LA FLAVA PEGO
Ĉapitroj 05, 06, 07 kaj 08
05 – Don Kiĥoto gastiĝas en la bieneto
Neniam okazis tiom rapida vespermanĝo. Peĉjo eĉ ne maĉis – li englutis kun hasto!
– Ne kuru, knabo, – diris sinjorino Benta. – Nun, ili vivos sur nia tero dumvive. Manĝu trankvile, maĉu bone.
Sed kiu kapablas aŭskulti konsilojn en tiaj momentoj?
Peĉjo daŭre englutis sen maĉi, kaj fine li forkuris kun rostita kokida kruro en la mano. Li eĉ ne atendis la deserton. La aliaj sekvis lian ekzemplon. Ili ĉiuj kuris al la barilo kaj lasis sinjorinon Benta sola.
– Kio estas infano! – ekkriis onklino Nastazio. – Ili ludas dum la tuta vivo, kaj ju pli ili ludas, des pli ili volas ludi. Kaj estis domaĝe ĉi hasto hodiaŭ, ĉar mi preparis dolĉaĵon per purpuran bataton, kiu estas vere el la ĉielo. Gustumu, Sinjo.
Sinjorino Benta trankvile manĝis la dolĉaĵon; poste ŝi marŝis senhaste al la barilo. Tie ili ĉiuj staris, okuloj fiksitaj al la senfina procesio de mirindaj roluloj moviĝantaj al Novlando. Emilja kaj la Vicgrafo trovis manieron kaŭri sur du barilfostoj; la ceteraj staris sur la dua fadeno da malsupra drato, kaj kliniĝis super la supra, kun la kubutoj ĉe la spaco inter de du pikiloj.
Dolĉaĵ’ rigardadis, nenion komprenante. La Parolanta Azeno filozofiumis.
– Avinjo perdis amuzan scenon, – diris Nazulino tuj kiam sinjorino Benta alvenis. – Eta Polekso venis sen pakaĵoj, li nur alportis la sep-leŭgajn botojn. Ĉu vi volas scii tion, kion li faris, avinjo? Li vidis la dometon de la furnarioj, sur la Granda Cedro kaj ekposedis ĝin. Ĝi estas ene kaj ripozas de sia vojaĝo.
– Kie estas la posedantoj de la domo, la paro da birdoj? – demandis sinjorino Benta.
– Ili estas ie, serĉe de insektoj. Kiam ili revenos kaj trovos la domon okupata, okazos tragedio.
Peĉjo ĝojadis antaŭ la transformo de Novlando. Ega miraklo, tio! Ĉio ŝanĝiĝis. Kasteloj kaj kasteloj, palacoj kaj palacoj; kaj grandegaj maljunaj arboj, kiujn li neniam vidis antaŭe. Kaj bluegaj lagoj; kaj kaskadoj de brila, blankega akvo; kaj klifoj el nudaj ŝtonoj; kaj mirindaj ĝardenoj. Eĉ tiu fama domo farita nur el bombono, kiun Joĉjo kaj Manjo eltrovis en la arbaro, tien estis transportita.
– Jen domo – diris Peĉjo – ene de kiu mi ne sukcesus vivi. La muroj estas faritaj el dolĉa sukero; la kaheloj, faritaj el ĉokolado; la kranoj proponas mielon kaj vinon kaj lakton. Mi manĝus la tutan domon.
– Kaj vi ne eskapus je amara dozo da ricin-oleo, – rimarkis Emilja. -Tro da dolĉaĵo naskigas vermojn, diras onklino Nastasja.
Tamen, iu rolulo restis senhejma: Don Kiĥoto. Kun sia manio por heroaĵoj kaj pli da heroaĵoj, li nur alportis sian ŝildon, glavon kaj lancon – li forgesis alporti la domon. Kaj li vagadis tra Novlando, serĉe de gastejo, sur Rosinanto, kun dika Sanĉo Panzo malantaŭ si.
– Don Kiĥoto tre ŝatas gastejojn, – memoris Nazulino. – Mi vetas, ke li serĉas unu.
– Tamen li ne sukcesos trovi, – diris Peĉjo.
– La solvo estas resti en kastelo de unu el la princinoj.
– Mi volonte gastigus lin, se mi estus princino, – diris Emilja. – Mi opinias, ke Don Kiĥoto estas la modelo de rolulo. La frenezo atingis lin… kaj ĉe li restis. Mi amas la frenezulojn. Ili estas la nuraj interesaj homoj en la mondo.
Don Kiĥoto tamen ne intencis akcepti gastigon en domo de iu princino. Li promenis de unu loko al alia kaj haltis ĉe la supro de monteto, kun la mano sur la frunto, kiel viziero. Li direktis la okulojn ĉiudirekten.
– Li serĉas ventomuelejon, – murmuris la Vicgrafo. – Feliĉe, ke nia muelejo estas movata de akvo – li ne atakos ĝin.
Post ĉion ekzameni, Don Kiĥoto fiksis la okulojn sur la dometon de sinjorino Benta kaj interkonsiliĝis kun sia varleto. Kaj ordonis ion al li. Sanĉo spronis la azeneton kaj galopis al la barilo.
Li venis, haltis, respekteme demetis la ĉapelon kaj diris al sinjorino Benta:
– Eminenta sinjorino! Mia mastro, la nevenkebla Kavaliro de la Malĝoja Figuro, ne trovas en ĉi landoj gastejon, en kiu ripozi siajn kuraĝajn ostojn, kaj li sendas min por diri al vi, ke li volonte akceptus ripozi en la tre bela dometo, kiu staras trans la barilo.
Sinjorino Benta respondis per la sama eleganta ĝentileco:
– Mia kara sinjoro, la interkonsento, kiun mi faris kun Eta Polekso, estis, ke ĉiuj roluloj de la Lando de Fabelo povus vivi sur miaj teroj, sed trans la barilo. Tiel mi diris, kaj tiel mi intencas, ke ĝi okazu. Tamen mi ĝojos akcepti la gloran nobelon el Manĉo en mia modesta dometo, sed ne porĉiame, kompreneble. Lasu lin veni.
Sanĉo dankis pro tiaj vortoj kaj galopante reiris al la mastro.
