Lobato en Esperanto – 08

La naftoputo de la Vicgrafo

 Ĉapitroj 07 kaj 08

  

7 – Post tagmanĝo

         Post la manĝo, la infanoj kuris al la kampo. Tie estis la Vicgrafo pensema pri la daŭrigo de la geologia studado.

         – Do, ni daŭrigu nian studadon.

         Peĉjo reagis. Li tuj rimarkis, ke ili pasigos almenaŭ unu jaron ĉe teoriaj studoj antaŭ ol komenci la puton – kaj ĉar nur la puto interesis lin, li invitis Nazulinon kaj Emiljan al alia striko.

         – Jes – li diris – se ni sekvas la Vicgrafon ni pasigos la tutan vivon ene de tiuj nefineblaj studoj kaj neniam ni trovos petrolon. Nia Vicgrafo estas tro libreca. Ni devas deklari strikon. Ĉu vi akceptas?

         – Jes – konsentis ambaŭ, ankaŭ lacaj pri teoria scienco.

         Peĉjo turnis sin al la saĝulo kaj diris:

         – Fermu la libron, Vicgrafo. Ni decidis komenci la puton nun, nunece nun.

         La Vicgrafo sulkigis la brovojn.

         – Sed kiel povas ekzisti puto sen scienco, geknaboj? Kia stultaĵo estas ĉi tio?

         – Stultaĵo aŭ ne, ni volas tuj komenci la puton. Oni decidis per balotado – tri kontraŭ unu.

         – Sed ni eĉ ne finis la geologian studon de la tereno!

          – Ni ŝajnigu, ke ili jam finiĝis, – ekkriis Emilja. – Ni ŝajnigu, ke ili estis faritaj de kelkaj saĝuloj el Germanio, kiujn ni alvokis, ĉu vi ne konsentas, Peĉjo?

         – Kompreneble jes. Ĉiuj studoj estas faritaj, kaj la saĝuloj el Germanio sendis al mi la mapojn – Peĉjo diris, kaj li malfermis grandegan neekzistantan mapo sur la grundo. Venu ĉiuj por vidi.

         Ĉiuj kaŭriĝis ĉirkaŭ la neekzistanta mapo.

         – Ĉio estas tre klara – Peĉjo ​​diris – La germanaj fakuloj markis ĉi lokon. Rigardu: ĝi komenciĝas ĉe la pordego de la paŝtejo kaj iras ĝis la vojo, kiun ni studis. Pli bone enŝovi plurajn palisojn en la grundo, por ke ĉio estu bone markata kaj ni evitu erarojn. Se ni boras truon ĉe la supra parto, eliros gaso, laŭ la teorioj de la Vicgrafo; se ni boras truojn en la deklivo, eliros petrolo; kaj se ni boras tro malsupre, ĉe la piedo de la deklivoj, eliros sala akvo. Ĉu vi rimarkas ke mi bone lernis? Ni nun fiksu palisojn sur la grundo.

         Peĉjo elprenis maĉeton, kiun li portis ĉe la talio, kaj tranĉis ĉirkaŭ dudek palisojn.

         – Venu post mi kun la palisoj, Nazulino, kaj donu al mi unu post la alia. La knabino obeis. Ŝi kunportis la faskon da palisoj kaj donadis ilin al la knabo. Peĉjo akrigis la maĉeton, pintigis la palisojn kaj enterigis ĉiujn. Baldaŭ, la loko, kiun la germanoj indikis sur la mapo, montis vicon da starigantaj palisoj.

         – Prete! – ekkriis la “inĝeniero”, kaj li viŝis la ŝviton sur la frunto. – La pli grandaj palisoj indikas la supron de la loko, kie estas gaso. Kaj la plej malgrandaj markas la ĝustan lokon por bori. Kion vi opinias, Vicgrafo, pri mia laboro?

         La geologia maizospiko respondis, post glatigado de la pajleroj de sia kolo, ke li nenion obĵetas.

