LA FLAVA PEGO
Ĉapitroj 13, 14, 15 kaj 16
13 – La Vicgrafo sur la scenejo
La “saĝuleto” estis en la paŝtejo kaj konversaciadis kun la Konsilanto.
– Nia paco finiĝis, – diris Parolanta Azeno, plena je nostalgio pri la antaŭaj tempoj. – Kun la translokiĝo de Mirlando ĉi tien, la problemoj venas unu post la alia.
– Ankaŭ mi pensas tion, – konsentis la Vicgrafo, – kaj la plej granda viktimo estas ĉiam mi. Por danĝeraj aferoj, ili nur memoras min. Ili igis min grimpi sur la Granda Cedro por doni la mesaĝon al Eta Polekso. Okazis konfuzaĵo tie kaj mi estis piedbatata sur la nazo. Kaj mi falis. Mi rompis kruron. Mi piedo forlokiĝis. Feliĉe, onklino Nastasja tuj riparis min…
– Tio estas la kialo por ke ili elektu la Vicgrafon por riskaj taskoj, – diris la Parolanta Azeno. – La Vicgrafo estas “riparebla”…
– Jes, onklino Nastasja ĉiam riiparas min. Sed kun Eta Polekso ŝi ne sukcesis fari la samon, ĉar li estas el karno. Li devas resaniĝi post iom da tempo. Onklino Nastasja splintis lian krureton kaj ligis ĝin per ŝuoŝnuro. Nur post dek kvin tagoj li kapablos ellitiĝi.
La konversacio estis en tiu momento, kiam aŭdiĝis blekego – VICGRAFO!…
– Rimarku, – diris la “saĝuleto”. – Ili vokas min. Mi ĵuras, ke estas nova komisio kaj unu el la plej riskaj…
Kaj li iris por informi sin, pri kio estas.
– Vicgrafo, – diris Peĉjo, – kuru al la plaĝo ĉe la Maro de la Piratoj kaj invitu kapitanon Hoko al kafo kun kuketoj ĉi tie en la bieno.
– Pri kio vi parolas?
La Vicgrafo nenion sciis pri la faktoj kaj postulis, ke iu klarigu pri ĉio. Li iomete gruntis, sed obeis. Li iris.
Alveninte al la plaĝo, li trovis kapitanon Hoko en terura momento, malbenante kontraŭ siaj viroj, kiuj zorgadis pri la manovroj de la ŝipo. Li sidiĝadis sur pulvobarelo kaj abunde ŝvitadis. Ufa! Varmege estis!
– Sinjoro Kapitano, – diris la Vicgrafo, – mi venas el la bieneto de sinjorino Benta por inviti vin al kafo kun kuketoj sur la verando. Kuketoj, rostitaj panoj kaj pufmaizo…
La Kapitano larĝigis la okulojn kaj senintence lekis la lipojn. La vorto “kuketoj” plenigis lian buŝon per salivo. Sed li suspektis.
– Kies invito ĝi estas?
– Nia. De sinjorino Benta, Nazulino, Peĉjo, Emilja kaj mia.
La pirato ankoraŭ estis suspektema.
– Ĉu la malbenata Peter Pan estas tie? – Li demandis.
La Vicgrafo montris la plej senkulpan vizaĝon de la mondo. Li ne ŝatis mensogi, sed en tiu momento li devis trompi la Kapitanon – kaj li vere trovis solvon inda je Emilja.
Li pensis dum minuto, kun sulkoj sur la frunto, kaj diris:
– Ĉu Peter Pan? Ho, mi komprenas. Vi aludas al Plumuleto.
– Kiu Plumuleto? – kriis la pirato, kiu neniam sciis tion, kiu estas Plumuleto.
– Nu, Plumuleto – diris la Vicgrafo – estas tiu knabo, kiu aperis al ni unu fojon kaj neniam plu. Tiu, kiu krias kiel koko kaj ne kreskas.
