La naftoputo de la Vicgrafo
Ĉapitroj 17 kaj 18 (lasta)
17 – La granda festo
Monatojn poste, en la urbo Flava Tukano, oni parolis nur pri unu afero: la lasta puto de la Bieneto de la Flava Pego, nomata Dolĉaĵ’ numero 1, omaĝe al la rinocero, produktadis pli da petrolo ol ĉiuj Karamingaoj.
Por festi la grandan novaĵon, sinjorino Benta okazigis feston, pri kiu ĉiuj paroladis. Subĉiela festeno, en la paŝtejo de la Senkorna Bovino, kun dancado kaj artfajraĵo ĉe la fino.
Ĉiuj geamikoj kaj gekonatuloj estis invitataj – kaj ankaŭ la nekonatuloj. Kaj alvenis tiuj, kiuj volis manĝi ĝis krevado, kaj danci ĝis ne plu sukcesis manĝi kaj miri la piroteknikaj mirindaĵoj de la fama Joĉjo Fajraĵisto.
La festo similis al miraklo de la arabaj noktoj. Krom la grandega kvanto da manĝaĵoj, fruktoj kaj dolĉaĵoj, bareloj kaj pli da bareloj da vino kaj aliaj trinkaĵoj, granda fromaĝo en formo de piramido pli alta ol du viroj, ĉiu invitato ricevis valoran donacon: horloĝon, fontoplumon, papagon, fonografojn kaj eĉ aŭtojn. Franĉjo Ankilostomulo kalkulis ke la festo kostis minimume 10,000 barelojn da petrolo. Sed kio estas 10.000 bareloj da petrolo por tiu, kiu eltiras 9.500 barelojn tage el la ses putoj? Produktado de unu tago, nenio pli.
Ĉe la ĉeftablo sidiĝis familianoj kaj la plej intimaj homoj. Sinjorino Benta estis en la centro, kun Peĉjo dekstre kaj Nazulino maldekstre. Apude, la Vicgrafo, kun nova cilindra ĉapelo, kaj Emilja, en la novaj vestaĵoj, kiujn ŝi adoptis ekde kiam la bieneto komencis esploradon de petrolo: flava pantalono, gamaŝoj, bluzo plena je poŝoj kaj korka ĉapelo. Poste estis sinjoro Kalamazoo kaj sinjoro Ĉampignon; kaj fine, onklino Nastasja.
Dolĉaĵ’ sidiĝis proksime, ĉar li devis fari la salutparoladon.
Post kiam ili manĝis la deserton, la rinocero leviĝis kaj diris:
– Gesinjoroj! Kvankam mi ne estas la plej kvalifikata por paroli ĉe ĉi festo, mi sekvas la ordonojn de Emilja. Ŝi diris al mi, ke mi parolu, ĉar ŝi ne plu eltenas paroladon de dupieduloj. Se ne estus pro tio, mi restus en mia angulo por aŭskulti – ĉar mi pli ŝatas aŭskulti ol paroli.
– Pro tio vi ne diras stultaĵojn, Dolĉaĵ’! – diris Peĉjo.
– Tio eblas – daŭrigis Dolĉaĵ’ – sed silento ne ĉiam estas saĝeco. Ĉu eble estus saĝe, ke sinjorino Benta restu silenta? Mi tre atentas kiam ŝi parolas kaj mi neniam rimarkis en ŝiaj vortoj pruvon de io alia ol la plej alta saĝeco.
Emilja flustris al Nazulino: “Li flatas sinjorinon Benta, ĉar li intencas postenon en la estraro de la Kompanio…”
– Saĝeco, jes, geamikoj – daŭrigis Dolĉaĵ’ – ĉar sinjorino Benta estas vera filozofo. Ne kiel Sokrato, kiun mi nur konas laŭ onidiroj, sed kiel la forpasinta Kalavako, la plej saĝa rinocero en mia tribo en Ugando. Mi havas praktikan manieron por koni veran saĝecon: estas mezuri ĝiajn rezultojn. La rezulto de la saĝeco de sinjorino Benta estas la kompleta feliĉo, kiun ni ĉiuj ĝuas ĉi tie, kaj vi viroj kaj ni bestoj – mi, la Senkorna Bovino, la Parolanta Azeno, la birdetoj en la arboj, neniam persekutataj de iu. Mi, kiel ekzemplo, trovis la veran feliĉon nur ĉi tie. Mia vivo en Ugando estis konstanta malkvieto. Krom la bataloj inter ni mem, ene de la bando, estis la teruro pro la viroj kun korkaj kaskoj kiuj trapikis niajn felojn per dundumaj kugloj. Poste mi estis sklavigita kaj ĉirkaŭiris la mondon en cirko, por montri mian korpon al la gapulaĉoj ene de fera kaĝo. Mi sentis min tre malfeliĉa dum tiu periodo de mia vivo. Libereco estas la plej granda bono inter la mondaj varoj. Finfine mi fuĝis, mi sencele kuris tra la arbaro, ĝis mi atingis la Bieneton de la Flava Pego, de sinjorino Benta.
