Lobato en Esperanto – 07

Hans Staden

Ĉapitroj 13 kaj 14

Tradukis Jorge Teles

 

13 – Esperoj

         Tuj post la forido de Njaepepo’, portugala ŝipo alvenis de San-Vicento. Ĝi ankris proksime de la vilaĝo kaj pafis per kanono. Estis la kutima signalo por ke la indianoj de la ĉirkaŭaĵo venu al la ŝipo.

         Aŭdinte la pafsonon, la indianoj diris al la kaptito:

         – Jen venas viaj portugalaj amikoj; ili volas scii, ĉu vi vivas kaj ĉu ni volas doni vin al ili kontraŭ io interŝanĝe.

         La novaĵo plenigis lin je espero. Sed se portugaloj serĉas lin tio pruvos ke li estas portugala kaj Hans tuj inventis mensogon por konfuzi la indianojn. Li diris al ili, ke li havas francan fraton inter la portugaloj kaj certe estas lia frato tiu, kiu venis serĉe de li.

         La indianoj tamen ne donis krediton al la mensogo. Ili alproksimiĝis al la ŝipo ĝis la punkto esti aŭdataj kaj demandis, kion ili volas.

         La portugaloj demandis tion, kiel fartas Hans. La sovaĝuloj respondis, ke ili ne scias tion, kiu estas.

         Indianoj kaj portugaloj ne komprenis unu la alian kaj pro tio la ŝipo malproksimiĝis. La mizeran artileriisto mergiĝis en la plej granda doloro. Je la dua fojo, li perdis esperon savi sin. Li jam povis vidi la “iverapemon” super sia kapo, por frapi la fatalan baton. La ofero estis prokrastita pro la foriro de Njaepepo’, sed la indiano baldaŭ revenos, kaj tiam…

         Tion Hans imagis, kaj li atendis la estron, certa, ke lia reveno signos la finon de lia turmento.

         Aŭdinte kriojn iun posttagmezon en la kabano de Njaepepo’, Hans ektremis. Estis la kutimo de la indianoj bonvenigi siajn kunulojn reen de la vojaĝoj kun tiaj krioj, kaj tiu bruo signifis ke Njaepepo’ revenis. Rezignacie li do atendis, kio ajn okazos.

         Tuj aperis antaŭ li indiano, kiu diris:

         – Alkindar’, la frato de Njaepepo’, ĵus alvenis kaj diras, ke la aliaj indianoj restis tre malsanaj en Mambukaba.

         La koro de Hans rapide batis, kaj espero renaskiĝis. La malsano de Njaepepo’ denove prokrastos la tagon de la ofero.

         Ne longe daŭris kaj Alkindar’ mem aperis al li; Li sidiĝis kaj ekploregis, dirante, ke Njaepepo’, lia patrino kaj liaj nevoj malsaniĝis en Mambukaba. De tie ili sendis mesaĝon al Hans, ke li preĝu al sia Dio, por ke ili ĉiuj resaniĝu.

         – Mia frato – konkludis Alkindar’ – opinias, ke via Dio koleras kontraŭ li.

         Aŭdinte tiujn vortojn, la kompatinda Hans kreis novan animon, kaj senprokraste konfirmis la supozon de la indiano.

         – Li estas kolera, jes, ĉar vi insistas diri, ke mi estas portugalo, kaj tio ne estas vero. Iru al Njaepepo’ kaj diru al li ke li revenu, ke mi parolos al mia Dio, por ke ĉiuj resaniĝu.

         Post tio, la indiano reiris al Mambukaba kaj je la unua fojo Hans dormis trankvilan nokton.

         Kelkajn tagojn poste la malsanuloj alvenis. Hans estis alvokata al la kabano de Njaepepo’, kiu diris al li:

         – Vi scias ĉion. Vi diris tiun nokton, ke la luno rigardadis mian kabanon.