– Nu, do estas la sama Peter Pan! – kriis la pirato. – Li estas tiu, kiu kokerikas kaj ne kreskas – Peter Pan, ja. Kun sescent milionoj da helikoj! Tiu knabo persekutas min jam de jaroj, sed iam mi venkos lin. Mi neniam perdas la esperon…
– Jes, Plumuleto! – ekkriis la Vicgrafo. – Ho, li ne estas ĉe ni! Li aperis al ni nur en la tago de la vojaĝo al la Lando de Fabloj. Post tiu tago, bedaŭrinde, li neniam revenis. Ni sopiras pri li.
– Do Peter Pan ne estas en la bieneto?
– Plumuleto ne estas tie. Bedaŭrinde…
Tiamaniere, parolante pri Plumuleto kaj ne pri Peter Pan, la Vicgrafo trompis kapitanon Hoko, sen mensogi. Li nur diris, ke Plumuleto ne estas tie… La stulta piratestro ne rimarkis la ruzon – kaj decidis akcepti la inviton.
– Bonvolu estu afabla kaj akompanu min.
Ili iris.
La eniro de kapitano Hoko en la korton tre impresis. Peter Pan kaŝis sin malantaŭ sinjorino Benta dum Don Kiĥoto tuŝis sian glavon.
Hoko miris kiam li vidis tiun strangan militiston ene de fera kiraso, kaj eĉ pli kiam li vidis la hidan trikapan beston apud la rinoceron Dolĉaĵ’.
Li komprenis, ke li devas konduti tre bone, ĉar la supozata “malamiko” estas multe pli forta. Lia timema sinteno igis Peĉjo rezigni pri la ideo ŝlosi lin en la provizejo.
– Ne necesos. La malkuraĝulo jam timas antaŭ Don Kiĥoto kaj Ĥimero. Li ne proponos reziston. Ni povas trankvile agi.
Kaj tio ja okazis.
Peter Pan kaj Peĉjo ŝtele foriris el la verando kaj iris por vesti Sanĉon kiel la ĉefo de piratoj, dum la vera ĉefo, enprofundigata en vimena fotelo, atendadis la kafon, rigardante tre suspekteme jen al la fera militisto, jen al la trikapa besto.
Sanĉo en la kuirejo ne ŝatis ludi la rolon de falsa pirato, sed onklino Nastasja venkis lian reziston per la promeso de rostita porka femuraĵo, ornamata per citrontranĉaĵoj.
– Ĉi sinjoro Sanĉo, – ŝi flustris al Peĉjo, – estas same kiel Vostuleto. Ĉiu, kiu volas ion ajn de li, nur montru ion “manĝeblan”.
Necesis vesti Sanĉon kiel la ĉefo de piratoj. La plej malfacila estis akiri hokon por lia dekstra brako.
Peĉjo memoris rostostangon en la ŝranko; li fleksis ĝin kiel hokon kaj ligis ĝin al la pojno de la varleto. La rezulto fariĝis pli-malpli bona; de malproksime eblas trompi. La cetero estis simpla: ruĝa skarpo ĉirkaŭ la talio (la malnova ŝalo de onklino Nastasja), la kuireja tranĉilo enŝovita en lian zonon, kaj aliaj ornamaĵoj.
Sanĉo fariĝis ordinara Kapitano Hoko, malbela kaj dika, sed sufiĉe kapabla por trompi. La piratoj certe estis ebriaj, ĉar ĉiam kiam ili estis solaj, ili profitis por trinki rumon. Facile estas trompi ebriulojn.
La varleto tiele preta, ili foriris al la plaĝo. Sanĉo faris ĉion, kion Peter Pan instruis al li.
– Vi devas ne ŝpari la malbenojn, – diris la knabo, – kaj ĉiuj kun sescent milionoj da io ajn – karaveloj, helikoj, fulmoj, hipopotamoj. Piratoj moviĝas nur per la forto de malbenoj.
Sanĉo komprenis. Li sidiĝis sur la pulvobarelo kaj kriis al la ŝipanaro:
– Je sescent milionoj da dromedaroj! Levu la velon! Veturu dekstren al la inundata kastelturo! Kolektu la vrakulojn kaj iliajn trezorojn! Alportu ĉion al ĉi tiu plaĝo – rapide!
– Ĉu vi ne eniras en la ŝipo por komandi? – flustris Peĉjo.
