Lobato en Esperanto – 09

LA FLAVA PEGO

 Ĉapitroj 01, 02, 03 kaj 04

  

01 – La letero de Eta Polekso

         La bieneto de sinjorino Benta famiĝis kaj en la reala mondo kaj en la tiel nomata Mondo de Mensogo. La Mondo de Mensogo, aŭ Mondo de Fabelo, estas tio, kion plenkreskuloj nomas la lando kaj aferoj de Mirlando, kie loĝas nanoj kaj gigantoj, feinoj kaj sacioj, piratoj kiel Kapitano Hoko kaj anĝeloj kiel Flor’ de l’ Altaĵoj. Sed la Mondo de la Fabeloj vere ne estas falsa mondo, ĉar tio, kio ekzistas en la imago de milionoj kaj milionoj da infanoj, estas same reala kiel la paĝoj de ĉi tiu libro. Kio okazas estas ke infanoj, tuj kiam ili fariĝas plenkreskuloj, ŝajnigas, ke ili ne plu kredas je tio, je kio ili kredis.

         – Mi nur kredas je tio, kion mi vidas per la okuloj, flaras per la nazo, prenas per la manoj aŭ gustumas per la langopinto, diras la plenkreskuloj. Sed tio ne estas vero. Ili kredas je mil aferoj, kiujn iliaj okuloj ne vidas, nek ilia nazo flaras, nek iliaj oreloj aŭdas, nek iliaj manoj kaptas.

         – Dio, ekzemple, – diris Nazulino. – Ĉiuj kredas je Dio kaj neniu lin prenas, flaras, palpas.

         – Ĝuste. Kaj ili ankoraŭ kredas je Justeco, Civilizo, Bono – je mil nevideblaj, neflareblaj, netuŝeblaj, sen sonaj kaj sengustaj aferoj. Do se la aferoj de la Fabela Mondo ne ekzistas, tiam ekzistas nek Dio, nek Justeco, nek Bono, nek Civilizo – nek ĉiuj abstraktaĵoj.

         – Mi scias, kion signifas “abstraktaĵoj”, – diris Emilja. – Estas ĉio, kion vi ne povas vidi, flari aŭ aŭdi, aŭ gustumi, aŭ kapti – sed vi sentas, ke ekzistas.

         – Tre bone. Do, la Mondo de la Fabelo ekzistas, kun ĉiuj ĝiaj mirindaj roluloj.

         – Kaj pruvo pri ĝia ekzisto, – deklaris sinjorino Benta, – estas la tre interesa letero, kiun mi ricevis hodiaŭ.

         – Estas de panjo, certe! – murmuris Peĉjo, ĉagrenite, ĉar li timis, ke estas letero de sinjorino Antonika, kiu alvokas lin al la urbo.

         – Vi eraras, mia filo. La letero kiun mi ricevis estas de Eta Polekso…

         Aŭdinte la novaĵon, la geknaboj saltis pro ĝojo. La okuloj de Nazulino malsekiĝis pro tenero. Eta Polekso estis, fakte, la plej granda el la ravaĵoj.

         – Montru, montru la leteron, avinjo!

         Sinjorino Benta surmetis la okulvitrojn kaj prenis el sia monujo ion falditan – etan rozan petalon!

         – Jen tio, sur kiu li skribas – kaj li skribas sen inko, sed kun pinto de dorneto. Mi nur kapablos legi, se Peĉjo alportos al mi la lenson de la binokloj.

         Peĉjo gratis la kapon. Kie estus la rompita binoklo-lenso?

         – La lenso malaperis, avinjo, – li diris, – sed estas la famaj okuloj de Emilja, pli penetremaj ol iu ajn lenso en la mondo. Eĉ pulon en la felo de la drako de Sankta Georgo, sur la luno, ŝi “detektis”.

         – Bonege! Do, venu Emilja kaj legu la leteron de nia amiko.