         – Do, finite! – kriis Peĉjo. – Hura! Hura! La ĉefan taskon mi jam faris: science trovi la ĝustan lokon, kie komenci la boradon. De nun, ĉio estas facilege.

         Sed malgraŭ tio, ke li diris ke estos facilege, Peĉjo hezitis. Li devis turni sin al la Vicgrafo.

         – Venu, Vicgrafo, organizu la venontajn taskojn.

         La Vicgrafo klarigis, ke nun estas la horo komenci la boradon, kaj por tio necesas aĉeti bonan borplatformon kaj ĉiujn maŝinojn kaj akcesoraĵojn.

         – El kio konsistas tio?

         – En kompleksa bora aparato, kun turo ĉirkaŭ tridek metrojn alta kaj olea motoro aŭ vapormotoro, kiu movos la aparataron. Kaj mekanikista riparejo. Tamen, mi opinias, ke unue vi devas provizi la akvon kaj bruligaĵon por la vaporkaldrono – kaj ankaŭ la loĝejon por maŝinoj kaj laboristoj.

         – Akvon, – decidis Peĉjo, – mi venigos el la proksima rivereto; kaj kiel bruligaĵo ni devas venigi brullignon el la Veprejo de la Tukanoj. Kiom da brulligno necesas?

         – Ju pli des pli bone, – respondis la Vicgrafo. – Ni havu ĉiam bonan stokon – ĉirkaŭ 500 kubaj metroj. La vaporkaldrono konsumos de dudek ĝis tridek metrojn tage.

         Peĉjo ordonis al la pupo prizorgi la brullignaron. Emilja aplikis la magian “Ni-Ŝajnigu-Ke”, kaj post momento dek bovĉaroj komencis kunporti la brulligaron ĝis tie. Rapide kiel fulmo.

         – Jen, Peĉjo! Mi stakigis la brullignaron – 523 kubajn metrojn laŭ la noto, kiun prezentis la  ĉaristoj – ŝi diris kaj donis al Peĉjo paperon kun skribaĉoj.

         – Bone. Ni jam havas akvon kaj brullignaron, – li diris. – Nun necesas, ke vi, Nazulino, zorgu pri la domoj kaj la remizo por la maŝinoj.

         La knabino ankaŭ aplikis la magian “Ni-Ŝajnigu-Ke'”, tiel ke tuj ligna remizo kun tegmento el zinko por la maŝinoj eliris el la tero; kaj cent metrojn malproksime de tie, serio da domoj por laboristoj, tre belaj kaj higienaj, tiel belaj, ke Peĉjo opiniis, ke ili estas tro luksaj.

         – Ne tro luksaj! – ŝi protestis. – Ju pli bone ni gastigas niajn virojn, des pli bone ili laboros. Mi ne konsentas kun la sistemo trakti laboristojn kvazaŭ ili estus nesentemaj sklavoj. La domoj havas ĉion interne – eĉ la fridujo kaj radiaparato…

         – Kaj kio pri tiu domo? – demandis Peĉjo, kiam li vidis domon malproksime de la laborista vilaĝo.

         – Nu, jen la oficejo. Via oficejo, Peĉjo, ĉar vi estas la Ĉefinspektoro. Kaj la plej bela tie estas la vilao de la respondeculo por la petrolborado. Tiu devas veni el eksterlando.

         – Bone, – diris Peĉjo, kiam li eniris en sia oficejo. – Mi mendos la necesajn maŝinojn. Ni devas aĉeti ĉion en Nordameriko, ĉar en Brazilo ili ne ekzistas.

         Li malfermis plurajn katalogojn en la angla kaj komencis foliumi ilin. Estis gravuraĵoj kaj pli da gravuraĵoj de maŝinoj kaj pli da maŝinoj, en senfina kvanto da paĝoj.

         Peĉjo kapturniĝis meze de tiom da maŝinoj kaj siaj pecoj. Li nenio komprenis. Li bezonis peti helpon al la Vicgrafo.

         – Mi kapturniĝas, Vicgrafo. La ilaro ĉi tie ne havas finon. Ĉu mi devos mendi ĉion de la katalogo?