– Ho, neniam! – protestis Sanĉo. – Mi ne naskiĝis por esti maristo. Nur la rigardo al la ondoj igas min vomi eĉ la hepaton – krom tio ili kapablas percepti la trompon kaj mortigi min.
Peter Pan trovis la obĵeton racia.
– Tiukaze elektu iun por esti la estron – alvoku Mojosulon, kiu ŝajnas al mi la plej sperta el ĉiuj ĉi piratoj.
Sanĉo denove kriis al la ŝipanaro:
– Je sescent milionoj da kraboj! Mi ordonas al Mojosulo preni la komandon – kaj se iu malobeu lin, estu pendumata!
Rapide ĉiuj en la ŝipo ekmoviĝis; minutojn poste leviĝis la ankro kaj la ŝipo foriris. De la verando Emilja sekvadis ĉion per la binoklo.
La plano iras bone! – ŝi kriis. – La “Hieno de l’ Maroj” jam levis la ankron kaj velas al la turo.
Ho, kial la entrudiĝema estaĵo diris tion per blekanta voĉo? Kapitano Hoko tuj rimarkis la kaptilon, en kiu li falis kaj, ĉar li manĝadis kuketon, li sufokiĝis. Belerofono donis al li plurajn terurajn pugnobatojn sur la dorso.
– Perfido! Perfido! – li muĝis post kiam li liberiĝis je la kuketo. – Mi estis terure trompita de la fifama spiko! Mi ĵuras, ke Peter Pan estas ĉi tie! La malbenata animo, kiu ĉion planis, devas esti nur li – kaj, en la blindeco de sia furiozo, li faligis la pleton de onklino Nastasja, transsaltis la barilon kaj ekkuris al la plaĝo.
– Kaj nun? – murmuris sinjorino Benta, kiu tremadis pro timo.
– Li ne sukcesos atingi la ŝipon, – diris Belerofono, – sed prefere ni ne lasu lin foriri el ĉi tie, – kaj li kriis al Pegazo, ke li malpermesu la Kapitanon foriri el la bieneto. Kiam la estro de la piratoj, jam malproksime, vidis la mirindan ĉevalon aperi antaŭ si, li ektimis pro miro. Per la pintoj de la flugiloj Pegazo igis lin paŝi malantaŭen, malantaŭen, malantaŭen, ĝis la korto.
Post kiam li denove estis antaŭ la verando, la bandito ne havis alian elekton ol denove suriri la ŝtupojn kaj sinki en la vimenan fotelon.
Li snufadis kiel lokomotivo – sed estis velkintaj snufadoj. Li komprenis, ke ajna rezisto estus vana.
14 – La malvenko de la piratoj
La “Hieno de l’ Maro” de Mojosulo alvenis ĉe la kastelturo kaj kolektis la nanojn kaj ĉiujn trezorojn de Neĝulino. Sed la vidado de tiom da valoraĵoj tuj turnis la kapojn de tiuj homoj sen Dio aŭ Leĝo.
Mojosulo kunvenigis ilin kaj diris:
Kapitano Hoko estis sola sur la plaĝo; sekve, ni estas la posedantoj de la ŝipo! Mi proponas ribelon. Ni arestos la maljunan Hokon kaj ni posedos ĉiujn trezorojn.
– Kio pri la nanoj? – demandis unu el la piratoj.
– La nanojn ni vendos kiel sklavojn. Ili devas esti bonegaj por prizorgi ĝardenojn.
Ĉiuj konsentis, kaj sonis ĥoro de hura-krioj. Mojosulo daŭrigis:
– Tial, mi proponas, ke ni navigu en la direkto de tiu palaco, kiu videblas de babordo. Ni povas alteriĝi tie kaj konkeri ĝin; ni vivos en ĝi kaj ĝuos niajn trezorojn.
La propono estis unuanime akceptata. Sed la ribelaj piratoj ne antaŭpensis pri la lerteco de Emilja. Kun la okuloj ĉe la binoklo, ŝi sekvadis ĉiujn iliajn movojn; ŝi rimarkis, ke anstataŭ veli al la plaĝo, ili veturis al la palaco de la princo Kodadad – kaj ŝi alarmis.
