Lobato en Esperanto – 07

Hans Staden

Ĉapitroj 3 kaj 4

Tradukis Jorge Teles

 

03 – Vojaĝo al Lisbono

         La ŝipoj forlasis la havenon de Olinda, kiun la indianoj nomis Marim (vilaĝeto) kaj veturis kvardek mejlojn norden, serĉe de la lando de gento potigvara.

         – Kie loĝadis la potigvaroj, avinjo?

         – Ilia tero respondas hodiaŭ al kelkaj ŝtatoj de nordoriento de Brazilo. Tie troviĝis multe da brazil-arbo. Iliaj trunkoj estis komercaĵo inter la indianoj kaj la eŭropanoj.

– Momenton, avinjo – diris Peĉjo. – Kial oni tiom multe okupiĝis pri brazil-arbo kaj hodiaŭ oni ne plu parolas pri ĝi? Ĉu la arboj ne plu ekzistas?

         – Preskaŭ ne, Peĉjo. Sed tio, kio okazis, estis ke ŝtonkarbo venkis la brazil-arbon.

         La okuloj de Peĉjo larĝiĝis.

         – En tiuj tempoj oni eltiris el tiu arbo koloran substancon, uzatan en tinkturfarbo, kaj ankaŭ la karminon ĉerpita el insekto nomata koĉenilo. Kun la progresoj en kemio, tamen, la industrio eltrovis manierojn produkti la anilinon, kiu estas la fonto de ĉiuj eblaj kaj imageblaj koloroj. Ĉar tio fariĝis pli malmultekosta, malalperis la industrio de la brazila ligno, de la koĉenilo, de la planto nomata tinktura rubio, de la plantoj kiuj donis la koloron indigo kaj aliaj plantoj kultivitaj por tinkturaj celoj.

         – Kie vi lernis tion, avinjo? – demandis Nazulino.

         – Pere de legado kaj travivado, filino. Sed tio, kion mi scias, sifnifas nenio; ŝajnas io al vi infanoj, kiuj scias preskaŭ nenion; sed kompare kun tio, kion konas vera saĝulo, kiel tiu Darwin el Vojaĝo Ĉirkaŭ la Mondo, mia scienco estas egala al nulo. Kaj mi esperas, ke iam vi legos la libron de Darwin.

         Ni revenu al nia rakonto. Alproksimiĝante al tiu haveno, la ŝipo de kapitano Penteado renkontis francan ŝipon. Konforme al la ordonoj de la reĝo, li senprokraste atakis, kun la celo kapti ĝin. Tiu ĉi ŝipo tamen ne ŝatis la “ŝercon”. Ĝi pafis kuglon sur la ĉefmaston, detruis ĝin kaj mortigis plurajn maristojn. Kaj foriris. La portugalaj ŝipanoj certe estis surprizitaj de tiu respondo.

         Por pli malbonigi la situacion, okazis manko de vento kaj ili ne sukcesis eniri en la haveno. Antaŭ tiu malsukceso, la kapitano rezignis pri la brazil-lignaro kaj decidis reiri al Portugalio.

         Terura vojaĝo. Ĉar ili ne sukcesis preni provizaĵojn en Paraibo, manĝaĵo malabundis, kaj pro tio ili malsatis. Ili estis devigataj manĝi ŝarĝon da kaprina ledo, kiun ili havis enŝipe. Ĉiu ŝipano ricevis nur la ĉiutagan porcion de akvo kaj manpleno da faruno. Tiu terura travivaĵo daŭris cent ok tagojn, ĝis ili atingis la insulojn Acoroj, kiuj ankaŭ apartenis al la reĝo de Portugalio.

         Iun tagon, kiam ili fiŝkaptadis, en la malproksimo aperis suspektinda ŝipo. Tuj ili iris rekte al ĝi, por kontroli ĉu ĝi estas amiko aŭ malamiko. Ĝi estis malamiko – kaj la portugaloj flugis kontraŭ ĝin.

         Ĉar la ŝipo ne estis en kondiĉoj por rezisto, ĝiaj maristoj fuĝis al la tero. Penteado okupis la ŝipon sen batalo, kaj en ĝi li trovis multe da faruno kaj vino.

         Kia regalo. La gajnintoj plenigis siajn malplenajn ventrojn kaj manĝis kaj trinkis ĝis la fino de la jaro.

         – Kia facila vivo! – ekkriis la knabo. – Vi pravas, avinjo, kiam vi diras ke la historio de la homaro estas senfina piratado…

         – Bedaŭrinde tio estas vero, filo. Kun iu ajn preteksto, la pli forta ĉiam pravas kaj rabas la pli malfortan.

         – Estas kiel fablo pri la lupo kaj la ŝafido… – memoris la knabino.

         – Ŝafido, ne! – Peĉjo protestis. – Estas fablo pri la forta lupo kaj la malforta lupo. Mi ekkreas ĝin en mia kapo.