Emilja eltrovis min kaj prizorgis min. Fariĝis mia amikino. Onklino Nastasja tre timis mian kornon, sed hodiaŭ ŝi estas granda kamaradino. Ĉiuj fariĝis miaj geamikoj – kaj mia vivo trankviliĝis. Mi vivas en ĉieleca feliĉo. Se vi demandas al mi, kie estas la paradizo, mi respondas: ĉi tie!
Pro kio ĉi tie estas la paradizo? Pro la saĝeco de sinjorino Benta, kiu estas la bonkora animo, kiu direktas ĉion en ĉi benata peceto de la mondo. Mi ne havas manojn kiel vi, pro tio mi ne povas levi la tason da vino, kiun Emilja metis antaŭ mi, por ke mi tostu je la sano de sinjorino Benta kaj de ŝiaj karaj genepoj – kaj de Emilja, kaj de la Vicgrafo, kaj de onklino Nastasja, kaj de la amikoj el Ameriko. Sed mi anstataŭigas la tostadon per salutado laŭ la maniero kiun ni uzas en Ugando, inter tiuj de mia propra raso; muĝado – Muuuuuu…
La rorado de Dolĉaĵ’ estis tiel forta kaj timinda, ke ĉiuj ekpanikis. Kia konfuzo! Kia piedpremado! Peĉjo rapide grimpis sur barelo kaj kriis per laŭtparolilo:
– Trankviliĝu, gesinjoroj! Nenio grava okazis! Nur la saluto de Dolĉaĵ’, laŭ la uganda rinocereca stilo. Trankviliĝu! Trankviliĝu! Ĉiuj al siaj sidlokoj!…
La gastoj reiris al siaj tabloj, tamen ankoraŭ timemaj. Tia muĝado neniam aŭdiĝis en tiuj regionoj.
La parolado de Dolĉaĵ’ ricevis aplaŭdojn de ĉiuj. De rinocero, estis lertaĵo tute neatendata.
– Kaj nun, kiu parolados? – Peĉjo kriis.
– Mi! – Emilja kriis kaj levis la glason.
Sed Nazulino protestis:
– Vi, ne, sinjorino! Unue la plej aĝuloj. Prenu la vorton sinjoro Kalamazoo.
La usonano ekstaris, tre ruĝa kaj blonda.
– Gesinjoroj, mi nur scias kiel bori putojn, – li diris. – Mi ne taŭgas por paroladoj. Kaj eĉ se mi taŭgus, kion mi povus diri, pli ol tio, kion diris nia mirinda rinocero, kiu ĵus parolis? Jes, sinjorino Benta estas puto de saĝeco. Ĉe ŝi, la trepano de studado kaj meditado iris al la plej profundaj tavoloj, kie akumuliĝas la scienco pri la vivo. Mi konfesas ion: antaŭ ol mi alvenis ĉi tien, iu pagis al mi por saboti ĉiujn putojn, kiujn sinjorino Benta intencis malfermi. Sed mi ne havis kuraĝon. Ĉi tie mi trovis tiajn noblajn rolulojn, ke mi eĉ hontis pri miaj intencoj. Kaj mi ŝanĝiĝis. Mi eklaboris kiel la plej lojala el la homoj, kiel pruvas la rezulto de miaj servoj. Vivu sinjorino Benta! Vivu ŝiaj genepoj!…
Aplaŭdoj kaj huraoj kovris la lastajn vortojn de la sabotisto, kiu rezignis pri sabotado.
– Parolu nun sinjoro Champignon! – kriis Nazulino.
Sinjoro Champignon ekstaris kun afabla rideto.