– La piratoj perfidas nin! – ŝi kriis per ĉiuj siaj fortoj. – Anstataŭ iri al la plaĝo, ili iras en alia direkto.
– Kaj nun? – ekkriis Neĝulino kun la plej granda maltrankvilo.
La danĝero igas la cerbojn plenforte labori, kaj pro tio en tiu severa krizo okazis tiom da laboro de cerbo, ke la momento fariĝis tre grava. Nazulino subite havis bonegan ideon.
– La Vicgrafo estu sendata por averti la princon pri la venonta atako. Se li antaŭscios, Kodadad povos sin defendi. Sufiĉas ke li levu la palacan ponton.
Belerofono fajfis por alvoki Pegazon. La mirinda ĉevalo saltis en la korton, kun la flugiloj jam duone malfermitaj.
– Rajdu ĝin, Vicgrafo, – diris la knabino, – kaj iru por diri al la princo Kodadad ke la pirata ŝipo intencas ataki lin. Rapide!
Tre kontraŭvole, la Vicgrafo surgrimpis kaj foriris… sed li ne atingis la celon “ĉevale”, li alvenis “krokodile…”
– Ho! Kiel? Kial? La kialo eĉ ŝajnas mensogo: sed tiu ŝanĝo okazis pro la paro da furnarioj! La du birdoj flugadis ĝuste en la punkto, kie Pegazo flugadis, kun la Vicgrafo sur la dorso. Ili vidis la “saĝuleton” sur la dorso de Pegazo. Kaj tuj atakis lin, plenaj je kolero, ĉar ili supozis, ke li estas kunulo de la entrudiĝinto kiu invadis ilian neston.
Ili atakis lin per tiom da bekaj frapoj ke la Vicgrafo falis…
Emilja sekvadis per la binoklo.
– Kia terura tragedio, mia Dio! La birdoj atakis la Vicgrafon kaj faligis lin en la akvon. Kaj kio nun?
La konsterno estis ĝenerala. Sinjorino Benta vidis sin tiel senhelpa, ke ŝi sentis la faman doloron en la koro.
Peĉjo estis for; Peter Pan estis for; Pegazo estis for; la Vicgrafo estis for; Sanĉo estis for.
Belerofono malmulte valoris sen Pegazo. Don Kiĥoto ankaŭ malmulte valoris sen Sanĉo. Sinjorino Benta sentis sin senhelpa. Kaj al ŝia aflikto aldoniĝis la malespero de Neĝulino.
– Miaj karaj nanoj! – kriis la princino. – Miaj trezoroj – ĉio ŝtelita! Ho, ho, ho…
La tumulto estis tia, ke Emilja devis forgesi la binoklon por preni komandon. Ideoj! Venu ideoj! Emilja frapetadis ŝian kapon, por vidi ĉu venas bona ideo. Komence nenio eliris; tiam rideto de triumfo ekbrilis en ŝiaj okuloj.
– Trankviliĝu! Estas ankoraŭ “la supera rimedo” – diris la diablineto.
Ĉiuj rigardis ŝin en tiu suspensa momento.
– Parolu, Emilja, parolu! – petegis sinjorino Benta.
– Jen la solvo! Kiam ĉio ŝajnas perdita, mi alvokas tion, kiun mi nomas “ni-ŝajniu-ke” kaj savas la situacion.
Tio plialtigis la nivelon de suspenso, okuloj larĝe malfermitaj, senkompreno.
– Tre facile, – klarigis Emilja. – “Ni ŝajnigu”, ke la vicgrafo falos ĝuste sur la krokodilo de Kapitano Hoko, kiu nepre naĝas en la Maro de Piratoj serĉante “la ceteraĵon” de la Pirato. La Vicgrafo do parolos al la krokodilo kaj trompos ĝin kaj igos ĝin kredi ke la “cetera parto de la frandaĵo”, nome kapitano Hoko, estas en la palaco de princo Kodadad – kaj la malsaĝa krokodilo kredos. Kaj tien ĝi iros – kaj la Vicgrafo saltos al la plaĝo, ege sana kaj savita, kaj kuros kaj avertos la princon. Kion vi pridiras?
