ĉapitroj 1 kaj 2
Tradukis Jorge Teles
Sinjorino Benta rakontas al la genepoj la historion de viro kies ŝipo dronis ĉe la marbordo de Brazilo en 1553. Li pasigis ok monatojn kiel kaptito de la Tupinambaaj indianoj.
01 – Kiu estis Hans Staden
Sinjorino Benta sidiĝis sur sia malnova seĝo kun segitaj kruroj kaj komencis:
– Hans Staden estis junulo el Homberg, urbeto de Germanio.
Li havis aventurecan temperamenton; li ne estis kontenta pri la paco de sia naskiĝurbo. Li volis vidi la mondon, vojaĝi, transiri la marojn. Sed lia patro diradis al li, ke bona pilgrimado faras tiuj, kiuj restas enhejme.
Iun tagon li decidis forlasi Hombergon.
– Adiaŭ, paĉjo! Mi ne naskiĝis por esti arbo. Mi volas flugi, vidi la mondon. Ĝis revido!
– Nu, filo. Ĉiu el ni havas sian destinon en la vivo; se via destino estas vojaĝi, ĝi plenumiĝu.
Hans iris al la urbo Bremeno kaj de tie al Nederlando. Tie, en la haveno, li trovis plurajn ŝipojn kiuj sin preparis por vojaĝi al la regno de Portugalio. La junulo enŝipiĝis en unu el ili kaj alvenis al Setubalo post kvar semajnoj da marveturado.
– Kvar semajnoj! – Peĉjo ekkriis. – Malrapide kiel ĉarego trenata de bovoj!
– En tiu tempo la vojaĝoj dependis de la ventoj, pro tio ili estis longaj. Vojaĝo, kiu hodiaŭ daŭras tagojn, bezonis monatojn.
Hans pasigis iom da tempo en Setubalo, certe gustumante la bonegan muskatvinon, kiun ili faras tie. Poste li prenis la vojon al Lisbono. Lia intenco estis iri al Hindio, kiu, en tiu tempo signifis granda regiono en Azio. Li serĉis unu el la flotoj, kiuj kutimis malankri de Lisbono.
– Ĉu malankri? – Peĉjo interrompis. – Kial vi parolas nekonatajn vortojn hodiaŭ, avinjo?
– Mi parolas la ĝustan vorton, Peĉjo. Estas certaj “teknikaj esprimoj”, kiujn vi bezonas lerni. Malankri signifas levi la ankron, por ke la ŝipoj de la floto forlasu la havenon. Tio estas teknika vorto, tio estas de ekzakta signifo.
– Tre bone. Daŭrigu, do. Ĉu li trovis ŝipon por konduki lin al tiuj Hindioj?
– Li ne sukcesis. Hans trovis neniun ŝipon al la Hindioj. Pro tio, li estis dungata kiel artileriisto en ŝipo, kiu apartenis al kapitano Penteado, kiu vojaĝos al Brazilo. Estis komerca ŝipo, sed ĝi estis armata per kanonoj, kvazaŭ ĝi estus militŝipo, kaj ĝi sekvis la ordonon de la reĝo ataki francajn ŝipojn trovitajn survoje.
– Kial?, avinjo.
– Portugalio kaj Francio batalis pro la novaj teroj, eltrovitaj en 1500, kaj ili klopodis por solvi la problemon sur la maro.
La reĝo de Francio opiniis, ke li rajtas ekspluati tiujn terojn same kiel Portugalio, sed tiuj teroj apartenis al Portugalio kaj Hispanio, kiuj ekposedis ilin antaŭ aliaj landoj. Teroj, en tiu tempo, apartenis al tiu, kiu unue trovis ĝin.
Sed Francio ne konsentis kun tio kaj la tiama reĝo, Francisko la Unua, diris foje:
– Mi volas, ke vi montru al mi la testamenton de Adamo, kiu dividis la Novan Mondon inter la Reĝo de Hispanio kaj la Reĝo de Portugalio, kaj lasis min for.
Estis pro tio ke francoj kaj portugaloj interbatalis surmare, kvankam ekzistis neniu deklarata milito inter la du nacioj.
La ŝipo, sur kiu veturis nia Staden, foriris de Lisbono, sekvata de alia pli malgranda, kaj alvenis al la insulo Madejro, kie oni jam produktadis multe da vino kaj sukero. En Funchal (Funŝal), la haveno de la insulo, la floto ankris por ricevi provizojn. Poste li direktiĝis al la marbordoj de Berberio.