         Tre fiera pri sia rolo, Emilja venis plena je memfido. Ŝi prenis la falditan petalon, flaris ĝin: “Ho! Estas la rozo Bela Helena!” Ŝi malfermis ĝin kaj facile legis:

         “Kara sinjorino Benta Kaproarestanto de Olivejra: Saluton. La celo de ĉi letero estas komuniki al via ekscelenco, ke ni, la loĝantoj de la Mondo de la Fabelo, ne plu eltenas la sopiron al la Bieneto de la Flava Pego, kaj ni estas pretaj por translokiĝi tien porĉiame. La tuta mondo estas tre enuiga. Nur via bieneto estas la bona loko. Konsiderante ĉi tion, ni ĉiuj translokiĝos al via domo – se tion vi permesos, kompreneble…”

         La infana tumulto altiĝis ĝis 100 celsiaj gradoj, kio estas la bolpunkto de akvo. Ĉiuj saltadis pro ĝojo.

         Peĉjo tuj faris projektojn pri ludado kun Aladino kaj la princo Kodadad. Nazulino volis longe konversacii kun Neĝulino kaj  Ruĝa-Ĉapeto. Eĉ la Vicgrafo lekis la lipojn, avida pri scienca diskuto kun sinjoro de Lafonteno, la fama fablisto renkontita dum vojaĝo al “La Lando de Fablo”. (*)

         – Kia mirindaĵo estos, avinjo! Ĉiuj ĉi tie, imagu! Ĉu ankaŭ Don Kiĥoto venos?

         – Mi volas nur koni la nanojn de Neĝulino! Kia ĝojo!

         Tamen sinjorino Benta estis sendecida. La loĝantaro de la Mondo de Fabelo estis granda; kiel alĝustigi ĉiujn en la bieneto?

         – Pligrandigu la bieneton, avinjo – proponis Peĉjo. – Aĉetu la bienojn de la najbaroj. Por kio estas mono? Post kiam oni eltrovis petrolon en via bieneto, vi pleniĝis je mono. Pligrandigu la bieneton. Tiel facile…

         Sinjorino Benta pripensis; kaj konsentis.

         – Tio okazu. Ni povas aĉeti la Bienon de la Bambuejoj kaj la Bienon de la Ronda Termitejo. La du devas konsisti proksimume el tri mil hektaroj da tereno. Nu, en tri mil hektaroj mi imagas, ke ĉiuj roluloj de la Mondo de Fabelo povas loĝi.

         – Kaj se tio ne sufiĉos, vi aĉetos aliajn bienojn, tio ne estas problemo. Kaj ni povas fari ion, avinjo: dratbarilon, kiu apartigos la malnovan bienon de la Novlando. Ni restos ĉi tie kaj ili restos en Novlando. Kio pri?

         Ĉiuj aprovis la sugeston de Peĉjo.

         – Jes, bona ideo. Ni faros dratbarilon kun pordego – kaj seruro por la pordego. Mi konfidos al la Vicgrafo la ŝlosilon. Ni malfermos la pordegon nur kiam tio konvenos al ni. Kontraŭe, ili invados nin ĉi tie kaj…

         Nazulino pripensadis, imagante la mirindan vivon, kiun ili havus kun  tiuj najbaroj.

         – Tamen, onklino Nastasja certe kapturniĝos, – memorigis Emilja. – Mi ĵuras, ke multaj el ili saltos la barilon por la kuketoj.

         – La rimedo estas facila. Nin gardos Dolĉaĵ’, la rinocero, tage kaj nokte, paŝante tien kaj reen laŭ la longo de la barilo. Ĉar ili neniam vidis rinoceron, ili respektos ĝin – ili timos ĝian unu kornon.

         Ĉi interparolado okazis vespere, post la teo – kaj tiutage ili enlitiĝis nur je la dek unua vespere, pro la kvanto da diskuto pri tio, kion fari. Kiam ili iris por dormi, eĉ Emilja kaj la Vicgrafo kisis la manon de sinjorino Benta kaj diris kun la plej granda tenereco: “Ni ricevu vian benon, avinjo.”

(*) en la libro La Bieneto de la Flava Pigo.

