Lobato en Esperanto – 07

Hans Staden

Ĉapitroj 11 kaj 12

Tradukis Jorge Teles

 

11 – La senkora franco

         Iun tagon sovaĝulo venas en la kabanon de Hans, kriante:

         – La franca piprokomercisto estas ĉi tie; ni kontrolu ĉu vi estas el lia sama raso aŭ ne.

         La kompatinda artileriisto radiis pro ĝojo. Estis kristano, kiu venis renkonte al li kaj kiu savos lin. Do li rapide iris antaŭ la juĝisto, kiu venis antaŭ li kvazaŭ el la ĉielo.

         Ĉi renkontiĝo, miaj infanoj, estas la plej kortuŝa sceno de ĉi tragedio. Tiu kiu ĝin havas en la imagopovo, tiu neniam forgesas ĝin.

         La sovaĝuloj kondukis lin al la ĉeesto de la franco, nuda kiel li ĉiam restadis, kun nura tolaĵo sur la ŝultroj.

         La piprokomercisto parolis al li france. Hans, kiu ne bone sciis tiun lingvon, balbutis kelkajn vortojn. La monstro tiam turnis sin al la sovaĝuloj kaj diris al ili en la lingvo de la tero:

         – Li estas aŭtenta portugalo, mia kaj via malamiko. Mortigu lin kaj formanĝu!

         – Kiel terure! – ekkriis Nazulino. – Kia monstro de krueleco! Kiel tiaj estaĵoj povas ekzisti en la mondo?

         – Vere, filino, estas malfacile kredi, ke tiaj perversaj animoj povas ekzisti en la mondo. Kaj se la efiko de lia parolado impresas vin, imagu tion, kion sentis la mizera kaptito, kiu metintis ĉiujn siajn esperojn je tiu kristano!…

         Hans ankoraŭ insistis, petis de la franco kompaton por savi lin de la sovaĝuloj. Ĉio senutile. La koro de la franco estis el ŝtono.

Senespera por ia helpo, Hans ripetis la malbenon de la profeto Jeremia:

         – “Malbenata estu la homo, kiu fidas je aliaj homoj” – kaj retiriĝis kun animo frakasita.

         Survoje, li deŝiris la ŝtofon de sur la ŝultroj – ŝtofo, kiun li uzis por protekti sin kontraŭ la suno, kiu multe ĝenadis lin.

         – Se mi devas perei, kial savi ĉi viandon por la avantaĝo de la sovaĝuloj?

         La indianoj rekondukis lin al lia prizonkabano, kie Hans ĵetis sin sur la teron kaj ploris, tuŝata de ekstrema aflikto. La indianoj murmuris inter si:

         – Li estas ja portugalo: li nun ĝemas pro timo je morto.

         La franco restis ĉe la taba dum du tagoj; la trian li foriris. Ipiru’ tiam decidis fari la necesajn preparojn por la ceremonio pri vorado.

         Malfeliĉo neniam venas sola. Por ĉion plibonigi, Hans vekiĝis kun dentodoloro, kiu preskaŭ frenezigis lin kaj, nature, ne permesis al li manĝi ion ajn.

         Ipiru-gŭasu’ venis por demandi, kial li ne manĝas; eksciinte la kaŭzon, li retiriĝis kaj tuj poste revenis kun ligna instrumento por eltiri la dentojn.

         – Kiu instrumento estus tio? – demandis Peĉjo, kiu havis certan alvokiĝon por denta metio.

         – Tion mi ne scias, – respondis sinjorino Benta. – Sed certe ĝi estis timiga instrumento, ĉar tuj kiam la kompatinda Hans ĝin vidis, li deklaris, ke la doloro malaperis…

         Eĉ tiel, la indiano insistis eltiri la dentojn, kaj al Hans multe kostis igi lin rezigni pri la ideo. Ipiru-gŭasu’ tiam minacis mortigi lin pli frue, se li persistos ne manĝi.

         – Kial, avinjo? – demandis la knabino.

         – Ĉar, se li ne manĝas, li maldikiĝas kaj la indianoj volis manĝi lin dika…

         Kaj do, por iom plilongigi sian malgajan vivon, la kompatinda Hans devis perforte manĝi, kvankam li suferegis pro la terura dentodoloro.