Ĉiuj opiniis, ke la solvo estas bonega. Precipe ĉar, aŭ tio aŭ nenio! Sed ĉio bone funkciis. La Vicgrafo falis ĝuste sur la krokodilo, kaj parolis kun ĝi, kaj trompis ĝin kaj konvinkis ĝin ke kapitano Hoko estas ĉe la palaco de princo Kodadad; kaj igis la krokodilon naĝi tie kun la plej granda hasto. La krokodilo, granda stultulo, kredis je ĉio, kaj kondukis la Vicgrafon al la plaĝo de “Mil kaj Unu Noktoj” kaj helpis lin salti sur la marbordo. Momentojn poste, la Vicgrafo transdonis la mesaĝon al la princo.
Kodadad estis kuraĝa junulo. Li nenion timis. Li supreniris al la belvedero de la palaco kaj vidis, ke la ŝipo efektive venas kun plenaj veloj al lia palaco.
– Atendu, ke mi zorgos pri vi! – li murmuris, dum li kunpremis la pugnojn, kaj malsupreniris por ordoni levi la moveblan ponton.
La ordono estis plenumata; poste la gardistoj kuris al la armilejo, el kiu ili prenis ĉiujn glavojn, lancojn kaj ŝildojn.
La palaco estis en strikta preteco kiam la “Hieno de l’ Maroj” alvenis kontraŭ doko kiu estis proksime. La piratoj senprokraste elŝipiĝis, armataj per pafiloj kaj kun tranĉiloj inter la dentoj. Kaj ili avancis. Sed kiam ili vidis la levponton jam en la alto, ili eksplodis en malbenoj.
– Kun sescent milionoj da inferoj! – Mojosulo muĝis. Iu perfidis nin kaj avertis la posedanton de la palaco…
Tiam li ekvidis ion, kio igis lin rideti: vico da kvin bareloj proksime. La vidado de bareloj estas ĉiam granda plezuro por amikoj de la brando, ĉar certe ene de la barelo estas ja brando aŭ rumo. Mojosulo forgesis pri la milionoj da inferoj kaj kuris por bori unu el la bareloj per sia glavo. La odoro de la ŝprucanta likvaĵo larĝigis liajn naztruojn.
– Brando, knaboj! – li kriis, kaj la piratoj ĵetis sin al la bareloj kiel katoj al ratoj. Minutojn poste, ili bavadis, kuŝantaj sur la tero – ege ebriaj. Tiam venis la gardistoj de la princo, ligis iliajn manojn kaj piedojn, kaj portis ilin al la palaca karcero.
Kodadad miris pri tio. – Kiu havis la helan ideon venki la piratojn per brando?
– Estis la maizospikulo kun cilindra ĉapelo, kiu venis rajdante sur la aligatoro, – respondis la gardestro. – Li venis al mi kaj proponis la ideon. Mi opiniis, ke ĝi estas bona kaj, antaŭ ol levi la ponton, mi metis tie la barelojn.
Kodadad, tre kontenta, diris:
– Jen tio, kiu nomiĝas sensanga venko. Ni venkis sen verŝi eĉ unu guton…
Poste li iris kun la Vicgrafo por inspekti kaj ekposedi la “Hienon”. Kia malpurega porkejo! La du vizitantoj ne sukcesis spiri. Ĉio plena je sebo, malpuraĵo kaj graso.
Mi ordonos ke servistoj purigu ĉi ŝipon per potpecoj. Poste mi transformos ĝin en mian jaĥton.
– Kaj se Via Moŝto permesas al mi, – diris la Vicgrafo, – mi sugestas bonan nomon por la estonta jaĥto – La “Kolibro sur l’ Ondoj.”
Kodadad aprobis tiun poemecan nomon.
15 – Sanĉo kaj Vostuleto
Lacaj pri atendi la revenon de la “Hieno”, Sanĉo, Peter Pan kaj Peĉjo decidis reveni al la bieneto. Ili promenis silente, iomete timemaj, kiam la varleto vidis porkidon eliri el la vepro. Malsata, kiel li estis, li ekkuris post la besteto, preta por kapti ĝin, rosti kaj manĝi ĝin ĝuste tie.