– Kuru al la domo, Vicgrafo, – diris sinjorino Benta, – kaj avertu onklinon Nastasja pri la vizito de Don Kiĥoto. Ŝi preparu ion por ke li manĝu. Lia malsato devas jam havi blankajn harojn, la kompatindulo.
Dum la Vicgrafo kuris por averti la nigrulinon, Don Kiĥoto venis rekte al la domo. Jen. Li haltis antaŭ la barilo el pikildrato, kun tiel digna sinteno, ke li montris sin kiel la plej perfekta el la herooj.
– Tre altranga sinjorino, – li diris, – la bonkoreco de via alta akcepto multe plenigas min je honoro. Via palaco estu mia ripozejo, kaj via kunuleco montros al mi, ke la mielo de bono ankoraŭ fluas el noblaj koroj.
– Kian kutimon li havas malsimple paroli! – Emilja flustris al Nazulino.
– Estas la antikva parolmaniero, – klarigis la knabino. – La vortoj de antaŭaj epokoj dancadis la menueton kaj estis vestitaj per pufaj jupoj. Vere mi ne bone komprenas, sed mi ŝatas.
Sinjorino Benta, gracie respondis laŭ la sama eleganteco, kvazaŭ ŝiaj vortoj ankaŭ estis vestitaj per pufaj jupoj. Kaj ŝi petis, ke li deĉevaliĝu kaj eniru. Bedaŭrinde la ŝlosilo de la pordego estis en la poŝo de la Vicgrafo, kaj la Vicgrafo iris por transdoni la mesaĝon al onklino Nastasja, do la glora heroo devis transgrimpi la barilon. Ne estis facile! Enŝovata en sia stana kiraso, Don Kiĥoto estis kaptata de la pikiloj de la drato. Kaj kiam la geknaboj malkroĉis lin je unu flanko, li alkroĉiĝis ĉe la alia. Fine post multe da laboro kaj kun ĉies helpo eblis translokigi lin al la interna flanko de la barilo.Uf!
Komplimentoj kaj reciprokaj prezentadoj.
– Ĉi tiu estas mia nepo Peĉjo; ĉi tiu, mia nepino Nazulino; kaj ĉi tiu, la fama Emilja, Marquezino de Vostuleto.
Don Kiĥoto serioze klinis la kapon, sed kiam li tion faris li vidis Dolĉaĵon, kiu fikse rigardadis lin, dudek paŝojn for. La efiko estis terura. Tiu stranga afrika besto profunde impresis la nobelon el Manĉo, kiu metis sin en garda pozicio kaj levis la lancon, preta por ataki.
– Sanĉo, – li kriis, – jen mi denove frontas la magiiston Frestono, la fifaman kiu prenas ĉiujn formojn por persekuti min. Ĉi-foje tamen mi murdos la friponegon.
– Pardonu, nobla sinjoro – diris sinjorino Benta, afliktite. – Tiu honorinda pakidermo ne estas Frestono – la sorĉisto aŭ io ajn – li estas nur Dolĉaĵ’, granda amiko nia, bonega persono, elstara en gramatiko.
Sed Don Kiĥoto nenion atentis. Feliĉe ke Rosinanto staris ĉe la alia flanko de la barilo, kaj tio prokrastus la kolizion.
– Rapide, amiko Sanĉo! Alportu al mi la potencan rajdĉevalon de mil bataloj.
– Kiamaniere, sinjoro – respondis Sanĉo kun la plej granda flegmo. – Kiamaniere, se inter via glora persono kaj Rosinanto estas ĉi tiu terura murego el dornaj dratoj, kiun mi neniam antaŭe vidis kaj kiu ŝajnas al mi la lasta invento de la demo?
La kompatinda Sanĉo nenion sciis pri pikdrato.
– Rapide, rapide, amiko Sanĉo! – insistis Don Kiĥoto. – Okazu nun la plej sanga batalo de mia vivo – sed mi devas ataki surĉevale. Al mi, mia fidela Rosinanto – tujtuje!…
La situacio komencis serioziĝi. Don Kiĥoto fariĝis nervoza, kaj se oni ne donus al li la ĉevalon, li eĉ atakus piede, kontraŭ ĉiuj reguloj de la kavalira arto.
Jen kiam Emilja intervenis kun bonega ideo.
Ŝi kuris al Dolĉaĵ’ kaj petis al li, ke li foriru kiel eble plej rapide, ĉar tiu viro estas freneza. Dolĉaĵ’, la plej prudenta rinocero en la mondo, trankvile
obeis. Li foriris per longa troto.
Vidante la “malamikon” fuĝi en tiu hontinda maniero, Don Kiĥoto kriis pri sia triumfo, kiel koko en la korto.
– Li fuĝas, li fuĝas, la fiulo! Li ne hontas pri tio, lasi al mi venkon tro facilan por ke mi fieru. Frestono ĉiam estis la reĝo de la malkuraĝuloj.
Ĝuste en tiu momento alvenis la Vicgrafo kun la ŝlosilo de la pordego. Li malfermis ĝin. Sanĉo eniris kun la azeneto, tirante la magran Rosinanto per la kondukilo.
Sinjorino Benta fariĝis tre ĉagrenita. Ricevi tiun viron en sia domo, tiel submetita al oftaj frenezatakoj… Don Kiĥoto konversaciis tre bone, kiel vera saĝulo; sed subite venis la atako de frenezeco. Sinjorino Benta preskaŭ pentis, ke ŝi donis al li permeson por eniri.
Sanĉo tuj amikiĝis kun Peĉjo, al kiu li rakontis plurajn heroaĵojn de sia majstro, kiuj ne aperas en la fama libro de “Cervantes”.
– Ho! knabo, ĉi tiu mia mastro efektive estas la heroo inter la herooj. Antaŭ kelkaj momentoj, tie sur la vojo al Novlando, li pikis per la lanco tre malbelan viron kun granda blua barbo.
– Kun blua barbo? Certe estis Blubarbulo! Laŭmerite! Tiu viro estas la granda spertulo pri mortigado de virinoj. Li jam murdis sep. Ĉu li ne havis tranĉilon en la mano?
– Li havis grandegan tranĉilon en la zono, jes.