                        

02 – Respondo de sinjorino Benta

         La sekvan tagon sinjorino Benta respondis al la letero de Eta Polekso. Ke ĉiuj venu. Ŝi aĉetos pli da apuda tero tiel ke la tuta Fabela Mondo fariĝos najbaroj.

         Tamen, je la momento subskribi la koverton, la bona maljunulino konfuzis. Ŝi rimarkis, ke Eta Polekso forgesis indiki sian adreson.

         – Kia kapo el vento! Skribi al mi leteron kaj ne indiki kien mi sendu la respondon.

         Kaj plena je sendecidemo pensadis pri tio, kiam Nazulino alproksimiĝis kun “Kio okazas, avinjo?” Kiam ŝi eksciis pri la manko de adreso, ŝi elkore ridis.

         – Ho, ho! Ŝajnas nekredeble, ke vin ĝenu ĉi problemeto. Sufiĉas alvoki Emiljan… Emilja! EMILJA!…

         Emilja venis sinmontrema.

         – Venu por solvi problemeton, kiu ĝenas avinjon. Eta Polekso skribis sed forgesis indiki la adreson. Avinjo ne scias kien sendi la respondon.

         Emilja ridis kun plezuro.

         – Ho, mia Dio! Kiaj stultaj bestoj estas la plenkreskuloj!… Ili ĉiutage kunvivadas kun la mirindaĵoj sed nenion lernas – ili ne lernas tiun simplan solvon, kiu estas “ni-ŝajnigu-ke”. Donu al mi la leteron.

         Sinjorino Benta, kun la buŝo malfermita kaj admiranta rigardo, donis la leteron kun la respondo. Emilja prenis ĝin kaj eklegis…

         – Tio estas malĝentile, Emilja, legi leteron de aliulo, – rimarkis Nazulino.

         – Estas malĝentile kiam la letero iras per la poŝto. En la mondo de “ni-ŝajnigu-ke” ne estas, ĉar mi ŝajnigas, ke mi ne legas ĝin. Mi legas por scii tion, ĉu “avinjo” ne perfidis nin…

         – Emilja, Emilja! – severe kriis Nazulino. – Kiel vi kuraĝas tion paroli pri avinjo?!

         – Kara mia – respondis Emilja kun la plej granda malrespekto – Mi agas kiel la testudo, kiu ne eniris en la groto de la jaguaro: mi nefidante fidas.

         – Ĉu ni jam rimarkis tion, kiu diableca ŝi estas? – filozofie murmuris sinjorino Benta.

         Emilja iris al la fenestro kaj kriis:

         – Ventoj kaj ventoj de ĉi tie kaj de tie

         Birdoj kaj papilioj

         Ĉi respondon kunportu

         Al Eta Polekso.

         Rapide, rapide, kontraŭe…

         Kaj ĵetis la leteron al la vento.

         – Kontraŭe, kio, Emilja? – demandis Nazulino.

         – Kontraŭe, nenio. Mi parolis por timigi…

         Onklino Nastasja venis el la kuirejo por demandi tion, kion sinjorino Benta deziras por la tagmanĝo. Kiam ŝi eksciis pri la letero de Eta Polekso kaj pri la permeso por ke ili venu por loĝi en la bieneto, ŝi ekkriis kaj levis la manojn al la ĉielo:

         – Ho, Madono! Ĉi tie fariĝos “frenezulejo”. Sinjo ne memoras tiun tempon, kiam ili plenigis la domon per etaj reĝoj kaj princoj kaj princinoj? Ho, Madono, kio okazos al ni?

         – Ni faros barilon, Nastasja. Ili loĝos ĉe la alia flanko. Ili nur venos ĉi tien kiam ni invitos.

         – Ĉu bariloj, sinjo? Se eĉ muro kovrita per vitropecetoj la homoj saltas, des pli ili, kiuj estas diablecaj…

         – Dolĉaĵ’ gardos ĉe la barilo, li paŝos tien kaj reen, kaj mi metos pendseruron sur la pordegon. La Vicgrafo prizorgos la ŝlosilon.