Peĉjo ridis kaj diris al Peter Pan:
– Mi donos al vi bombonon, se Sanĉo sukcesos kapti Vostuleton. La markizo estas bonega je vetkuro.
Sanĉo, tro dika, daŭre kuradis malantaŭ Vostuleto, ĝis kiam ili ambaŭ alvenis en la kuirejon de onklino Nastasja. Kiam ŝi vidis la varleton, kiu subite aperis, la nigrulino ektimis.
– Kial vi estas furioza, «sinjoro» Sanĉo?
– Mi trovis porketon en la arbaro, – li respondis, dum li penadis por kapti Vostuleton, kaŝata sub la tablo.
Onklino Nastasja elkore ridegis.
– Ho! Li ne estas porketo, ne, “sinjoro” Sanĉo. Ĝi estas la markizo, la eksa edzo de Emilja. Se vi tuŝos lin, la mondo falos.
Sanĉo ne komprenis kaj stulte rigardis ŝin.
– Jes, – daŭrigis la nigrulino. – Estas la Markizo de Vostuleto, la edzo de Emilja – kaj ŝi rakontis la tutan historion pri la fama porketo, lian edziĝon kun la pupo, la eksedziĝon, la plezuregan vivon de la Markizo en la bieneto.
– Li estas netuŝebla porkido, sinjoro Sanĉo. Mi delonge deziras meti lin sur la tablon, kun ovo en la buŝo kaj citronaj tranĉaĵoj supre – sed tio ne estas permesata. Nazulino “protektas” la friponon kvazaŭ li estus ŝia filo.
Sanĉo miris. Estis la unua fojo, kiam li vidis tian porkon – “Markizon” kaj adoratan de la posedantoj. Li suspiris.
– Kia domaĝo! Mia malsato furiozas kaj mi jam “plenigis la buŝon per salivo” pro la manĝemo.
– Por ĉio ekzistas rimedo, sinjoro Sanĉo. En la forno mi nun rostas porkan femuraĵon, unu el tiuj, kiun ni manĝas kaj petas plian pecon. Paciencu. Post duonhoro ĝi estos preta…
Sanĉo spionis la fornon; li estis kontenta pri la odoro, sed liaj okuloj neniam forlasis Vostuleton.
– Kia domaĝo! Kia domaĝo! – li suspiris.
16 – La Letero de la Vicgrafo
Dume, ĉiuj en la ĉambro maltrankviliĝis pri la sorto de la Vicgrafo. Per la binoklo de Emilja ili eksciis, ke li atingis la plaĝon rajdante la krokodilon sed nur tion ili sciis. Kio okazis poste?.
Tiam alvenis Peĉjo kaj Peter Pan. Emilja rakontis al ili pri la tragedio de la Vicgrafo, kiu falis en la akvon, kaj pri la bezono pri tio, ke ŝi devis peti helpon al la “Ni-Ŝajnigu-Ke”.
Peĉjo iĝis furioza kaj decidis eliri kun la katapulto post la birdoj, kiuj estis kulpaj pri ĉio, sed li nenion diris, pro timo de Nazulino. Li ion flustris al Peter Pan. Kaj ambaŭ foriris ale al la Granda Cedro.
Don Kiĥoto kaj Belerofono paroladis pri heroaĵoj. Kapitano Hoko aŭskultis kun enuo. La greka heroo deklaris, ke lia heroaĵo estis nur unu, sed tiel granda, ke post li ĉiuj aliaj heroaĵoj fariĝis malgrandaj.
– Jes, mi batalis kaj venkis Ĥimeron kaj konkeris Pegazon. Post tio, kion deziri? Krome, la posedo de Pegazo ŝanĝis mian vivon. Kiajn mirindajn vojaĝojn mi faris al la altaĵoj, surĉevale! Mi alkutimiĝis al flugadoj. Mi vizitis ĉiujn landojn, mi trinkis el ĉiuj fontoj. Pegazo havis sian preferatan lokon sur la monto Helikono, unu el la plej altaj kaj belaj en Grekio, kaj ankaŭ mi elektis ĉi tiun monton kiel mian kutiman surteriĝon. Post la longaj flugoj, ni iris tien por ripozi. Ĝi manĝas la bongustan herbon, kiu tie ekzistas. Ni fariĝis la plej grandaj amikoj en la mondo, kaj eĉ hodiaŭ, jarcentojn poste, ne ekzistas pli grandaj amikoj ol ni. Mia heroaĵo estis unu – sed ĝi valoras mil.