– Karaj geamikoj – li diris – mi ankaŭ estis dungata por saboti kune kun la partnero, la amiko Kalamazoo. Sed mi ankaŭ ne havis kuraĝon. Kiu sukcesus damaĝi iun kun tia nobla animo, kiel sinjorinon Benta; aŭ knabon tiel entreprenema kaj sincera kiel Peĉjo; aŭ ĉarman knabinon, kiel Nazulino; aŭ la mirinfanon de la Naturo, kiu estas Emilja; aŭ sinjoron Vicgrafo de Maizospikulo, la plej inteligenta geologiisto, kiun mi iam renkontis en mia vivo; aŭ onklinon Nastasja, kiu estas ĉiela frandaĵistino; aŭ la amikon Dolĉaĵ’, la plej heroa el la rinoceroj? Kiu? Eĉ la perversa lago, la rolulo el Ŝekispiro, se li aperus ĉi tie, ne havus kuraĝon daŭre esti malbona. La homa boneco estas tia: ĝi allogas, instruas, konvertas, katekizas. Mi estis homo kiel la aliaj, kun komunaj kvalitoj kaj difektoj. Sed mi ŝanĝiĝis – la bieneto de sinjorino Benta ŝanĝis min. Mia koro estas pura je malbono. La trankvila kaj sana etoso de ĉi bieneto nobligis mian animon…
Sekve, mi havas nenion alian por fari, se ne interkonsenti kun sinjoro Dolĉaĵ’ kaj sinjoro Kalamazoo pri la laŭda himno, kiun ili prezentis al sinjorino Benta, la bona feino, kiu prezidas la sortojn de ni ĉiuj!
– Bravo! Vivu sinjoro Champignon! – kriis la geknaboj.
Sinjorino Benta dankis per hela rideto plena je afableco.
– Nun onklino Nastasja! – kriis Nazulino.
La nigrulino, en nova robo, leviĝis kun la plej granda trankvileco kaj diris:
– Paroli bele kiel vi, kiuj jam parolis, mi ne kapablas. Mi nur scias kuiri…
– Kaj ankaŭ meti vermon ĉe la hoko por ke la Vicgrafo fiŝkaptu! – flanke diris Emilja.
– Tio ankaŭ estas parto de kuirado – respondis la nigrulino – unue mi ricevas la fiŝon, poste ni senskvamigas kaj fritas ĝin. Mi scias ĉion pri kuirado, kaj mi tre ŝatas, kiam mi preparas pladon kaj vidas ke la infanoj plezurege lekas la lipojn.
– Tion mi ne faras ĉar mi estas bone edukita, – aldonis Emilja.
– Ĉi diablino volas ĝeni min, sed ne sukcesos, ne. Mi kreis ŝin. El ŝtofo. Sed poste la ŝtofo sin transformis en karnon kaj hodiaŭ estas tute homa – tamen impertinenteta.
– Tio ne estas parolado, onklino Nastasja, – diris Nazulino. – Mi donis al vi la parolon por ke vi faru paroladon kiel la aliaj.
– Paroladon mi ne scias fari, ĉar mi ne studis. Diri belajn vortojn pri sinjorino Benta mi ankaŭ ne scias. Mi scias nur kisi ŝian manon – kaj ŝi kuris, kun la okuloj plenaj je larmoj, por kisi la manon de sinjorino Benta.
Ĉiuj estis kortuŝataj, inkluzive Dolĉaĵ’, el kiuj okuloj falis larmojn, grandajn kiel ĵabuticaboj.
Sinjorino Benta brakumis la nigrulinon kaj diris:
– Jes, Nastasja. Vi, krom esti mia granda amikino, estas la dua avino de miaj genepoj…
– Nun parolu Peĉjo! – kriis la knabino.
Peĉjo leviĝis kun la gracio de Peter Pan.
– Avinjo, al via sano! – li diris kaj levis la glason. – Mia deziro estas, ke vi haltu kie vi estas – kaj neniam mortu. Vi estas la plej granda avino en la tuta mondo – kaj nun kun la petrolo, vi estas la plej riĉa. Vi instruadas al ni ĉion. Vi estas ĉio por ni. Vi estas Avino Numero 1! Vivu avinjo!