– Ĝuste. Per tiu tranĉilo la malbonulo jam mortigis sep edzinojn – kaj mortigos la okan, se aperos alia malsaĝulino por edziniĝi kun li.
– Nu, li estis bone pikita de la lanco de mia mastro, – daŭrigis Sanĉo. – Li intencis rezisti; sed antaŭ ol li prenis la tranĉilon, li ricevis la lancan frapon en la brusto kaj falis surteren.
Kaj tiele ĉiuj interparoladis, dum ili direktis sin al la verando. Sinjorino Benta malfermis la vicon brakenbrake kun Don Kiĥoto; poste venis Peĉjo, babilante kun Sanĉo. Nazulino kaj Emilja, malantaŭe, komentadis la eventojn. La Vicgrafo restis tie kun Rosinanto kaj la azeneto, kaj prezentis ilin al la Parolanta Azeno.
– Mi jam konas ilin laŭfame, – diris la Azeno. – La heroaĵoj de Don Kiĥoto kuras tra la tuta mondo – kaj daŭre kuros. Tamen tio, kion mi plej admiras en ili, estas ilia ekstrema fideleco.
La konversacio inter Rosinanto kaj la Konsilanto, kiu estis la nomo de la Parolanta Azeno, estis tre korekta, pro ilia bona edukado. La Vicgrafo rememoris la interparolon de antaŭaj horoj, kiam la Azeno proponis al sinjorino Benta, ke Rosinanto kaj la azeno de Sanĉo restu tie en ilia eta paŝtejo, kie estis multe da herbo, sed, precipe, ke ĝi estas speciala herbo! Rosinanto tre ŝatis la proponon kaj lekis siajn lipojn, dirante, ke en la arida regiono de Hispanio, lia naskiĝlando, la herbo estas malmulta kaj malmola, tia, kiu ne donas la plej etan plezuron al besto. Pro tio li maldikiĝis tiamaniere, kun la ripoj ĉiam elstaraj.
– Ĉi tie en la bieneto vi grasiĝos kiel manĝema porkido, – diris la Parolanta Azeno. – Post du monatoj vi estos dika, kaj ankaŭ la azeno de sinjoro Sanĉo.
– La problemo estas, ke mia mastro ne ŝatas marŝi, – diris Rosinanto. – Li rajdas mian dorson dum la plej granda parto de la vivo – kaj mi tiom alkutimiĝis, ke kiam li deĉevaliĝas, mi sentas min malpeza kiel plumo.
– Nu, mi vivas multe pli bonan vivon ĉi tie, – diris la Konsilanto. – Ili ĉiuj estas miaj amikoj kaj ĉiuj estas tre malpezaj. Emilja pezas maksimume kvin kilogramojn; la Sinjoro Vicgrafo pezas ne pli ol duonon. Peĉjo, mi kalkulas je 30; kaj Nazulino, la samon. Do mi jam perdis la memoron pri tio, kion signifas porti pli ol 50 kilogramojn sur la dorso.
– Mi ne povas diri la samon, – Rosinanto suspiris. – Mia mastro, malgraŭ tio, ke li estas nur ostoj, pezas pli ol 60 kilogramojn; kaj lia kiraso, plus lanco, glavo, kaj ŝildo, pezas 30. Do, ordinare, mia ŝarĝo estas ĉirkaŭ 90 kilogramojn. Tro da pezo!
– Pli malbone ĉe mi – diris la azeneto de Sanĉo. – Mia mastro estas dika, vera barelo, kaj ĉar li ĉiam estas plena je sakoj da nutraĵoj, kaj selsakoj plenigitaj per la aferoj, kiujn li ŝtelas dum batalo, mi ĉiam ŝvitas. Miaj esperoj estas, ke ili ĉesos la migradon serĉe de aventuroj kaj donos al mi meritindan ripozon.
La Parolanta Azeno kondukis ilin por vidi la grasan herban paŝtejon, dum la Vicgrafo reiris al la verando. Tie li trovis Don Kiĥoton malkomforte sidanta en la hamako de sinjorino Benta, dum la du knaboj klopodadis por forigi la vizieron de lia vizaĝo. La metala agrafo ne malfermiĝis.
– La maniero estas uzi la ilon por malfermi ladskatolojn, – diris Emilja, kaj ŝi kuris serĉe de la instrumenton. Peĉjo, kiu estis majstro pri malfermado de ladskatoloj da sardinoj kaj olivoleoj, tuj malfermis la vizaĝon de Don Kiĥoto.
– Kiel maldika li estas, ho, Dio! Sed kiaj nobelaj trajtoj!
Emilja deklaris, ke ne ekzistas en la tuta mondo viro pli “maldikece bela” ol li.
Onklino Nastasja, kaŝrigardante el la kuirejo, murmuris: – Ve! La infanoj nun inventas novajn moknomojn…
Sanĉo ĉirkaŭiradis en la korto prizorgante la jungilaron. Post kiam li finis, li aperis tre rapide en la kuirejo. La nigrulino rigardis lin suspekteme; sed la varleto estis unu el tiuj friponoj, kiuj scias plaĉi al kuiristinoj, do, post kelkaj minutoj ili amikiĝis. Sanĉo rakontadis al ŝi komikajn rakontojn, unu post la alia, ĉiam plenajn je proverboj de la popola saĝo. Interŝanĝe, la nigrulino donadis al li ion por manĝi, ĝis li tute satiĝis.
– Kaj kio pri vino? Ĉu ĉi tie ne estas verdan vinon el Andaluzio? – demandis la manĝemulo.
– Neniun Luzion vi trovos ĉi tie, sinjoro Sanĉo – nia vino estas la akvo en la poto. Se vi volas, mi sendos iun por aĉeti botelon ĉe la vendejo de Elija, la Turko – sed mi ĵuras, ke vi trinkos ĝin unufoje kaj neniam plu. Tute falsa, sinjoro Sanĉo. Eble mi petos al Don Kiĥoto, ke li frapu lin per la lanco. Li falsigas ĉion – eĉ la cepojn…
Sanĉo ĝemis, ĉar li sopiris pri la bonaj vinoj de Hispanio.