         La Vicgrafo rapide klarigis pri la necesaĵojn.

         Peĉjo iris al la skribmaŝino por skribi la mendan leteron.

         – Per letero, Peĉjo? – plendis Emilja. – Tio tro longe daŭras, knabo! Petu pere de urĝa telegramo kaj postulu, ke ĉio estu ĉi tie morgaŭ frumatene.

         – Absurdo, Emilja, tio ne eblas.

         – Jes, eblas. – ŝi insistis. – Ni uzu mian potencan “Ni-Ŝajnigu-Ke’ Numero 7”, la plej grandan kargoaviadilon en la mondo. Tiel ni havos ĉion ĉi tie morgaŭ antaŭ tagmanĝo.

         Peĉjo komprenis, ke vere ne ekzistas alia maniero kaj skribis la telegramon.

         Nun venis la momento kalkuli la prezon de la mendo kaj sendi la dolarojn.

         – Venu por kalkuli, Nazulino, ĉar vi estas matematikistino.

         Nazulino kalkulis la totalan valoron de la mendo el la katalogaj prezoj.

         – La rezulto estas 105,742 dolaroj – ŝi diris kaj montris la kalkulaĵon.

         Kaj nun? Kie la mono por la pago? Nur Emilja kapablas solvi tion.

         Peĉjo vokis Emiljan.

         – Eta Emilja, zorgu pri ĉi financa parto. Faru ion por ke la mono estu liverata hodiaŭ al “McGowen & Tuttle”, Novjorko. Trovu bonan bankon por fari la monsendaĵon.

         – Ĉu banko? Mi ne fidas je bankoj, Peĉjo. Mi faros ion kaj la mono pluvetos sur la kapo de sinjoro McGowen. Ĉu vi volas vidi? Kaj turninte sin al la ĉielo, ŝi kriis:

         – Etaj nuboj, grandaj nuboj, vi dormetante trapasas la bluon! Flugu al la domo de sinjoro “Mc”… “Mc” kio, Peĉjo?

         – “McGowen”! – kriis la knabo el la malantaŭo de la oficejo.

         – …de sinjoro “McGowen” kaj verŝu pluvon de 105 742 dolaraj gutoj sur lian kapon – nome de Petrola Sinjorinobenteca Kompanio.

         Ŝi diris kaj iris al la Vicgrafo.

         – Farite! Sinjoro “McGowen” fariĝos kapturna pro nia pluvo je oro. La nuboj, tuj kiam ili aŭdis min, galopante flugis. Ili jam devas alveni tie.

         – Kaj nun? – demandis Nazulino.

         La Vicgrafo estis lacega.

         – Ĉu nun? – li diris kaj kuŝis sur la planko. – Nun iom da ripozo. Huf! Ni troege laboris hodiaŭ!…

         Kaj li viŝis la ŝviton de sia frunto sur la manikon.

 

8 – Unuaj laboroj

         Dum la vespermanĝo sinjorino Benta demandis al Nazulino, kial ili restis eksterdome la tutan tagon.

         – Ho, avinjo ankoraŭ ne scias! Estas la puto…

         – Kia puto?

         – La naftoputo, kiu savos Brazilon – la unua puto, kun produktado de mil bareloj ĉiutage.

         – Dek mil! protestis Emilja. – Malpli, mi ne akceptas.

         – Jes, jes. Ni jam finis la geologiajn studojn; ni jam palisigis la teron; ni jam konstruis la laboristajn domojn, la remizon por la maŝinojn, la oficejon kaj la vilaon por sinjoro Kalamazoo, la boristo, kiun ni venigos el Ameriko. Ni ankaŭ mendis la tutan maŝinaron, la sondon, la tubojn. Multe da mono, avinjo! Pli ol cent mil dolaroj.

         Sinjorino Benta, kiu komencis tranĉi rostitan kokidaĵon, ridetis. Ŝi ja kutimiĝis al tiuj frenezaĵoj de la genepoj…

         – Ĉu sinjoro Kalamazoo parolas la portugalan?

