Lobato en Esperanto – 09

LA FLAVA PEGO

 Ĉapitroj 21, 22 kaj 23

 

21 – La surmara promenado

         La “Kolibro sur l’ Ondoj” ankris proksime al la palaca kajo kaj la Vicgrafo sendis mesaĝon al princo Kodadad, ke Neĝulino, sinjorino Benta, onklino Nastasja kaj la geknaboj atendas lian viziton. Kodadad prepariĝis kaj iris.

         La renkontiĝo estis tre agrabla. Je certa punkto Peĉjo diris al li:

         – Ĉu vi memoras, Princo, kiam vi vizitis nian bieneton kaj ni iris al la kamparo, serĉe de aventuroj kun Aladino kaj la mirinda lampo? Mi neniam forgesis tiun tagon. Koncerne Aladinon, kie li estas?

         – Li estas ĉi tie, ja. Ni ĉiuj el “Mil kaj unu noktoj” jam translokiĝis.

         Kaj li montris la arab-stilajn palacojn malproksime.

         – Rigardu, tie estas la loĝejo de Ŝeherazad, la rakontistino. Kaj maldekstre, la kaverno de Ali Baba kaj la kvardek ŝtelistoj. La palaco de Aladino estas dekstre, malantaŭ la monteto.

         Peĉjo tre deziris renkonti Aladinon por novaj eksperimentoj kun la lampo.

         Kiam la Princo estis prezentata al Neĝulino, li montris neniun signon de tuja amo. Kaj la samo okazis al Neĝulino: ŝia koro ne forte batis pro la Princo.

         – Problemo, problemo, problemo! – murmuris la nano al Emilja. La koroj de la princo kaj la princino ne batas unu por la alia.

         Emilja havis brilantan ideon.

         – Aŭskultu, naneto. Mi scias tion, kiu estas la reganto de la amo: Eroso, kiu loĝas en la kvartalo de la Grekoj. Li havas sagojn kiuj neniam maltrafas. Trafata koro, freneza koro. Ni povas inviti Eroson por sagi la koron de Neĝulino kaj Kodadad…

         La nano opiniis tion ebla, ĉar ĝuste ĉe la fino de la landoj de la “Mil kaj Unu Noktoj” estas la kvartalo de grekaj dioj kaj herooj. Facile ili iros  tien por interkonsento kun la eta dio de Amo.

         La jaĥto estis preta por la promenado, onklino Nastasja zorgis pri la kuirejo kaj plenigis ĝin je manĝaĵoj: kolbasoj, pufmaizoj, kokosoj, salamoj, biskvitoj, ladskatoloj kun sardinoj… kaj multaj citronoj.

         – Sinjo diras, ke citrono estas bona kontraŭ ŝipmalsano nomata “korbato”, – ŝi diris, misprononcante la vorton skorbuto.

         Fine la jaĥto foriris, kun la ŝvelantaj veloj je la vento, rekte al la kvartalo de la Grekoj. Emilja marŝis kun kapturna kapo pri Grekio, post la historio de la heroo Belerofono. Ŝi daŭre petis sinjorino Benta rakontojn pri grekaĵoj: heroaĵojn de Aĥilo en la Troja Milito; heroaĵojn de Eolo, la reganto de la ventoj; la vivo de la Ciklopoj, unuokulaj gigantoj meze de la frunto; kaj tiu de la fama Heraklo, la duondio, kiu mortigis la teruran Nemean leonon kaj faris tiom da teruraj aferoj. Nune ŝi engaĝiĝis pri trovado de la eta dio de amo, por solvi la kazon de Neĝulino kaj Kodadad.

         Emilja sidiĝis sur rulo da ŝnuroj en la pruo de la ŝipo, la okuloj sur la ŝaŭma maro. Ŝian atenton altiris jen flugfiŝo, jen ŝarko. Subite, ŝi kriis:

         – Divenu tion, kion mi vidas? La krokodilon de kapitano Hoko! Ĝi rekonis la malnovan “Hienon” kaj sekvas nin, kun la espero manĝi la “ceteran parton…”

         Tio, pri la “cetera parto” estas la jeno. Tiu krokodilo estis la plej granda persekutanto de kapitano Hoko, kaj iun tagon li sukcesis manĝi sian dekstran manon. Pro tio la kapitano uzadas tiun teruran ferhokon anstataŭ manon. Sed la krokodilo tiel ŝatis la manon, ke ĝi neniam rezignis pri manĝi la “ceteran parton” de la brako – tio estas, la tutan kapitanon Hoko. De tio, la manio akompani “Hienon de l’ Maroj”.