Tie, sur la verando, Don Kiĥoto paroladis kun sinjorino Benta pri siaj aventuroj, kaj li tre surpriziĝis, kiam li eksciis, ke lia rakonto estas verkita de certa “Cervantes” tra la mondo. Li eĉ ne volis ĝin kredi; necesis, ke Nazulino alportu al li la du grandegajn volumojn de la luksa eldono ilustrita de “Gustave Doré”. La sinjoro foliumis la libron tre atente pri la gravuraĵoj, kiujn li opiniis bonegaj, sed falsaj.
– Ĉi tio estas nur trompo! – li protestis. – Ĉi tiu sceno, ekzemple. Estas malĝusta. Mi ne pikis ĉi monaĥon, kiel la artisto pentris – mi pikis tiun alian.
– Tio estas neevitebla, – diris sinjorino Benta. – Historiistoj emas aranĝi la faktojn laŭ la plej oportuna maniero por ili; pro tio Historio estas nenio krom serio da rakontoj.
– Sed tio estas erariga uzo! – insistis la sinjoro. – Ĝuste mi, kiu ĉiam batalis por la plej bono, ne meritas tiajn perfidojn.
Fine li fermis la libron; li ne volis vidi plu.
– La solvo, – diris Emilja, – estas ke vi verku vian propran historion, aŭ viajn memorojn, kiel mi faris.
Don Kiĥoto estis surprizita, ke tiu homa puleto havas memorojn.
– Jes mi havas. Kaj mi skribis ilin nur pro tio – por ke neniu “Cervantes” skribu neverajn informojn pri mi. Faru same, sinjoro Don Kiĥoto – kaj se vi volas, mi instruos al vi tion, kiel verki memoraĵojn. La Vicgrafo kaj mi estas lertaj pri tiu temo.
Don Kiĥoto, kiu ne sciis tion, kiu estas la Vicgrafo, montris vizaĝon de demandosigno.
– Nu, li estas nia “saĝuleto” – klarigis Emilja. – Mi prezentos lin al vi. – Kaj kriis:
– Vicgrafo, tujtuj ĉi tie!
La Vicgrafo aperis kaj estis prezentata al Don Kiĥoto, kiu, malgraŭ tio, ke dum la tuta vivo li vidis mirindaĵojn, ne volis kredi, ke la eta maizospiko kun cilindra ĉapelo vere estas Vicgrafo. Sed li ne montris sian malfidon, ĉar li estis bone edukata homo.
En tiu momento eniris onklino Nastasja kun la pleto kun kafo, kuketoj, rostitaj panoj kaj pufmaizo. Don Kiĥoto trinkis tri tasojn da kafo kaj manĝis dek du kuketojn, ses toastojn kaj pufmaizon. Li estis vere malsata, la kompatindulo.
Li bone profitis la bongustaĵojn, ĉar tuj li krucis la krurojn, malfermis la brakojn kaj, kun la manoj ĉe la flankoj de la hamako, diris, rigardante la verando:
– Ne estas dubo, neniu dubo! La vivo ĉi tie estas tre bona…
Fine liaj okuloj fermiĝis; lia kapo kliniĝis antaŭen, kaj rideto komencis sin montri ĉe liaj lipoj.
– Li dormas kaj sonĝas pri Dulcinea, – murmuris Emilja kun la etfingro ĉe la buŝo, por peti silenton.
Ĉiuj piedpintoj foriris el la verando.
06 – La nesto de la furnarioj kaj la Ĥimero
Minutojn poste, Vostuleto, la porkido, aperis, tre konfuzita.
– Mi estis ĉe la barilo, – li diris, – kaj mi spektis tre seriozan batalon. La du birdetoj de la Granda Cedro revenis de la promenado kaj eltrovis iun ene de la kota nesto. Ili vere freneziĝis kaj batalas kontraŭ la entrudiĝinto.
– Ho, Madono! – kriis Nazulino. – Estas Eta Polekso! Li okupis la domon de la furnarioj, kvazaŭ ĝi estus gastejo, kaj nun li havas problemojn. Ni rapide helpu lin!…
Ili ĉiuj kuris al parto de la barilo plej proksima al la Granda Cedro kaj vidis la teruran batalon. La du birdoj atakis la entrudiĝinton kolere, klopodante por forĵeti lin. Eta Polekso, sen armilo, defendis sin per siaj botoj. Per la botoj li batadis sur la kapoj de la agresantoj…
– Kion ni faru, Peĉjo, por helpi nian amikon?
– La katapulto. Mi mortigos la du birdojn kaj fine.
– Tio, neniam! – protestis Nazulino. – Ili estas la posedantoj de la nesto, ili havas la rajton tie vivi. Tion, kion ni devas fari estas, ke unu el ni grimpu sur la arbo kaj konsilu al li foriri. Se Eta Polekso volas domon, li loĝu ĉe ni – li estas eta, ne okupas spacon.
Ĉu grimpi sur la arbo! Kiu? La Vicgrafo, sendube, ĉar se li falas kaj rompas kruron aŭ brakon, onklino Nastasja facile riparos lin.
– Jen, do, – decidis Peĉjo. – Supreniru tien, Vicgrafo, fortimigu la birdojn kaj diru al Eta Polekso, ke li eliru, venu malsupren kaj loĝu ĉe ni.
La Vicgrafo sin gratis. Li ne ŝatis grimpi sur arboj, ĉar ne estis saĝula ago. Sed li obeis. Li trapasis la barilon, proksimiĝis al la Granda Cedro kaj komencis grimpi. Emilja, de malproksime, instruadis.
– Antaŭ ol vi ekkaptu branĉeton, zorgu, ke ĝi ne estas seka. Memoru tion, kio okazis al mi tiutage sur la ĵabutikabujo. Mi starigis min sur branĉeto sen kontroli, ĉu ĝi estas seka, kaj la branĉeto rompiĝis, kaj mi – “ĉibum’”! – surgrunden.
– “Ĉibum’” estas kiam ni falas en la akvo – korektis Nazulino. – Kiam oni falas surteren estas “paf”!
La Vicgrafo grimpadis kun la plej granda singardemo kaj finfine atingis la branĉon de la nesto. Kiam la birdoj vidis tiun estaĵon, kiun ili neniam antaŭe vidis, kun maldikaj kruroj kaj cilindra ĉapelo, ili ektimis kaj forfuĝis. La Vicgrafo ŝvitadis; li frotis la naztukon sur la frunto; snufis. Poste li rampis al la nesto kaj batis, tok, tok! Eta Polekso, interne, pensis, ke ankoraŭ estas la birdoj, prenis la botojn kaj per ili batis la Vicgrafon sur la nazo.
