LA FLAVA PEGO
Ĉapitroj 17, 18, 19 kaj 20
17 – La aresto de la sireno
Antaŭ la vespero, ĉies atento estis altirata de io, kio okazadis en la malproksimo. Peĉjo kaj Peter Pan revenadis – sed ili kunportadis ion pezan.
Emilja kuris al la binoklo.
– Ho, la spertuloj! – ŝi ekkriis. – Ili iris por fiŝkapti kaj nun alportas grandegan fiŝon. Atendu… Ne estas fiŝo, ne! Aspektas kiel sireno… Estas sireno, ja…
La vortoj de Emilja skuis la tutan domon; eĉ Don Kiĥoto leviĝis de sia hamako por apogi sin sur la veranda balustrado. Princo Belerofono faris la samon.
– Sireno, heroo! – kriis Emilja. – Ĉu tio ekzistis en via lando?
– Kompreneble, jes, – respondis la heroo. – Sirenoj estis kreitaj de la greka imago. Sed tio, kio mirigas min, estas ke la knaboj kaptis unu. En Grekio mi neniam aŭdis pri iu ajn, kiu kaptis sirenon.
Peĉjo kaj Peter alproksimiĝis. La sceno iĝis videbla eĉ sen binoklo. Ili trenadis la kompatindan estaĵon je la hararo, la belan verdan hararon, je la koloro de algoj.
– Perversaĵo! – ekkriis Nazulino.
Scivolemo igis ĉiujn malsupreniri al la korto por rigardi la alvenon de la ĉasistoj. Eĉ onklino Nastasja venis el la kuirejo grumblante “Kio okazas?”
– Sireno, onklino! – kriis Nazulino. – Ili fiŝkaptis sirenon…
– Ho, Dio! – ekkriis la nigrulino, kaj ŝi krucosignis sin.
La du kuraĝaj ĉasistoj alvenis senspire, tre lacaj, sed kun venkantaj mienoj. La kompatinda sireno, elĉerpita de la batalo, ne plu rezistis. Ŝi rigardis ĉiujn per siaj belaj okuloj plenaj je timo kaj nekompreno. Kiel bela ŝi estis! Ŝiaj verdaj haroj aspektis kiel la plej belaj fadenoj de smeraldo; la busto similis al tiu de dekdujara knabino; kaj la resto de la korpo estis en formo de fiŝo – tre eleganta fiŝvosto kun skvamoj de la grandeco de monero. Perlecaj skvamoj, kiuj ekbriladis en la suno.
Ĉiuj ĉirkaŭis ŝin, buŝoj malfermitaj kaj larĝaj okuloj.
– Kompatindulino! – ekkriis Nazulino. – Ni legas en ŝia vizaĝo grandan suferon. Kia malĝoja rigardo…
– Estas la malĝojo pro la perdo de kelkaj “moneretoj”, – diris Emilja, montrante la perditajn skvamojn. – Almenaŭ dekduon ŝi perdis en la lukto. Nun ŝia valoro malpliiĝis…
– Kiel mirinda! – murmuris sinjorino Benta.
Onklino Nastasja diradis “ho, Dio” kaj alia “ho, Dio”…
Tuj post eta ripozo, Peĉjo kaj Peter rakontis la historion de la kolosa heroaĵo.
– Tiele okazis, avinjo. Ni eliris por kapti la malbenitajn birdojn, kiuj faligis la Vicgrafon; sed survoje, ĉar estis varmege, Peter Pan parolis pri bano en la maro. Ni iris al la plaĝo kaj naĝis en la Maro de Piratoj, kiam ni vidis de malproksime, en loko ŝtonoplena, la sirenojn! Ili sunumiĝadis sur la ŝtonegoj, kombante siajn harojn per oraj kombiloj. Ni tuj elpensis la ideon ĉasi unu, kaj ni interkonsentis pri plano. “Vi iru dekstren”, diris Peter Pan; “kaj mi, maldekstren; ni antaŭeniru, kaŝataj malantaŭ la ŝtonoj kaj tuj kiam ni estos proksime, ni ambaŭ plonĝu, por aperi ĝuste antaŭ unu el la sirenoj – la plej malgranda – njok”. Kaj tion ni faris. Ni naĝis kun la plej granda singardo, ĉiam malantaŭ la rokoj. Unu el ili – ĉi tiu – estis la plej malgranda. Ni plonĝis. Mi eliris tuj antaŭ ŝi. Tuj kiam ŝi ekvidis min, ŝi per krio avertis la aliajn: – “Homoj!” – kaj ĵetis sin malantaŭen kaj falis sub la ungojn de Peter Pan.