         Tuj kiam Emilja avertis pri la ĉeesto de la krokodilo, ĉiuj rapidis por vidi ĝin. La grandega reptilio naĝadis malantaŭ la “Kolibro”, kun la buŝo malfermata, tre ruĝa kaj plena je dentoj.

         – Tio, kio malhelpas – diris Peĉjo – estas la vekhorloĝo en lia stomako. Plurfoje li preskaŭ kaptis la kapitanon, sed la bruo eksonas, tiktako, kaj la pirato aŭdas ĝin kaj fuĝas.

         – Tamen, estas io, kio mirigas min, – diris Nazulino. – La risorto de tiu vekhorloĝo devis finmalstreĉiĝi antaŭ longe.

         – Ĝi devis, se ĝi apartenus la “normala mondo”, – klarigis Emilja. – Ĉi tie, en la fabela mondo, nenio finiĝas – eĉ ne horloĝa risorto!

         – Tiele devas esti…

         Nastasja ĵetis mortintan kokidon al la krokodilo. La reptilio englutis ĝin per “njok!”, kvazaŭ ĝi estus simpla pilolo.

        

Sinjorino Benta ŝatis rakonti al la geknaboj interesajn aferojn pri la mirinda mondo de la grekoj.

         – Grekio popolis la mondon per dioj, duondioj, herooj, monstroj, gigantoj, nimfoj, satiroj, faŭnoj, najadoj kaj mil aliaj estaĵoj. Nun ni tien iras por mallonga vizito. Tamen, tuj kiam ni sukcesos, ni iros al Grekio por longa restado. Ho, mi certas ke vi tre aprecos!…

         Tio, kion rakontis sinjorino Benta, sufiĉis por frenezigi la geknabojn. Emilja nur parolis pri vivi tie la tutan vivon; Peĉjo faris mil projektojn; kaj Nazulino deklaris, ke jam delonge ŝiaj revoj temas pri Grekio.

         – Bone, – deklaris sinjorino Benta. – Nia venonta aventura vojaĝo estos tra Grekio – kaj la rezulto estos libro.

         – Kia bela libro ĝi estos! – ekkriis Emilja. – VOJAĜO DE LA BIENETULOJ TRA LA OCEANO DE LA GREKA FANTAZIO.

         – Tro longa, Emilja. Titoloj devas esti mallongaj, kontraŭe neniu parkeras. Rimarku: LA LUZIDOJ, LA ILIADO, LA ODISEADO, LA INFERO, LA ENEADO…

         – Do, la titolo estos EMILJADO, proponis la diablino – sed neniu konsentis, ĉar tio estas insulto: la vojaĝo ne estos nur ŝia, ĝi estos ĉies.

         – Nu, estu do LA BIENETULADO…

         – Kial ne LA SENSENCAĴADO? – diris Nazulino.

         Emilja montris al ŝi la langon.

         La jaĥto jam estis proksime. Per la binokloj ĉiuj jam sukcesis vidi plurajn mirindaĵojn: la nimfojn de la arbaro, postkurataj de la flutoludantaj faŭnoj; belaj centaŭroj, duone viro, duone ĉevalo, sovaĝe galopantaj trans la kampoj; malproksime, la Minotaŭro, duonviro, duonvirbova monstro, ene de la labirinto; kaj la terura Sfinkso, kiu detruadis la urbon Tebo, kaj nur haltis kiam la enigmo estis deĉifrata; kaj sur la supro de monto, tiu Prometeo ligata al roko kaj formanĝata vivanta de vulturo…

         – Kiom da belaĵoj, avinjo! – ekkriis Nazulino. – Jen, jes, valoras la aventuro…

         Emilja, per la binoklo, spionadis tion, kio okazis malproksime. Subite ŝi blekegis:

         – Don Kiĥoto! Jen li – tie, tie, tie – li atakas monstron!…

         Sinjorino Benta rigardis kaj vidis, ke tio estas vera. La manĉa heroo invadis la Grekan Kvartalon kaj batalis kontraŭ la Hidro de Lerno!