         Kelkajn tagojn poste la indianoj kondukis lin al la vilaĝo de Ariariba (loko de ostroj), kie loĝis la granda Tupinambaa estro, Kunjambebe (balbutulo), unu el la malmultaj sovaĝuloj, kiuj lasis nomon en nia historio.

         Okazis tie granda festo, en kiu tiuj el Ubatuba volis montri la kaptiton kvazaŭ li estus ekzotika besto.

         Hans iris. Kiam li alproksimiĝis al la vilaĝo, li aŭdis laŭtan sonon de kantado kaj trumpetado, kaj vidis dek kvin kapojn sur palisoj antaŭ la kabanoj.

         Li teruriĝis antaŭ la kruela bildo kaj diris al si: “Morgaŭ eble ankaŭ mia kapo estos tie…”

         Kaj kun ĉi dolora animstato li eniris en la sinistra indianvilaĝo ĉirkaŭata de gardistoj, kiuj senĉese kriis:

         – Jen mi alportas al vi la portugalan sklavon, kiun ni ĉasis en Bertioga!

         La indianoj kuris por ekzameni la belan ĉasaĵon, blondan kaj bluokulan, kaj poste kondukis lin al la ĉeesto de la grupo da estroj, kiuj trinkadis kaŭimon. La ĉefoj rigardis lin suspekteme kaj diris:

         – Ĉu vi venis kiel malamiko?

         Hans respondis:

         – Mi venis, sed ne kiel malamiko.

         La estroj donis al li trinki.

         Hans jam aŭdintis la famon de la estro Kunjambebe, aŭdacan kaj lertan militiston, kiu faris multe da malbono al la portugaloj. Sed li ne konis lin persone. Ĉar neniu nomumis lin, li iris al iu, kiu pro sia ornamaĵo kaj grandeco ŝajnis esti li.

         – Ĉu estas vi Kunjambebe? Ĉu vi ankoraŭ vivas?

         – Jes – respondis la indiano; – mi ankoraŭ vivas.

         – Mi aŭdis multon pri vi kaj mi scias, ke vi estas viro de granda kuraĝo.

         La indianestro ekstaris, plena je fiero, kaj ekmarŝis antaŭ li, kiel pavo. Li portis grandan verdan ŝtonon sur la malsupra lipo, kaj ĉirkaŭ la kolo li portis longan kolĉenon el blankaj konkoj. Poste li denove sidiĝis kaj demandis, kial Hans pafis kontraŭ ili en Bertioga.

La kaptito respondis:

         – La portugaloj metis min perforte en la fortikaĵon kaj devigis min pafi.

         – Sed la franco diris ke vi estas portugalo; li ne komprenas lian lingvon.

         Hans, afliktita, respondis:

         – Jes, estas vere, ke mi ne bone komprenis lin; mi longe estas for de la lando de la francoj kaj mi forgesis la lingvon. Sed mi ne estas portugalo.

         Kunjambebe ridetis nekredeme kaj diris:

         – Mi jam manĝis kvin portugalojn kaj ĉiuj mensogis…

         Hans ektremis pro tiuj vortoj kaj perdis la malgrandan esperon, kiun li ankoraŭ havis pri sia savo.

         Kunjambebe daŭrigis, demandante kion la portugaloj diradis pri li kaj ĉu ili timas lin.

         – Jes – respondis Hans – oni multe parolas pri vi kaj pri la militoj, kiujn vi kutime faras kontraŭ ili; pro tio ili pli bone fortigas Bertiogan.

         La indianestro respondis:

         – Mi ĉasos ilin ĉiujn, kiel mi ĉasis tiujn el Ubatuba.

         – Viaj veraj malamikoj estas la Tupinikenoj, kiuj preparis dudek kvin kanuojn por ataki vian popolon.

         – Ni venkos ilin kaj formanĝos ilin ĉiujn – estis la respondo de la estro, kiu ĝojis pro la multaj indianoj kaj portugaloj, kiujn li manĝis.

         Dum la konversacio, la kaŭimo de tiu kabano elĉerpiĝis kaj la trinkantoj moviĝis al alia kabano. Tiele finis la unua renkontigo inter Hans kaj la terura Kunjambebe.