– Vivu! Vivu!…
– Iun tagon – daŭrigis Peĉjo – mi realigos ideon, kiun delonge mi havas en la kapo: starigi monumenton al avino. Nazulino, kio bone desegnas, faros la projekton. Estas la jeno: Supre, la statuo de avino, kun okulvitrojn, sidante sur seĝo kun mallongaj kruroj, kun libro sur la genuoj. Mi ĉe unu flanko, Nazulino ĉe la alia, Emilja kaj la Vicgrafo ĉe ŝiaj piedoj. Dekstre, kun la kapo ĉe la ŝultro de avino, onklino Nastasja fritas fiŝon: maldekstre, kun la korno ĉe la genuo de avino, kuŝas Dolĉaĵ’, kun sia granda kapo inter siaj piedoj. Ĉi figuroj estos aranĝataj en grupo aldone al granda marmorkubo kun altreliefoj sur tri flankoj kaj surskribaĵo sur bronza ŝildo:
“AL SINJORINO BENTA
KIU ELTROVIS PETROLON EN BRAZILA NACIO,
AVINO DE PEĈJO KAJ NAZULINO,
DANKEME DONACAS LA PATRIO”
– Kaj ĉe la aliaj flankoj de la marmora kubo?
– Sur la aliaj tri flankoj de la marmora kubo estos altreliefoj kiuj
reprezentos scenojn de nia bieneto. En unu, ni ĉiuj aperos forkurante de la pluvo de petrolo el Karamingao numero 1. Sur alia, Dolĉaĵ’ sidanta sur la puto por malpermesi la eksplodo de la petrolo. Kaj sur la tria…
– Sur la tria, mi en mia aviadilo “Ni-ŝajnigu”! – kriegis Emilja.
– Ne, sinjorino! – Peĉjo protestis. – Vi jam estas ĉe la piedoj de avinjo. La altreliefoj estas de scenoj kiuj rilatiĝas al petrolo. Povus esti, ekzemple, la oleobano de la ĵurnalisto. Ni solvos ĉi punkton poste.
– Nur tio?
– Ne. Estas ankoraŭ pli. La granda marmora kubo sidas sur la supro de amaso da “friponegoj” kaj trompistoj kaj sabotistoj de petrolo en Brazilo. La skulptisto devos reprezenti ilin en formo de amaso da banditoj kaj kanajloj, unu super la alia, kun elpendantaj langoj kaj okuloj elirantaj el iliaj kavoj, ĉar ili estos sub la pezo de la marmora bloko. Kion vi opinias pri mia monumento?
Ĉiuj opiniis, ke ĝi estas bonega.
– Jen! – konkludis Peĉjo. – Ni starigos la monumenton en la paŝtejo de Senkorna Bovino, tio estas, ĉi tie, kie ni estas, por “la edifo de la posteularo”, kiel diras la Vicgrafo. Jen mia parolado.
Kaj li sidiĝis.
Aplaŭdoj kaj krioj bonvenigis la mirindan ideon de Peĉjo.
– Estas “terpomeca”! – diris Emilja.
– Silentu ĉiuj, bonvole! – kriis Nazulino. – Nun parolu via Ekscelenco la Vicgrafo de Maizospikulo de la Naftoputo. La Vicgrafo havas la parolon…
La Vicgrafo leviĝis, sed ĉar li estas tre malgranda neniu vidis lin
– Enŝovu lin en dika botelo! – kriis Emilja – kaj tion faris Peĉjo: li fiksis la Vicgrafon en la buŝon de kristala ronda botelo.
Malgraŭ la malagrabla pozicio, kiu lasis lin kun la piedoj flosantaj en la aero, la Vicgrafo faris sian etan paroladon.
– Miaj karaj gesinjoroj! – li diris. Mi dezirus havi la elokventon de Cicerono por okupi lokon tiel gravaj ol tiuj de la oratoroj kiuj jam paroladis ĉi tie; sed ne la Muzo de Elokvento inspiris mian naskiĝon.
– Estis onklino Nastasja! – Emilja kriis.
– Jes, estis ŝi, la bona nigrulino, kiu permesas ke ekzistu paco en la stomakoj de loĝantoj de ĉi bieneto. Mi estas filo de onklino Nastasja, mi konfesas…
– Ho, Dio! – murmuris la nigrulino, kaj ŝi krucosignis sin.