         Kia danĝera viro! – ekkriis sinjorino Benta. – Li nenion timas. Rimarku, ĉi tiu hidro estas unu el la plej grandaj teruroj en Grekio…

         Dume la jaĥto alproksimiĝis al kajo kaj faligis la ankron. Ili alvenis.

         – Kaj nun? – diris sinjorino Benta. – Elŝipiĝi, ne indas, ĉar estas tro multe en ĉi tiu greka mondo kaj ni riskus resti ĉi tie dum la tuta vivo. Plej bone estas nur vidi tion, kion oni povas vidi per la binoklo.

         Ĉiuj konsentis, escepte Emilja kaj ŝi tiom obstinis, ke ŝi iris al la tero. Ŝi metis en la kapo la decidon trovi la dion de Amo; kaj ŝi serĉis kaj serĉadis ĝis ŝi vere trovis lin en arbaro. Li ĵetadis sagojn al la birdojn – por ke ili enamiĝu unu de la alia.

         – Kiel ĉarma li estas! – murmuris Emilja, kiam ŝi vidis lin, kun sagujo sur la ŝultro kaj pafarko en la mano. – Li similas al Flor’ de l’ Altaĵoj!…

         Eroso miris, kiam li vidis homon el aliaj landoj tie, sed momentojn poste ili jam estis geamikoj. Ili sidiĝis sur ligna radiko kaj interparoladis.

         – Mi estas Emilja, ĉu vi ne scias? – El la bieneto…

         Eroso konis neniun bieneton; sed Emilja ĉion rakontis al li – kaj li montris frenezan deziron iri tien por gustumi la kuketojn de onklino Nastasja.

         – Ĉu estas malproksime? – Li demandis.

         – Estas kaj ne estas. Tio dependas. Sed poste ni parolos pri tio. Nun mi venis por proponi negocon – kaj ŝi rakontis la historion de Neĝulino kaj Princo Kodadad.

         – Ni volas, ke ili geedziĝu; sed ili rigardis unu la alian kun la plej granda indiferenteco. Eĉ ne unco da amo naskiĝis en tiuj glaciaj koroj.

         Eroso ridis.

         – Eĉ ne povus naskiĝi, naivulino. Amo naskiĝas nur kiam mi sagas la korojn.

         – Tion mi scias, – diris Emilja, – kaj nur pro tio mi venis ĉi tien. Mi volas, ke vi pruntedonu al mi vian pafarkon kaj tri sagojn dum iom da tempo.

         – Neeble, Emilja! Patrino Afrodito malpermesis al mi lasi la pafarkon en la manoj de iu ajn.

         – Sed mi havas la katapulton de Peĉjo, – diris Emilja. – Ni interŝanĝas la pafarkon kontraŭ la katapulto – poste ni malfaros la interŝanĝon. Via patrino eĉ ne rimarkos.

         Eroso ekzamenis la katapulton kaj trovis ĝin tre malbela. Li ne konsentis. Emilja tamen insistis, kaj promesis al li tiom da kokosaj dolĉaĵoj, ke la rezisto de la flugilhava knabo malfortiĝis.

         – Bone, – li diris. – mi akceptas la interŝanĝon, sed nur dum unu tago, rimarku! Morgaŭ, senmanke, mi volas reen mian pafarkon. Mi havas tro da taskojn, vi eĉ ne povas imagi, Emilja. Mi pasigas la tutan tempon pafante estaĵojn, ĉar sen tio la mondo ne plu iras – pro manko de amo. Dum la horoj kiam la pafarko estos kun vi, amo ne ekzistos en la mondo. Rimarku kian problemon.

         – Tio ne okazu! La katapulto estos kun vi kaj vi povos ĵeti amon per ĝi…

         Eroso denove ekzamenis la malbelan katapulton de Peĉjo; li ne opiniis, ke tio funkcios. Ĉiukaze, kiu scias? Li faros eksperimenton.

         La interkonsento finiĝis kaj Emilja prenis la pafarkon kaj tri sagojn.

         – Kial tri, se estas princo kaj princino?

         – Mi povas maltrafi, – respondis la antaŭvidema pupo.

         Ili adiaŭis. Eroso elsperimentis la katapulton sur kelkaj sovaĝaj turdoj, dum Emilja trotis al la jaĥto. Nun ŝi devas mensogi al sinjorino Benta por konvinki ŝin reveni sen la plej eta prokrasto.