– Ĉu Berberio aŭ Barbario?, avinjo. – demandis la knabo. – Ĉu vi ne celas landon de la barbaroj?
– Ne, filo. Ĝi signifas landon de la berberoj, ĝenerala nomo donita al la loĝantoj de Nordafriko. Eble la vorto berbero devenas de barbaro. Vortaroj ne certas pri tio.
La ŝipoj alvenis al la haveno de Arzila, urbo kiun la portugaloj prenis de la berberoj kaj poste perdis.
Laŭ informoj fare de hispanaj fiŝkaptistoj, kapitano Penteado lernis ke korsarŝipoj komercis kun maŭroj en la regiono, kaj li decidis ĉasi ilin.
Fakte, li trovis unu ŝipon kaj tuj atakis ĝin, sed la ŝipanaro havis tempon preni la boatojn kaj fuĝi al la tero. La portugaloj ekposedis la ŝipon. Tie ili trovis grandan kvanton da sukero, migdaloj, kapra ledo, arabgumo kaj daktiloj.
– Kiel bongusta! – ekkriis Peĉjo, kaj li lekis la lipojn. Li tre ŝatis daktilojn.
– Sed ĉu ili rajtis tion fari, avinjo? – demandis la knabino.
– Ho, filino, la historio de la homaro estas piratado, kiu neniam finiĝas. La plej fortaj, kiam ajn eblas, ŝtelas la plej malfortajn. Nur kiam justeco estos realo, anstataŭ nura idealo, tio ŝanĝiĝos.
La venkinta ŝipo kunportis la rabaĵon al la insulo Madejro, kaj la kapitano sendis la pli etan ŝipon al Lisbono, por demandi al la reĝo, kion li faru, ĉar parto de la kaptaĵo apartenis al hispanoj, kontraĵ kiuj la portugaloj ne militis.
– Ĉu la ŝipo iris al Lisbono nur por transdoni la mesaĝon? Ĉu nur por tio?…
– Kia alia rimedo ili havis! Ne ekzistis alia maniero. Ne estis kiel hodiaŭ, kiam radiotelegrafio metas ŝipojn en tujan komunikadon kun la tero kiam ajn necese. La ŝipo iris kaj revenis. La reĝo diris tion, ke li studos la aferon; Penteado lasu la rabaĵon ĉe la insulo kaj daŭrigu la vojaĝon.
Poste, kapitano Penteado iris al Arzila, certe pri tio, ke li kaptos novan predon. Tamen li malsukcesis. Okazis tre forta ŝtormo, kiu ĵetis la ŝipon kvarcent mejlojn for, al Brazilo.
– Kiom da metroj estas en la mejlo, avinjo? demandis Peĉjo.
– La mejlo multe varias de lando al lando. Ĝi estas mezuro el la tempo de la romianoj, inter kiuj ĝi valoris mil paŝojn. Sed ĉar ĉiu popolo havas pli grandan aŭ malpli grandan paŝon, estas mejloj je 1.609 metroj, kiel la angla, kaj mejloj je pli ol 8.000 metroj, kiel la hungara. Sed hodiaŭ la marmejlo je 1.852 metroj estas disvastigata.
– Vi estas diableca, avinjo! Vi ĉion scias, ŝajnas ke vi estas malfermata libro – diris la knabo, entuziasma pri la scienco de la maljunulino.
– Daŭrigu, avinjo – petis Nazulino, pli interesata pri la navigado de Hans ol pri la mezuro de la mejlo.
Sinjorino Benta daŭrigis:
– La ŝipoj, pro la loko, al kiu la ŝtormo ilin puŝis, ale al Brazilo, decidis forlasi Berberion kaj daûrigis sian vojaĝon al la teroj de Kabralo, la portugalo, kiu unue eltrovis ĝin.
Survoje ili renkontis grandan nombron da flugantaj fiŝoj. Ili leviĝis de la maro por eviti la persekutadon de pli grandaj fiŝoj kaj flugis bonan distancon. Kiam ili falis en la akvon, ili jam estis malproksime de la malamikoj. Foje ili flugadis nokte kaj frapis sin kontraŭ la velojn kaj la ŝnurojn de la ŝipoj; matene la maristoj ne bezonis fiŝkapti; ili nur devis preni ilin sur la ferdeko. Kaj tiel veturis la ŝipo ĝis ili atingis la ekvinoksan punkton.
– Kio estas tio, avinjo?