         La nigrulino ridegis.

         – Ho, Sinjo! Ĉio estas tre bela kaj facila kiam oni skribas surpapere. Mi nur volas vidi! La Vicgrafo kiel pordisto kun la ŝlosilo, ha, ha, ha!

         Sinjorino Benta, kiu ne intencis kvereli, ŝanĝis la temon.

         – Do, atentu, por tagmanĝo, faru rostitan kokidon kun farunaĵo – kaj viandopasteĉo.

         – Bone, bone…

 

 03 – La plano de Emilja

         Sinjorino Benta alvokis la posedantojn de la najbaraj bienoj por proponi negocon. Ili ne volis vendi. Ambaŭ bienoj nenion valoris, sed sinjorino Benta havis reputacion pri iu, kiu havas multe da mono. Pro tio, la najbaroj klopodis por troprofiti de la situacio. Sinjorino Benta, tamen, ne estis stulta.

         Ŝi ne plialtigis la proponon.

         Post kiam la viroj foriris, ŝi vokis la geknabojn.

         – La najbaroj volas profiti de la situacio; ili ŝajnigas, ke ili ne volas vendi la bienojn – ĉio por ekspluati min. Kion vi pensas pri tio, kion mi devas  fari, Peĉjo?

         Peĉjo, furioza kontraŭ la kamparanoj, tuj imagis violentan solvon: aĉeti la bienojn perforte. Kapti ilin kaj igi ilin subskribi la aktojn, kun revolvero ĉe la nuko de ambaŭ.

         – Sensencaĵo, mia filo. Perfortaj procezoj neniam funkcias. Ni devas studi delikatan manieron.

         – Ĝuste tio estas mia fako, – kriis Emilja, la markizino de Vostuleto. – Lasu al mi la problemon kaj mi ĝin rapide solvos.

         – Nu, ni atendu, – diris sinjorino Benta. – Parolu al la viroj kaj trovu la necesajn manierojn. Mi ne proponas pli ol 400 000 monerojn kontraŭ la du bienoj – kaj tio estas tro, ĉar ili ne valoras eĉ 200.

         Emilja vokis la Vicgrafon flanken por pridiskuti. Tuj poste ambaŭ iris al la paŝtejo, rajdis la Parolantan Azenon kaj iris serĉe de la kamparanoj.

Ili estis ĉe la vendejo de Elija, la Turko, trinkante bieron kaj ege feliĉe ridadis. “Ĉi-foje la maljunulino malvenkos,” ili diris. “Ni elŝiros ŝian felon kaj ledon.”

         Emilja kaj la Vicgrafo eniris, sidiĝis malantaŭ ili ĉe eta tablo, kaj mendis duonbotelon da biero kaj du brunajn kokosdolĉaĵojn. Kaj ili komencis interparoli kun misteraj sintenoj. La kamparanoj tuj fariĝis scivolemaj.

         – Ĝuste tio, – diris la Markizino al la Vicgrafo, tre mallaŭte sed tiamaniere ke la viroj aŭdu; – la bestoj jam estas ekspeditaj: ducent, cent maskloj kaj cent inoj – ili estas la plej ferocaj rinoceroj, ĵus ĉasitaj en Ugando, en suda Afriko…

         – Do, tio estas ja vero? – demandis la Vicgrafo kun la plej granda surprizo. – Mi pensis, ke estas ŝerco…

         – Neniu ŝercas, neniu! Sinjorino Benta ne estas homo, el tiuj kiuj ŝercas. La bieneto fariĝos la plej granda bredejo de ferocaj bestoj en la mondo. Nun alvenas ĉi 200 plej ferocaj rinoceroj. Poste venos la leonoj, kiujn oni ĉasas – 300 leonoj! Kaj pliaj 150 bengalaj tigroj, tiuj kiuj nur manĝas homojn. Kaj venos ankaŭ la nigraj panteroj – 100. Mi ne forgesu mencii la blankajn ursojn el la Poluso, kaj la lupoj el Rusio, kaj tiujn serpentojn el Hindio, la plej venenajn.