         Ŝi eniris en la “Kolibro” ŝajnigante grandan timo kaj kuris al sinjorino Benta.

         – Ho “avinjo”, ĉi greka mondo ne donas al ni pacon! Ni devas reveni sen perdo de eĉ minuton!…

         Sinjorino Benta ektimis.

         – Kial, Emilja?

         – Dum la promenado, kiun mi faris tra la grekaj landoj, mi bonŝance renkontis la Fenikson, tiun birdon.

         – Jes, mi scias. La Fenikso estas birdo, kiu renaskiĝas el siaj propraj cindroj.

         – Ĝuste tio. Mi trovis la Fenikson elirantan el amaso da cindroj kaj ĝi diris: “Kompatindulo!” Mi alproksimiĝis kaj demandis: “Kiu estas la kompatindulo?” Ĝi respondis: “La princo.”  “Kiu princo?” “La princo, kiu arestis la atakantojn. Ili sukcesis eliri el malliberejo kaj la kompatinda princo estas en la plej profunda problemo.” “Ĉu princo Kodadad?” mi demandis, sed la diabla meleagro ne respondis. Do, kiu povas esti tiu princo, se ne Kodadad? Do mi opinias, ke ni devas senprokraste reveni al la palaco, por savi lin…

         Sinjorino Benta estis sendecida; ŝi konsultis la Vicgrafon; konsultis la geknabojn kaj ankaŭ la princinon. Ĉiuj estis egale sendecidaj. Fine ili decidis reveni. Se nenio grava okazis, tre bone, ili rekomencos la promenadon; sed se io vere okazis, ili helpos la Princon, por savi lin.

         La jaĥto revenis kun la plej granda hasto. Feliĉe, la suspekto pri la danĝero de la Princo ne estis vera. La piratoj estis ankoraŭ en la karcero, kun la manoj ĉenitaj. Emilja, kun la plej granda cinikismo de la mondo, diris kun senkulpa mieno:

         – Ni eraris, sinjorino Benta, supozante, ke la princo menciita de la Fenikso estas Kodadad. Feliĉe ne estis li… kaj suspiris.

         Sinjorino Benta rigardis ŝin suspekteme, sed diris nenion.

         Emilja jam for de la ŝipo kuris al la palaco de la Princo. Piedpinte ŝi eniris. La Princo kontroladis la kontojn prezentatajn de la dika ĉefservisto Abud. Ĉiam piedpinte, Emilja alproksimiĝis, kun la pafarko de Eroso en la mano.

         Ŝi preparis la sageton kaj zaz! ĝuste en la koro de la Princo! Tuj, Kodadad forpuŝis la kontojn kaj, kun la manojn sur la brusto, li murmuris kun duonfermitaj okuloj: – “Ho, kian amon, kian amon sentas mia koro!…”

         – Ĉi fiŝon mi jam kaptis! – Emilja murmuris. – Nun mankas la “fiŝino”… kaj  ŝi kuris serĉe de Neĝulino.

         Ŝi trovis la princinon. Ŝi ĝemadis pro la droninta edzo. Emilja ripetis la manovron. Piedpinte alproksimiĝis, ekipis la arkon per nova sageto kaj zaz! ĝuste en la koro de la Princino. Neĝulino tuj metis la manojn al la brusto kaj diris, rulante la okulojn: – “Ho, kian amon, kian amon sentas mia koro!…”

         – Prete! – ekkriis Emilja. – Sufiĉas nun, ke ili vidu unu la alian.

         La renkontiĝo de princo Kodadad kun Neĝulino tuj okazis. Ili vidis sin kaj falis unu en la brakojn de la alia. Tio estis vera amo, el la bonaj… el la aŭtentikaj… el tiuj, kiuj neniam finiĝas…

         Emilja alportis tri sagojn, do, unu restis.

         – “Kion mi faru kun ĉi tiu lasta sageto?” – ŝi pensis. Kaj decidis: – “Mi ĵetos en la koron de la unua homo, kiun mi vidos.” – Nu, okazis, ke ĉi unua homo estis onklino Nastasja, kiu venis kun kokido tenata de la kruroj. Emilja, zaz! ĝuste en la koro de la nigrulino. Onklino Nastasja demetis la kokidon, metis la manojn sur la brusto kaj murmuris kun la okuloj duonfermataj: – “Ho, kian amon, kian amon sentas mia koro!…”

         Tamen, ĉar Emilja ne plu havis sagojn, ŝi ne povis pafi la “kunulon” de onklino Nastasja. Do la kompatinda virino restis “amanta en la aero”, amanta ĉion kaj nenion – kun neniu por ami ŝin.