– Estas la ekvatoro. Ĉu vi forgesis vian lecionon pri geografio? Ĉe la ekvatoro estis periodo de trankvila maro, tio estas, sen ventoj, kaj pro tio la ŝipoj longe haltadis sur la ondoj, kun granda sufero de la maristoj, pro la sufokan varmegon.
Kelkfoje tondris kaj falis fortaj pluvoj; sed la senventa maro daŭris, kaj tio kreis grandan timon en la kompatinda maristaro, ĉar la daŭrigo de tiu situacio povus alporti la plej malĝojan finon al ĉiuj.
Iam, dum pluva nokto, multaj lumaĵoj aperis sur la flankoj de la ŝipoj, kaj tion Staden ankoraŭ ne vidintis. La partoj trafitaj de la ondoj briladis per blua lumo. La maristoj ĝojis pri la fenomeno, kiun ili nomis Fajro de Sankta Elmo kaj diris, ke ĝi estas aŭguro de bona vetero.
Tiele okazis. Kiam tagiĝis, ekblovis favora vento, kiu permesis al la ŝipoj daŭrigi sian vojaĝon.
La 28-an de januaro (tio estis en la jaro 1548) ili ekvidis terpunkton, kaj iu diris al Hans ke estis la kabo Sankta Aŭgusteno. Post ok mejlojn da velado ili fine atingis la havenon de Olinda. Ili restis dum okdek ok tagoj surmare.
– Sed la stranga lumaĵo, avinjo, kio ĝi estis? – demandis Peĉjo, kaj sinjorino Benta klarigis.
– Temas pri fosforesko de certaj bestoj, kiuj flosas sur la maraj akvoj je miliardoj da miliardoj, en vera Lakta Vojo de vivanta grupo. Estas la sama fosforesko de la lampiroj, sed ĉe ekstreme etaj bestoj… (*)
– Haltu iomete, avinjo – petis la knabino. – Mi iras al la ĉambro por venigi Emiljan. La kompatindulino tre ŝatas aŭdi rakontojn…
(*) Lobato parolas pri biologia luminesko sed la fenomeno ĉe la ŝipoj estas elektrika.
02 – La ribelo de la indianoj
Tuj kiam la knabino revenis, sinjorino Benta daŭrigis:
– La provinco Pernambuko estis administrata de Duarte Coelho (Duarte Koeljo), antaŭ kiu prezentiĝis la komandanto Penteado. Duarte Coelho rakontis al li ke ili estas en malbona situacio, ĉar la sovaĝuloj en tiu regiono ribelis.
– Kial, avinjo?
– Ĉar la kolonianoj kaptintis kaj sklavigis kelkajn sovaĝulojn. La indianoj neniam akceptis sklavecon. Ili preferadis la morton, kaj se ne estus la avideco de la blankuloj, ĉu portugaloj ĉu hispanoj, la avideco, kiu igis ilin insisti pri sklavigo de la indianoj, ne estus okazintaj la hororoj en la Amerikoj, kiel okazis.
Duarte Coelho petis al kapitano Penteado helpon por la problemo. Ke li iru kun siaj viroj por pligrandigi la garnizonon de la kolonio nomata Igarasuo (granda kanuo), en tiuj tagoj ĉirkaŭata de la indianoj. Tiu ĉi kolonio situis proksimume kvin mejlojn de Olinda.
La kapitano kolektis kvardek maristojn en granda kanoto kaj ordonis al ili remi al Igarasuo.
Tie ili trovis naŭdek portugalojn kaj proksimume tridek sklavojn, kaj nigruloj kaj indianoj. La sieĝantaj sovaĝuloj estis taksitaj je ok mil.
– Ĉu ok mil, avinjo? Kiel terure! Vera armeo!
– “Taksitaj” je ok mil, filo. La taksado de rakontantoj ĝenerale troigas por pligrandigi la danĝeron. Kamarado Teodoriko, nia najbaro, ĉiam taksis sian bienon je sepdek mil kvadratmetroj. La termezuristo venis kaj mezuris kaj trovis nur tridek mil…
La fortikaĵo Igarasuo estis defendata nur per remparo el trunkoj, kiu protektis ĝin ĉiuflanke. For de la palisaĵo etendiĝis la arbaro, en kiu la indianoj konstruis du redutojn, ankaŭ el dikaj trunkoj; ĉe la piedo de tiuj redutoj ili fosis tranĉeojn en kiuj ili pasigis la tagon, nur elirante dum la atakoj.