         – Ne; nur la anglan. Ĝi estas ege usona.

         – Kaj kiel li parolos kun vi? – ŝi demandis, kaj metis pecon da kokidaĵo en la telero de Nazulino.

         – Pere de tradukisto. Nia rinocero Dolĉaĵ’ estos la interpretisto. Li naskiĝis en Ugando, angla posedaĵo en Afriko, li scipovas la anglan kiel neniu. Li parolas la anglan per lerta lango.

         – Per lerta korno! – korektis Emilja.

         – Kaj kio pri la nomo de la puto? Ĉar ĉiuj putoj havas nomojn, aŭ numerojn.

         La geknaboj, kiuj ankoraŭ ne pensis pri tio, rigardis unu la alian; kaj Emilja, la petolulino, kiu ĉiam unue trovas nomojn al ĉiuj, denove trudis sian kapricon.

         – Ĝi nomiĝos Karamingao numero 1 – ŝi improvizis – honore al la rivereto Karamingao, kiu kuras ene de nia bieneto. La postaj putoj havos aliajn nomojn, ĉar Sinjorinobenteca Kompanio malfermos almenaŭ kvindek putojn en la bieneto.

         – Kion signifas Sinjorinobenteca Kompanio?

         – Estas la nomo de la kompanio, avinjo, – respondis Nazulino. – Antaŭ ol ni pensis pri tio, Emilja jam elpensis ĉi nomon, kaj ni akceptis. Petrola Sinjorinobenteca Kompanio, honore al vi…

         – Bone, diris sinjorino Benta, kaj ŝi metis kokidan femuron en la teleron de Peĉjo. – Mi rimarkas, ke Emilja flatas min kaj tio pruvas, ke ŝi deziras ion. Ĉiam profitema, ĉu ne, Emilja?

         La pupo paŭtis.

         Dum la tuta vespermanĝo oni parolis nur pri petrolo. Ili vendos milojn da bareloj da petrolo el la puto, starigos rafinejon, inundos Brazilon per benzino, keroseno, oleo, gaso kaj dekoj da aliaj naftoproduktoj. Ili gajnos tiom da mono, ke malfacile estos decidi tion, kion fari kun ĝi. Peĉjo pensis nur pri unu afero: vojaĝi, viziti la tutan mondon.

         – Kiel, avinjo, kiel mi povas scii uzi mian monon, kiam mi scias nenion pri la mondo? Mi devas unue studi la mondon por vidi, kion la mondo plej bezonas, ĉu vi ne konsentas?

         – Tre bone pripensite, – konsentis sinjorino Benta. – Kio pri vi,

Nazulino? Kion vi faros per la mono?

         – Mia deziro estas konstrui hospitalojn, lernejojn, infanĝardenojn, bibliotekojn, aferojn de ĝenerala utileco. Estas tiom da malriĉuloj kaj malfeliĉuloj en la mondo…

         – Tio signifas, ke vi estos eta Rockefeller. Maljuna Rockefeller, gajninte multe kaj multe da oro, ne sciis kion fari el ĝi. Kaj li fondis la “Rockefeller Institute”, kies funkcio estas elspezi siajn milionojn por aferoj de universala profito. La Instituto helpas ĉiujn landojn, inkluzive la nian. La grandioza Lernejo de Medicino de San-Paŭlo, ĝi estis donaco lia. Ne estas lando en la mondo, ĉu Francio aŭ Ĉinio, kie la Petrolo-Reĝo ne helpas. (*) Kaj kio pri vi, Vicgrafo?

         Kiel ĉiuj veraj saĝuloj, la Vicgrafo sciis nenion pri mono – kaj li fariĝis konfuza pro la demando. Emilja prenis la parolon.

         – Li aĉetos novan cilindran ĉapelon kaj kuracilon kontraŭ ŝimon, – ŝi diris. – Kaj rilate min…

         – Ho vi! – ekkriis sinjorino Benta. – Mi ne kapablas diveni, kio estos – kiom da frenezaĵoj! Do, diru. Kion vi faros per la mono?