Peter Pan kompletigis la rakonton.
– Ŝi falis en miajn brakojn, jes, kaj mi enŝovis miajn ungojn en ŝian karnon, ĉar ĉi estaĵoj estas pli glataj ol sapo. Tiele mi malpermesis al ŝi plonĝi. Je tio Peĉjo alvenis kaj kaptis ŝin je la haroj. Haro estas la malforta punkto de la sirenoj. Tiu, kiu sukcesas kapti ilin je la haroj, venkas ilin, kaj tion ni faris. Poste, ĉio fariĝis facila. Ni tiris ĝin al la plaĝo, kaj de tie ĝi estis trenata.
– Perversuloj! – ripetis Nazulino kun kompato. – Ĉu vi ne timis senfeligi ŝin?
– Tio ne okazis, vi povas ekzameni – diris Peĉjo. La skvamoj defendas la haŭton de sirenoj kaj fiŝoj. Ekzamenu.
Fakte, la sireneto montris nur supraĵan gratvundeton, tie kaj ĉi tie.
– Jen, jen! – flustris Belerofono. – Jen heroaĵo, pri kiu ebleco mi neniam pensis. Estas domaĝe, ke ĉi knaboj estas de hodiaŭ, ĉar ili meritas aparteni al la heroaj tempoj de Grekio…
Peĉjo kaj Peter Pan montris sin fieraj pri si mem.
– Kaj nun? – murmuris sinjorino Benta. – Kie ni gastigos ĉi kompatindan sirenon?
– Ni konstruos lagon, avinjo,- sugestis Peĉjo. – Kaj se ŝi volas salan akvon, ni metos salon en la akvon.
La du knaboj ankoraŭ havis la sirenon tenatan per la haroj.
– Vi povas liberigi ŝin, – diris Emilja. – Sireno surtere estas kiel fiŝo: ŝi ne sukcesos forkuri.
La knaboj liberigis ŝin. La kompatindulino! Ŝi nenion komprenis, ŝi estis duonsveninta…
Dum la cetera parto de la tago la knaboj faris digon en la akvoj de la rivereto por formi lagon – kaj tie la kompatinda sireno eniris. Tamen ili eĉ ne unu momenton forlasis ŝin. Ili volis resti la tutan tempon proksime de tiu mirindaĵo de la naturo.
Tiu, kiu ne ŝatis la okazaĵon estis sinjorino Benta. Emilja estis en la kuirejo kaj aŭdis kiam ŝi parolis al onklino Nastasja:
– La interkonsento estis ke ‘ili’ restu trans la barilo kaj ni ĉi tie; sed la geknaboj alportas ĉi tien ĉiujn mirindajn rolulojn, unu post la alia. Se tio reokazas, ĉiuj moviĝos ĉi tien kaj mi devos translokiĝi tien…
– Ĝuste, – konsentis la nigrulino. – Don Kiĥoto jam estas ĉi tie, li dormas kaj manĝas, la heroo kies nomo mi ne kapablas prononci, la terura trikapa besto, la flugilhava ĉevalego, sinjoro Sanĉo, kiu estas alia Vostuleto, sinjo – kiel manĝas la diablo! Nenio kapablas plenigi tiun ventron… Kaj estas ankaŭ la Hoko kaj la kompatinda Eta Polekso. Nun la sireno…
– Kiel fartas Eta Polekso? Pro tiom da tumulto mi eĉ ne havis tempon por viziti lin.
– Li pliboniĝas, sinjo. Tamen li lamos la tutan vivon. Rompiĝis la tibio. Mi splintis kiel eble plej bone, sed ĝi ne plu rektiĝas. Li devos uzi lambastonon.
– Domaĝe! – ekkriis sinjorino Benta. – La plej afabla roluleto en la Mondo de la Fabeloj, kripla, kun lambastonoj!…
– Laŭmerite, sinjo. Kiu ordonis, ke li batalu kontraŭ la Furnarioj? En ĉi mondo estas tiele, tiu kiu malbonaĵon faras, pagas. Laŭmerite.
Sinjorino Benta iris por viziti la malsanulon en lia pupa lito.
– Do, kiel vi fartas? – Ŝi demandis.