         – Hm! – diris Emilja. – Nun mi komprenas la ludon de Eroso. Estas nur perfekta amo kiam li trafas paron. Kiam li atingas unu kaj maltrafas la alian aŭ forgesas pafi la alian per sago, la kompatinda estaĵo amas “en seko” – kaj pasigas la vivon ĝemante pri “amato”, kiu ne ekzistas… Mi komprenas, ja, mi komprenas… kaj ŝi decidis apliki la “ni-ŝajnigu-ke”. Ŝi prenis la pafarkon kaj diris:

         – “Ni-ŝajnigu-ke”, mia pafarko estas hirundo kun ordono flugi kun grandega hasto por fali en la manoj de Eroso. Bonan vojaĝon!

         La pafarko obeis. Momentojn poste ĝi estis en la manoj de Eroso, kiu admiris la “fenomenon”. Li nun devis redoni la katapulton. Li pensis, pensis, pensis kaj trovis nenian manieron. La azeneto ne sciis pri la mirindaĵoj de la “ni-ŝajnigu-ke”.

         – Nu, – li ​​diris, – ĉikaze mi laboros kaj kun la pafarko kaj la katapulto – unu por kaŭzi veran amon, la alian por kaŭzi simplajn amajn vundojn…

 

22 – Kuireja Malordo

         La petolaĵo de Emilja kun la sagoj kaŭzis gravan tumulton sur la jaĥto. La kompatinda nigrulino, vundita en la brusto de la tria sago de Eroso, estis kiel kapturna blato. Ŝi suspiris, ŝiaj okuloj larĝiĝis, ŝi volis ion, kion ŝi ne sciis, kio ĝi estas. Sinjorino Benta opiniis la kazon tre stranga, precipe kiam ĉe la vespermanĝo la fazeolaĵo estis bruldifektita.

         – La fazeolaĵo estis bruldifektita, avinjo! – kriegis Nazulino, kun grimaco.

         – Tio ne eblas, knabino! – protestis sinjorino Benta. – Onklino Nastasja neniam, neniam, neniam bruldifektis la fazeolaĵon, aŭ ion ajn. Ŝi ĉiam estis perfekta kuiristino.

         – Nu, jes, ŝi eraris hodiaŭ – gustumu.

         Sinjorino Benta gustumis kaj rimarkis, ke la knabino pravas.

         – Fakte! – ŝi ekkriis mirigite. – Certe unu el la nanoj faris tion, por venĝi sin. Ili ne ŝatis la novan organizadon kiun ni faris en la kuirejo.

         Ĉiuj gustumis la fazeolaĵon kaj ne ŝatis. Nemanĝebla. Peĉjo tranĉis pecon de rostita. Gustumis. Li tordis la nazon.

         – La kokido estas eĉ pli malbona ol la fazeolaĵo, avinjo! Sen salo, malmola – terura.

         Ĉiuj gustumis la kokidon kaj vidis, ke tio estas vero. Sinjorino Benta eklarĝigis la okulojn. Ĉu tio eblas? Krom la fazeolaĵo, ankaŭ la kokido?…

         La tuta vespermanĝo estis malbona, terura, nemanĝebla. La viando estis tro sala; neniu sukcesis manĝi ĝin. En la salato de laktuko la Vicgrafo trovis raŭpon.

         – Tio estas tre serioza kazo, – diris sinjorino Benta. – Onklino Nastasja estas mia kuiristino ekde la tempo de mia edzo Kaproarestanto, Dio gardu lin, kaj ŝi neniam fuŝis unu pladon. Hodiaŭ ŝi tute malsukcesis! Kio okazis?

         – Ŝi sin montras stranga, avinjo, – diris Nazulino. Ekde hieraŭ ŝi faras nenion krom ĝemi kaj metis la manon al la brusto. Ŝi diras kelkajn “aj!” ke timigas nin…

         Emilja tuj komprenis, ke la sago de Eroso estas la kaŭzo de ĉio, sed ŝi silentis.