         – Mi pruntedonos mian monon je alta interezo por ke ĝi daŭre kresku, pli kaj pli kaj pli…

         Tiu respondo konsternis ĉiujn. Emilja ĉiam estis profitema, sed neniu iam suspektis, ke ŝi ankaŭ estas uzuristino.

         – Je kiom da interezo? – demandis sinjorino Benta, pro scivolemo.

         – La plej eble alta – La plej eble alta en la tuta mondo…

         – Klarigu tion, Emilja. Mi ne tute komprenas.

         – Mia ideo estas la jeno. La vera alvokiĝo de la homoj estas fariĝi sklavoj de la mono. Tuj kiam iu svingas faskon da monbiletoj en la aero kaj krias: – “Kiu ĝin volas? Kiu volas?” tuj aperas mil etendataj manoj, dirante: – “Mi volas! Mi volas!” Kaj la posedanto de la biletoj disdonas la monon sed katenas tiujn manojn per ŝtalaj katenoj – la interezo. Kaj tiuj homoj fariĝas sklavoj de la posedanto de la mono; ili vivas por li, laboras por li, pensas nur pri li, ĉar la interezo ĉiam kreskas, tage kaj nokte, kun pluvo aŭ kun suno, ĉu estas Palmodimanĉo, ĉu Karnavalo. Tiuj estaĵoj estas sklavoj dum la tuta vivo – pro gusto, memvole, nur ĉar iu montras al ili monon kaj ili ne povas rezisti la tenton pruntepreni ĝin. Ĉiuj havas ŝuldojn – homoj, kompanioj, municipoj, ŝtatoj, nacioj, imperioj. Kaj ĉiuj volas monon, tio estas, etendas la manojn por ke la posedantoj de la mono mankatenu ilin. Kaj se unu el tiuj ĉi sklavoj hazarde pagas la ŝuldon, la tento estas fari alian ŝuldon – kaj li faras, kaj li denove sklavigas sin. Nostalgio pri sklaveco!… Nun, tio signifas, ke la alvokiĝo, la supera plezuro de la homoj, estas fariĝi sklavoj de la mono. Do:  se tiele estas, kiam mi fariĝos milionulino mi donos al la homoj la grandegan plezuron sklavigi sin al mia mono, bone mankatenataj kun interezoj la plej altaj en la tuta mondo. Ĉu onklino Nastasja ne diras ĉiam, ke la plezuro estas la vera valoro de la vivo?

         – Ĉu vi vidas la perversulinon? – murmuris sinjorino Benta.

         – Ŝi fanfaronas, avinjo, – diris Nazulino. – Emilja, kiam ŝi havos monon, tio, kion ŝi faros, estas kuniĝi al la Vicgrafo por plenigi la landinternon de Brazilo per sovaĝaj bestoj alportitaj el Afriko. Mi jam aŭdis konversacion pri tio. Emilja konfesis ke ŝia temperamento estas “sovaĝa” kaj “sekundara” – tio estas, amikino de la monstraj bestoj kiuj plenigis la mondon en la Pratempoj. Ĉar tiuj monstroj ne plu ekzistas, ŝi intencas plenigi Brazilon per afrikaj bestoj – leonoj, hipopotamoj, rinoceroj, ĝirafoj, zebroj kaj aliaj. Mi bone scias, mi bone scias…

         La temo de la konversacio daŭris en tiu tono ĝis la deserto – dika papajo sendita de kolonelo Teodoriko. Manĝinte la papajon, ili elkuris por akcepti sinjoron Kalamazoo, kiu estis telegrame alvokita kaj venis en unu el la fulmaviadiloj de Emilja.

         Ili ne longe atendis, ĉar tuj aŭdiĝis zumado kaj moviĝanta punkto aperis en la bluaĵo.

         – Estas li! – ĉiuj kriis.