– Pli bone. La doloro malaperis – sed mi devas resti ĉi tie dum multaj tagoj ĝis la ostoj gluiĝos. Ho, malbenataj birdoj!
– Estas vi, Eta Polekso, tiu, kiu eraris, ne ili. La birdoj pravis, ili defendis la neston. La nesto estas hejmo – sankta afero.
– Mi pensis, ke ĝi estas forlasita nesto.
– La ago pensi estas seriozaĵo, Eta Polekso. Ni devas pensi, jes, sed pensi ĝuste. Kiu malĝuste pensas, rompas la kruron…
Dume, en la lageto, la knaboj klopodis por konsoli la sirenon.
Ili rakontis al ŝi la historion de la bieneto, rakontis al ŝi pri la amikeco, kiun ŝi havos kun ĉiuj, kaj la regalaĵojn de la nigrulino. Tamen nenio konsolis ŝin. La malĝojo en ŝiaj okuloj igis Nazulinon bedaŭri.
– Ni povas aranĝi la jenon, – diris la knabino. – Vi restu ĉi tie kelkajn tagojn, por vidi ĉu vi alkutimiĝos aŭ ne. Se vi ŝatos, vi restos por la tuta vivo; se vi ne alkutimiĝos, mi promesas ke mi parolos al ili, por ke ili permesu vian foriron.
La sireno suspiris.
Tuj poste aperis ĉe la pordego unu el la Perditaj Knaboj de Neniamlando. Peter Pan kuris renkonte al li.
– Kio okazas? – Li demandis.
– Estas mesaĝo, kiun ni ricevis de “Wendy”. Post du horoj ŝi estos ĉi tie.
Kiam li aŭdis no nomon “Wendy”, Peter Pan ne plu zorgis pri sirenoj. Li foriris rekte al la boato, en kompanio de la knabo, sen eĉ adiaŭi la grupon.
Nazulino sekvis lin per la okuloj.
18 – Onklino Nastasja kaj la ŝildo
La situacio en la bieneto ne estis agrabla. Don Kiĥoto ne parolis pri foriro, falis en tion, kion Emilja nomis “profitemeco”. Kafo la tutan tempon, hamako de sinjorino Benta, tagmanĝo, vespermanĝo, lito – kaj amuzado. Li ŝajnis konsideri tiun domon kiel sian propran, aŭ hotelon. La heroo Belerofono ankaŭ ne parolis pri foriro. La kazo komencis maltrankviligi sinjorino Benta.
– Kion mi devas fari, – ŝi demandis al Nazulino – por ke ĉi tiuj du sinjoroj komprenu, ke nia domo ne estas hotelo?
– La maniero, avino, estas aranĝi loĝejon por Don Kiĥoto en la kastelo de unu el la princinoj. Ili estas grandegaj, kun dekoj da ĉambroj kaj multaj servistoj. Ili eĉ ŝatos havi gaston je tiu kategorio.
– Kaj kio pri la heroo?
– La heroo ne estas problemo. Subite li rajdos Pegazon kaj prrrr!… malaperos.
Kaj tio okazis. Tiun saman tagon la heroo Belerofono alproksimiĝis al sinjorino Benta kaj diris:
– Mia sinjorino, mi tro longe restis en via domo; estas tempo por iri.
– Kial vi tiel hastas?, heroo – mensogis sinjorino Benta. – Vi bone scias, ke la domo estas via, kaj vi povas resti tiom longe vi volas.
– Dankon, – respondis Belerofono, – sed jen tio, kio okazas. Mia vivo okazas pli en la aero ol sur la tero. Mi vivas fluge rajdante mian kuraĝan Pegazon; kaj ĝuste pro tio, mi jam eksopiras pri nuboj kaj bluaj ĉieloj. Hodiaŭ estas la lasta tago, kiun mi pasigos ĉe via domo. Morgaŭ mi foriros. – Kia domaĝo! – Sinjorino Benta mensogis la duan fojon. – Kaj kion vi faros al la trikapa monstro, heroo?
– Mi ankoraŭ ne scias, mia sinjorino. Emilja proponis al mi aĉeti ĝin…
– Ho, nur tio mankas al ni! Se mi konsentus, la diablino transformus la bieneton en zoon. Aĉeti Ĥimero! Nekredeble… Pegazo, jes. Se la sinjoro heroo iam volos vendi la flugilhavan ĉevalon, parolu al mi. Ni povas fari negocon. Sed Ĥimero ne delogas min. Tro malbela. Tro kaduka. Eĉ doloras al mi pensi pri tiu terura kunaĵo de tri kapoj. Ŝajnas al mi vera absurdaĵo de la greka fabelo.