         – Vicgrafo, – diris sinjorina Benta, – sendu mariston por venigi onklinon Nastasja.

         La Vicgrafo obeis. Momentojn poste, la nigrulino aperis, kun tre stranga vizaĝo. Ŝi aspektis eĉ pli maldika. Ŝi stariĝis antaŭ sinjorino Benta, kun rezignemo.

         – Kion vi volas, sinjo?

         – Nur tio, ke via manĝo hodiaŭ ne ŝajnas farita de vi, Nastasja. Bruldifektita fazeolaĵo, kokido sen salo kaj malmola, viando kun tro da salo, kaj en la laktuko, eta raŭpo… Kio okazas?

         La kompatinda nigrulino post profunda suspiro parolis:

         – Mi ne scias, sinjo, sed mi sentas, ke mi estas alia homo. Suspiroj venas el la profundo, kiuj eĉ ĝenas min. Mi volas kaj mi ne volas. Mi intencas preni tranĉilon sed prenas la forkon. Mi eraras ĉion. Kiam mi devis spici la supon, vi povas kredi, sinjo, mi aldonis sukeron anstataŭ salon. Pro tio hodiaŭ la supo ne aperis sur la tablo…

         La miro de sinjorino Benta pligrandiĝis. Ĉu estus malsano?

         – Aŭskultu, Nastasja. Ĉu vi ne sentas iun doloron?

         – Jes, sinjo, ĝuste en la koro. Pezo kaj senkiala ploremo.

         – Nu, jen la respondo. Vi estas malsana. Ĉu vi jam prenis iun medikamenton?

         – Jes. Mi prenis laksigan medikamenton sed ĝi ne helpis.

         Sinjorino Benta pensis momenton. Poste:

         – Do, enlitiĝu. Transdonu la kuirejon al iu nano, kiu estas bona kuiristo. Ripozu sed antaŭe trinku iom da citronteo.

         – Ne utilas, sinjo. Mi jam prenis ĝin. Se doktoro Heliko aperus ĉi tie, ho, certe li solvos. Li ja estas bona kuracisto.

         La maltrankvilo de sinjorino Benta kreskis. Kion fari? Ŝi rigardis al Nazulino, al Peĉjo, al Neĝulino, esperante sugeston. Neniu diris ion ajn – ili ne komprenis malsanon! Ŝi rigardis Emiljan. Nenion. Ŝi turnis sin al la Vicgrafo.

         – Kion vi opinias pri ĉi kazo, Vicgrafo?

         La Vicgrafo gratis la maizpajlelojn ĉirkaŭ la kolo kaj diris:

         – Ŝi certe havas Hipoĥondrion. Mi legis en libro, ke ekzistas malsano tiele nomata, kiu lasas la homon, stultan, ĝemantan kaj melankolian.

         – Kaj kio estas la rimedo?

         – Veterŝanĝo kaj pilolo…

         – Kiu pilolo?

         – Iu ajn. Sufiĉas ke estu piloloj.

         Sinjorino Benta perceptis, ke rilate medicinon la Vicgrafo estas eĉ pli malbona ol barbiro.

         La debato daŭris, kaj ili finfine decidis trovi kuraciston. Se eblus trovi doktoron Helikon, bonege; se ne, iu ajn sorĉa kuracisto.

         Onklino Nastasja retiriĝis al la ĉambron, ĝemante.

         Emilja tenis la manon sur la mentono kaj pensadis. Jes, ŝi estis kulpa. La malsano de la kompatinda nigrulino estis nenio alia ol sufoka amo. Kaj nun, kiel kuraci tiun pasion? Se ŝi sukcesus konsulti la etan dion de Amo! Li konus la rimedon – sed estis neeble komuniki kun la ido de Afrodito. Kion fari? Emilja sentis sin en la plej granda embaraso.

         – La sagoj de Eroso estas venenataj, – ŝi pripensis. – Sed por ĉiu veneno ekzistas kontraŭveneno. Kiu estus la kontraŭveneno por la veneno de amo?

         Ŝi pensis kaj pensis. Por la unua fojo en la vivo ŝi ne sukcesis trovi solvon al problemo. Subite ŝi ridis.

         – Ho, mia Dio, kia malsaĝa mi estas! Sufiĉas peti helpon al “Ni-ŝajnigu-ke”, mian rimedon, kiu neniam malsukcesas.