La “saĝuleto” ne atendadis tion, perdis la ekvilibron kaj falis – paf – sur la grundo.
– Kiel terure! – ekkriis la geknaboj ĉe la barilo. – La Vicgrafo devas esti rompita. Ni devas kunigi la pecojn.
Ili transiris la barilon kie la drato estis malfiksa kaj kuris al la Granda Cedro. Kompatinda Vicgrafo! Li estis nur ĝemado. Rompita brako, dislokigita piedo, ĉifita cilindra ĉapelo…
– Ho, ho, ho! – li ĝemis.
Peĉjo decidis fari brankardon, por konduki lin al la “malsanejo”, kiu estis sub la divano en la manĝoĉambro. Li marŝis proksimen serĉe de sekaj branĉetojn – sed revenis tuj poste en la plej granda kurado de sia vivo. – “Venas trikapa monstro!…” – li kriis.
Nazulino rigardis kaj vidis, kaj vidis, kaj VIDIS! Ŝi vidis la plej hidan monstron kun tri kapoj – unu de leono, unu de kapro, unu de serpento. Ĝi venadis al ilia flanko. La rapideco de ilia fuĝo estis tia, ke post unu minuto ili estis tre malproksime, antaŭ kastelo. Ili eniris kiel kanonaj kugloj, kaj ŝlosis la pordon per sia tuta forto, tenante ĝin per la ŝultroj.
La bruo de la klakbatado de la pordo avertis la kastelaninon, kiu aperis, tre timigita. La geknaboj tuj rekonis ŝin: Neĝulino!
– Nazulino! Peĉjo! Emilja! – ĝentile diris la princino. – Kia plezuro! Kiel agrable vidi vin ĉi tie! Sed kion vi timas? Foriru el la pordo!
– Terura monstro volis formanĝi nin, – klarigis Nazulino, – kaj ĝi certe manĝis la kompatindan Vicgrafon. Tie, ĉe la Granda Cedro. Tri kapoj! Terure, Neĝulino!…
– Ne timu ion ajn. Ni estas en absoluta sekureco. La nanoj defendas nin.
– Kie ili estas? – demandis Peĉjo. pli trankvile, kaj li ellasis la pordon kaj fermis ĝin per fera stango.
– Ili zorgas nun pri la aranĝojn en la kastelo. Ĉi translokiĝo al Novlando kreis gravan ĥaoson. Multaj bataloj pri lokoj. Kelkaj ŝatas, kelkaj malŝatas. Kelkaj ne volas resti proksime al la alia. Ruĝa Rozulino kverelis kontraŭ Blanka Rozulino, kaj post konstruado de ŝia palaco en unu loko, ŝi decidis movi ĝin alien – malproksime de Blanka Rozulino. Sed la nova loko, kiun ŝi elektis, estas jam okupata de la homoj de la “Mil kaj unu noktoj”. La aferoj en la Mondo de Mirlando estas same malfacilaj kiel la aferoj en via mondo. Ekzistas ĵaluzoj, ekzistas intrigoj, envioj…
– Jen io, pri kio avinjo ne antaŭpensis, – diris Nazulino.
– Alia ĝeno de Novlando, – daŭrigis Neĝulino, – estas ke ankoraŭ ne ekzistas bonaj vojoj, neniu ponto. Mi kredas, ke mi ankoraŭ ne sukcesos promeni en miaj kaleŝoj. Tio, kio helpas, estas la nanoj. Post unu monato ili riparos ĉion por mi kaj ĉio estos perfekta. Ili malfermos vojojn, plantos la arbojn, desegnos la ĝardenojn…
Emilja iris al la fenestro kaj grimpis sur seĝo por rigardi eksteren.
– Mi vidas la monstron! – ŝi kriis. – Ĝi jam manĝis la Vicgrafon, unuglute…
Ĉiuj kuris al la balkono kaj fakte vidis, malproksime, sub la Granda Cedro, figuron, kiu povus esti monstro aŭ bovino. La “manĝado” de la Vicgrafo estis io, kion nur la okuloj de Emilja povus percepti el tiu distanco.
– Kiu monstro ĝi estus? – pripensis la princino. Eble ĝi devas esti io el la Greka Fabelo. Estas teruraj bestoj tie, kiel la Hidro de Lerno, la Hipogrifo, la Apro de Erimanto, la Meduzo…
– Avinjo eraris – pensis Peĉjo. – Ŝi devintus doni permeson nur al certa nombro da roluloj – la geamikoj, la gekonatoj. Kaj ŝi ne devus akcepti iun ajn monstron – eĉ ne Blubarbulon. Ili venas por endanĝerigi nin. Ni ne povas ludi trankvile. En la plej bona momento de la festo, unu el ili aperos kaj ni devos rapide fuĝi.
– Feliĉe, – diris Neĝulino, – la grandega amaso da roluloj de la Greka Fabelo iris al speciala kvartalo, ĝuste ĉe la fina rando de Novlando – tre malproksime. Tiu, kiu timigis vin, devas esti perdita. Tuj la posedanto aperos ĉi tie kaj forkondukos ĝin.
07 – La Vicgrafo kaj Ĥimero
Dum en la kastelo de Neĝulino la infanoj estis sorĉitaj de la mirindaj diamantoj ĉerpitaj el la tero de la nanoj, la kompatinda Vicgrafo sentime paroladis kun la monstro. La “Saĝuleto” neniam timis sovaĝajn bestojn – li nur tremis antaŭ bovinoj kaj kokidoj. Tiele estas tiu, kiu havas la animon de maizospiko.