– Bone, – diris Belerofono. Do, sufiĉas malfermi la pordegon kaj montri al ĝi la vojon al Novlando. Ĝi tuj foriros de ĉi tie.
Tuj kiam Don Kiĥoto eksciis pri la planata foriro de la heroo, li pensis, ke ankaŭ li ne apartenas al la bieneto, kaj diris al sinjorino Benta:
– Mia sinjorino, mia restado en ĉi tiu bonveniga vilao fariĝas longa. Mi profitos de la foriro de la Greko por ankaŭ foriri.
Sinjorino Benta respondis per tria mensogeto, tre bone ornamata laŭ la malnova modo:
– Sciu vi ke tio multe doloras al mi, sinjoro Don Kiĥoto. La honoro havi vin en mia humila kabano estas unu el la plej altaj, kaj la konoj akiritaj nur servis por konfirmi la altan ideon, kiun mi ĉiam havis pri la plej nobla el la vaganta kavaliroj.
Don Kiĥoto dankis tiun belecon de stilo per kapjeso.
Emilja iris al Nazulino, por demandi tion, kio estas vilao.
– Don Kiĥoto diris “vilaon”. Kio estas tio? Ĉu speco de “albergo”?
Nazulino ne sciis kaj serĉis la vortaron. Kaj trovis:
“Vilao”: eleganta somerdomo, ktp. Ŝi ridis kaj diris:
– Don Kiĥoto ricevis tiom da batoj kaj restis en tiom da mizeraj gastejoj, ke nia domo estas por li lukso de nobeloj. Kiam avino pensis, ke ŝia dometo ricevus la titolon Vilao?…
Tamen, tiu, kiu ne ŝatis la novaĵon, estis Sanĉo.
– Foriri! Foriri! – li ekkriis. – Mia mastro estas la plej granda heroo de ĉiuj tempoj kaj saĝulo, sed lia manio por ne longe resti en iu loko ne utilas al mi. Mi estas sata de ĉi forkuradoj. Dio volu, ke mi loĝu ĉi tie la tutan vivon!…
– Tio, vere, ne estas malbona ideo, – deklaris onklino Nastasja. – Vi estas bonega kompanion. Ĉiuj kuiristinoj tre ŝatas tiujn, kiuj ĝuas la manĝaĵojn, kiujn ili preparas. Kaj mi neniam vidis iun manĝi kun tiom da plezuro kiel vi, sinjoro Sanĉo. Nur Vostuleto…
La manĝema varleto kapjesis.
– Tio estas vera vero. Mi naskiĝis por manĝi, kaj en ĉi domo bongustaĵoj havas ion, kio tuŝas la korojn de la homoj.
Kredu min, mastrino Nastasja, ke kuiristino kiel vi neniam ekzistis en la mondo, nek iam ekzistos. Mi estas tre sperta pri ĉiaj manĝaĵoj, grasaj aŭ sengrasaj, kun salo aŭ kun sukero, kuiritaj aŭ rostitaj, kaj mi ĵuras je la lanco de mia mastro, ke frandaĵoj kiel tiuj de ĉi tie, eĉ ne en la ĉielo.
Onklino Nastasja preskaŭ kisis la pufvangon de Sanĉo.
Frue, la sekvantan matenon, sinjorino Benta kaj la geknaboj iris al la verandon por adiaŭi la gastojn. Belerofono aperis en la korto sur Pegazo, kiu trotadis jam kun la flugiloj duonmalfermataj. Li kriis ĝeneralan adiaŭon, kaj prrrr!… supreniris en la aeron kiel grandega akcipitro de blindiga blankeco.
– Kiel mirinda! – ekkriis Peĉjo, ekstazoplena.
Ĉiuj ripetis la ekkrion, kaj kun levataj nazoj kontempladis la eksterordinaran flugadon. Pegazo malpliiĝadis pro la distanco. Ĝi fariĝis makuleto en la ĉielo. Kaj malaperis inter la nuboj…
Tuj poste aperis Don Kiĥoto, sur Rosinanto.
Liaj maldikaj kruroj aspektis kiel du rostostangoj.
– Sanĉo, Sanĉo! – li kriis. – Miaj armiloj!