         Kaj ŝi komencis.

         Ŝi levis la okuletojn al la ĉielo kaj murmuris:

         – “Ni-ŝajnigu-ke” tiu sago ne estis venenita! “Ni-ŝajnigu-ke” mi ne trafis la koron de onklino Nastasja. “Ni-ŝajnigu-ke” mi ne vizitis la dion de Amo, aŭ prunteprenis lian pafarkon. “Ni-ŝajnigu-ke” li donis al mi du sagojn, ne tri.

         Tuj post kiam Emilja parolis ĉi sorĉajn vortojn, onklino Nastasja resaniĝis. Ŝi ridetis kaj ĉesis ĝemi. Kaj leviĝis de la lito, iris al la kuirejo kaj surpriziĝis pri la terura vespermanĝo, kiun ŝi faris. Poste ŝi kuris al la manĝoĉambro kaj diris:

         – Mi resaniĝis, sinjo, mi tute resaniĝis – kaj mi tuj preparos etan vespermanĝon kiel la kutiman. Ajna miraklo okazis al mi. Mi fartas bone, tre bone…

         Sinjorino Benta ne sukcesis ne miri.

         – Estas eksterordinara tio, kio okazas! Tute certe estas miraklo, mi ne dubas pri tio. Sed kies miraklo?

         Post duonhoro ili ĉiuj manĝis bongustan vespermanĝon improvizita, kun gajaj vizaĝoj

         – Nun, jes, – diris Nazulino. – Jen la manĝaĵo de onklino Nastasja. La alia vespermanĝo aspektis kiel preparita de Ĥimero.

         La vizaĝo de Emilja estis tiel radianta, ke sinjorino Benta suspektis kaj diris:

         – Simioj mordu min, se la fingro de Emilja ne enŝoviĝis en ĉi kazo.

Rigardu ŝian vizaĝon…

         – Kial vi diras tion, avino?

         – Mi ne scias, mia filino. La diablineto ĉion kapablas…

 

23 – Ĉe la bieneto

         Kapitano Hoko retiriĝis el la domo de sinjorino Benta, furioza, kun malbenoj je sescent milionojn kaj piedbatoj sur ĉiujn malnovajn ladskatolojn survoje. Li iris rekte al la vendejo de Elija la Turko. Eniris.

         Vidinte tiun viron sen mano, Elija opiniis, ke li estas almozulo, kaj diris:    – Dio helpu vin, frato. – Sed Kapitano Hoko pugnobatis la vendotablon kun tiom da forto, ke la boteloj sur la bretoj dancis.

         – Kun sescent milionoj da alambikoj! – li kriis. – Mi volas viskion, duoblan dozon, ne almozon, vi, afero!

         Elija, tremante pro timo, ne diskutis. Li prenis botelon kun falsita viskio kaj prezentis ĝin al la fanfaronulo. Viskio en tiu vendejo estis ĉiam falsa. La Kapitano plenigis glason kaj englutis. Poste:

         – Vi, vizaĝo de acida oranĝa, vi estas provizanto de la maljunulino?

         – Jes, – Elija respondis timeme. – Sinjorino Benta nur aĉetas ĉi tie – kaj mi ĉiam proponas la plej bonajn varojn. Ĉe mi, nenio falsas.

         Hoko kraĉegis.

         – Egale al ĉi tiu viskio, mi divenas. Daŭrigu.

         Elija daŭrigis:

         – Ŝi estas bonega kliento, kiu pagas sen diskuti. Bona homo. Sed la nigrulino estas la diablo. Ŝi plendas kaj kalumnias pri mia vendejo. Kaj diras, ke ĉi tie ĉio estas falsa – eĉ la cepo!

         – Sufiĉe! – grumblis Hoko. – Aŭskultu.

         Elija alproksimiĝis tre timigita, kaj la pirato flustris ion ĉe lia orelo. La turko larĝigis la okulojn; poste li gratis la kapon kaj diris, ke li ne estas ŝtelisto, el tiuj, kiuj eniras en domojn. Tamen li povus indiki kelkajn viraĉojn kapablajn akcepti la proponon.

         – Mi konas Joĉjo Dekduulon, kiu laboris kun kolonelo Teodoriko sed nun estas senlabora. Estas ankaŭ Mentonrompulanto, mulato kun malbela vizaĝo, amiko de novaj defioj. Franĉjo Dentegulo ankaŭ povas helpi.