         La kamparanoj, kun la buŝo malfermita, rigardis unu la alian kun timo.

         Emilja daŭrigis:

         – La bredejo de sovaĝaj bestoj de sinjorino Benta estos la plej granda en la mondo, sed la najbaroj suferos pro tio. Ĉiuj scias, ke la brutaro, azenoj, bovoj, ĉevaloj., timegas grandajn bestojn. Ili kapablas diveni ilin de malproksime pro la odoro kaj timigitaj ili forkuras kun tiom da kruroj ili havas. Mi kompatas la najbarajn bienulojn. Ili certe ĉion perdos, ĉevaloj, azenoj, bovoj. La vento portos ĉien la odoron de leonoj kaj tigroj kaj la kompatindaj brutoj forkuros…

         – Tamen la najbaroj povas procesi kontraŭ sinjorino Benta, – memoris la Vicgrafo.

         – Ŝi jam demandis pri tio al fama advokato en Rio-de-Ĵanejro. La leĝoj ne traktas la temon. Se ili jurpersekutos sinjorinon Benta, ili perdos la postulojn kaj ankoraŭ devos pagi la elspezon. Ne ekzistas leĝo, kiu malpermesas odorojn en bienoj.

         La interparolo daŭris en tiu flustrata tono ĝis la fino de la biero. Poste ili pagis la fakturon kaj foriris, tre kontentaj.

         La du viroj aspektis kiel azenoj, rigardante unu la alian.

         – Kaj jen tio, kamarado! Se la malbenata maljunulino vere faros tion, niaj bienoj, kiuj preskaŭ nenion valoras, valoros eĉ malpli. Tio, kion diris la etulino, estas vero. La brutoj havas teruran timon de jaguaroj kaj aliaj bestoj. Tuj kiam ili flaras unu ĉirkaŭe, ili freneze forkuras pro teruro. La tuta mondo scias tion.

         – Pripensante – diris la dua – la plej bona ago estas akcepti la proponon de la maljunulino. 400.000 monoj por la du bienoj estas eĉ multe da mono – ĉar ili ne valoras 200 – nek 180. La kafoplantejo estas malbona, la porkinoj ne naskas, la kotono estas detruada de parazitoj… Ju pli mi laboras en mia bieno, des pli mi ŝuldas. Plej bone estas akcepti la proponon de la maljunulino.

         Kaj ili repide iris al la Flava Pego.

         – La prezo, kiun vi proponas al ni, – diris unu el ili, – estas malalta, sed ni, jam lacaj de ĉi kampara vivo, decidis akcepti. Vi povas elekti la tagon por subskribi la dokumentojn.

         – Morgaŭ, do – estis la respondo de sinjorino Benta, tre mirigita pro la subita ŝanĝo de ideo. Kio okazis? – Sinjorino Benta pridemandis ilin.

         La kamparanoj gratis la kapon.

         – Maljuna aĝo, mia sinjorino. Ni iris al la vendejo de la Turko por trinki bieron kaj pensis pli bone pri la kazo. Ni estas maljunaj kaj lacaj, jen ĉio.

         Ĉimomente sinjorino Benta aŭdis grincadon de la pordego.

         Ŝi rigardis. Jen Emilja kaj la Vicgrafo, kiuj alvenas sur la Parolanta Azeno. – “Hmm! Mi komprenas!” ŝi murmuris al si mem. “La eta fingro de Emilja faris ion.”

         Post la foriro de la kamparanoj, sinjorino Benta alvokis la pupon.

         – Kion vi faris, eta diablino, por ŝanĝi la mensojn de la du viroj tiamaniere?

         – Nenion, sinjorino Benta. Ni ĵus manĝis dolĉaĵojn en la vendejo de Elija kaj trinkis iom da biero. Ĝuste pro tio, mia kapo turniĝas, turniĝas…

         Ŝi pravis. Tiel ebrietaj, ŝi kaj la Vicgrafo, ke ili falis en la hamako kaj ekdormis.