La varleto trotis al la verando serĉante la armilojn de la manĉa heroo. Li rigardis: li vidis nur la glavon kaj la lancon. La ŝildo malaperis.
– Hu! Kian finon havis la ŝildo de mia mastro? – kaj kiel kapturna blato en pluva tago, kiu ne scias ĉu flugi aŭ kuri, li komencis serĉi en ĉiu angulo. Li trovis ĝin en la kuirejo transformita en la pladegon de onklino Nastasja, kun kelkaj kolbasoj en sala akvo ene.
– Kio estas tio, Nastasja? – riproĉis sinjorino Benta. – Kiel vi “malrangigas” tiamaniere la plej gravan elemento de la armaĵo de unu el la plej grandaj herooj de la homaro?
La nigrulino ne hezitis respondi.
– Ho, sinjo, kiam mi vidis “tion” en angulo, mi pensis: “Kia bonega plado perdiĝas ĉi tie! Kaj mi portis la aferon al la kuirejo. Mia plado estas fendita, kaj tiu plado de Don Kiĥoto estas bona, ĝi ne permesas elfluon eĉ de guto.
– Tio ne estas plado, Nastasja. Estas ŝildo – armilo. Forprenu la kolbason de tie. Lavu. Sekigu.
Onklino Nastasja ĝemante obeis. – Kia domaĝo, kia domaĝo! Tiel bona plado!…
Kiam la manĉa heroo prenis la faman ŝildon en lia brako, li sentis tre fortan odoron de cepo, ajlo kaj vinagro; sed li nenion suspektis. Li pensis, ke estas fetoro de Sanĉo. Sanĉo ĉiam fetoris je vinagro, ajlo kaj cepo.
Don Kiĥoto faris ĝeneralan saluton per sia lanco kaj majeste foriris.
– Adiaŭ, Ladskatolo! – kriis Emilja.
Ĥimero restis. Peĉjo sekvis la instrukciojn de Belerofono. Post kiam la pordego estis malfermita, li alproksimiĝis al la monstro kaj, tre zorgeme, montris la vojon. La malĝoja estaĵo nek muĝis nek plendis. Ĝi mallevis la tri kapojn kaj direktiĝis al Novlando, per sia plej mallerta trotado de kaduka fabelo.
Sinjorino Benta suspiris.
– Rigardi tiun monstron malĝojigas min, – ŝi diris. – Ne ekzistas pli kompleta simbolo de kadukiĝo…
Nun mankis solvi la kazon de Kapitano Hoko. Kiel fari tion? Sinjorino Benta estis sen decido.
Ĉe la “bonaj” gastoj ĉio okazis facile, – ŝi diris; – sed Hoko estas “malbona” gasto – tre danĝera. Mi ne scias tion, kion fari…
Peĉjo ridis.
– Vi ne bezonas timi, avinjo. La pirato ne plu prezentas danĝeron. Li estas sen la nura armilo, kiun li havas.
– Kiu?
– Venu por vidi, – kaj li montris al sinjorino Benta strangaĵon kaŝitan sub kelkaj sakoj en angulo. Estis la fama hoko de la Kapitano!
– Kion tio signifas, Peĉjo?
– Ho, mi prenis de li la hokon tuj kiam li ekdormis, – kaj la knabo montris la piraton, profunde dormantan sur la vimenseĝo. – Nu, sen la hoko li nenion povas. Kie do estas la danĝero?
Sinjorino Benta murmuris: – Tion mi esperas!
19 – La “Kolibro sur l’ Ondoj”
Purigi la “Hienon de l’ Maroj” estis la plej granda laboro kiun la sep nanoj de Neĝulino iam faris. Kiaj grandaj laboristoj ili estis! Ili aspektis kiel formikoj. Tuj ili lavis kaj frotis la tutan ŝipon per potpecoj – kaj la nigra “buljono”, kiu eliris, estis tiom multe, ke ĝi farbis la marakvon ĉirkaŭe.
Post la renovigo de la malnova ŝipo, la princo invitis la Vicgrafon por esti komandanto kaj unu el la nanoj por esti la subŝipestro.
Pro tio, la Vicgrafo ŝanĝis siajn vestaĵojn. Anstataŭ la fama cilindra ĉapelo, li portis oficiran ĉapon kaj redingoton kun ornamaĵoj kaj epoletojn sur la pojnoj kaj la ŝultroj. Li belege aspektis!