– Tamen, laŭ unu el tiuj misteraj kapricoj de la naturo, mi estas ekzemplo de filo, kiu havas nenion komunan kun sia patrino. Mi ne komprenas kuiradon kaj mi eĉ ne bezonas manĝi. Mia kliniĝo ĉiam estis scienca. Scienco allogas min laŭ neretenebla maniero. En la komenco mia misio estis Filologio, hodiaŭ mia misio estas la Geologio. Kaj ĉu vi scias, kial mi ŝanĝiĝis? Pro ekonomiaj kialoj. Filologio ne plialtigas la riĉecon de lando, mi pensis al mi. Sed Geologio pligrandigas. Ĝi estas scienco, kiu kondukas al praktikaj, pozitivaj rezultoj, kun grandaj ekonomiaj sekvoj. Ĉu riĉigas nin, ekzemple, scii, ke la vorto hodiaŭ devenas el la latina vorto “hodie”? Tute ne. Sed scii, ke en unu aŭ alia regiono estas kondiĉoj por eltrovo de petrolo, tio ja riĉigas. Almenaŭ sinjorino Benta fariĝis riĉa. Se ne estus nia geologia manio, ni ne eltrovintus la Karamingaojn.
Kion ni ĉerpadis el nia subgrundo, antaŭ la malfermo de Karamingao numero 1?
– Tervermojn! – Emilja kriegis.
– Ĝuste – konsentis la Vicgrafo. – Nur lumbrikojn – kaj pro tio ni estis malriĉa popolo. Sed nun ĉio komencas ŝanĝiĝi. Dank’ al tio, kion ni faris en nia bieneto, la eltrovo de aliaj putoj okazos en la tuta lando – kaj neniam ĉesos – kaj faros Brazilon la granda lando, kiel ĝi meritas esti. Jen mia parolado.
– Bravo! Bravo al la scienca maizospikuleto! – kriis ĉiuj.
– Tre interese! – observis sinjorino Benta. – La Vicgrafo eĉ en ŝerca parolado montras sin kiel saĝulo kaj instruas al ni lecionojn. Tion, kion li diris estas granda vero…
18 – La triumfo de sinjorino Benta
– Nun mi! – Emilja kriis kun fervoro por sin montri al ĉiuj.
– Nu, estu vi, – diris Nazulino. – Vi havas la parolon, sinjorino Emilja, markezino de Vostuleto…
Emilja saltis sur la tablon, sed kun tia mallerteco, ke ŝi falis kaj brakumis farĉitan meleagron kaj iĝis tute malpura je graso. Sed tio ne ĝenis ŝin, tiel granda estis la deziro paroli. Kaj ŝi ne venis kun la kutimaj antaŭparoloj sed iris rekte al la ĉefa temo.
– Mi havas bonegan ideon! – ŝi diris. – Eble la plej bona ideo de mia tuta vivo…
– Jen venas sensencaĵo! – muĝis Peĉjo.
– Ideo granda kiel la turo de Karamingao! – daŭrigis Emilja. – Ideo de geniulo!…
– Prezentu tuj vian ideon kaj ne ĝenu, – diris Nazulino. – Avinjo jam dormemas.
– Mi diros al vi, – Emilja daŭrigis. – Mia ideo estas organizi “Romian triumfon”, por omaĝi sinjorinon Benta. Kion vi pripensas?
Ĉiuj rigardis unu la alian; neniu komprenis.
– Jes, romia triumfo – la “Triumfo de Sinjorino Benta”! Ŝi kaj ni, la infanoj, surgrimpos Dolĉaĵon, ŝi kun sceptro en la mano kaj ni kun flagoj. Kaj ni faros triumfan eniron tra la tabloj de ĉi tiu popolo, kiu multe manĝas kaj trinkas. Unue parados sinjoro Kalamazoo kaj sinjoro Champignon en la sama pozicio de la Statuo de Libereco de Novjorko, ambaŭ kun bengalan artfajraĵon por lumigi ĉion. Poste, Dolĉaĵ’ kaj malantaŭ li, onklino Nastasja kun tridento enmane, kiel Pozidona. La tridento estas por piki Dolĉaĵon, se li haltos. Kaj fine, ĉiuj servistoj de la Kompanio, kun torĉoj. Kaj aliaj aferoj, pri kiuj mi poste parolos. Kion pri?
– Bonega ideo, Emilja! – kriis Peĉjo kaj Nazulino, ekscititaj.
– Ni povos ekzemple – daŭrigis Emilja – pentri sur la frunto de Dolĉaĵ’ tiujn famajn literojn: So Po Kuo Ro.
– Kion ili signifas? – demandis la knabino.