         – Mi timas, avinjo, – diris Nazulino. – Tiu Kunjambebe tremigas min…

         – Nu, mi estas kontenta! Peĉjo kriis. – Mi ŝatas tian ulon! Li bone ludadis sian rolon. Li defendadis sian landon, invadata de eksterlandanoj. Li havis la rajton manĝi kiun li volis…

         Nazulino rigardis terurigita pro la braveco de la knabo. Sinjorino Benta ridis kaj daŭrigis.

 

12 – Antropofagio

         Kunjambebe. krom tio ke li estis terura manĝanto de malamikoj, estis brava militisto. Liaj ekspedicioj kontraŭ la tupinikenoj kaj portugaloj ĉiam bone sukcesis kaj kaŭzis al ili grandegan malprofiton.

         Alifoje Hans Staden trovis lin sidanta antaŭ granda korbo da homa karno. Kunjambebe manĝadis kruron, kiun li alproksimigis al la buŝon de Hans, demandante al li ĉu li ŝatas ĝin.

         Hans malakceptis la teruran rostaĵon kaj diris, ke se neniu besto manĝas sian similulojn, kiel unu homo povus manĝi alian?

         La kanibalo enprofundigis la dentojn en la karnon, deŝiris pecon kaj respondis kun la buŝo plena:

         – “Jaŭara iŝe’ ” (mi estas jaguaro). Tio tre bongustas.

         – Vere, kia tigro! – ekkriis Nazulino terurite, kaj ŝi rigardis Peĉjon, kiu, ĉi-foje, ne havis kuragon por defendi la kanibalon.

         – Post kiam Hans forlasis Kunjambeben  – daŭrigis sinjorino Benta – la indianoj montris lin de kabano al kabano.

         Iu filo de la tribestro ligis liajn krurojn en tri punktoj kaj devigis lin salti kun la piedoj kune. Ĉiuj ridis kaj ekkriis:

         – Jen, nia manĝaĵo saltas!

         Hans suspektis ke tio jam estas preparoj por la ofero kaj demandis al Ipiru’ ĉu ili mortigos lin tiun tagon. Ipiru’ respondis ke ne, sed ke estas kutime trakti kaptitojn tiamaniere.

         – Ili faris tion, kion kato faras al muso, – Nazulino memoris.

         – Ĝuste – konfirmis sinjorino Benta -, sed oni vidas, ke en tiu situacio estis pli da amuzo ol krueleco. Ne estas komparpunkto inter la maniero kiel la indianoj traktis kaptitojn kaj tio, kio estis uzata en Eŭropo. Tie “civilizacio” uzadis ĉiajn turmentojn, inventis la plej terurajn torturojn. Ili rostis la piedojn de la viktimo, eltiris liajn ungojn, dispremis liajn ostojn, donis al li por trinki fanditan plumbon, forbruligis lin vivanta sur la brulŝtiparo. Ne ekzistas monstraĵo, kiun, je la nomo de Dio, civilizitaj ekzekutistoj, en la nomo kaj laŭ ordono de papoj kaj reĝoj, ne praktikis. Eĉ ĉi tie en Ameriko tio, kion faris la hispanoj, suferigas nin. La indianoj, ne. Ili nur ludadis kun la viktimoj. Do post tiu danco kun ligitaj kruroj ili ĉirkaŭis la kaptiton por elekti pecojn de lia korpo. La kruro estas mia, diris unu; la brako estas mia, diris alia; mi volas ĉi tiun piedon, ekkriis tria.

         Poste ili devigis lin kanti. Hans obeis kaj kantis religiajn versojn en la latina lingvo. La scivolemaj indianoj tuj volis scii, kion tiu kantado signifas.

         – Estas versoj kantataj honore al mia Dio, – klarigis Hans.

         – Via Dio estas “tipoti’ ” (ekskremento) – ekkriis pluraj.

         Hans, kiu estis tre pia, sentis sin vundata pro tio kaj murmuris, rigardante supren al la ĉielo:

         – Kiel vi, potenca Dio, povas pacience suferi ĉi insultojn?

         Post la festo, la indianoj kondukis la kaptiton reen al la vilaĝo Ubatuba. En la momento de la foriro, ĉiuj kriis al li:

         – Baldaŭ ni estos tie por gustumi vian viandon!