En la sama tago kiam la Vicgrafo ekkomandis la ŝipon, li vokis la nanon por tre serioza konversacio.
– Kion vi scias pri la edzo de Neĝulino, sinjoro Subŝipestro? – li demandis.
– Nenion, kapitano. La Edza Princo ĉasadis en la momento kiam la maro de Peter Pan ĉion inundis.
– Do, supozeble li dronis?
– Mi estas sufiĉe certa pri tio, Kapitano.
– Ĉikaze, la princino estas vidvino, – rezonis la Vicgrafo, – kaj ne decas, ke ŝi loĝu en la bieneto de sinjorino Benta. Tie, ne ekzistas ŝanco por trovi novan edzon, iam ajn. Ni devas inviti ŝin ĉi tien, al la “Kolibro”, kaj organizi balon kie ŝi renkontos kaj dancos kun princo Kodadad. Mi pensas, ke ili faras perfektan paron.
La nano plene konsentis.
– Tamen, ni nur faros tion, – daŭrigis la Vicgrafo, – se amo naskiĝos inter ili. Mi estas absolute kontraŭ senama geedziĝo – kiel tiu de Emilja.
– Kiel estis la edziniĝo de Emilja?
– Emilja edziniĝis nur pro intereso. – por fariĝi markizino. Ŝi neniam sentis la plej etan amon al Vostuleto. Rezulto: disiĝo, kaj ŝi ne povis akcepti la grandajn geedziĝproponojn, kiuj venis al ŝi poste. Pro ĉi tiuj kaj aliaj kialoj, mi estas absolute kontraŭ senamaj geedziĝoj. Ili neniam funkcias.
La nano iris por diskuti la kazon kun la aliaj nanoj, kaj post longaj debatoj ili interkonsentis pri tio: Neĝulino venos por vivi sur la jaĥto. Tie ŝi restos ĝis kiam la kastelo estos rekonstruata. Aŭ ŝi edziniĝos kun princo Kodadad. Ili organizos grandan festenon. Se amo naskiĝos inter ili, la rezulto estos geedziĝo; se amo ne naskiĝos, ĝi estus alia.
Post tiu decido, la jaĥto ekiris al Plaĝeto – nomo donita al la loko kie la “Hieno” ankradis en la tempo de kapitano Hoko. Kaj tie, la Vicgrafo sendis unu el la nanoj por paroli kun la Princino.
Li obeis.
Sinjorino Benta estis ĉe la fenestro kaj vidis lian alvenon.
– Rigardu, Peĉjo, nano alproksimiĝas…
– Jes, avinjo, estas unu el la sep nanoj de Neĝulino.
La nano haltis sur la unua ŝtupo de la ŝtuparo kaj diris ke li volas paroli kun la Princino. Neĝulino tuj aperis, veninta el la fruktoplantejo, kie ŝi suĉadis oranĝojn kun Emilja kaj Nazulino. Ŝi tenere brakumis la nanon kaj petis ke li rakontu la okazaĵojn. Li ĉion rakontis, detalon post detalon, escepte la morton de la edzo de Neĝulino. Li ankaŭ rakontis pri la decido de la nanoj konservi ŝin en la jaĥto ĝis la rekonstruo de la kastelo, aŭ…
– Aŭ kio? – intervenis Emilja, kiu ne ŝatas tripunktojn.
La nano rigardis ŝin kum kolereta vizaĝo, kvazaŭ iu, kiu diras: – “Tio ne rilatiĝas al vi!” – Emilja, tamen, insistis.
– Diru, diru tuj. Aŭ kio?
Kolera, li diris.
– Aŭ ŝi edziniĝos kun princo Kodadad.
Neĝulino larĝigis la okulojn. Ŝi nenion komprenis.
– Ĉu edziniĝi kun princo Kodadad? Tio ne eblas ĉar mi estas edziniĝinta!
– Vi estis edziniĝinta, Princino, – murmuris la naneto, mallevante la okulojn. – Via edzo ĉasadis kiam okazis la inundo; certe la maro englutis lin…
Aŭdinte ĉi vortojn, Neĝulino kuris al la genuoj de sinjorino Benta kaj kriis. – Mia Princo, ho, ho, ho! Mia amata edzo ne plu ekzistas!…”
La sceno profunde impresis ĉiujn – Escepte Emilja, kiu diris;
– Stultulino! Tiu Princo preferis la cervojn kaj fazanojn ol vin. Krome, li estis negrava princo, unu el tiuj, kiuj ne havas historion. Kodadad, aliflanke, estas de pli grava speco – li apartenas al la “Mil kaj Unu Noktoj”, mil kaj duoble pli bona. Se mi estus vi, mi eĉ saltus pro ĝojo.