         Sinjorino Benta demandis al si: – Mi scivolas pri tio, kion Emilja diris al  ili? – Sed kiom ajn ŝi pripensis, ŝi divenis nenion.

 

04 – Komenciĝas la translokiĝo al la bieneto

         La aĉeto estis farita la sekvan tagon, kaj la antaŭaj posedantoj havis unu semajnon por moviĝi. En tiu sama tago Peĉjo zorgis pri la konstruado de granda barilo kun ses fadenoj da pikdrato, inter la terenoj de la bieneto kaj la nove akiritaj teroj. Ĝuste antaŭ la korto esti fiksata granda pordego el forta ligno, kun pendseruro.

         La respondletero sendita al Eta Polekso atingis lin perfekte; kaj tuj poste li ricevis alian, kiu rakontis pri la aĉeto de la terenoj kaj diris, ke post unu semajno ili povos komenci la transloĝiĝon. Tamen estis kondiĉoj. Ĉiuj -ĉiuj, ĉiuj, eĉ Blubarbulo – sed kondiĉe, ke ili ne invadu la bienon, nek transsaltu la barilon. Ili restos preter la barilo kaj sinjorino Benta kaj la genepoj restos en la bieneto.

         Kiam iu volis viziti ilin, li devis sonori ĉe la pordego kaj atendi tion, ke la Vicgrafo malfermu. Neniu saltu. Ĉiu, kiu faros, riskos esti pikata de la pintan kornon de Dolĉaĵ’, la gardista rinocero.

         La kondiĉoj estis akceptataj, kaj post semajno la roluloj komencis translokiĝi, el la Mondo de la Fabeloj al la Nova Lando de sinjorino Benta. Eta Polekso estis la unua en la vico. Tuj poste, Neĝulino kun la sep nanoj. Kaj la Princinoj Blanka Rozulino kaj Ruĝa Rozulino. Kaj princo Kodadad, kun Aladino, Ŝeherazad, la Ĝinoj kaj ĉiuj homoj de “Mil kaj unu noktoj”. Kaj poste venis Ruĝa Ĉapeto. Kaj Cindrulino. Kaj Peter Pan kun la Perditaj Knaboj de “Neniamlando”, plus Kapitano Hoko kun la krokodilo malantaŭ si kaj ĉiuj piratoj; kaj la fama Alico el “Mirlando”; kaj la Sinjoro de Lafonteno kune kun Ezopo kaj ĉiuj fabloj; kaj Blubarbulo kun la tranĉilo por mortigi edzinojn; kaj barono “Münchhausen” kun siaj famaj silikaj fusiloj; kaj la roluloj ĉiuj el la rakontoj de Andersen kaj Grimm. Venis ankaŭ Don Kiĥoto, akompanata de Rosinanto kaj la dika varleto Sanĉo Panzo.

Sed ili ne venis por promeni, ne; ili venis kun armiloj kaj pakaĵoj, kun kasteloj kaj palacoj, por definitiva fiksado. Ili venis por tie loĝi dum la tuta vivo. Eta Polekso klarigis:

         – Ni ĉiam revis pri tio. Ni neniam sukcesis paceme loĝi en lando kiu ne apartenas al ni. Kelkaj el ni vivadis en libroj, aliaj en la infanaj kapoj. Nun ni posedos nian propran teritorion. Do, nun ni trankviliĝos, ni, la kompatinduloj.

         La venado de la famaj roluloj fariĝis longa festo por sinjorino Benta kaj la geknaboj. Ili pasigis horojn kaj horojn, apud la barilo, por rigardi la alvenon de tiu mirinda homamaso – la reĝidinoj kun siaj honordamoj kaj servistoj; la nanoj, kunportantaj ĉiujn pecojn de la kastelo de Neĝulino; Ruĝa Ĉapeto, kun la domo de la avino, tiu, kiu estis manĝita de la lupo. Kompleta translokiĝo. Peter Pan kunportis ĉion de Neniamlando – eĉ la maro kun la “Hieno de l’ Maroj” de Kapitano Hoko.

