Hans Staden
Ĉapitroj 21 kaj 22 (lasta)
Tradukis Jorge Teles
21 – Hans translokiĝis al alia indianvilaĝo
Post tiuj eventoj, Ipiru-gŭasu’ decidis transdoni Hans al la estro Abati-posanga (maiztrinkaĵo), de la vilaĝo Itakŭakesetuba (bambuejo). Nia pafanto estis kondukata tien kaj oni transdonis lin al Abati’, kun rekomendo pri tio, ne mistraktu lin, ĉar la Dio de Hans estas terura kiam oni tion faras.
Hans konfirmis tiujn vortojn kaj diris ke lia frato kaj aliaj parencoj baldaŭ alvenos, kun ŝipo plena je aĵoj destinataj al la indianestro.
Abati-posanga nomis lin “sia filo”, traktis lin tre bone kaj neniam iris al ĉasado sen alvoki lin, kiel kunĉasanton.
Lia situacio tute ŝanĝiĝis. Kvankam kaptito, li ĝuis ĉiujn privilegiojn kaj jam ekpensis je la reveno al sia patrio.
Dek kvar tagojn post lia alveno en Itakŭakesetuba, kelkaj indianoj alproksimiĝis al li kaj diris ke ili aŭdis interpafadon, kaj tio indikis alvenon de franca ŝipo.
Estis ja franca ŝipo, kiu alvenis. Ĉar la kazo de Hans jam estis tre disvastigata, ili baldaŭ eksciis pri li sur la ŝipo, kaj la kapitano sendis du virojn por serĉi lin.
La senditoj estis bonaj homoj, tre malsimilaj al Karaŭata’-uara kaj Jakobo. Kiam ili renkontis la kaptiton, ili pleniĝis je kompato kaj dividis siajn vestojn kun li. Kaj ili klarigis, ke ili ricevis ordonon konduki lin eĉ se kontraŭ la volo de la indianoj.
La koro de Hans forte batis pro ĝojo kaj espero. Io diris al li, ke venas la fino de tiu suferado.
Li interkonsiliĝis kun la francoj kaj aranĝis la manieron trompi la indianojn. Kaj ili metis la planon en praktikon.
Unu el ili, nome Perot, prezentis sin al Abati’-posanga kiel la longe atenditan fraton de Hans, posedanto de la ŝipo, kaj invitis lin iri sur la ŝipon kun siaj indianoj, por ricevi la alportitajn donacojn. Li petis, ke li kunportu la kaptiton, por ke la aliaj parencoj, kiuj restis surŝipe, ĉirkaŭbraku lin. Kiam la ŝipo foriros, Hans revenos al la vilaĝo, por sin dediĉi al la kultivado de pipro, varo kiun tiu ŝipo devos komerci la sekvan jaron.
La indianoj konsentis kun la propono kaj Abati’-posanga ekiris al la ŝipo kun Hans.
Tie, ĉiuj supreniris kaj estis akceptataj kun tuta aflableco de la francoj.
Hans rakontis al ili sian historion kaj ĉiuj profunde kortuŝiĝis pri tiel longa tragedio.
La restado de Abati’ sur la ŝipo daŭris kvin tagojn. Fine de tiu periodo li demandis pri la donacoj. La kapitano diris al Hans, ke li amuzu la indianon, ĝis estos tempo faligi la ankron, sed agu tiamaniere, ke li nek koleru nek suspektu.
Hans trompis la indianon; malgraŭ tio Abati fariĝis suspektema kaj insistis konduki lin al la plaĝo.
Hans montris al li, ke kiam, post longa foresto, parencoj kaj bonaj amikoj renkontiĝas, ili ne povas tiel rapide disiĝi; kaj petis de la indiano iom pli da pacienco; tuj la ŝipo foriros kaj ili ĉiuj revenos al la vilaĝo.
Abati’ opiniis tion racia kaj fariĝis malkolera.
Fine, la ŝarĝo estis kompleta, la francoj, kiuj kunportis la varojn de la interŝanĝo, enŝipiĝis kaj la ŝipo preparis sin por ekveturi.
La komandanto kunvenigis la indianojn sur la ferdeko kaj, pere de interpretisto, diris al ili, ke li tre kontentas pri ili ĉiuj pro tio, ke ili ne mortigis Hans-on, malgraŭ tio, ke li estis kaptita inter malamikoj. Li diris, ke li alvokis ilin por doni al ili donacojn en dankemo pro la bona traktado, kiun ili montris al la kaptito; li ankaŭ diris, ke lia intenco estis lasi lin ĉe la vilaĝo de Abati’, dediĉata al kultivado de pipro, ĉar Hans tiel bone ŝatis loĝi tie kaj tie estis amata.