Tamen tio ne konsolis Neĝulinon. – Mia Princo, mia amata Princo! – ŝi ripetis, kaj ŝiaj larmoj malsekigis la genuojn de sinjorino Benta.
Tamen, ne helpas rezisto al tio, kiu estas neriparebla. Ŝi fine konsentis loĝi sur la jaĥto ĝis la rekonstruo de la kastelo aŭ… Ŝi adiaŭis sinjorinon Benta, snufanta kaj kun ruĝaj okuloj kaj foriris ale al la Plaĝeto.
Kiam ili eniris en la jaĥto kaj vidis la Vicgrafon transformatan en kapitanon, kun ornamata redingoto kaj oficira ĉapo, Emilja metis la manojn ĉe la talio.
– Do, do, do! Vi aspektas kiel perfekta admiralo Nelson – sed mi tre volas scii, kiu donis al vi permeson akcepti ĉi postenon. La Vicgrafo ne forgesu, ke li estas nia posedaĵo de la bieneto…
Peĉjo kaj Nazulino vizitis la tutan ŝipon kaj admiris la purecon kaj bonan aranĝon de ĉio. La kajuto destinata al Neĝulino estis tre bela, vera feina nesto. Sub la lito estis dek du sakoj da diamantoj eltiritaj de la minejoj fare de la nanoj.
Fine de la vizito, Peĉjo havis tre bonan ideon.
– Kio, se ni profitus la “Kolibron” por promenado sur la Maro de Piratoj? Tiel ni ekkonus ĉiujn terojn, kiujn banas ĉi tiu maro. Avinjo ŝatos la ideon.
– Bonege! – ekkriis Nazulino, manfrapante.
– Bonege! – kriis Emilja, jam kun plano en la kapo: kapti la “Kolibron” por denove farigi ĝin ŝipo de piratoj – ŝi kiel komandanto. Ŝia plej granda sonĝo ĉiam estis “estri piratŝipon.”
Neĝulino ankaŭ ŝatis la ideon de la surmara promenado kun sinjorino Benta, Nastasja, kaj la aliaj. Estus konsolo al ŝia doloro.
Necesis ricevi la konsenton de avinjo, facila afero.
Malgraŭ ŝia 70-jaraĝa, sinjorino Benta fariĝis eĉ pli agitata ol la genepoj. Tuj kiam Peĉjo parolis pri la ideo, la bona maljunulino konsentis kaj determinis, ke ankaŭ onklino Nastasja iros, ĉar:
– “Mi dubas, ke la nanoj faras pli bongustajn manĝaĵojn ol ŝi.”
La preparoj por la promeno galopis. Tujtuje, la tuta pakaĵo estis preta por enŝipigo. Ili metis ĉion sur la dorson de Dolĉaĵ’ kaj, ankaŭ ili sur la rinocero, direktiĝis al la Plaĝeto. Kiam onklino Nastasja vidis la Vicgrafon vestitan kiel Kapitano, ŝi ripetis siajn famajn “hodiojn”!
– La mondo estas perdita! Eĉ maizospiko estas Kapitano, sinjo…
La “Kolibro sur l’ Ondoj” levis ankron kaj velojn kaj gracie foriris ale al la Palaco de Kodadad.
20 – Perfidaĵoj de la pirato
Kapitano Hoko vekiĝis kaj trovis la domon malplena. Li iris al la kuirejo – neniu. Li traserĉis ĉiujn ĉambrojn – neniu.
– Hu! Ĉu venis fino al ĉiu? – En la korto li trovis la Azenon, kiu paroladis al la rinocero.
– Nu, jen tio, kio okazis – diris la Azeno. – Sinjorino Benta foriris kun la geknaboj kaj lasis min kiel estron de la bieno. Mia respondeco estas granda. Estas kultivaĵoj por fari, vojoj por ripari, mil taskoj…
– Ĉu sinjorino Benta foriris? – ekkriis la piratestro, alproksimiĝante. – Kie?
– Ili ĉiuj iris al la “Kolibro”, por promenado sur la Maro de la Piratoj.
Hoko, kiu jam sciis pri la transformo de sia “Hieno” en “Kolibron”, eksplodis per terura malbeno.