Kiam la geknaboj forkuris, li sidiĝis, tenante sian dislokitan piedon, kaj nur en tiu momento li vidis antaŭ si la strangan trikapan monstron. La scivolemo de saĝulo instigis lin. El kia “mitologio” estus tiu monstro? Ekzistas multaj mitologioj, tio estas kolekto de fabeloj – unu por ĉiu civilizacio. Ekzistas la greka mitologio, la plej riĉa el ĉiuj; ekzistas la mitologio de Barato; ekzistas la mitologio de la nordiaj popoloj, el la vikingoj; ekzistas eĉ la mitologio de Brazilo, en kiu troviĝas la Sacio, la Kaaporo, la Senkapa Mulino, la Iara. Sed ĉi monstro? El kiu mitologio ĝi venis? Kaj li decidis demandi.
– Pardonu al mi la manko de diskretecon, sinjoro monstro, sed mi tre volas scii al kia mitologio vi apartenas. Ĉu vi povas forigi min el ĉi dubo?
La monstro aspektis kiel puto da stulteco. Ĝi nenion komprenis, des malpli tion, kion signifas “mitologio”. Ĝi rigardis la Vicgrafon per ĉiuj ses okuloj samtempe, kun mieno de kokino, kiam ĝi rigardas nin.
– Jen, – daŭrigis la Vicgrafo. – Mi volas scii ĉu vi estas greka, hinda aŭ nordia.
La monstro daŭre “kokinumis”.
– Kie vi naskiĝis? En Grekio?
La ses okuloj de la monstro ekbrilis. Ĝi finfine komprenis ion. Kaj raŭka voĉo eliris el la kapra kapo.
– Mi estas el Likio.
La “saĝuleto” sulkigis la brovojn. Likio… Li klopodis por memori; kaj li duonmemoris la regnon de Likio, kiu antaŭe ekzistis en Malgranda Azio.
– Hmm, – li ekkriis. – Mi scias, mi scias, Likio… Kaj kiel vi nomiĝas, sinjoro monstro?
– Ĥimero.
La okuletoj de la Vicgrafo ekbrilis.
– Jen! Mi perfekte memoras. Ĥimero, jes, la monstro, kiun la heroo Belerofono venkis en batalo. Sed laŭ mia scio ĉi tiu monstro ŝprucadis fajron el la buŝoj de ĉiuj tri kapoj. Ankaŭ en Brazilo ni havas ion similan – la Senkapan Mulinon, kiu forĵetas fajron el la naztruoj. Tre kurioze, ĉu ne? Sen kapo sed kun nazo! Kiel mirinda estas la mondo de la mirindaĵoj! Sed, diru al mi, Sinjoro Ĥimero, ĉu ankoraŭ venas fajro el viaj tri gorĝoj?
La monstro, responde, premis sin, kaj el la tri buŝoj eliris eta fumo.
La Vicgrafo pripensis al si, ke antaŭ li estis tre malnova monstro, miljara kaj jam formortinta – kiel vulkanoj kiuj nur fumadas. Post pli detala ekzameno, li konfirmis ĉi ideon. La besto havis ĉiujn signojn de grandega maljuneco: maldensa blanka felo, sulkoj, akvaj okuloj kaj tremantaj kruroj. Ĝi aspektis kiel la kaduka papago de onklo Barnabaso, kiu havis la aĝon de cent jaroj kaj havis nur dek plumojn sur sia ĉifita korpo. Jes, antaŭ li estis la terura Ĥimero, kiu estis motivo de timo en la antikveco – sed nun sendanĝera, sendenta, senfajra, senhara – kadukega. Kaj la Vicgrafo sentis grandan kompaton pro tiu dekadenco. Kompatindulino!
Kiam li petis de ĝi fajron, ĝi, per la plej granda peno, sukcesis elĵeti nur fumeton…
– Estas kurioze, ĉi tiu fenomeno de fumo eliranta el viaj intenaĵoj, – li diris. – Tio ŝajnas kontraŭe al ĉiuj leĝoj de fiziologio.
– Kio estas fiziologio? – demandis Ĥimero. – Ĉu la reĝino de ĉi tiu regno?
La Vicgrafo ridis kun saĝa supereco.
– Fiziologio estas la scienco, kiu studas la funkciadon de la korpo de la bestoj.
– Sed mi ne estas besto, – diris Ĥimero, – malgraŭ mia aspekto kiel leono, kapro kaj serpento.
– Kio do vi estas?
– Mi estas greka fabelo, same kiel vi ŝajnas al mi moderna fabelo.
La Vicgrafo ege miris pro la respondo. Ĥimero ne estis tiel kaduka kiel li pensis. Ĝi tre bone rezonis. Ĝia intereso, aliflanke, estis nur scii tion, kiu estis la reganto de tiu loko.
– Ĉu vi havas ĉi tie reĝon aŭ reĝinon? – Ĝi demandis.
– Tio ne ekzistas ĉi tie. Ni estas demokratio. Estas sinjorino Benta, kiu estas la Kasisto, aŭ la Posedantino. Estas kronprincino kaj kronprinco: Nazulino kaj Peĉjo. Estas la Ĉefa Konfuzantino, kiu estas la tiel nomata markizino de Vostuleto. Estas la Ministro de Nacia Defendo, kiu estas la marŝalo Dolĉaĵ’, la rinocero. Estas la Manĝoprovizantino, kiu estas Onklino Nastasja. Estas la Saĝulo de la Saĝuloj, kiu estas la plej eminenta sinjoro Vicgrafo de Maizospikulo…
Kompatinda Vicgrafo! La doloro de lia dislokita piedo portis lin al deliro de la febro. Li parolis laŭ maniero, kiun Ĥimero ne kapablis kompreni.
– Kaj kion vi faras ĉi tie? – ĝi demandis.
– Mi pagas por miaj pekoj, sinjoro. Mi estis viktimo de arbara kaj furnaria proceso – La kolizio de Eta Polekso kun la Furnarioj.
– Ĉu proceso? – ripetis Ĥimero. – Kion signifas proceso?
– Konflikto inter du rajtoj – la kolizio de du rajtoj, justa rajto kaj maljusta rajto. Eta Polekso juĝis sin kun la maljusta rajto okupi la domon de la du birdoj; la du birdoj estis kun la justa rajto pri rezisto. La batalo komenciĝis. Bekado ĉi tie, bota batado tie. Jen la kronprinco decidas sendi min supren al la arbo kiel anĝelo de paco. Tiu, kiu enŝoviĝas inter du procesantoj, fine estas batata. Tio okazis al mi. Mi ricevis baton sur la nazo. Mi perdis la ekvilibron. La forto de gravito ĵetis min al la centro de la tero, tio estas, ĝi faligis min. La maldekstra maleolo ne povis elteni la ŝokon – ĝi deglitis eksterloken. Kaj venis fama plago nomata Doloro. Kaj Doloro doloras. Jen ĉio…
Ĥimero havis siajn tri buŝojn malfermataj, ĉar ĝi nenion komprenis. La Vicgrafo resumis la kazon per unu frazo: “Eta Polekso faligis min el la arbo.”