Don Kiĥoto prenis la parolon.
– Mia vivo, sinjoro, estis tute male al la via. Mi perdis la kalkulon de la heroaĵoj kiujn mi faris. Mi batalis kontraŭ teruraj gigantoj, kaj armeoj sed la malbenata sorĉisto Freston ĉiam ŝtelis de mi la plej grandan parton de la gloro. Estis, ekzemple, giganto, kiu aperis antaŭ mi. Mi atakis lin, lanco en la mano, kaj kiam mi estis venkanta, la damnita magiisto, por rabi de mi mian gloron, transformadis la giganton en ion alian – ventomuelejon aŭ felsakojn. Hodiaŭ mi estas maljuna, laca – kaj kalumniata. Viro nomata “Cervantes” skribis grandegan libron, en kiu li pentras min kiel li imagis min – ne kiel mi vere estas. Kaj la kruela mondo akceptas kun plej granda naiveco ĉion, kion tiu viro diras…
– Konsoliĝu, – diris Kapitano Hoko. – Mi havis mian “Cervantes” en la persono de angla historiisto nomata “Barrie”, kiu ridigis min antaŭ la tuta mondo. Imagu, sinjoro Kiĥoto, ke tiu Barrie pentris min en lia libro kiel pirato plurfoje venkata de infano – knabo nomata Peter Pan! Kaj, eĉ pli, kiel postkurata kaj formanĝata de aligatoro… Nu, ĉi tio estas granda mensogo, ĉar mi vere estas unu el la plej grandaj piratoj en la mondo kaj mi ĝuas perfektan sanon.
Emilja, kiu aŭskultadis la konversacion, ne povis deteni sin.
– Pardonu, sinjoro Hoko, sed mi scias ke Peter venkis vin en tiu tago de la batalo. Ne neu tion. Peter Pan batalis kun neofta braveco, eskapis ĉiujn batojn, kiujn vi donis al li, kaj kondukis vin al la ŝiprandaĵo. Kaj vi eĉ ekkriis pro malespero, ĉu vi memoras? Vi kriis: “Kiu vi estas, infera knabo?” Kaj li respondis: “Mi estas la eterna juneco!” kaj kokerikis. Kaj vi falis en la akvon, ĝuste en la buŝon de la krokodilo.
– Jes, tion diras la libroj, – konsentis la maljuna pirato, – sed estas mensogo kaj jen mi ĉi tie, sana kiel piro.
– Sed mi legis tion! – kriis Emilja.
– Ne gravas tio, kion vi legis, pupeto. La fakto estas, ke se ni legas ion, tio ne signifas, ke estas vero. Libroj mensogas same kiel homoj.
La konversacio estis interrompata de la alveno de kolombo kun papereto ĉe la beko. Letero de la Vicgrafo!
Sinjorino Benta laŭtlegis.
– Ĉio estas en ordo ĉi tie,- diras la “saĝuleto.” – Mi avertis la princon kaj la rezulto estis, ke la piratoj falis en kaptilon. Ili estas nuntempe kun mankatenoj, en la kelo de la palaco.
– Diable! – Kapitano Hoko muĝis, kunpremante la dentojn, dum la ungoj enŝoviĝis en la vimenon de la seĝo.
Sinjorino Benta nur rigardis lin super la okulvitroj, kaj daŭrigis la legadon:
– La princo jam ekposedis la ŝipon, kiu, post la granda purigado kiun ni faras per potpecoj, transformiĝos en jaĥton, “Kolibro sur l’ Ondoj.”