         – Kaj ankaŭ la indianoj! Jen ili! – observis Emilja kiam ŝi vidis la bandon de kuprokoloraj militistoj.

         – Kiu venas tie malproksime? – demandis Peĉjo, montrante knabinon kun amaso da strangaj roluloj malantaŭ ŝi. Tamen li tuj rekonis ŝin: – Estas Alico, el Mirlando! Venas kun la tuta bando – la Blanka Kuniklo, la Ĉeŝira Kato, la Falsa Kelonio.

         Ankaŭ onklino Nastasja ne forlasis la barilon.

         – Ho, Dio, sinjo! Kiel estos nia vivo, ekde nun? Kiom da petolaĵoj, mia Dio! Certe ĉi-foje okazos incendio…

         Dolĉaĵ’ rigardadis trans la barilon sen ion kompreni; sed la Parolanta Azeno, kiu estis ĉe lia flanko kaj estis tre sperta, klarigis la situacion, indikante tion, kiu estas unu kaj la alia.

         – Ho! ekkriis la Azeno, kiam li vidis Don Kiĥoton kaj Sanĉon, unu sur Rosinanto kaj la alia sur azeneto. Finfine mi havos du bonajn kunulojn.

         Venis al li ideo: inviti tiujn kvarpiedajn rolulojn, por ke ili restu sur lia eta paŝtejo. Li pensis pri tio kaj venis kun propono al sinjorino Benta.

         – La paŝtejo estas tro granda por mi; tie estas herbo por pli ol tri. Rosinanto tre bezonas pacon kaj bonan paŝtejon…

         Sinjorino Benta konsentis, sed diris ke ĉio dependas de Don Kiĥoto kaj de Sanĉo. Ŝi devas konsulti ilin.

         La plej granda novaĵo estis la alveno de gravuloj el la greka mitologio – grandega nombro! Meduzo, kun tiuj serpentaj haroj, kaj malantaŭ ŝi la kuraĝa Perseo, kiu detranĉis ŝian kapon. Reĝo Midaso, kiu nur prizorgis pri amasigo de oro kaj fine eksentis tedon. La centaŭroj, duonviroj kaj duonĉevaloj; kaj la faŭnoj kun kornoj; kaj la kapropiedaj satiroj; kaj la sirenoj; kaj la nimfoj; kaj la Najadoj, kiuj estis la nimfoj de la akvoj.

         – Rigardu, avinjo, – kriis Nazulino. – Jen venas la reĝo de la maroj, Poseidono, kun granda verda barbo, tridento, sidanta en ĉaro el konkoj kaj tirata de fiŝoj. Kiel li sukcesos loĝi ĉi tie, se ne estas maro?

         – Estas maro, ja, – Emilja avertis. – Peter Pan jam alportis la Maron de la Piratoj. Mi nur volas scii kiel Neptuno traktos kun Kapitano Hoko. La perversa pirato konvinkiĝis, ke la reĝo de la maro estas li…

         La roluloj alvenadis seninterrompe kun la enorma bagaĝo de la mirindaj kasteloj kaj palacoj.

         La plej ordinaraj bienoj, kie ekzistis nur formikejoj kaj pajlo, komencis ŝanĝiĝi kvazaŭ per magio. En la loko, kie antaŭe estis la domaĉo de Ze’ Preketeo, Ruĝa Ĉapeto konstruis sian ĉarman dometon kun verando plena je floroj. Neĝulino konstruis sian kastelon en la bela valo, kiu estis antaŭ la bieno.

         – Bone, avinjo! – komentis Nazulino. – De la fenestro de mia dormoĉambro, mi povas signali al ili!…

         Ĉimomente onklino Nastasja revenis el la kuirejo kaj interrompis la feston per krio:

         – La tagmanĝo estas sur la tablo. Rapidiĝu, kontraŭe ĝi malvarmiĝos.

         Kun granda ĝeno, ĉiuj forlasis la barilon, ĉar estis ankoraŭ multe por vidi.

Visitas: 252