– Mi nur scias, ke ili aperas en ĉiuj romiaj triumfoj. Mi opinias ke ili signifas: Sagacan Papagon Kuo Riĉigas.
– Ne diru sensencaĵojn, Emilja – diris sinjorino Benta. – Ĉi tiuj leteroj estas la inicialoj de la fama romia devizo: Senatus Populusque Romanus – la Senato kaj la Romia Popolo.
– Jen! – kriis Emilja. – La Senato estas la sinjorino Benta kaj la Popolo estas ni. Kion vi opinias?
Ĉiuj opiniis, ke la ideo estas bonega, kaj haste leviĝis de la tablo por la organizado de la Triumfo de Sinjorino Benta.
Kun la helpo de la geknaboj kaj la “ni-ŝajnigu” de Emilja, duonhoron poste la procesio komencis paradi.
Antaŭe marŝis la du usonanoj, bruligante brilkolorajn bengalajn fajrojn. Sinjorino Benta estis sur la dorso de Dolĉaĵ’, kun sceptro en la mano, farita el tenilo de senpluvigilo. Ĉe ŝi, Nazulino, vestita kiel “Nepino numero 1” kaj Peĉjo, vestita kiel “Nepo numero 1” – inventaĵoj de Emilja. La Vicgrafo, vestita kiel geologiisto, staris sur la gropo de la rinocero. Onklino Nastasja sekvis malantaŭe, kun balailo en la mano, kaj de tempo al tempo tuŝadis Dolĉaĵon.
Kaj kio pri Emilja?
Ho, Emilja okupis sian kutiman lokon, ĉe la korno de la pakidermo, kies korpo estis kovrata per flava silka litkovrilo el la tempo de la imperiestro, kaj tute ornamata per girlandoj.
Emilja havis grandan kronon el rozoj en la mano.
Malantaŭe venis ĉiuj laboristoj kaj dungitoj de la Petrola Sinjorinobenteca Kompanio, kun torĉoj – torĉoj trempitaj en la kruda petrolo el Karamingao numero 1.
La “triumfo” bonege impresis la homojn kolektitaj ĉirkaŭ la multaj tabloj sur la paŝtejo de la Senkorna Bovino. La klaĉemaj homoj deziris diri, ke tio estas nenio alia ol kadukaĵo de sinjorino Benta, sed ili tuj pensis pri ŝia ĉiutaga enspezo de 9 500 bareloj da petrolo, kaj eksilentis; ili glutis sian malican deziron kaj aldonis siajn aplaŭdojn kaj kriadon al la deliranta ĝojo de la miloj da gastoj.
– Vivu sinjorino Benta, la protektantino de la urbo Flava Tukano!
– Vivu! Vivu!…
– Vivu la genepoj de sinjorino Benta, du ĝojoj de la homaro!
– Hura! Vivu!…
– Vivu la Vicgrafo de Maizospikulo, la geologiisto inter la geologiistoj!
– Vivu! Vivu!…
– Vivu la markizino de Vostuleto!
– Vivu! Vivu!…
La procesio solene iris en la direkto de la puto Karamingao numero 1,
sekvata de la amaso da delirantaj gastoj. Tie, antaŭ la turo, Dolĉaĵ’ haltis kaj sinorino Benta petis al sinjoro Kalamazoo, ke li prenu la rozkronon el la manoj de Emilja kaj metu ĝin sur la granda krano, kun la papera ŝildo, kun teksto en oraj literoj, skribita de Peĉjo.
Sinjoro Kalamazoo tion faris. Li pendigis la florkronon sur la krano kaj sube alpinglis la kartonon de Peĉjo.
VIVU, VIVU, VIVU!
EL ĈI BENATA NAFTOPUTO
KARAMINGAO NUMERO 1
LA 9-AN DE AŬGUSTO, 1938
VENIS, PERE DE OLEA ŜPRUCADO,
LA EKONOMIA SENDEPENDENCO
DE BRAZILO.
Ĉiuj rapide kuris tien por legi.
Novaj aplaŭdoj, novaj krioj, novaj huraoj por laŭdi la skribaĵon en oraj literoj kaj kun oreca signifo.
Tamen, sinjorino Benta, kiu ne plu eltenis la dormemon, nur diris:
– AMEN…
Kaj petis al Dolĉaĵ’ ke ili reiru hejmen. Por dormi.
1938