– Kaj kiu estas Eta Polekso?
– Knabo, kiu venas el la Mezepoko kaj promenas en la libroj de “Andersen”, “Perrault” kaj “Grimm”. Sinjorino Benta eraris, kiam ŝi permesis ke la tiel nomata Mondo de Fabelo venu al ĉi tiu loko – kaj la unua sekvo estas tio: mia piedo estas dislokita.
– Kial vi ne retiriĝas al via domo?
– Kiamaniere? Kiel mi povas marŝi kun tia piedo? Nazulino, Peĉjo kaj Emilja estas malproksime, ili sin kaŝis en unu el tiuj kasteloj. Kiu kondukos min al la bieneto?
– Mi. Mi kunportos vin. Kaj kun la plej granda plezuro.
Malgraŭ la doloro, kiun li sentis, la Vicgrafo ridis pri la ideo aperi en la korto de sinjorino Benta rajdanta sur Ĥimero! La miro de onklino Nastasja!…
– Mi akceptas, – li diris, – kaj via bonfara helpo ne restos sen rekompenco.
En tiu momento bruado sonis en la branĉoj de la Granda Cedro. Ok okuloj suprenrigardis – la ses de Ĥimero kaj la du de la Vicgrafo. La paro da birdoj revenis kaj rekomencis la atakon kontraŭ la entrudiĝinto kiu invadis ilian domon.
Eta Polekso, sen la botoj, havis nenion por defendi sin. Li estis devigata forlasi la neston. Tuj kiam ili kaptis lin ekstere, la du koleraj birdoj donis al li tian batadon ke, kiel la Vicgrafo, li perdis la ekvilibron kaj falis – “plaf”! surgrunden. Kaj li rompis la krureton – aj, aj, aj!
Li ĝemis, ĝemis…
– Ho, ve, kio okazos al mi nun, sen botoj kaj kun rompita kruro?
La Vicgrafo klopodis por trankviligi lin.
– Ĉio estas en ordo, amiko. Ĉi tie, sinjoro Ĥimero kondukos nin al la domo de sinjorino Benta.
Nur tiam Eta Polekso vidis la trikapan monstron. Kia timo! Lia koreto eksaltis. Sango foriris el liaj vangoj.
– Ne timu, – diris la Vicgrafo. – La sinjoro ĉi tie estas maljuna, tre milda kaj paca kiel Dolĉaĵ’. Li kunportos nin sur la dorso.
Eta Polekso trankviliĝis.
Facile por diri sed tre malfacile por fari. Multe kostis al la du kripluloj stari sur la dorso de Ĥimero – sed Neceso scias kiel farigi mirindaĵon. Ili surgrimpis, finfine, kaj foriris. Unufoje ĉe la barilo, la monstro haltis.
– Kiel transsalti ĉi tiujn malbenitajn dornajn dratojn?
– Tra la pordego, – respondis la Vicgrafo. – Mi havas la ŝlosilon en mia poŝo. Mi estas la pordisto.
Alia malfacilaĵo. Ĥimero ne sciis manipuli ŝlosilojn, do la Vicgrafo ĝemante, ĝemante, devis deĉevaliĝi por malfermi la pordegon.
La greka monstro miris, ke tiu eta ŝlosilo malfermis tiel grandan pordegon. Evidente ĝi estis sorĉita talismano…
Kiam tiu stranga trio aperis en la korto, onklino Nastasja venadis sur la verandon kun du akvokruĉoj.
– Ho, Dio! – la kompatinda nigrulino muĝis, faligis ĉion sur la plankon kaj svene kolapsis.
08 – Neĝulino kaj la geknaboj
Sinjorino Benta sidadis sur sia seĝo je mallongaj kruroj kaj flikadis la ŝtrumpetojn de Peĉjo. Apud ŝi, en la hamako, Don Kiĥoto ronkadis, ridetante, certe sonĝante pri la bela Dulcinea.
Sanĉo, en la provizejo, flaris la kuirejan manĝoŝrankon. La krio de onklino Nastasja vekis Don Kiĥoton kaj Sanĉo atente levis lian orelon.
– Ho, Madono, kio okazis? – murmuris sinjorino Benta. Ŝi metis la ŝtrumpetojn en la korbon kaj stariĝis.
Ŝi marŝis al la verando kaj tie ŝi stumblis ĉe la nigrulino, kiu kuŝadis surplanke. Ŝi skuis la nigrulinon. – Nastasja! Nastasja!
Estis la samo kiel skui ŝtonon. Poste ŝi turnis la okulojn al la korto kaj ekvidis Ĥimeron. “Aj!…” Ŝia ektimo estis tia, ke ankaŭ ŝi svenis.
Don Kiĥoto leviĝis de la hamako, kaj post longa oscedo li “blekis” al la varleto.
– Sanĉo, Sanĉo, Kie vi estas, amiko Sanĉo?
– Jen, mia sinjoro – respondis Sanĉo, kaj eliris el la provizejo, kun la buŝo plena je io.
– Mi bone dormetis, amiko Sanĉo. Kaj mi bele sonĝis. La bela Dulcinea aperis al mi!…
– Nu, mi ankaŭ spertis belajn sonĝojn, – diris la varleto, pensante pri la manĝaĵoj trovitaj en la provizejo. – Mi tute ruktas…
Dume, en la kastelo de Neĝulino la geknaboj aŭskultadis la historion de la ĝentila princino rakontata de ŝi mem.
– Jen – diris Neĝulino. – Mia perversa duonpatrino agis tiamaniere, ke ŝi faris min princino. Tio nomiĝas pafi tion, kion vi vidas, kaj trafi tion, kion vi ne vidas. La nanetoj savis min. La princo aperis kaj ni geedziĝis.