         Hans rememoris la okazaĵon pri la luno kaj pleniĝis je granda ĝojo, imagante, ke Dio certe protektas lin. Li profitis la okazon por konvinki la indianon, ke tiele estas. La luno estis kolera kontraŭ ili ĉiuj, ĉar ili volis manĝi lin, kvazaŭ li estus portugalo kaj tio ne estas vera. De tio venis tiu aro da malfeliĉaĵoj.

         Nhaepepo’ petis al li, ke li resanigu lin. Hans do adoptis misteran sintenon kaj ĉirkaŭiris la pacientojn kun strangaj gestoj per siaj manoj kaj eldirante nekompreneblajn vortojn. Fine li certigis al ili, ke ĉiuj resaniĝos.

         Bedaŭrinde tiuj ruzaĵoj ne efikis. La sekvantan tagon infano mortis; poste, la patrino de Njaepepo’ kaj alia maljunulino, kiu faradis potojn por la kaŭimo de la festo de Hans.

         – Kiu festo? – demandis Nazulino. – Ĉu la festo, dum kiu ili manĝos lin?

         – Jes – respondis sinjorino Benta -, kiel ni faras hodiaŭ por festo kun oferado de meleagro… Sed ankoraŭ ne finiĝis la katastrofon; tagojn poste, alia infano mortis kaj, finfine, unu el la fratoj de Njaepepo’.

         La indianestro falis en grandan malĝojon pro la damaĝo kiun la morto faris al lia familio; kaj, timante ankaŭ morti, li denove petis al Hans la protekton de lia Dio. Hans konsolis lin, kaj diris, ke nenio okazus al li, se ili forlasos la ideon manĝi lin.

         La estro konsentis kaj promesis indulgi lin kaj malpermesi al iu ajn mistrakti lin aŭ minaci lin per morto en lia kabano.

         Njaepepo’ daŭris malsana dum kelka tempo sed fine resaniĝis, kune kun unu el siaj edzinoj; li perdis ok familianojn, kaj ĉiuj estis tre perversaj al Hans.

         La indianestro el najbara kabano, Gŭaratinga-asu’, sonĝis iun nokton, ke Hans aperis al li kaj anoncis lian morton. Frumatene li iris serĉe de la kaptito por rakonti al li la sonĝon.

         Hans klarigis, ke nenio okazos al li, se li ankaŭ rezignos manĝi lin.

         La indiano konsentis pri tio; li deklaris, ke li ne faros al li malbonon; kaj se la aliaj mortigus lin, li ne manĝus lian karnon.

         – Malĝoja konsolo! – Peĉjo ekkriis.

         – Sammaniere tria estro sonĝis pri Hans, Kariman-Kui’ (tipo de faruno), kiu ankaŭ ordonis tion, ke Hans venu al lia ĉeesto. Li proponis manĝon al la kaptito kaj rakontis al li, ke iam li kaptis portugalon kaj manĝis lin, kaj de tiu tempo li malsanas je la stomako.

         Hans diris:

         – Jen. Homa karno estas terura veneno kaj via malsano venis pro ĝia manĝado. Se de nun vi rezignos manĝi ĝin, vi resaniĝos kaj vi neniam plu havos malĝojajn sonĝojn.

         Kariman’ fariĝiis konvinkita kaj promesis neniam plu manĝi homojn.

         La indianoj komencis timi kaj respekti Hans-on. Eĉ la maljunulinoj de la vilaĝo, kiuj estis tre voremaj kaj kutimis mistrakti lin per pinĉaĵoj kaj minacoj, ektimadis la germanon, ĉar lia Dio tiel klare sin manifestadis.

         Unu el ili venis por diri:

         – Filo mia, ne permesu ke ni mortu. Se ni traktis vin malbone, tio okazis ĉar ni pensis, ke vi estas unu el la portugaloj, homoj kiujn ni malamas. Ni jam manĝis plurajn el ili, sed la Portugala Dio ne reagis. Via Dio koleras kaj tial ni vidas, ke fakte vi ne estas portugalo.