         Estis ja sinjoro Kalamazoo. La aviadilo alteriĝis sur la paŝtejo kaj el ĝi eliris grandega, ruĝeca usonano kun grandaj ŝuoj kaj maĉante gumon.

         La geknaboj kuris renkonte al li.

         – How do you do, Mister Kalamazoo? – diris Peĉjo – kaj li embarasiĝis. Lia tuta angla estis tio. Ĉar Nazulino ankoraŭ sciis malpli kaj la Vicgrafo eĉ  jes ne kapablis diri, ili devis peti helpon al Dolĉaĵ’.

         – Rapide venigu la interpretiston, Emilja! – ordonis Peĉjo.

         Dum la usonano prenadis sian pakaĵon el la aviadilo, Emilja iris por konduki la rinoceron.

         La ektimigo de sinjoro Kalamazoo estis granda, sed li finfine fariĝis kalma kaj komencis bonegan konversacion en la angla kun Dolĉaĵ’, el kiu la geknaboj nur kaptis, jen kaj jen, “yes” kaj “no”. Post kiam la usonano retiriĝis al sia vilao por ripozi de la vojaĝo, Peĉjo kuris por aŭdi la impresojn pri la interpretisto.

         – Kio pri nia boristo, Dolĉaĵ’?

         La rinocero tordis sian muzelon.

         – Mi ankoraŭ ne scias, – li diris. – Ni longe interparolis pri borado kaj diversaj naftaj problemoj, sed mi ne scias…

         – Kion vi ne scias?

         – Mi ne scias, ĉu tiu viro estas fidinda. Li povas esti agento de tiuj trustoj, kiuj ne volas tion, ke Brazilo havu petrolon; povus esti subaĉetita boristo, kiu venas por saboti nian puton…

         La geknaboj fariĝis timemaj. La danĝero estas ja tre grava. En la petrolkomerco, estas teruraj perfidoj, sabotado, fajroj, tragikaj mortoj…

         – Sed ĉu vi opinias, ke li aspektas kiel bona sabotisto? – insistis Peĉjo.

         – Sabotistoj ne havas la literon So sur la frunto, – Dolĉaĵ’ respondis. – Mi nur avertas vin. Mi flaras saboton en la aero…

         – Kion fari nun? Nia kontrakto kun ĉi tiu viro jam estas subskribita…

         Dolĉaĵ’ pripensis momenton.

         – La maniero solvi tion estas la jena: mi gvatos la puton tage kaj nokte. Timante mian kornon, li englutos kian ajn sabotan agon, pri kiu li pensos.

         – Bonege! – kriis Peĉjo. – Kaj ankaŭ gvatos la Vicgrafo, kiu tre scipovas pri petrolborado. Se la Vicgrafo rimarkos ion, ajnajn suspektindajn manovrojn, li palpebrumos al vi – kaj vi antaŭeniros kun via pinta korno, kiel vi faris kun la detektivoj en la kazo de la jaguaro-ĉaso. Ĉu komprenite?

            La afero estis do tiele aranĝita. Sinjoro Kalamazoo estos la boristo, sed kun kvar atentaj okuloj direktataj al li – la du de la rinocero kaj la du de la Vicgrafo.

         – Bonege, bonege – daŭrigis Peĉjo. – Kaj la usonano nenion suspektos, ĉar la ĉeesto de interpretisto ĉe la turo estas necesa. Koncerne la Vicgrafon, neniu suspektos lin, ĉar li estas nura maizospiko. Nur bovino suspektas maizospikon kun cilindra ĉapelo…

         La sekvan matenon alvenis la emiljecaj aviadiloj kun ĉiuj pecoj por la sondado. Kia senfina malordo, Sankta Dio! Pecoj kaj pli da pecoj, tuboj kaj pli da tuboj, skatoloj kaj skatoloj kun tio kaj tio. Ŝajnis nekredeble, ke tiom da aferoj oni necesas por fosi truon kun diametro de du palmoj.

         Kaj ankaŭ venis la grupo de fakaj laboristoj dungitaj de sinjoro Kalamazoo, diversnaciaj homoj – unu rumano, du germanoj, du argentinanoj. Bonaj specialistoj nur ekzistas en landoj kiuj jam havas naftoesploradon.