– Estas io kurioza, – diris Emilja, – ni scias ĉion pri vi princinoj, sed ni neniam scias ion pri la princoj. Ĉi princoj nur aperas ĉe la fino de la rakontoj. Ili edziĝas, okazas granda festo kaj fine! Ĝis hodiaŭ mi ankoraŭ ne vidis eĉ unu el tiuj princaj edzoj. Kie estas via edzo?
– Li ĉasas. Li amegas ĉasi. Li aperas ĉi tie nur nokte, kun aro da fazanoj aŭ perdrikoj.
– Ĉu vi estas feliĉa kun li? – demandis Nazulino.
– Ege. Mia edzo ne ĝenas min. Li lasas min libera ĉi tie kun miaj nanoj. Viro, kiu ne forlasas la domon, estas la plej granda plago.
– Avinjo ĉiam diras, ke la loko de viro estas sur la strato, – rimarkis Nazulino.
En tiu momento, malproksima sono de kornoj venis al ili. Neĝulino diris:
– Jen, li kuras post la cervo! La ĉaso hodiaŭ estas por cervoj…
Nazulino rakontis al Neĝulino pri la mirinda filmo, kiu kuradis tra la mondo kun la titolo “Neĝulino kaj la sep nanoj”, farita de la fama “Walt Disney”.
– Kiu estas “Disney”?
– Ho, geniulo! – kriis Emilja. – La plej granda moderna genio – pli granda ol Ŝekspiro, ol Dante, ol Homero kaj ĉiuj tiuj grandaj geniuloj, kiujn la homaro tiom admiras. Li faras filmojn, sed belegaj, kiuj igas homojn plori pro plezuro. La filmo pri vi, Neĝulino, estas la plej bela!
Neĝulino ne estis de la epoko de filmoj, do ŝi nenion sciis pri tio.
Kaj kiam Peĉjo klarigis la grandan inventon, ŝi nenion komprenis.
– Nu, la kino – daŭrigis Peĉjo – estas la nura vere bona inventaĵo, kiun la homoj elpensis. Ĝi estas paca invento.
– Kion tio signifas?
– Paca invento estas tiu, kiu ne utilas al milito. La aliaj, Neĝulino, vi eĉ ne povas imagi, kia katastrofaj ili estas! Tuj kiam ili aperas, kiel la flugmaŝino, la homoj baldaŭ uzas ilin por militi – por mortigi homojn, por bombadi urbojn ktp. Sed la kino ne. Ne ekzistas bomba-kino, nek flamĵeta kino. Estas nur kino por ke homoj spektu kaj ĝuu. Se mi estus la posedanto de la mondo, mi malpermesus ĉiujn inventaĵojn, kiu ne estus por la paco.
En tiu momento, tumulto ekstere altiris ilian atenton.
Ili kuris al la balkono. Bela greka heroo preterpasis surĉevale.
– La heroo Belerofono rajdanta Pegazon! – ekkriis Neĝulino.
– Ĉu Pegazo, la flugilhava ĉevalo?
– Jes. Pegazo ĉi-foje venas trotante, kun la flugiloj fermataj.
Kia bela besto… Kiam la heroo rimarkis Neĝulinon ĉe la fenestro, li ekparolis, post afabla saluto:
– Bela princino, ĉu vi povas informi al mi tion, kie estas mia Ĥimero?
Antaŭ ol Neĝulino malfermis sian buŝon, Emilja kriis:
– Ĉu ne estas la monstro kun tri kapoj, unu kapra, unu leona, unu krotala? Jes, ni vidis – kaj pro timo antaŭ ĝi, ni kuris ĉi tien.
– Kaj kie vi vidis ĝin, gracia figureto?
-Tie en la Granda Cedro, tiu grandega arbo kiun vi povas vidi de ĉi tie. Su ĝi estas la nesto de la furnarioj.
Belerofono rigardis en la indikatan direkton, dum “la gracia figureto” tre fervore daŭrigis:
– Ĝi devas ankoraŭ esti tie, manĝante la Vicgrafon. Iru rapide, heroo, kaj, se vi kapablas, savu la “saĝuleton”. Sed kial vi serĉas tiun monstron?
– Mi serĉas ĝin ĉar ĝi apartenas al mi. Mi venkis ĝin en batalo en la Likiaj dezertoj kaj mi malsovaĝigis ĝin. Ĝi estas tre maljuna, la kompatinda, sen dentoj, sen haroj, sen fajro…
– Ĉu sen fajro?
– Jes, antaŭe la monstro forĵetadis fajron el la buŝoj de ĉiuj tri kapoj.
– Kiel terure, mia Dio! Kaj ĝi ne plu vomas fajron?
– Ne. Hodiaŭ nur iom da fumo eliras. Ĝi estas preskaŭ estingiĝinta.
– Kaj kial ĝi venis ĉi tien por timigi nin?
– Ĝi fuĝis el la Greka Kvartalo, kiu estas malproksime. Pro kadukeco. Mi rekondukos ĝin.
La heroo svingis la kondukilon de Pegazo, por iri en la direkto de la Granda Cedro.
– Adiaŭ, princino! Adiaŭ, gracia figureto. Dankon pro la informo – kaj ekiris trote.
– Flugu por ke ni vidu! – kriis Emilja.
La heroo amuziĝis kaj donis ordonon al Pegazo. Tuj la mirinda rajdĉevalo etendis siajn flugilojn kaj flugis kiel aglo de nemezurebla grando.
– Belege, belege! – ĉiuj kriis en ekstazo.
– Kia domaĝo, ke ĉiuj ĉevaloj ne havas flugilojn! – lamentis Peĉjo. -Flugi sur Pegazo, tie ene de la nuboj, kiel mirinde!…
Pegazo malrapide malaperadis antaŭ ilia vido.
– Mirinde, ĉu ne, Neĝulino? – estis la komento de Nazulino.
– Mi eĉ ne scias tion, kion diri! – respondis la princino.
Ili daŭrigis ĉe la fenestro, esperante ke Pegazo reaperu. Sed ĝi ne reaperis. Kio aperis estis aro da knaboj kun ĉefo antaŭe.
– Peter Pan, kun la popolo de Neniamlando! – ekkriis ili kvar kun granda ĝojo.