         Ekde tiam ĉiuj en la vilaĝo lasis lin trankvila, kvankam ili gardis lin, kiel antaŭe.

          – La portugaloj, kiujn Kariman-Kui’ manĝis, devis esti altvalora portugalaĉo, por tiele malmoliĝi en la stomako de iu kanibalo, – komentis Peĉjo.

         – Ne moku viajn praulojn, knabo, – avertis sinjorina Benta ridetante kaj daŭrigis.

 

14 – La reveno de la franco

         Tiu franco, kiu tiel kruele konsilis al la indianoj mortigi kaj manĝi la kompatindan Hans-on, revenis al Ubatuba denove, ĉiam en komerco pri pipro kaj plumoj. Li venis el Niterojo, ĉar tie la francaj ŝipoj albordiĝis.

         Tuj kiam li alvenis al la vilaĝo, li surpriziĝis pro tio, ke la germano ankoraŭ vivas.

         – Kio okazis, viro? Ĉu vi do ankoraŭ vivas?

         – Jes, mi vivas dank’ al Dio, ĉar nur al li mi devas tion ĝis nun, malgraŭ la konsilo, kiun vi donis al la indianoj.

         La franco, kiun la indianoj nomadis Karaŭata’-uara (manĝanto de la frukto gravatao), ŝajnis ŝanĝita kaj ne rigardis Hans-on kun la rankoro, kiun li montris la antaŭan fojon. Pro tio, Hans kondukis lin flanken kaj klarigis sian kazon, por konvinki lin, ke li fakte ne estas portugalo, sed germano, postvivanto de ŝiprompiĝo de hispana ŝipo.

         La franco esprimis bedaŭron pri tio, kion li faris. Li diris, ke li vere opiniis lin portugalo, malbonaj homoj, kiujn kaj la indianoj kaj la francoj ne indulgis. Sed ĉar tio ne estis la kazo, li intencis helpi lin je sia savo.

         Ĉio ŝanĝiĝis post tiu renkontiĝo. Karaŭata’-uara klarigis al la indianoj, ke li eraris la unuan fojon; la kaptito fakte ne estas portugala, sed el lando nomata Germanio, kies loĝantoj ĉiam estis amikoj de la francoj. Kaj li fine petis al la indianoj, ke ili lasu lin forkonduki la kaptiton.

         La indianoj sentis sin venkitaj, sed deklaris, ke ili forlasos lin nur se lia patro aŭ liaj fratoj venos por preni lin en ŝipo plena je hakiloj, tranĉiloj, tondiloj, kombiloj kaj speguloj. Ili kaptis lin en malamika teritorio, do li apartenis al ili.

         Karaŭata’-uara denove serĉis Hans kaj rakontis al li la rezultojn de la interparolado. Li estis konvinkita, ke la indianoj neniel liberos lin.

         Hans petis, je la amo de Dio, ke la franco sendu al li la unuan ŝipon, kiu albordiĝos en Niterojo. Karaŭata’-uara, promesis al li tion kaj petis al la indianoj bone gardi la kaptiton ĝis liaj parencoj venos por preni lin. Kaj foriris.

         Dum tio okazis, la malsanaj indianoj resaniĝis kaj la vivo de la tribo rekomencis sian ĉiutagan rutinon.

         La reveno de sano alportis la revenon de glutemo, kaj la decido de la indianoj ne manĝi la kaptiton komencis malfortiĝi. La maljunulinoj murmuradis, ke la francoj, finfine, devus esti tiel bongustaj kiel la portugaloj.

         Hans ektimis pro tio, ĉar li ne havis grandan fidon al la karaktero de la sovaĝuloj. Sed li estis maljusta. La Tupinambaoj sciis kiel plenumi sian promeson kaj pruvis, ke estas pli trankvile fidi al sovaĝulo ol al blanka reĝo kiel tiu Fernando, la Katolika, de Hispanio, kiu plenumadis sian vorton nur kiam tio konvenis al li.

Visitas: 523