– Kun sescent milionoj da Belzebuboj! “Kolibro”, neniam! Ili ŝtelis mian “Hienon” – Hieno, ja.
La Konsilanto kaj la rinocero rigardis unu la alian.
– Ili pagos al mi, – Hoko daŭrigis, – mia venĝo estos granda! …
La du bestoj nenion diris. Ili limigis sin al interŝanĝi novajn rigardojn de interkompreno. Hoko komencis mezuri paŝojn tra la korto, tien kaj reen, furioza pro kolero.
Kaj li konceptis diablan planon.
– Karaj miaj, – li diris, – la vivo apartenas al tiuj, kiuj plej povas. Ili ŝtelis mian ŝipon; nenio pli natura por mi, do, ke mi ankaŭ ŝtelu ilian bieneton. Ni tri faru interkonsenton, ĉu?
La Parolanta Azeno palpebrumis al Dolĉaĵ’, kvazaŭ por diri: “Jen venas pirataĵo!”
– Jes, interkonsento, – Hoko daŭrigis. – Ni povas okupi ĉi lokon – kaj vi gajnos eĉ pli ol mi. Mi transformos ĉion. Mi plantos gresojn ĉie, el la plej bona speco. Anstataŭ kafujo, paŝtejo. Anstataŭ kotono, paŝtejo. Vi eĉ povos naĝi en verda oceano!…
Kun ĉi ideo la kapitano intencis transformi ilin en komplicojn, ĉar por ili multe pli gravas bona paŝtejo ol kafo, kotono aŭ eĉ perloj. Tamen la Konsilanto ne konsentis.
– Sinjoro pirato, – li diris, – via propono ofendas nin. Ni estas kvarpiedaj laŭ fiziko kaj moralo; tio estas, nia lojaleco staras sur kvar piedoj, ne nur sur du, kiel tiu de homaj dupieduloj. Ĉar por neniu paŝtejo en la mondo ni perfidos niajn karajn posedantojn.
Hoko seniluziiĝis.
– Tio ne temas pri perfido aŭ io ajn, – li diris. – Tio estas… tio estas ago de justeco. Ĉar ili prenis la ŝipon de mi, estas juste, ke mi prenu la bieneton de ili. Ĉu tio estas aŭ ne estas justa?
La Parolanta Azeno respondis kiel juristo; – Estus, sinjoro pirato, se la “Hieno” estus “bona” ŝipo; sed ĝi estis “malbona” ŝipo, unu el tiuj, kiuj daŭre prirabas aliajn, por mortigi kaj ŝteli. Nu, nia bieneto estas “bona” loko, ĝi neniam mortigis aŭ prirabis iun ajn. Do viaj argumentoj estas senvaloraj, sinjoro Hoko.
La pirato grincis la dentojn. Li komprenis, ke kun tiu nekoruptebla azeno li nenion sukcesos – kaj li foriris por pripensi novan planon. Tiu ĉi nova plano konsistis el kunigi krimulojn el la ĉirkaŭaĵo por atako kontraŭ la bieneto de sinjorino Benta. La plano tiel bone formiĝis en lia cerbo, ke li ridetis.
– Jes, mi tuj kunigos dungitajn banditojn, – li pensis en si, – kaj mi iros sur ĉi tiun tre impertinentan azenon. Li konos tion, kio estas vipo kaj sprono…
Sed kiam li alproksimiĝis al la Parolanta Azeno kun la selo, li tuj rimarkis, ke ne facile li sukcesos rajdi.
– Pardonu, sinjoro Hoko! – diris la Azeno milde. – Hodiaŭ mi estras la bieneton kaj ne devas servi kiel sela besto. Vi povos seli sinjoron Dolĉaĵ’…
Li diris tion ironie, ĉar li sciis pri la granda timo de kapitano Hoko antaŭ la rinocero. Tiu ununura pinta korno donis al li la ideon de spadfiŝo.
Tre ĉagrenita, la piratestro ĵetis la selon sur la teron kaj devis iri piede serĉe de la banditoj.
La du bestoj sekvis lin kun la okuloj ĝis kiam li estis malproksime.
– Mi ĵuras, ke li kolektos malbonajn homojn por atako al la bieneto, – murmuris la Konsilanto.
Dolĉaĵ’ nur kornobatis la aeron, kvazaŭ por montri la manieron per kiu li ricevos la atakantojn.