         Oni ne povas imagi pli sinistran adiaŭon… Hans revenis al Ubatuba, kaj tie multaj tagoj pasis sen ke la indianoj decidis manĝi lin. Li ne kapablis kompreni la kialon de tiu prokrasto.

         Iun matenon okazis granda tumulto en la vilaĝo.

         – La Tupinikenoj! – kriadis la indianoj, kurante de unu flanko al la alia, preparinte sin por la batalo. Fakte, estis bando de Tupinikenoj kiu venis en dudek kvin kanuoj, por ĉirkaŭi kaj ataki la vilaĝon per sagoj.

         Hans profitis la okazon kaj diris al la Tupinambaoj:

         – Vi pensas, ke mi estas portugalo, sed mi pruvos al vi, ke mi ne estas. Donu al mi pafarkon kaj sagojn, mi volas helpi vin defendi la vilaĝon.

         La indianoj akceptis la proponon; ili donis al li armilojn kaj Hans kondutis kiel vera estro, li kriadis por instigi la defendantojn kaj pafadis sagojn kiel eble plej bone. Lia intenco, tamen, estis transsalti la palison kiel eble plej baldaŭ kaj fuĝi al la Tupinikena regiono, kie li estos ricevata kiel amikon. Sed okazis, ke meze de la lukto la atakantoj rezignis pri la batalo kaj retiriĝis al siaj kanuoj. Pro tio nia Hans ne sukcesis fuĝi, kiel li planis, kaj devis reiri al la kabano, kiu servis kiel malliberejo. En la nokto de tiu tago, la Tupinambaaj estroj kunvenis sub la lunlumo, en la centro de la vilaĝo, kaj kondukis lin al la kunveno, meze de mokado kaj batoj. Ili decidos pri la momento de lia ofero. Dum la indianoj interkonsiliĝis, Hans, tre malĝoja, rigardis la lunon kaj diris al si:

         – Ho mia Dio, helpu min en ĉi aflikto kaj liberigu min baldaŭ de ĉi turmento.

         La sovaĝuloj trovis lian manieron stranga kaj demandis al li kial li tiom rigardas la lunon.

         – Mi povas vidi, ke ŝi estas kolera, – li respondis.

         Kaj efektive, la luno ŝajnis al li terura, kiel Dio ŝajnis al li terura, kiel ĉio ŝajnis al li terura.

         Njaepepo’, kiu estis unu el tiuj, kiuj plej deziris lian mortigon, demandis:

         – Kontraŭ kiu koleras la luno?

         Hans respondis mistere:

         – Ĝi rigardas vian kabanon…

         Njaepepo’ koleriĝis. Por mildigi lian koleron, Hans dolĉigis la diron:

         – Ne estas kontraŭ vi; ĝi devas esti kolera kontraŭ unu el viaj kariĵoaj sklavoj.

         La sekvan tagon alvenis novaĵo pri tio, ke la atakantoj de la antaŭa tago, dum la foriro, iris al Mambukaba, kies vilaĝon ili atakis kaj ekbruligis. La loĝantoj sukcesis fuĝi, escepte de infano, kiu estis kaptita.

         – Mizerulo! – ekkriis la kompatema knabino. – Kaj ĉu ĝi estis manĝata?…

         – Mi ne scias – respondis sinjorino Benta; – Hans Staden nenion rakontas pri la sorto de tiu malfeliĉa infano, sed ŝajnas al mi, ke ne. La indianoj indulgis la infanojn.

         Njaepepo’ havis parencojn kaj amikojn en Mambukaba kaj kiam li eksciis pri la katastrofo li decidis iri al ilia protekto kaj helpi ilin je la rekonstruado de iliaj kabanoj. Kaj tien li iris kun pluraj helpantoj, kun provizo de manioka faruno preparata por la festo de la manĝado de Hans.

         Tiu ĉi neatendita okazaĵo prokrastis la oferon kaj permesis al la kaptito havi iom da espero.

         – Kia terura situacio, avinjo, tiu de la kompatinda Hans! – diris la knabino. – Li sciis, ke oni manĝos lin sed jen tio kio okazis – estas hodiaŭ, estos morgaŭ… Pli bone estus, se oni lin mortigintus en la unua tago!

         – Se oni mortigintus lin je la unua tago, hodiaŭ vi ne aŭskultus la rakonton pri li, – respondis sinjorino Benta.

Visitas: 314