Ĉimomente grupo de dek francoj interrompris la komandanton. Ili deklaris sin fratoj de Hans kaj petis ke li petu al la indiano la redonon de la kaptito, ĉar lia maljuna patro sopiris por denove ĉirkaŭbraki lin.
La komandanto aŭskultis la petegon de la “dek fratoj” kaj denove alparolis al la indianoj. Li diris al ili, ke lia intenco ĉiam estis lasi la kaptiton kun Abati’; sed la dek fratoj volis la kontraŭon. Kaj ĉar li estis unu kaj la aliaj dek, li ne havis rimedon por rezisti al la nombro da viroj kaj estis devigata cedi antaŭ ilia forto.
Tuj kiam la komandanto ĉesis paroli, Hans venis antaŭen por diri, ke li tre volas resti en la vilaĝo de Abati’, kie li estis tiel bone traktata. Tamen la dek fratoj postulas ke li iru por viziti sian patron.
Abati’-posanga tiam deklaris ke li konsentas pri lia foriro kun la kondiĉo ke li revenos la sekvan jaron. Li estis lia amiko, li konsideris lin kiel filon kaj li estis kolera kontraŭ tiuj de Ubatuba pro ilia volo manĝi lin.
La komedio bone finiĝis. La komandanto alportis tranĉilojn, spegulojn, hakilojn kaj kombilojn kaj transdonis ĉion al Abati’.
Kiam la adiaŭoj finiĝis, la indianoj malsupreniris al la kanuoj. Kiam nia Staden vidis ilin finfine forlasi la ŝipon, li eligis la plej grandan “uf!” ke la historio de Brazilo registras. Li estis libera!
22 – La savo
– Kiu ŝipo estis, avinjo?
– Tiu ŝipo estis nomata “Catherine de Vataville” kaj havis kiel kapitanon la komandanto Guilherme de Moner.
Komencinte la navigado, la “Vataville” vidis portugalan ŝipon kiu ankaŭ lasis la havenon tuj post la interŝanĝo de varoj kun la Marakaĵaa tribo.
La francoj sendis boaton kun kelkaj artileriistoj, kun la celo ataki ĝin, kaj Hans estis inter ili. Ĉar unu artileriisto sciis la portugalan, li kuniris por konvinki la portugalojn al kapitulaco.
La plano tamen ne okazis laŭ la intenco de la francoj. La ŝipo atakota kuraĝe reagis kaj pafis kontraŭen. Kelkaj francoj mortis, kaj multaj estis pafvunditaj, inter ili Hans.
– Kia malbona ŝanco! – Peĉjo ekkriis. – Estus terure, se, post la liberiĝo je la kanibaloj, li mortus per la kugloj de la portugaloj…
– Kaj preskaŭ tio okazis – diris sinjorino Benta – ĉar Hans ricevis gravajn vundojn; sed lia naturo estis forta kaj li fine eskapis.
Lia foriro el Brazilo okazis en la lasta tago de oktobro de 1554. Vundita kiel li estis, Hans ne povis adiaŭi niajn ĉielojn kaj niajn montojn, sed sur la lito, kie li bruladis pro febro, li mense diris “ĝis neniam plu” al la tero kie li, ene de granda danĝero, evitis esti dispecigata kaj manĝata.
La 20-an de februaro de la sekva jaro, la “Vataville” atingis la urbon “Honfleur”, en Normandio, post kvar monatoj da vojaĝo sen grava okazaĵo.
Ŝajnas, ke la estaĵo nomata Malfeliĉo laciĝis pri persekuto al nia aventurulo, post kiam ĝi perceptis, ke nenio kapablas faligi lin. Ŝiprompiĝoj, marbataloj, termilitoj, kolerego de hommanĝantoj – nenio sukcesis mortigi lin.
Hans revenis al la patrio kaj verkis la libron, en kiu li rakontas ĉi historion. La libro estas altvalora por ni ĉar ĝi estis la unua publikaĵo kun informoj pri nia lando.
– Nu. Ĉar mi finis la rakonton pri la turmentoplena vivo de Hans Staden, mi volas, ke vi diru al mi, kian lecionon vi prenas el ĝi – diris sinjorino Benta.
– Ke ni neniam perdu la kuraĝon! – tuj ekkriis Peĉjo.
– Bonege, – aprobis la bona sinjorino. – Kaj vi, Nazulino, kian lecionon vi lernis?
– Ke estas tempo konduki Emiljan al la lito, ĉar ŝi dormemas, – respondis la petolema knabino. Kaj ŝi malfermegis la buŝon, oscedante kiel hipopotamo.
1927