– Bela nomo! – ekkriis Neĝulino, frapante la manojn. – Mi ŝategis! Per tia jaĥto, la princo vundos la koron de multaj princinoj…
Sinjorino Benta daŭrigis:
– Tamen tio estas nenio kompare kun la ceteraj faktoj. Imagu ke, kun la plej granda surprizo, oni informis al mi, ke la Regno de la Klaraj Akvoj ankoraŭ ekzistas, kaj ke princo Oroskvamo, kun la tuta kortego, jam translokiĝis al Novlando. Ili venis tuj post kiam ili eksciis tion, ke la Maro de Piratoj estas en la bieneto.
Nazulino kaj Emilja saltis kun kontento. Ambaŭ supozis ke la Regno ne plu ekzistas.
– Kiel ĉarma! – diris la knabino. – Oroskvamo vivas! Ĉiuj vivas! Daŭrigu, avinjo – mi ne plu eltenas pro scivolemo.
Sinjorino Benta daŭrigis:
– Neniu mankas; nek doktoro Heliko kun siaj piloloj, nek sinjorino Araneo Kudristino kun sia kripla kruro, nek majoro Kaptas-Kaj-Ne-Plu-Forlasas, kun siaj kaptadoj. La Princo ankoraŭ amas Nazulinon. Mi sciis la klarigon pri la rakonto pri la falsa Holivuda Kato. Vere, la fripona Kato klopodis por kapti la Princon; li saltis sed li maltrafis kaj kaptis nur sardinon, kiu paroladis kun la Princo.
– Mi vere suspektis tion, pro la odoro! – diris Emilja. – Kiam mi flaris la muzelon de la falsa Holivuda Kato, ĝi odoris pli al sardino ol al Princo. Daŭrigu, sinjorino Benta.
Sinjorino Benta daŭrigis:
– Kaj la granda novaĵo, la plej granda el ĉiuj, la mirinda novaĵo, estas ĉi tio: Plumuleto estas ĉe ni! Kompreneble mi ne vidis lin, ĉar li estas nevidebla – sed mi vidis ŝvebi en la aero la papagan plumon, kiun la Markizino de Vostuleto metis en lian kapon.
– Plumuleto! Plumuleto! – kriis ĉiuj, frapante la manojn. – Tiukaze ni ĉiuj eraris, ĉar ni pensis, ke Plumuleto estas la sama Peter Pan.
– Tamen, kie estas Peter Pan? – demandis Nazulino.
Neniu sciis.
Kiam li renkontas Peĉjon, li forgesas pri la mondo, – rimarkis la knabino. – Mi neniam vidis knabojn, kiuj interkonsentas pli bone. Mi ĵuras, ke ili naĝas en la Maro de la Piratoj.
Tiuj paroloj premis la koron de sinjorino Benta.
– Ho mia Dio! Peĉjo povas droni…
– Ne timu, avinjo, – trankviligis la knabino. – Peĉjo naĝas kiel fiŝo, kaj krome li estas kun Peter Pan, kiu estas majstro por eliri el problemoj.
Ĉar li plurfoje aŭdis la nomon de Peter Pan, Kapitano Hoko ektremadis sur sia seĝo pro kolero.
Sed sinjorino Benta perdis la guston legi la leteron de la Vicgrafo ĝis la fino. La ideo, ke ŝia nepo naĝas en maro, eĉ kun krokodilo, ĝenis ŝin.
La interrompo de la legado dissolvis la grupon. Don Kiĥoto ekdormis en la hamako. Belerofono foriris por promeni sur la paŝtejo. Nazulino kaj Emilja kuris al la “malsanulejo” por proponi kuracilon al Eta Polekso.
Onklino Nastasja venis kun la lunĉopleto.
– Hej, sinjo? Kie estas la popolo?
– Kriu por ili, – mediteme murmuris sinjorino Benta.
Onklino Nastasja metis la pleton sur la tablo kaj ekforiris. Subite ŝi vidis la armilojn de Don Kiĥoto. La vido de la ŝildo ekbriligis liajn okulojn. Ŝi atente rigardis ĝin dum tempeto, prenis ĝin kaj iris al la kuirejo. Nur poste aŭdiĝis la kutima kriego:
– La lunĉo estas preta, infanoj! Sinjoro “Bolerofono”, kafo!…