         Aldone al la grupo de boristoj estis forĝisto, du mekanikistoj, respondeculo pri la forno kaj du helpantoj, “por ĉio ajn”. Kaj ankaŭ geologiisto-kemiisto por analizi materialojn, klasifiki fosiliojn ktp.

         Kaj la laboro komenciĝis. Kvar fundamentoj estis konstruitaj por la kvar piedoj de la turo – brikoj bone cementitaj. Kaj poste ili konstruis la feran turon, peco post peco, etaĝo post etaĝo, ĝis la lasta, kiu estis la deka, je 33 metroj alta. Tuj kiam la turo estis preta, la geknaboj grimpis la ŝtuparon por ĝui la panoramon.

         – Kiel bela estas la bieneto de avinjo vidata de ĉi tie! – ekkriis la knabino. . Vidu la rivereton Karamingao, kun ĝia manko de hasto. Kaj la vojon kun la butiko de Elija la Turko…

         – Ni eĉ kapablas vidi parton de la bieno de kolonelo Teodoriko, la korton, la porkejojn, la fruktoĝardenon, la maston de Sankta Antono, – aldonis Peĉjo.

         La Vicgrafo sukcesis vidi nur la geologian pejzaĝon.

         – Rimarku, kiel ĝusta estis mia teorio pri la erozio.La erozio transformis la monton kiu ekzistis ĉi tie en la paŝtejon de la senkorna bovino.

         Emilja amuzis sin kraĉante malsupren.

         – Se iu volas mortigi sin – ŝi diris – ĉi loko estas ankoraŭ pli bona ol la Tarpeja Roko, pri kiu rakontis sinjorino Benta – tiu malbela roko, kiu ekzistis en Romo, el kiu oni ĵetis krimulojn trans la krutaĵon. La Tarpeja estis 32 metrojn – unu malpli ol tiu ĉi turo. Tio signifas, ke miaj kraĉaĵoj daŭras en la aero unu metron pli longe ol la romiaj krimuloj ĵetitaj de la Roko.

         Nazulino interŝanĝis rigardon kun Peĉjo. Emilja konfuzis ilin. Pri ĉio, ŝi ĉiam diradis ion neatendatan.

         – Kial la turo estas tiel alta? – demandis la knabo al la Vicgrafo.

         – Por faciligi kaj akceli la manovrojn. La bastonoj, kiuj longas ĉiu 7 metrojn, estas kunŝraŭbitaj, formante unu, kiu povas iri – 3 000 metrojn kaj pli profunden. Sed la peceto kiu estas ĉe la malsupra parto devas esti anstataŭata post kelkaj horoj da laboro.

         – Kial?

         – Por ŝanĝo. Post kelkaj horoj da laboro la borilo perdas sian tranĉkapablon. Oni devas ŝanĝi ĝin.

         – Kiom da laboro, Sankta Dio! – ekkriis Peĉjo. – Mi pensis, ke sufiĉas nur bori…

         – Jes, estas tro da laboro, kaj nur en la manovroj supreniri kaj malsupreniri la borilon, la laboristoj konsumas kelkajn horojn ĉiutage, kaj pli malfacile estas kiam la puto profundiĝas.

         Post la klarigo, la geknaboj malsupreniris de la turo kaj iris por viziti la maŝinejon kaj la metiejojn. En unu angulo staris la grandega kaldrono, donanta la impreson de fera rinocero. En ĝi, lignaro estis bruligata por produkti vaporon kiu funkciigis ĉiujn maŝinojn de la sondilo.

         – La kaldrono estas pli forta ol Dolĉaĵ’ – rimarkis Emilja.

         – Kaj kial oni instalis la kaldronon ĉi tie, tiel malproksime de la sondilo,

kvindek metrojn?

         – Ĉar ĉi tie estas fajro kaj en naftejo necesas teni la fajron malproksime de la puto. Danĝero pri incendio.