         – Kaj kie loĝas ĉi homoj?

         – Ili kutime venas ĉi tien ĉiutage, por la brando. Ĝuste nun.

         Apenaŭ li diris tion, granda kamparano eniris – Joĉjo Dekduulo. Li petis “bonan glason”. Elija la Turko kunportis kaj prezentis la viron al kapitano Hoko.

         – Jen Joĉjo, unu el la viroj, kiujn mi indikis. Joĉjo Dekduulo mezuris kapitanon Hoko de supre ĝis malsupre. Li ŝatis. Li tuj rimarkis, ke li estas estaĵo de lia “klaso”. Ili iris al malgranda tablo en la malantaŭa parto de la vendejo kaj ekparolis mallaŭtvoĉe.

         Tuj poste venis Mentonrompanto kaj Franĉjo, kiuj ankaŭ iris al la tablo. La kvar friponoj senĝene flustris dum ili trinkadis glason post glaso kun la terura brando de la turko. Kiam ili leviĝis, ili aspektis kiel malnovaj amikoj.

         – Jen, – konkludis la Kapitano post kiam ili eliris el la vendejo. – La diabla maljunulino ŝtelis mian ŝipon kaj nun mi volas ŝteli ŝian bieneton. Vi asociu kun mi – duono estos por mi, duono por vi tri. Ĉu vi konsentas?

         – Jes ja! – respondis Mentonrompanto kaj li etendis la manon.

         La aliaj faris la samon.

         – La problemo – diris Franĉjo – estas la besto kun korno sur la nazo. Mi timas.

         – Ho, mi ne! – kriis Joĉjo. – Grandaj bestoj prezentas danĝeron nur en kampo. Ni eniros en la domon kaj jen. Tie, ĝi ne eniras – ​tro granda.

         Jes, – konsentis Franĉjo.

         Mentonrompanto diris:

         Kaj per bona ĉaspafilo mi povas mortigi ĝin, malgraŭ tio, ke oni diras ke neniu kuglo penetras en tiu ledo. Tion mi volas scii! Mi havas ĉaspafilon, kiu valoras kiel kanonon. Mi metos kvar kvantojn da pulvo enen kaj mi pafos. Ni vidos, ĉu la besto fermos la okulojn aŭ ne!

         Post la konkludo de la plano , ili interkonsentis pri tago kaj horo de la atako.

         – Postmorgaŭ, – diris Joĉjo Dekduulo. – Hodiaŭ mi devas iri al la vilaĝo por zorgi pri io. Nur postmorgaŭ mi estos disponebla.

         Kapitano Hoko decidis iri al la vilaĝo kune, sed antaŭ ol ili disiĝis, ili iris al alia vendejo por malsekigi la gorĝojn per kelkaj pliaj gutoj da brando.

         Dume, la Parolanta Azeno konversaciadis kun Dolĉaĵ’.

         – Kapitano Hoko nepre atakos la bieneton, – li diris. – Ni devas antaŭvidi tiun hipotezon kaj teni nin tre atentaj.

         – Lasu ke li venu! grumblis la rinocero. – Jen mi por akcepti lin ĉe la pinto de la korno.

         – Bedaŭrinde mi ne havas armilon kiel vi, – diris la Azeno. – Mi scias nur kalcitri, kio cetere naŭzas min. Ĉu vi kredas, Dolĉaĵ’, ke mi neniam kalcitris dum mia tuta vivo?

         – Ankaŭ mi, ne…

         La Parolanta Azeno ridis.

         – Jes, sed via defendo ne estas kalcitro. Estas la korno. Ĉu en via vivo vi ankaŭ neniam kornofrapis?

         Dolĉaĵ’ bone sciis ke li ne estis sanktulo kaj konfesis la veron.

         – Jes, mi multe kornofrapis. Sed nur en Afriko, kie mi naskiĝis. Tiutempe mi estis sovaĝa rinocero, kiel ĉiuj aliaj. Post kiam mi estis ĉasita kaj malsovaĝigita mi neniam denove kornofrapis.

         Ili estis en ĉi punkto de la konversacio kiam ili aŭdis bruon ĉe la pordego. Ili rigardis. Estis arego da infanoj.

         – Ho hejmuloj! – kriis unu el ili.

Visitas: 236