         – Bone pensita! – diris sinjorino Benta. – Ĉi fablo ne estis skribita de Ezopo, nek de La Fontaine, sed ĝi estu fablo numero unu, ĉar ĝi havas la plej oftan aplikon en la vivo.

         Post kiam ili interkonsentis pri la ĝusta temo de la fablo, sinjorino Benta daŭrigis:

         – Resaniĝinte post la suferoj de la vojaĝo, la portugaloj veturis al la insulo Tria, en kies haveno ili aliĝis al multnombraj ŝipoj alvenantaj el la Nova Mondo, kelkaj de Hispanio, aliaj de Portugalio. La ŝipo de Penteado kuniĝis al aliaj cent ŝipoj, kaj atingis Lisbonon, post dek ses monatoj sur la maro.

         En Lisbono, Staden ripozis iom da tempo, sufiĉe por forgesi la hororojn de la unua vojaĝo kaj senti deziron entrepreni duan.

         Ĉar li jam konis la teron eltrovitan de la portugaloj, li ankaŭ volis koni la domajnojn de la hispanoj en Ameriko. La Plata-Rivero kaj Peruo blindigis ĉiujn aventurulojn pro la famo de siaj riĉaĵoj. Ilia deziro estis kolekti oron de la tero, plenigi grandajn sakojn kaj riĉiĝi por la resto de la vivo.

         – Sed ĉu vere tio okazis, avinjo?

         – Jes. En la gruzo de certaj riveroj, oro vere abundis en mirinda kvanto, kaj tio, kion la portugaloj kaj hispanoj prenis el Ameriko, estas sennombra. Estis miloj kaj miloj da tunoj!

         – Kial do tiuj du landoj ne fariĝis la plej riĉaj en la mondo? -demandis Peĉjo.

         – Ĉar ili ne sciis kiel reteni ĝin, – respondis sinjorino Benta. – Ne sufiĉas elpreni, necesas konservi, kaj tio estas multe pli malfacila. La tuta oro, kiun Portugalio prenis de Brazilo, estis iom post iom transdonata al laboremaj landoj, ĉefe al Anglio, kontraŭ la produktoj de ĝiaj fabrikoj. Kiam la portugaloj perceptis, estis tro malfrue – la oro de Brazilo estis tute en la manoj de pli inteligentaj homoj.

 

04 – La dua vojaĝo

         Nia Hans Staden iris al Sevilo kaj tie li trovis tri ŝipojn komandataj de Dom Diogo de Senabria, kiu estis nomumita de la reĝo de Hispanio guberniestro de la Plata-Rivero. Hans dungis sin en unu el la ŝipoj kaj velis en 1549, en la kvara tago post Pasko.

         Ĝuste en la komenco okazis kontraŭaj ventoj, kaj la ŝipoj estis devigataj serĉi ŝirmejon en la haveno de Lisbono. Kiam la vento ŝanĝiĝis, ili denove foriris kaj velis al la Kanariaj Insuloj, ĵetante ankron ĉe la insulo Palma. Tie ili prenis provizojn kaj konsentis pri renkontiĝo je la 28-a grado sude de la ekvinokso, se dum la transiro iu ŝtormo disigos ilin. La ŝipo kiu tien unue alvenos interrompu sian navigadon kaj atendu la aliajn.

         Post  ĉi interkonsento, ili foriris kaj velis al Kaboverdo, en Afriko, kie ili preskaŭ dronis. Poste, ĉiam kun malbonaj ventoj, ili kelkfoje pretertuŝis la afrikajn marbordojn kaj atingis la insulon Santomeo, kiu apartenis al la reĝo de Portugalio. Poste ili denove forveturis sed tuj okazis furioza tempesto, kiu disigis la etan eskadron.

         – Kia malbona ŝanco! – Peĉjo ekkriis. – Necesis multe da kuraĝo por esti navigisto en tiuj tagoj.

         – Tute vera, Peĉjo. Velado estis epopea vojaĝo.

         – Kio estas epopeo, avino? – demandis la knabino.

         – Tion mi scias! – ekkriis la knabo. – Epopeo estas, ekzemple, La Luzidoj, de “Camões”, ĉu ne, avinjo? (*)

         – Ne, mia filo. Ekzemplo ne estas difino. Epopeo signifas poemon, en kiu la poeto kantas pri granda heroa entrepreno, alta heroaĵo. La Luzidoj estas epopeo, “sed epopeo ne estas, ekzemple, La Luzidoj…”

         – Do, avinjo, navigado en tiuj tempoj estis epopeo? Ĉu ĝi similas al poemo?

         – Jes. Ĝi estas neskribita poemo, ĉar estas preter la forto de ununura poeto kanti la senfinan serion de dramoj, heroaĵoj, abnegacioj kaj oferoj kiuj plenigas la kronikojn de la navigado.

         Peĉjo opiniis, ke tiu klarigado sufiĉas.

         – Jen, avinjo, vi povas daŭrigi.

         Sinjorino Benta daŭrigis:

         – La ŝtormo disigis la tri ŝipojn kaj tiu, en kiu estis nia Hans, eniris en la zono sen vento.