La indianoj ne perfekte konis la potencon de la pafiloj, kaj kiam la portugaloj pafis ili kuŝiĝis, konvinkitaj ke tiamaniere ili eskapos el la kugloj.
Je ĉiuj flankoj estis indianoj, tiel ke neniu povis forlasi la palisaĵon sen esti pafata per sago. Krome, la sieĝantoj pafis la sagojn supren, kalkulante la kurbon tiel ke ili falus vertikale ene de la fortikaĵo.
– Mi metus kupran kaserolon sur la kapo kaj atendus! – diris -Peĉjo, kun vizaĝo de iu, kiu eltrovis la pulvon.
– Ili ankaŭ uzadis – daŭrigis sinjorino Benta – incendiigajn sagojn, preparitajn per vato sorbigita de vakso. Ili fajrigis ilin kaj ĵetis ilin sur la tegmentojn de la domoj. Kaj ili estis tiel certaj pri la venko kontraŭ la portugaloj, ke ili jam interkonsentis pri la maniero formanĝi ilin ĉiujn dum granda festeno.
La sieĝo jam longe daŭris kaj la provizaĵoj komencis elĉerpiĝi. Estis maniokoj apud la palisaĵo, sed estis neeble atingi ilin. Do, la kapitano de Igarasuo ordonis al la kvardek maristoj foriri per du boatoj kaj iri al la kolonio Itamarakao (kantanta ŝtono), por alporti provizojn.
La kvardek maristoj senprokraste foriris, sed trovis la maron ŝtopata de grandaj arboj, faligitaj de la indianoj. Tamen ili sukcesis trovi manieron por trairi.
Kiam la sovaĝuloj rimarkis ke la trunko estis senutilaj por ilin haltigi, ili klopodis por sufoki la portugalojn per la fumo de grandaj brullignaroj starigitaj sur la bordoj, en kiujn ili ĵetis pipron.
– Ĉu vere?, avinjo – diris Peĉjo. – Ili do jam konis la uzon de asfiksiaj gasoj?
– Rimarku, filo, ke ekzistas nenio nova sub la suno. Tiu ĉi piprofumo, cetere, malmulte utilis: ĝi ardigis la okulojn de la maristoj sed ne malhelpis ilin, kiuj, helpataj de la tajdo, preterpasis kaj atingis Itamarakaon.
En tiu kolonio ili trovis la necesajn provizojn; ili plenigis la boatojn kaj revenis.
Kiam ili alvenis al Igarasuo, ili vidis, ke la sovaĝuloj ne rezignis ĝeni la ekspedicion. Novaj trunkoj estis ĵetataj en la akvon. Krome ili dehakis du tre altajn arbojn, kiuj kreskis ĉe la rando de la akvo, proksime al la loko de ilia alveno, kaj tenis ilin vertikalaj per lianoj, kies pintoj iris ĝis ilia kaŝejo. La intenco de la indianoj estis faligi la arbojn en la momento kiam la boatoj pasos ĝuste tie.
Feliĉe la maristoj sukcesis eviti la kaptilon. Unu el la arboj falis iomete malantaŭ unu boato, kaj la alia, eble pro la vento, falis sur la tero.
Estis tamen la trunkoj sur la akvo, kio estis grava embaraso. Antaŭ la malfacila situacio, la maristoj laŭte petis helpon al tiuj en la fortikaĵo. Sed la indianoj tiel forte hurladis, ke la sonoj miksiĝis en la aero kaj ne eblis aŭdi la helpokriojn en Igarasuo.
Malgraŭ tio, ĉar tiuj kvardek viroj estis inter la plej laboremaj, eĉ sen ekstera helpo ili sukcesis pasi tra la trunkoj kaj atingi la palisaĵon kun la provizaĵoj.
Ĉi fakto montris la venkon de la portugaloj. La sieĝantoj akceptis ke ili perdis, rezignis kaj proponis pacon kiu baldaŭ estis akceptata. Kaj la indianoj retiriĝis al sia kabanaro.
La sieĝado de Igarasuo daŭris monaton.
La maristoj ne plu bezonis tie resti. Penteado decidis reiri al Olinda. Tie ili ricevis multajn dankojn de la guberniestro. Kaj ĉar la ŝipoj estis jam plenaj je ŝarĝoj, ili hisis la velojn kaj ekiris.
– Kompatinda Emilja! – ekkriis Nazulino, kisante la pupon. – Ŝajnas, ke ŝi preferas dormi…