         La akvo por provizi la vaporkaldronon venis de la rivereto Karamingao, kie estis instalita pumpilo kun eta oleomotoro. Sed ĝi ne venis rekte; unue ĝi plenigis grandan rezervujon fositan en la tero, ĉirkaŭ cent metrojn for, sur alta loko. Tuj kiam la akvorezervujo estis plena, Emilja metis en ĝi du fiŝetojn kaptitajn per kribrilo en la rivereto. Kaj etan verdan bufon.

         Poste la Vicgrafo montris la forĝejon, kie la boriloj estis varmigitaj kaj akrigitaj.

         En la mekanika laborejo troviĝis feraj torniloj, feraj bormaŝinoj, mueliloj kaj mil etaj iloj, tordopremiloj, teniloj, fajliloj, frezmaŝinoj, marteloj, segiloj, ĉiziloj, ambosoj…

         Sinjoro Kalamazoo ĉion administradis kun la ĉemizmanikoj kuspitaj kaj pipo en la buŝo; li havis aspekton de homo, kiu ĉion komprenas kaj ĉion solvas post rapida ekrigardo.

         Ĉiuj demandadis al li kaj li donadis al ĉiuj tre precizajn ordonojn. Li havis grandan sperton, ĉar en la Oklahomaj naftejoj li boris pli ol cent putojn. Bedaŭrinde, li nur parolis la anglan, do nur la rinocero Dolĉaĵ’ profitis la multajn interesajn aferojn kiuj li diradis kiam li estis libera je iu tasko. Kaj ili fine fariĝis bonegaj amikoj. La usonano rakontadis historiojn el Oklahomo, kaj Dolĉaĵ’ pagadis per rakontoj el Ugando. Sed malgraŭ tiu amikeco, la rinocero daŭre gvatadis la viron.

         – La naftotrustoj de la tuta monto estas diablecaj, – diris la rinocero. – Ili faras inferajn aferojn. Do malgraŭ la simpatio, kiun inspiras al mi sinjoro Kalamazoo, mi ĉiam gvatas lin – kaj ankaŭ la Vicgrafo.

         La Vicgrafo, tiu, fariĝis vera ombro de la usonano. Li ne forlasis lin eĉ momenton. Bone, ke sinjoro Kalamazoo, ĉar li estas tro granda, eĉ ne vidadis la maizospikulon kun sia cilindra ĉapelo. Foje li preskaŭ stumblis sur la Vicgrafo…

         Finfine ĉio estis preta por la komenco de la borado. Kiaj viroj tiuj! Ili faris ĉion same bonorde kiel la famaj nanoj en fabeloj. Nur unufoje sinjoro Kalamazoo perdis la humoron kaj kriis insultojn, kiujn la geknaboj ne komprenis ĉar li parolis en la angla. Tio okazis ĉar la pumpilo por injekti akvon en la puton, dum la ekfunkciado, fiaskis – kaj sinjoro Kalamazoo atribuis la difekton al la nekompetenteco de la mekanikisto kiu muntis la aparaton.

         Ili devis malmunti ĝin por trovi la difekton, kaj je sia miro ili malkovris etan fiŝon fiksitan en la valvo. Unu el la fiŝetoj de Emilja…

         – Nekredebla la scivolemo de tiu stultuleto! – diris la pupo. – Ĝi eskapis el la baseno kie mi metis ĝin, por veni tra la akvotuboj por spioni la laboron de la sondilo. Nun ĝi estas tie, mortinta, absolute mortinta – viktimo de sia scienca scivolemo…

         Kaj ŝi enterigis ĝin ĉe arbo, sub eta ŝtona tombo kun jena surskribo: Ĉi tie tombkuŝas la unua martiro de la brazila petrolo.

         Kaj sur la tombo, anstataŭ kruco, ŝi fiksis fiŝhokon…

(*) Ĉi libro estas de 1937. Mi sugestas ke la leganto serĉu aktualajn informojn pri la “Rockefeller Foundation” per Interreto.

Visitas: 575