         Tri monatojn ili restis meze de la oceano! La vento reaperis nur en septembro, kaj nur tiam ili povis daŭrigi. Kaj la vojaĝo daŭris sen malbona okazaĵo ĝis kiam, la 18-an de novembro, la piloto kontrolis la altecon de la suno kaj rimarkis, ke ili estas je 29 gradoj de latitudo.

         – Kiel oni kontrolas la altecon de la suno? – demandis Peĉjo.

         – Pere de instrumento nomata sekstanto, kiu ebligas al ni kalkuli longitudon kaj latitudon. Tiele, ni scias kie ni estas sur la terglobo.

         – Mi ne komprenis, – diris Nazulino; – sed daŭrigu, avinjo.

         – Jen, filino, ili kontrolis, ke la ŝipo estas ĉe la punkto fiksita por la renkontiĝo kaj klopodis por serĉi sekuran ŝirmejon en la plej proksima tero, por atendi la alvenon de siaj kunuloj. Ili tiam velis okcidenten, ne forlasante la 28-an gradon, ĝis ili vidis teron. Tamen, ĉar neniu piloto surŝipe konis la regiono, kaj ĉar ne estas bona ideo eniri en nekonata haveno, la ŝipo restis proksime, surmare.

         Subite, kiam eksplodis tre forta ŝtormo, la danĝero fariĝis grandega. Ĉar la ŝipo estis tro proksime al la bordo, la vento povus ĵeti ilin kontraŭ la rokojn kaj detrui ĉion.

         La kapitano tuj organizis antaŭzorgojn kontraŭ tiu ebla katastrofo. Li ordonis ke la maristoj plenigu plurajn barelojn per pulvo, armiloj kaj aliaj objektoj, zorge kalfatru kaj kunligu ĉion.

         – Por kio, avinjo?

         – Tre simple. Okaze de katastrofo, la maro portos al la plaĝo, kune kun la rompitaj pecoj de la ŝipo, tiun kunaĵon da bareloj, kaj la dronintoj havos la plej altvaloran aferon por tiuj, kiuj sin trovas ĵetataj de la sorto en la sinon de sovaĝa tero: pafiloj kaj pulvo.

         La ŝtormo troege kreskis; la ŝipo ne rezistis kaj estis trenata al punkto de la marbordo plena je subakvigitaj rokoj. Sen alia ebleco savi sin, la komandanto ordonis iri al la tero. Tiu ĉi manovro devus profiti la ventojn kaj permesi al la ŝipo grundi sur la sablaro.

         Tion ili faris. La ŝipo flugis al la bordo kiel korpo falanta en horizontala direkto. Sed proksime de la rifoj, apude aperis haveno, ankoraŭ ĝustatempe por permesi manovri la direktilon. Kiel rezulto, anstataŭ transiri la rokojn, la boato ankris en bone ŝirmita kaj sekura golfeto.

         – Bonega ŝanco! – ekkriis Nazulino.

         – Bona ŝanco, sendube, kaj estas facile imagi la ĝojon de tiuj viroj, savitaj en la momento, kiam katastrofo ŝajnis neevitebla.          Ili ankris kaj dankis al Dio pro la altvalora helpo. Poste ili ripozis kaj sekigis siajn trempitajn vestojn.

         Tio estis ĉirkaŭ la dua posttagmeze.

         Tuj poste kanuo kun indianoj aperis kaj per gestoj ili elmontris volon paroli kun ili.

         La hispanoj signalis, ke ili alproksimiĝu.

         La kanuo tion faris, kaj ili interparolis de malsupre supren kaj de supre malsupren, tamen sen ke unu komprenu la alian. Por ne desaponti la indianojn, la hispanoj donacis al ili hakilojn kaj tranĉilojn, kaj tio tre ĝojigis ilin.

         Nokte aperis alia kanuo kun indianoj, ĉi-foje kun du portugaloj interne. Tiuj viroj montriĝis tre surprizitaj, pri tio, ke la ŝipo eniris en tiu haveno. Estis golfeto de tre malfacila eniro, precipe dum ŝtorma tago.

         La hispanoj rakontis siajn afliktojn kaj la miraklan manieron per kiu ili alvenis al la golfeto en la preciza momento kiam ili atendis la morton.

         Tiu loko estis nomata Superagŭi’ kaj ĝi estis dek ok leŭgoj de la urbo San-Vicento kaj ok de Sankta-Katarino, kien la hispanoj intencis iri.

         Je ĉi punkto Nazulino interrompis la rakonton, ekkriante:

         – Sufiĉu, avinjo. Mi devas iri por vidi tion, kion faras la porkidon Vostuleto en la fruktoĝardeno.

         Kaj ŝi forkuris.

         (*) “Luís Vaz de Camões”, (1524-1580) portugala poeto, verkis la gravan epopeon La Luzidoj. Leopoldo Knoedt ĝin tradukis kaj Fonto eldonis ĝin.

Visitas: 306